Brita Laborista Partio

(Alidirektita el Brita Laborpartio)

La Brita Laborista Partio (angle Labour Party) estas brita socialdemokratia partio kaj unu de du ĉefaj partioj. La partio nun estas opozicia. Ĝi estis fondita en 1900 de Keir Hardie. La partio, gvidata de Tony Blair, estis unu de la plej gravaj socialdemokrataj proponantoj de la Tria Vojo, centrisma ideologio bazata sur la socia demokratio.

Brita Laborista Partio
Labour Party
emblemo
partioorganizaĵo
Komenco 1900 vd
Antaŭe Komitato pri Reprezentado de Laboristoj vd
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Sidejo Civito de Vestminstro
Ideologio

demokrata socialismosocialdemokratio

Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Iain McNicol vd
Ĉefestro(j) Keir Starmer • Keir Hardie • Arthur Henderson • George Barnes • Ramsay MacDonaldArthur Henderson • William Adamson • John Robert Clynes • Ramsay MacDonaldArthur HendersonGeorge LansburyClement Attlee • Herbert Morrison • Hugh Gaitskell • George Brown, Baron George-Brown • Harold WilsonJames Callaghan • Michael Foot • Neil Kinnock • John Smith • Margaret Beckett • Tony BlairGordon Brown • Harriet Harman • Ed Miliband • Harriet Harman • Jeremy Corbyn vd
Membro de Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj • Laborista kaj Socialista Internacio • Progresema Alianco vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Laborista Partio
angle Labour Party
partioorganizaĵo
Lando  Britio
Estro Keir Starmer
Estro
Fondiĝo 1900
Lingvo(j) Angla
Ĉefa sidejo Southside

105 Viktoria strato Londono

Koloro(j)      Ruĝa
Ideologio Socialdemokratio Demokrata socialismo
Pozicio Centro-maldekstra[1]
Ĉambro de Komunuloj (angle: House of Commons)
202 / 650
Ĉambro de Lordoj (angle: House of Lords)
177 / 775
Skota parlamento (angle: Scottish Parliament)
24 / 129
Asembleo de Londono (angle: London Assembly)
12 / 25
Lokaj registaroj (angle: Local government)
6 238 / 19 787
Membroj 580,000
Internacia aliĝo Socialisma Internacio
Retejo labour.org.uk
vdr

La nuna partiĉefo estas Keir Starmer.

Estas du subnaciaj filioj de la Laborista Partio, la Skota Laborista Partio en Skotlando kaj la Kimra Laborismo en Kimrio. La Sociala Demokrata kaj Laborista Partio en Nord-Irlando ne estas filio de la brita partio, sed aparta alianca partio. Ne estas aparta angla filio.

Historio redakti

La Laborista Partio estis fondita en 1900 instige de Keir Hardie kiel la Komitato por Laborista Reprezentado (angle: Labour Representation Committee).

La celo estis reprezenti sindikatojn kaj socialistajn societojn kiel aparta grupo en parlamento.

En 1900 nur unu parlamentano estis elektita (nome Keir Hardie por Merthyr Tydfil, industria urbo en suda Kimrio). En 1906 26 parlamentanoj estis elektitaj kaj la nomo de la grupo estis ŝanĝita al la Laborista Partio.

En 1922 ĝi preterpasis la partion Liberal kiel la ĉefa partio de opozicio.

Ĝi tenis la povon en 1945-51, 1964-70, 1974-79, 1997-2001 kaj 2001-2010.

Dum la jardeko 1990a sub la gvidado de Tony Blair, ĝi iom apartiĝis de la sindikatoj,nomante sin maloficiale la Nova Laborista Partio (angle: New Labour). Responde, la konata ministo-sindikatestro Arthur Scargill fondis la (tre minoritatan) Socialisman Laboristan Partion (angle: Socialist Labour Party). Gordon Brown, la posteulo de Blair, ĝenerale daŭrigas ĉi tiu kurso. La elekto de Ed Miliband en 2010 estis malgranda ŝanĝo for de Nova Laborista kaj la elektado de Jeremy Corbyn estis granda salto for de ĉi tiu nova ismo. Tamen sub Keir Starmer la partio revenis al pli modera.

Listo de partiĉefoj redakti

  • Keir Hardie (1906-1908)
  • Arthur Henderson (1908-1910, 1914-1917, 1931-1932)
  • George Nicoll Barnes (1910-1911)
  • Ramsay MacDonald (1911-1914, 1922-1931)
  • William Adamson (1917-1921)
  • John Robert Clynes (1921-1922)
  • George Lansbury (1932-1935)
  • Clement Attlee (1935-1955)
  • Hugh Gaitskell (1955-1963)
  • George Brown (1963, vicpartiĉefo aganta kiel ĉefo)
  • Harold Wilson (1963-1976)
  • James Callaghan (1976-1980)
  • Michael Foot (1980-1983)
  • Neil Kinnock (1983-1992)
  • John Smith (1992-1994)
  • Margaret Beckett (1994, vicpartiĉefo aganta kiel ĉefo)
  • Tony Blair (1994-2007)
  • Gordon Brown (2007-2010)
  • Harriet Harman (2010, 2015, vicpartiĉefo aganta kiel ĉefo)
  • Ed Miliband (2010-2015)
  • Jeremy Corbyn (2015-2020)
  • Keir Starmer (2020-nun)

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Aliaj elstaraj membroj
Aliaj britaj politikaj partioj

Eksteraj ligiloj redakti