Chlumec (distrikto Ústí nad Labem)

urbo en Ĉeĥio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Chlumec

Chlumec (germane Kulm, latine Culma) estas urbo en Ĉeĥio, oriente de Regiono Ústí nad Labem, en distrikto Ústí nad Labem. Ĝi situas sur montarpiedo de Ercmontaro, duonvoje inter regiona urbo Ústí nad Labem kaj Teplice. En la urbo kun katastra areo 12,88 km² vivas 4 253 loĝantoj (2023). Tri el ses partoj de la urbo kreas eksklavon.

Chlumec
germane Kulm, latine: Culma
urbo
Vido al placo kaj preĝejo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Chlumec
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Ústí nad Labem
Administra municipo Ústí nad Labem
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Mosta baseno
Situo Chlumec
 - alteco 235 m s. m.
 - koordinatoj 50° 41′ 59″ N 13° 56′ 23″ O / 50.69972 °N, 13.93972 °O / 50.69972; 13.93972 (mapo)
Areo 12,88 km² (1 288 ha)
Loĝantaro 4 253 (2023)
Denseco 330,2 loĝ./km²
Unua skribmencio 1040
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 400 10 ĝis 403 39
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0427
NUTS 5 CZ0427 568015
Katastraj teritorioj 6
Partoj de urbo 6
Bazaj setlejunuoj 6
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Chlumec (Ústí nad Labem District)
Retpaĝo: www.mesto-chlumec.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Map

Nomo redakti

 
Eltranĉo kun nomo de Chlumec en la jaro 1040 el paĝo 35r de manuskripto de Budyšínský de Kroniko de Kosmas

La nomon Chlumec portis devene verŝajne frue mezepoka gardoburgo, kiu laŭ arkeologiaj trovaĵoj de ceramikaj rompitaĵoj troviĝis inter la 11-a kaj duono de la 13-a jarcento sur monto Horka.

En Fondiga dokumento de Kapitulo en Litoměřice de Katedra kapitulo ĉe sankta Stefano de princo Spytihněv la 2-a oni skribas: "via per silvam ad Hlmecs", Kroniko de Kosmas notas al la jaro 1040: "Altera via, qua itur, qua itur per Zribiam et est exitus de silva in istam terram per castrum Hlẏmec", en la jaro 1107 oni skribas en ĝi: "sub ipso introitu silvae juxta oppidum Hlumec", kaj en la jaro 1126 poste: "iuxta opp. nomine Chlumecz". Estas do evidente, ke la hodiaŭa aspekto de la nomo estas fakte la devena, malnova ĉirkaŭ 1000 jaroj.

Historio redakti

Plej malnovaj mencioj redakti

 
Adolf Liebscher: Venko de Soběslav la 1-a ĉe Chlumec la 18-an de februaro 1126

Regiono ĉirkaŭ Chlumec estis verŝajne loĝigita jam en bronzepoko, el pli posta tempo devenas trovaĵoj de du romiaj moneroj, de imperiestro Vespasiano kaj Antoninus Pius.

Avantaĝa limregiona situo de Chlumec kaŭzis, ke ĝi baldaŭ fariĝis vojkruciĝo de internacia komerco, kondukis tra ĝi Serba aŭ ankaŭ Chlumeca vojo. Tiu kunigis Pragon kun Dresdeno kaj Meißen kaj el Chlumec ĝi kondukis aŭ inter Adolfov kaj eksa Habartice, aŭ tra Montpasejo de Nakléřov plu en Germanion. Evidente jam dum la 9-a jarcento estis en Chlumec konstruita limregiona burgo.

Onidira la unua skribmencio pri Chlumec devenas el dokumento el la jaro 993, en kiu princo Boleslao la 2-a ordonas dekonaĵon prenita de Nachlumcy al ĝuste nove fondita unua vira Monaĥejo en Břevnov en Břevnov. Tamen tiu ĉi dokumento estas evidente falsifikaĵo el la 1-a duono de la 13-a jarcento. Sekure pruvita mencio pri Chlumec estas en Kroniko de Kosmas el la jaro 1040, kie oni skribas pri disputo inter ĉeĥa princo de Břetislav la 1-a kaj germana imperiestro Henriko la 3-a Nigra. Tiu ordonis al saksoj ekimpeti en Bohemion tra malnova vojo proksime de Chlumec (Serba aŭ Chlumeca, en la latina origino nomita Hlẏmec. La saksojn gvidis tra Chlumec en Bohemion meisena margrafo Eckhard la 2-a, Henriko la 3-a mem ekiris en Bohemion el suda flanko. La konflikto kulminis en batalo ĉe Brůdek (ĉe Brůdek) en Šumava en la sama jaro. La germana reĝo tie estis malvenkita, sed jam en la sekvanta jaro li revenis en Bohemion kaj li eĉ ĉirkaŭigis Břetislavon la 1-an en Prago.

Signifa batalo inter la ĉeĥa princo Soběslav la 1-a kaj germana reĝo Lotaro la 3-a okazis ĉe Chlumec la 18-an de februaro 1126. La soldataro de Soběslav venkis la germanan reĝon, kaj ĉar Soběslav estis antaŭvidema reganto, li intertraktis kun Lotaro repaciĝon kaj akceptis de li la ĉeĥan princlandon kiel feŭdon.

Omaĝe al la venko en tiu ĉi batalo lasis Soběslav alikonstrui devene lignan preĝejon sur monto Říp je rotondo, aliaj fontoj parolas pri tio, ke jam ekzistantan Rotondon de sankta Georgo li igis plilarĝigi je okcidenta turo. Plua, simile malnova memorindaĵo pri tiu ĉi batalo, situas en montoj super Chlumec sur Chlumeca vojo. Tio estas klasicisma konstrŭajo evidente kun romanika kerno, kapelo de Virgulino Maria Dolorema, kiun laŭ loka legendo konstruis habartica paroĥestro. Literature tiu ĉi signifa batalo estas prilaborita en Staré pověsti české de Alois Jirásek.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Batalo ĉe Chlumec (1126).

Dum la 13-a jarcento signifo de Chlumec sinkis je konto de najbara Ústí. Burgejo de Chlumec verŝajne pereis en la paso de la 13-a jarcento, lasta mencio pri ĝi devenas el la jaro 1218. En la jaro 1227 Chlumec-on akiris de la ĉeĥa reĝo Přemysl Otakar la 1-a en feŭdo Kojata z Oseka, pro kio Chlumec memstariĝis kiel senjora sidejo. En la jaro 1228 oni jam indikas kiel doganejon Knínice, ĉefa vojo el Saksio en Bohemion do tiutempe evidente jam kondukis tra Montpasejo de Nakléřov.

Batalo ĉe Chlumec 1813 redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Batalo ĉe Chlumec (1813).
 
Batalo ĉe Chlumec

Post malvenkita Batalo ĉe Dresdeno cedis aliancanaj soldataroj direkte en la bohemian enlandon. Imperiestro Napoleono sendis post la retiriĝanta, la tn. Ĉeĥa armeo, siajn taĉmentojn kun forto 30 000 viroj subgvide de generalo D. R. Vandamme kun celo fortranĉi la aliancanajn soldatarojn kaj konkeri Bohemion. Sed la aliancanoj subgvide de rusa generalo Osterman-Tolstoj inter municipoj Chlumec kaj Stradov ekstaris al la francoj por rezisti. Al tio sur vojo al Kyšperk, tra kie cedis plimulto de la ĉeĥa armeo, tiris marŝalo Schwarzenberg kun sia stabo, prusa reĝo Frederiko Vilhelmo la 3-a kaj rusa caro Aleksandro la 1-a, kies sekurecon Tolstoj prime sekurigis. Dum tiu ĉi situacio li decidiĝis, ke li klopodos la francan antaŭenpaŝon ĉiupreze haltigi. La soldataroj de Vandamme cedis en longaj vicoj tra montaraj montpasejoj, pro kio la franca generalo ne havis je dispono ĉiujn siajn korpusojn tuj je dispono. Tolstoj intencis eluzi tion, ĉar li konsciis, ke la malfortiĝinta kaj la decimita Ĉeĥa armeo havas kontraŭ duobla franca superforto nur malgrandajn ŝancojn.

La unuaj kunpuŝiĝoj okazis la 29-an de aŭgusto 1813 ĉirkaŭ la 10-a horo ĉe tombejo en Chlumec, kie en abruptaj kunpuŝiĝoj la francoj iom post iom konkeris la tutan municipon kaj precipe strategian monton Horka, sur kiu ili lokigis sian ĉefan postenon. Vandamme, certa per sia venko, eĉ ne atendis koncentriĝon de ĉiuj siaj fortoj, kiuj iom post iom alvenis el la montaroj al batalfronto, kaj elsendis generalon Creuzeron, por ke li konkeru la proksiman Ústí. La alia atako, direktanta al Stradov, francoj komencis ĉirkaŭ la dektria horo kaj iom post iom tiel dum la tago ili forpuŝis la aliancanojn ĝis dislimejo de municipoj Stradov kaj Přestanov. En abruptaj bataloj de tiu ĉi tago falis preskaŭ duono el 12 000 defendantoj, grave estis vundita eĉ la generalo Tolstoj mem kaj rezervoj maldikiĝis al nuraj kelkcent viroj. Sed decide estis, ke la aliancanoj retenis siajn postenojn. Vespere alvenis restoj de la francaj soldataroj, do Vandamme estis certa, ke jam postmorgaŭ li venkos la alinacanojn. Dum la nokto komencis el Ercmontaro eliri la ĉeĥa armeo, kiu tiel plifortigis la malfortiĝitajn korpusojn kaj povis aktiviĝi en pluaj bataloj. La rusa caro Aleksadro la 1-a mem kaj la prusa reĝo Frederiko Vilhelmo la 3-a observis plua pason de la batalo el sekura distanco de monto Doubravská hora ĉe proksima Teplice. Aŭstria imperiestro Francisko la 1-a estis ankoraŭ pli singardema kaj haltis nur en Louny, kien mesaĝisto portadis al li informojn pri la okazanta batalo.

 
Monumento al 10 000 falintoj dum bataloj je Chlumec

La duan tagon jam de frumatene ekfuriozis abruptaj bataloj. Dume la dekstra alo de la francoj forpuŝis la rusojn el Stradov, do sur la maldekstra la situacio jam de komence evoluis en la francan malsukceson. Renverso okazis ĉirkaŭ tagmezo, kiam en la montaraj montpasejoj aperis la alvenantaj soldataroj. Vandamme estis jam certa, ke venas helpi lin Napoleono kun la suuperfortoj, fakte temis pri aliancanaj prusiaj korpuusoj gvidataj de generalo Kleist, kij tiel fermis la francojn en ĉirkaŭigo. La franca komandanto tuj eldonis ordonon por retiriĝi kaj li fuĝis kun sia korpuso en la montarojn. Sed li estis kaptita en la tn. herbejo de Asman ĉe rojo Ždírnický potok super Žandov.

Dum tiu ĉi batalo estis tute neniigitaj municipoj Chlumec, Stradov, Žandov, Přestanov, Roudné kaj Dolní Varvažov. Mortis preskaŭ 9 300 aliancanoj, plejparte rusoj, kaj 11 000 francoj, pluaj miloj da soldatoj estis vunditaj. napoleono ne intencis repaciĝi kun la malvenko, tial li jam la 17-an kaj la 18-an de septembro de la sama jaro denove provis trapenetri en Bohemion, denove tra Chlumec. Li ekloĝis en Nakléřov, de kie li el loka preĝejo de sankta Jozefo observis provon de siaj korpusoj trapenetri tra montara pasejo. Sed pro rezisto de la aliancanaj soldataroj gvidataj de generalo Karlo Schwarzenberg kaj tra disŝlimiĝintaj aŭtunaj montaraj vojoj li ne sukcesis malsupreniri en la valon kaj disvolvi soldatajn formaciojn. Tial li jam la 18-an de septembro 1813 eldonis ordonon cedi. Tiu tago estas do ankaŭ lasta, kiam la piedo de la fama imperiestro staris sur la teritorio de Bohemio.

Hodiaŭ rememorigas la batalon la tuta vico de monumentoj kaj amasaj tomboj, kiujn kunigas instruvojo markita per   flava turisma marko.

Dua Mondmilito redakti

Fine de la Dua Mondmilito estis en kastelo loĝigitaj taĉmentoj de SS. La militaj eventoj evitis al regiono de Chlumec, sed jam la 9-an de majo 1945 traflugis suuper la municipo soveta esploraviadilo. Sed unu el lokaj knaboj komencis kontraŭ ĝi el spaco de Horka pafi - li ne trafis. Ne daŭris longe kaj sur firmamento aperis grupo de ĉasaviadiloj, kiuj surŝutis la tutan mnicipon per bomboj. Estis grave damaĝigita la kastelo, segejo, bierfarejo kaj multaj pluaj objektoj. El la jubilea momumento sovetaj pilotoj eĉ faris celtabulon, kiam ili intence pafis en statuon de leono sur ties supro. Mortigitaj estis 86 loĝantoj, kies amasa tombo troviĝas en loka tombejo. En la postmilita periodo poste ne evitis al la municipo ellandigo de devena germana loĝantaro kaj alveno de novaj homoj el la enlando.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj kaj domoj de loka parto Chlumec
1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001 2011
Loĝantoj 977 1 285 1 281 1 373 1 551 1 663 1 739 1 101 1 186 1 168 3 007 3 594 3 665 3 711
Domoj 121 142 149 160 180 187 208 218 202 208 262 236 289 314
Tabelo ensumigas indikojn de pereinta vilaĝo Hrbovice.

Memorindaĵoj redakti

  • Preĝejo de sankta Gaŭlo
  • Kapelo de La plej sankta Triunuo
  • Jubilea monumento de batalo ĉe Chlumec 1813
  • Tri pentaj krucoj en la urbo kaj unu en montaro super la municipo
  • Renesancaj tomboŝtonoj interne de la preĝejo kaj sur ties norda fasado
  • Monumento al falintaj soldatoj en la unua mondmilito el la jaro 1935
  • Monumento de militkapto de generalo D. J. Vandamme, komandanto de la francaj soldataroj, en Herbejo de Asman ĉe rojo Ždírnický potok super Žandov

Turismo redakti

Chlumec situas sur piedo de orienta angulo de Ercmontaro, proksime de Bohemia mezmontaro kaj Elbaj grejsoj. Ĝi estas do tre konvena elirpunkto por piediranta kaj biciklista turismoj. Por sia riĉa historio kaj alloga ĉirkaŭaĵo ĝi estas ankaŭ interesa turisma celo.

Pluaj fotoj redakti