Glynis Johns

brita aktorino

Glynis Margaret Payne JOHNS (5-a de oktobro 1923 - 4-a de januaro 2024)[1] estis brita aktorino, dancistino, muzikistino kaj kantistino. Agnoskita kiel ikono de kino kaj de Broadvejo, Johns havis karieron de ok jardekoj, en kiu ŝi aperis en pli ol 60 filmoj kaj 30 teatraĵoj. Ŝi estis ricevantino de premioj kaj nomumoj al variaj premioj, kiel la National Board of Review of Motion Pictures, la Oskar-premioj, la Oraj Globoj, la Laurel, la Tony, la Drama Desk, kaj la Laurence Olivier, el kiuj ŝi atingis du trionojn el siaj preminomumoj. Kiel unu el la lastaj survivantaj ĉefaj kinostelulinoj de la Ora Epoko de Holivudo kaj de la klasikaj jaroj de Brita kinarto, ŝi havas kelkajn longdaŭrajn rekordojn en sia nomo.

Glynis Johns
Persona informo
Glynis Johns
Naskonomo Glynis Margaret Payne Johns
Naskiĝo 5-an de oktobro 1923 (1923-10-05)
en Pretorio,  Unio de Sud-Afriko
Morto 4-an de januaro 2024 (2024-01-04) (100-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Clifton High School • South Hampstead High School vd
Familio
Patro Mervyn Johns vd
Patrino Alyce Steele-Wareham vd
Edz(in)o David Foster • Anthony Forwood • Elliott Arnold vd
Infanoj Gareth Forwood vd
Profesio
Okupo pianistokantisto • filmaktoro • teatra aktoro • dancistomuzikistoaktoro • ballerina • televida aktoro vd
Laborkampo aktorado • teatrofilmotelevidomuzikalomuzikodancokantado vd
Aktiva dum 1923–1999 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Naskiĝinta en Pretorio, Sudafriko, dum ŝiaj gepatroj estis turnee, Johns faris kelkajn aperojn en teatro jam dum la komenco de la 1930-aj jaroj. Ŝia familio revenis al Britio, kie ŝi edukiĝis en Londono kaj Bristolo. Ŝi estis laŭdita pro siaj dancolertecoj kaj kategoriita kiel teatra dancistino el frua adolesko, kaj faris sian kindebuton en 1938 per la filmadaptaĵo de la postmorta novelo de Winifred Holtby South Riding. Ŝi famiĝis en la 1940-aj jaroj post sia rolo kiel Anna en la militdrama filmo 49th Parallel (1941), pro kiu ŝi ricevis la premion National Board of Review al la Plej Bonkvalita Aktorado, kaj post stelulaj roloj en Miranda (1948) kaj Third Time Lucky (1949).

La nigrablanka aviada drama filmo de 1951 No Highway in the Sky, kuna brit-usona produktaĵo, estis la unua rolo de Johns en la kinarto de Holivudo. Ŝi daŭrigis sian karieron laŭlonge de la venontaj jardekoj per stelulaj roloj en Britio kaj eksterlande, kiel ĉe The Weak and the Wicked (1954), Mad About Men (1954), The Court Jester (1955), The Sundowners (1960), The Cabinet of Caligari (1962), The Chapman Report (1962), kaj Under Milk Wood (1972). Fama pro sia raŭka voĉo,[2] Johns kantis kantojn verkitajn specife por si kaj en kino kaj en teatro, kiel "Send In the Clowns", komponita de Stephen Sondheim por la produktaĵo de Broadvejo A Little Night Music, en kiu ŝi kreis la rolon de Desiree Armfeldt kaj pro kiu ŝi ricevis premion Tony al la Plej Bonkvalita Aktorino en Muzikalo kaj premion Drama Desk al Plej Elstara Aktorino en Muzikalo, kaj "Sister Suffragette", verkita de la fratoj Sherman por la muzikalo Mary Poppins de Walt Disney, en kiu ŝi ludis la rolon de Winifred Banks kaj pro kiu ŝi ricevis premion Laurel al la Plej Bonkvalita Helpaktorino.

En 2016, je la morto de Zsa Zsa Gabor, Johns iĝis la plej aĝa vivanta ano de la serio Batman. Je la morto de Olivia de Havilland en 2020, ŝi iĝis la plej aĝa vivanta nomumito al Oskar-premio en ajna aktorkategorio.

Notoj redakti

  1. "Variety, February 1952". Internet Archive. 6a de Februaro 1952. Alirita la 17an de Oktobro 2022. "Glynis Margaret Payne Forwood to David Foster, Nov-Jorko, Feb. 2."
  2. "Glynis Johns". TCM.com. Alirita la 3an de Novembro 2017.

Eksteraj ligiloj redakti