Eugène Ionesco

(Alidirektita el Eugene Ionesco)

Eugène IONESCO [eĵen jonesko], rumane Eugen IONESCU [euĝen ionesku] (naskiĝis la 26-an de novembro 1909, mortis la 28-an de marto 1994) estis franca dramisto rumandevena. Li estas grava reprezentanto de la Absurda Teatro. Li deklaris kiel naskiĝjaron 1912, la jaron en kiu mortis lia antaŭulo Ion Luca Caragiale, kies daŭriganto li konsideris sin.

Eugène Ionesco
Persona informo
Eugène Ionesco
Eugen Ionescu
Naskonomo Eugen Dimitri Ionescu
Naskiĝo 26-an de novembro 1909 (1909-11-26)
en Slatina
Morto 28-an de marto 1994 (1994-03-28) (84-jaraĝa)
en 14-a arondismento de Parizo
Tombo Tombejo de Montparnasse vd
Religio Orthodox Christian vd
Lingvoj francarumana vd
Ŝtataneco RumanioFrancio vd
Alma mater Universitato de Bukareŝto • Carol I National College • Fraţii Buzeşti National College • Saint Sava College vd
Partio Transnational Radical Party vd
Familio
Edz(in)o Rodica Ionesco vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo dramaturgoverkisto • poeto • literaturkritikisto • taglibristo • ilustristo • grafikartisto vd
Laborkampo teatra arto • literary activity • dramopoezio vd
Aktiva dum 1932–1994 vd
Verkado
Verkoj The Chairs ❦
Rinoceroj ❦
The Killer ❦
The New Tenant ❦
La kalva kantistino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Eugène Ionesco naskiĝis en Slatina, Rumanio, kiel filo de rumana patro kaj franca patrino rumanidevena. La jarojn inter 1913 kaj 1925 li pasigis ĉefe ĉe sia patrino en Francio. Post la divorco de siaj gepatroj li trapasis la abiturientan ekzamenon en Bukareŝto kaj studis tie filozofion kaj literaturon. En la Bukareŝta universitato li renkontis Emile Cioran kaj Mircea Eliade, kiuj restis liaj amikoj dum la tuta vivo. En la rumana lingvo li tiutempe publikigis kelkajn poemojn kaj eseojn, kaj verkis la teatraĵon Englezeşte fără profesor ("La angla sen instruisto"), kiu estas rumanlingva antaŭulo de La kalva kantistino.

Post la studado Ionesco instruis la francan lingvon en gimnazio. En la jaro 1936 li edziĝis. Por doktoriĝi li en 1938 revenis al Francio. Post dumtempa restado en Rumanio (1939 ĝis 1941) li konstante vivis en Parizo.

Post la dua mondmilito kelkaj el liaj dramoj aperis sursceneje, kaj Eugène Ionesco fariĝis fama dramisto. En la jaro 1970 li fariĝis membro de la Franca Akademio. Li mortis la 28-an de marto 1994 en Parizo.

Listo de verkoj redakti

Teatraĵoj redakti

  • La cantatrice chauve (unua surscenigo 1950, libroforme 1954)
  • La leçon (unua surscenigo 1951, libroforme 1954)
  • Les chaises (unua surscenigo 1952, libroforme 1954)
  • Victimes du devoir (unua surscenigo 1953, libroforme 1954)
  • Amédée ou Comment s'en débarrasser? (1954)
  • Jacques ou La soumission (1954)
  • Tueur sans gages (1958)
  • Rhinocéros (1959) Rinocero
  • Le roi se meurt (1963)
  • Le piéton de l'air (1963)

Aliaj publikaĵoj redakti

  • Notes et contre-notes ( eseoj, 1962)
  • Journal en miettes (taglibro, 1967)
  • Découvertes (memoroj, 1969; kun ilustraĵoj de la aŭtoro)

En Esperanto redakti