Gilbert Keith Chesterton

(Alidirektita el Chesterton)

Gilbert Keith CHESTERTON [ĉestertn] (naskiĝis la 29-an de majo 1874 en Kensington, mortis la 14-an de junio 1936 en Beaconsfield) estis brita ĵurnalisto kaj verkisto. Li verkis librojn de literatura kaj socia kritiko, biografiojn kaj romanojn. Post kiam li konvertiĝis al kristanismo (unue al anglikanismo, poste al katolikismo), li ankaŭ fariĝis kristana apologiisto.

Gilbert Keith Chesterton
Persona informo
Gilbert Keith Chesterton
Naskiĝo 29-an de majo 1874 (1874-05-29)
en Kensington
Morto 14-an de junio 1936 (1936-06-14) (62-jaraĝa)
en Beaconsfield
Mortis per kora malsufiĉo vd
Tombo Buckinghamshire vd
Religio katolikismoAnglikanismo vd
Etno Angloj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Universitato-Kolegio de Londono • Slade School of Fine Art • St Paul's School • Colet Court vd
Subskribo Gilbert Keith Chesterton
Familio
Gefratoj Cecil Chesterton vd
Edz(in)o Frances Blogg vd
Parencoj A. K. Chesterton vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • poeto • romanisto • aŭtobiografo • verkistoscenaristofilozofo • biografo • ilustristo • verkisto de krimfikcio • literaturhistoriisto • eseisto • dramaturgopublikigistohistoriisto • literaturkritikisto • universitata instruisto vd
Laborkampo teologio • kristana apologetiko • literatura kritiko • kritiko de arto • poezioprozodramoeseoĵurnalismo vd
Aktiva dum 1890– vd
Verkado
Verkoj The Club of Queer Trades ❦
The Man Who Was Thursday ❦
Ortodokseco ❦
La Ĉiama Homo ❦
The Napoleon of Notting Hill ❦
Patro Brown vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tiele li estas konsiderata unu el la plej originalaj kaj akraj pensuloj, kiuj venis al la defendo de la kredo. Lia speciala skribkapablo kaj uzo de paradoksoj kaj originalaj bildigoj en la kritiko de ateismo kaj materiismo igis liajn pensigajn skribaĵojn konsideritaj majstraĵoj.

Socia kritikisto redakti

Li proponis (kun Hilaire Belloc) disdonan ekonomion, kiel meza vojo inter komunismo kaj kapitalismo. Laŭ Chesterton, la potenco de la ŝtato estis tro granda en Rusio, dum la potenco de kapitalo estis tro granda en Britio kaj Usono. "Unu bovino kaj tri akreoj por ĉiu homo", li diris. Li skribis pri disdona ekonomio en What's Wrong with the World (1910, "Kio estas malĝusta pri la mondo").

Chesterton skribis kontraŭ eŭgeniko, la Bura Milito (milito de Britio kontraŭ la afrikansoj de Sud-Afriko) kaj divorco, inter multaj aliaj.

Li estis amiko de George Bernard Shaw kaj H. G. Wells, kvankam li ofte skribis kontraŭ iliaj opinioj. Li ankaŭ estis amiko de Hilaire Belloc, kiu opiniis plejparte same kiel Chesterton.

Literatura kritikisto redakti

Li skribis pri Robert Browning, William Blake, George Bernard Shaw, Charles Dickens, William Cobbett, Robert Louis Stevenson kaj ĝenerale pri anglalingva literaturo de la 19-a jarcento.

Romanoj redakti

El lia fikcio, la plej popularaj verŝajne estas The Man Who Was Thursday (1908, "La Viro Kiu estis Ĵaŭdo") kaj liaj serio de novelaroj pri la pastro-detektivo, Pastro Brown (angle, Father Brown). Aliaj laŭditaj romanoj liaj inkluzivas Manalive ("Homo Viva") kaj The Ball and the Cross ("La Sfero kaj la Kruco").

Kristana apologiisto redakti

Kiel junulo, li ofte pensis pri sinmortigado, sed en kristanismo, li trovis la respondon al siaj demandoj pri la vivo. Kiel kristana apologiisto, liaj ĉefaj verkoj estas Orthodoxy (1909, "Ortodokseco") kaj, post lia konvertiĝo al katolikismo en 1922, The Everlasting Man (1925, "La Ĉiama Homo"). Li ankaŭ verkis biografiojn pri Sankta Francisko (1923) kaj Sankta Tomaso de Akvino (1933). Aliaj verkoj tiurilataj inkluzivas The Thing: Why I am a Catholic ("La Afero: Kial mi estas Katoliko"),The Well and the Shallows ("La puto kaj la malprofundaĵoj") kaj Heretics ("Herezuloj"). Hilaire Belloc opiniis The Thing la plej grava verko de CHESTERTON.

En Esperanto aperis redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti