Csaba Bede-Fazekas
Csaba Bede-Fazekas [ĉaba fazekaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bede-Fazekas Csaba estas hungara operkantisto (baritono), operetkantisto, muzikalkantisto, aktoro. Lia filo estis Szabolcs Bede-Fazekas.
Csaba Bede-Fazekas | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de decembro 1933 (89-jara) en ![]() |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infanoj | Szabolcs Bede-Fazekas • Annamária Bede-Fazekas |
Okupo | |
Okupo | kantisto |
Csaba Bede-Fazekas [1] naskiĝis la 25-an de decembro 1933 en Sellye.
BiografioRedakti
Csaba Bede-Fazekas frekventis agrikulturan mezlernejon en Budapeŝto, poste konservatorion, fine li lernis aktoradon de Oszkár Ascher inter 1963 és 1965. Li apartenis ankaŭ al teatra trupo jam ekde 1963. Inter 1968 kaj 1974 li apartenis al Teatro Kisfaludy, poste li ludis jaron en Teatro Csokonai (Debrecen), fine li revenis al Teatro Kisfaludy jam kiel operkantisto. Baldaŭ li estis gastokantisto en Budapeŝta Ŝtata Operejo, Nacia Teatro (Miskolc), Nacia Teatro (Szeged), subĉiela festivalo de Szeged. En 1998 li estis nomumita eterna membro de Teatro Kisfaludy. Li ricevis premion Kossuth en 2015, pli frue ankaŭ aliajn premiojn ekde 1985. Li havas edzinon, kiu naskis 2 gefilojn (ambaŭ aktoroj).
El lia opera repertuaroRedakti
- Ferenc Erkel: Bánk bán — Tiborc; banuso Petur en Miskolc
- Giuseppe Verdi:
- Rigoletto – titolrolo
- Nabucco – titolrolo
- La Traviata – Georges Germont
- Il Trovatore – grafo Luna
- Un balo in Maschera – Renato
- Georges Bizet: Carmen — Escamillo
- Pietro Mascagni: Cavalleria Rusticana – Alfio
- Giacomo Puccini:
- Madama Butterfly — Sharpless
- Tosca - barono Carpia
- Gianni Schicchi - titolrolo
- Il tabarro - Marcel
- La Bohème Marcel (en Budapeŝta Operejo, 1986)
- Gioachino Rossini: La barbiro de Sevilo — titolrolo
- Wolfgang Amadeus Mozart: Die Zauberflöte – maljuna pastro
- Ruggero Leoncavallo: Pagliacci - Tonio
El lia opereta repertuaroRedakti
- Johann Strauß (filo): Die Fledermaus – Falke
- Viktor Jacobi: Leányvásár - Harrison
- Imre Kálmán:
- Csárdáskirálynő - Kerekes Ferkó
- A cigányprímás - titolrolo
- Pál Ábrahám: Viktória John Webster
- Ferenc Lehár:
- A víg özvegy - Zéta Mirkó
- A mosoly országa - Ĉang
- Pongrác Kacsóh: János vitéz - Bagó
- Jenő Huszka: Gül Baba Gábor
El lia muzikala repertuaroRedakti
- Stein–Bock: Hegedűs a háztetőn - Tevje
- Loewe–Lerner: My Fair Lady - kolonelo Pickering
El liaj prozaj rolojRedakti
- William Shakespeare: Antonio kaj Kleopatra - Dolabella
- Friedrich Schiller: Don Carlos markizo Posa
- Brandon Thomas: Charley nénje - Francis Topplebee
- István Csurka: Az idő vasfoga - Kenéz