Jean-François Millet

franca pentristo
(Alidirektita el Jean-Francois Millet)

Jean-François MILLET (en franca: [milɛ]; 4a de oktobro, 1814 – 20a de januaro, 1875) estis franca artisto kaj unu el la fondintoj de la Skolo de Barbizon en rura Francio. Millet famiĝis pro siaj pentraĵoj de kamparanoj kaj povas esti kategoriigita kiel parto de la movado de la Realisma pentrarto. Ĉirkaŭ la fino de sia kariero li pli kaj pli interesiĝis en pentrado de puraj pejzaĝoj. Li estas konata ĉefe pro siaj ole-pentraĵoj, sed li laboris ankaŭ per paŝtelo, Conté-krajono, kaj akvaforto.

Jean-François Millet
Persona informo
Naskiĝo 4-an de oktobro 1814 (1814-10-04)
en Gréville-Hague
Morto 20-an de januaro 1875 (1875-01-20) (60-jaraĝa)
en Barbizono
Tombo Chailly-en-Bière
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Nacia Altlernejo de Belartoj
Familio
Frat(in)oj Pierre Millet • Jean-Baptiste Millet
Edz(in)o Pauline Virginie Ono-dit-Biot • Catherine Marie Joseph Lemaire
Infanoj Marie-Rosalie Millet • Jean-François Millet
Okupo
Okupo plugisto • pentristo • gravuristo • konstrua desegnisto • fotisto • grafikartisto
Verkoj The Gleaners
The Angelus
The Potato Harvest
The Sower
vdr

Vivo kaj verkaro redakti

Junaĝo redakti

 
La ŝafejo. En tiu pentraĵo de Millet, la foriranta Luno elsendas misteran lumon tra la ebenaĵo inter la vilaĝoj Barbizon kaj Chailly.[1] The Walters Art Museum.

Millet estis la unua filo de Jean-Louis-Nicolas kaj Aimée-Henriette-Adélaïde Henry Millet, membroj de kamparana komunumo en la vilaĝo Gruchy, en Gréville-Hague (Normandio), proksime al la marbordo.[2] Sub la gvidado de du lokaj pastroj — unu el kiuj estas vikario Jean Lebrisseux — Millet akiris sciaron de Latino kaj de modernaj aŭtoroj. Sed tuj li devis helpi sian patron je la kampolaboro;[3] ĉar Millet estis la plej aĝa el la filoj. Tiele la tuto de la kampolaboro estis familiara al li: fojnado, garbado, draŝado, kribrado, sterkado, plugado, semado kto. Ĉiuj tiuj motivoj revenos en lia posta arto.

En 1833 lia patro sendis lin al Ĉerburgo por studi kun portretisto nome Bon Du Mouchel.[4] Ĉirkaŭ 1835 li estis studante kun fr:Théophile Langlois de Chèvreville,[4] lernanto de Baron Gros, en Ĉerburgo. Stipendio havigita de Langlois kaj aliaj ebligis, ke Millet translokiĝu al Parizo en 1837, kie li studis en la "École des Beaux-Arts" kun Paul Delaroche.[5] En 1839 lia stipendio finiĝis kaj lia unua kandidatiĝo al la Salono, nome Sankta Anna instruanta la Virgulinon, estis malakceptita de la tribunalo.[6]

Parizo redakti

 
Bakistino, 1854. Muzeo Kröller-Müller, Otterlo.

Post lia unua pentraĵo, nome portreto, estis akceptita en la Salono de 1840, Millet revenis al Ĉerburgo por ekkarieri kiel portretisto.[6] Tamen, la venontan jaron li edziĝis al Pauline-Virginie Ono, kaj ili translokiĝis al Parizo. Post malakceptoj en la Salono de 1843 kaj la morto de Pauline pro elĉerpiĝo en aprilo 1844, Millet revenis denove al Ĉerburgo.[6] En 1845 Millet translokiĝis al Havro kun Catherine Lemaire, al kiu li edziĝos per civila ceremonio en 1853; ili havis naŭ gefilojn kaj restis kune por la cetero de la vivo de Millet.[7] En Havro li pentris portretojn kaj malgrandajn ĝenrismajn pecojn dum kelkaj monatoj, antaŭ retranslokiĝi al Parizo.

En Parizo meze de la 1840-aj jaroj Millet amikiĝis kun Constant Troyon, Narcisse Diaz, Charles Jacque kaj Théodore Rousseau, artistoj, kiuj kiel Millet estis asociaj kun la Barbizona Skolo; Honoré Daumier, kies figura desegnarto influos la posta kompono fare de Millet de kamparanaj bildoj; kaj Alfred Sensier, registara burokrato kiu iĝos dumviva subtenanto kaj finfine biografo de la artisto.[8] En 1847 lia unua sukceso en la Salono venis per la ekspozicio de pentraĵo Edipo elarbigita, kaj en 1848 lia Ventumisto estis aĉetita de la registaro.[9]

La kaptiveco de la judoj en Babilono, nome la plej ambicia verko de Millet en tiu epoko, estis montrita en la Salono de 1848, sed estis malaprezita kaj de artokritikistoj kaj de publiko. La pentraĵo finfine tuj malaperis, kio kondukis historiistojn kredi, ke Millet detruis ĝin. En 1984, sciencistoj de la Bostona Belarta Muzeo ekzamenis per Ikso-radioj la pentraĵon de Millet de 1870 La juna paŝtistino serĉante minorajn ŝanĝojn, kaj malkovris, ke ĝi estis pentrita sur La kaptiveco. Nuntempe oni supozas, ke Millet reuzis la tolon kiam materialoj malabundis dum la Franc-Prusia Milito.

Barbizon redakti

 
La semisto, 1850. Bostona Belarta Muzeo.

En 1849, Millet pentris Rikoltistoj, komision por la ŝtato. En la Salono de tiu jaro, li ekspoziciis Paŝtistino sidanta arbarrande, tre malgranda olepentraĵo kiu markis turnopunkton el antaŭaj idealigitaj paŝtismaj motivoj, favore al pli realismaj kaj personecaj alproksimiĝoj.[10] Junie tiujare, li setliĝis en Barbizon kun Catherine kaj iliaj filoj.

En 1850 Millet faris aranĝon kun Sensier, kiu havigis al la artisto materialojn kaj monon reage al desegnoj kaj pentraĵoj, dum Millet restis libera plue vendi verkojn ankaŭ al aliaj aĉetantoj.[11] En la Salono de tiu jaro, li ekspoziciis la verkojn Fojnadistoj kaj La semisto, lia unua grava majstroverko kaj la plej frua el la ikona triopo de pentraĵoj en kiu estos ankaŭ Les glaneuses (La spikumistinoj) kaj La Anĝeluso.[12]

El 1850 ĝis 1853, Millet laboris por Ripozantaj rikoltistoj (Ruth kaj Boaz),[13] pentraĵo kiun li konsideros sia plej grava, kaj sur kiu li laboris la plej multe. Pensita kiel rivalo por liaj herooj Michelangelo kaj Poussin, ĝi estis ankaŭ la pentraĵo kiu markis sian transiron el la priskribo de simbola bildaro de kamparana vivo al tiu de siatempaj socikondiĉoj. Ĝi estis ankaŭ la nura pentraĵo kiun li datigis, kaj estis la unua verko kiu havigis al li oficialan rekonon, nome dua-klasa medalo en la salono de 1853.[14]

Meze de la 1850-aj jaroj, Millet produktis malgrandan nombron de desegnoj de kamparanaj temoj, kiel Homo kun ĉarumo (1855) kaj Virino lankardanta (1855–1857).[15]

Les glaneuses redakti

 
Les glaneuses, fare de Jean-François Millet, 1857, Musée d'Orsay.

Tiu estas unu el la plej bone konataj el la pentraĵoj de Millet, nome La spikumistinoj (1857). Kian Millet vagadis trakampare ĉe Barbizon, unu temo revenis al sia pentrilo dum sep jaroj — spikumado — nome la jarcenta rajto de malriĉaj virinoj kaj infanoj kolekti tritik-granojn kaj spikojn el la grundo post la rikolto. Li komprenis la temon kiel io jarcenta, ligita al historioj de la Biblio. En 1857, li ekspoziciis la pentraĵon La spikumistinoj al la Salono por neentuziasma, eĉ malamikema, publiko.

(Pli fruaj versioj estis vertikala kompono pentrita en 1854, desegno de 1855–56 kiu rekte antaŭanoncis la horizontalan formaton de la pentraĵĵo nun en la Musée d'Orsay.[16])

Varma orkolora lumo sugestas ion religian kaj eternan en tiu ĉiutaga sceno kie okazas la lukto por survivado. Dum siaj jaroj de preparaj studoj, Millet kontemplis kiel plej bone montri la senton de ripetado kaj laco en la ĉiutaga vivo de la kamparanoj. Linioj markitaj super la dorsoj de la virinoj kondukas grunden kaj poste reen en ripeta movo identa al tiu de senfina, dorsorompiga laboro. Laŭlonge de la horizonto, la sunsubiro konturas la kampon per abundaj cerealamasoj, kontraste al la grandaj ombraj figuroj de la fono. La malhelaj hejmfaritaj vestoj de la spikumistinoj markas fortikajn formojn kontraŭ la orkolora kampo, havigante al ĉiu virino noblan, monumentan forton.

La Anĝeluso redakti

 
La Anĝeluso, 1857–59. Musée d'Orsay, Parizo.

La pentraĵo estis komisiita de Thomas Gold Appleton, nome usona artokolektisto de Bostono, Masaĉuseco. Appleton estis studento kun la amiko de Millet, nome Barbizona pentristo Constant Troyon. La verko estis finkompletigita dum la somero de 1857. Millet aldonis sonorilturon kaj ŝanĝis la dekomencan titolon, Preĝo por la terpomkolekto al La Anĝeluso (Meztaga preĝo) kiam la aĉetanto malsukcesis ekposedi ĝin en 1859. Ekspoziciita al la publiko por la unua fojo en 1865, la pentraĵo ŝanĝis el posedantoj kelkajn fojojn, sed pliigante la valoron nur malmulte, ĉar kelkaj konsideris la politikan tendencon de la artisto suspektuta. Post la morto de Millet unu jardekon poste, okazis aŭkcia milito inter Usono kaj Francio, kio finiĝis kelkajn jarojn poste per prezo de 800 000 oraj frankoj.

La malegaleco inter la ŝajna valoro de la pentraĵo kaj la mariĉo kiun suferis la survivinta familio de Millet estis la ĉefa tialo por la apero de la sekvorajto, intencita por kompensi artistojn aŭ ties heredantojn kiam la verkoj estas revenditaj.[17]

Lastaj jaroj redakti

 
Nokta birdoĉasado, 1874, Philadelphia Museum of Art.

Spite diversajn reviziojn de pentraĵoj ekspoziciitaj en la Salono, la reputacio kaj sukceso de Millet kreskiĝis tra la 1860-aj jaroj. Komence de la jardeko, li kontraktis la pentradon de 25 verkojn kontraŭ monata stipendio por la vennontaj tri jaroj kaj en 1865, alia patrono, nome Emile Gavet, ekkomisiis paŝtelojn por kolekto kiu finfine inkludis 90 verkojn.[18] En 1867, la Universala Ekspozicio hejmis la ĉefan montron de lia verkaro, kun la Spikumistinoj, la Anĝeluso, kaj la Terpomplantistoj inter la ekspoziciitaj pentraĵoj. La venontan jaron, Frédéric Hartmann komisiis Kvar sezonoj kontraŭ 25 000 frankoj, kaj Millet estis nomumita Kavaliro de la Honora legio.[18]

En 1870, Millet estis elektita por la Salona ĵurio. Poste en tiu jaro, li kaj lia familio fuĝis el la Franc-Prusia Milito, kaj translokiĝis el Ĉerburgo kaj Gréville, kaj ne revenis al Barbizon ĝis la fino de 1871. Liaj lastaj jaroj estis markitaj per financa sukceso kaj pliiĝanta oficiala agnosko, sed li estis malkapabla plenumi la registarajn komisiojn pro malbona sano. La 3an de januaro, 1875, li edziĝis al Catherine en religia ceremonio kaj mortis 17an tagojn poste, nome la 20an de januaro, 1875.[18]

Heredo redakti

 
La terpomrikoltado (1855)[19] The Walters Art Museum.

Millet estis grava fonto de inspiro por Vincent van Gogh, partikulare dum sia frua epoko. Millet kaj lia verkaro estis menciita multajn fojojn en la leteroj de Vincent al lia frato Theo. La lastaj pejzaĝoj de Millet utilis kiel influaj referencpunktoj por la pentraĵoj de Claude Monet pri la marbordo de Normandio; lia struktura kaj simbola enhavo influis ankaŭ al Georges Seurat.[20]

Millet estas la ĉefa protagonisto de la teatraĵo de Mark Twain nome Is He Dead? (Ĉu li estas morta?, 1898), en kiu li estas priskribita kiel baraktema juna artisto kiu ŝajnigas sian morton por atingi famon kaj riĉon. Plej el la detaloj pri Millet en la teatraĵo estas fikciaj.

La pentraĵo de Millet La ŝpatulo inspiris la faman poemon "The Man With the Hoe" (1898) de Edwin Markham. Liaj poemoj siavice utilis kiel inspiro por la kolekto de la usona poeto David Middleton nome The Habitual Peacefulness of Gruchy: Poems After Pictures by Jean-François Millet (2005).[21]

La Anĝeluso estis reproduktita ofte en la 19a kaj 20a jarcentoj. Salvador Dalí estis fascinita per tiu verko, pentris diversajn versiojn kaj li mem verkis prian analizon, La tragedia mito de la Anĝeluso de Millet. Anstataŭ vidi ĝin kiel verko de spirita paco, Dalí kredis, ke temas pri mesaĝo de subpremita seksa agreso. Dalí havis ankaŭ opinion ke la du figuroj preĝas pro enterigita infano, anstataŭ pro la Anĝeluso. Dalí estis tiom insista prie ke finfine oni faris ekzamenon per Ikso-radioj de la tolaĵo, kiu konfirmis lian supozon: la pentraĵo enhavas surpentritan geometrian formon rimarkinde simila al ĉerko.[22][23] Tamen, ne klaras ĉu Millet ŝanĝis sian intencon pri la senco de la pentraĵo, aŭ ĉu la formo fakte estas ĉerko.

Galerio redakti

Notoj redakti

 
Alvokante hejmen la bovinojn, ĉirkaŭ 1866, National Gallery of Art.
  1. The Sheepfold, Moonlight. The Walters Art Museum.
  2. Murphy, p.xix.
  3. biografo Alfred Sensier, p. 34
  4. 4,0 4,1 McPherson, H. (2003). Millet, Jean-François. Grove Art Online.
  5. Honour, H. kaj J. Fleming, p. 669.
  6. 6,0 6,1 6,2 Pollock, p. 21.
  7. Murphy, p.21.
  8. Champa, p.183.
  9. Pollock, p. 22.
  10. Murphy, p.23.
  11. Murphy, p. xix.
  12. Murphy, p.31.
  13. Harvesters Resting (Ruth and Boaz) (29a de januaro 2018).
  14. Murphy, p. 60
  15. Pollock, p. 58.
  16. Murphy, p. 103.
  17. Stokes, p. 77.
  18. 18,0 18,1 18,2 Murphy, p. xx.
  19. The Potato Harvest. The Walters Art Museum.
  20. Champa, p. 184.
  21. Tadie, Poetry and Peace, Modern Age (2009, Vol. 51:3)
  22. Néret, 2000
  23. María Hidalgo, La fascinante historia real tras la obsesión de Salvador Dalí por el cuadro “Ángelus” de Jean-François Millet, en muhimu, Alirita la 8an de majo 2020.

Bibliografio redakti

  • Champa, Kermit S. The Rise of Landscape Painting in France: Corot to Monet. Harry N. Abrams, Inc., 1991. ISBN 0-8109-3757-3
  • Honour, H. kaj Fleming, J. A World History of Art. 7th edn. London: Laurence King Publishing, 2009. ISBN 9781856695848
  • Lepoittevin, Lucien. Catalogue raisonné Jean-François Millet en 2 volumes – Paris 1971 / 1973
  • Lepoittevin, Lucien. "Le Viquet – Retour sur les premiers pas : un Millet inconnu" – N° 139 Paques 2003. ISSN 0764-7948
  • Lepoittevin, Lucien. Jean François Millet (Au delà de l'Angélus) – Ed de Monza – 2002 – (ISBN 2-908071-93-2)
  • Lepoittevin, Lucien. Jean François Millet : Images et symboles, Éditions Isoète Cherbourg 1990. (ISBN 2-905385-32-4)
  • Moreau-Nélaton , E. Monographie de reference, Millet raconté par lui-même – 3 volumes – Paris 1921
  • Murphy, Alexandra R. Jean-François Millet. Museum of Fine Arts, Boston, 1984. ISBN 0-87846-237-6
  • Plaideux, Hugues. "L'inventaire après décès et la déclaration de succession de Jean-François Millet", in Revue de la Manche, t. 53, fasc. 212, 2e trim. 2011, p. 2–38.
  • Plaideux, Hugues. "Une enseigne de vétérinaire cherbourgeois peinte par Jean-François Millet en 1841", in Bulletin de la Société française d'histoire de la médecine et des sciences vétérinaires, n° 11, 2011, p. 61–75.
  • Pollock, Griselda. Millet. London: Oresko, 1977. ISBN 0905368134.
  • Stokes, Simon. Art and Copyright. Hart Publishing, 2001. ISBN 1-84113-225-X
  • Tadie, Andrew. Poetry and Peace: The Habitual Peacefulness of Gruchy: Poems After Pictures by Jean-François Millet by David Middleton. Modern Age: A Quarterly Review. Summer/Fall 2009 (Vol. 51:3)

Eksteraj ligiloj redakti