Juan Benet

hispana verkisto

Juan BENET Goitia (Madrido, 7a de oktobro 1927 - 5a de januaro 1993) estis hispana verkisto kaj civila inĝeniero. Kiel verkisto, li praktikis diversajn ĝenrojn: teatro, eseo, romano kaj novelo, elstare ĉefe pro sia unua romano Volverás a Región (Destino, Barcelona, 1967).

Juan Benet
Persona informo
Naskiĝo 7-an de oktobro 1927 (1927-10-07)
en Madrido
Morto 5-an de januaro 1993 (1993-01-05) (65-jaraĝa)
en Madrido
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Cerba tumoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Almudena Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Blanca Andreu (en) Traduki (1985–1993) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
dramaturgo
poeto
konstruinĝeniero Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Literaturo, dramo kaj civil engineering studies (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio kaj kariero

redakti

Lia patro mortis mortpafita en la respublika zono komence de la hispana enlanda milito. Li studis en religiaj lernejoj kaj poste civilan inĝenierarton en Madrido.

En 1946 li ekĉeestis en la babilrondo de Pío Baroja, kaj samjare li ekkonis la verkojn de William Faulkner. Dum siaj universitataj jaroj li estis oftulo en kunsidoj ĉe la kafejoj Gambrinus kaj Café Gijón, kie li konis tiun kiu estos lia granda amiko, Luis Martín Santos, kaj aliajn tiamajn verkistojn. Li veturis por la unua fojo al Parizo en 1949, «por vici sian fraton kiu iĝis ekzilita, ĉar li estis "cerbo, organizanto kaj plenumanto" de la operaco de fuĝo el Valo de la Falintoj de kelkaj kontraŭfrankistoj».[1]​ En tiu okazaĵo fuĝis el Hispanio la intelektuloj Manuel Lamana kaj Nicolás Sánchez Albornoz (en tiu fuĝo baziĝis la filmo Los años bárbaros, de Fernando Colomo).[2]

En 1953 li praktikis inĝenieradon en Finnlando kaj publikigis, en la Revista Española, sian unuan teatraĵon, nome Max. En 1954 li gradiĝis en inĝenierarto kaj en 1955 edziĝis al sia kuzino Nuria Jordana, filino de katalunaj ekzilitoj, kun kiu li havis kvar gefilojn (nome Ramón, 1956; Nicolás, 1960; Juana, 1961; kaj Eugenio, 1962). Nuria memmortigis en 1974. En 1985 li edziĝis al la poetino Blanca Andreu, tridek jarojn pli juna ol li.[3]

En la 1960-aj jaroj li laboris en konstruado de akvobaraĵoj en la provinco Leono, kaj en tiuj foraj areoj, li profitis trankvilecon por verki. En 1966 li revenis definitive al Madrido, por labori en la Ministerio de Publikaj Vorkoj, en kiu laboris ankaŭ verkistoj kiel lia amiko Juan García Hortelano kaj la poeto Ángel González. Samjare li aĉetis domon en Zarzalejo, apud Madrido, kie li loĝos; kaj mortis en trafikakcidento, en Mezoriento, lia frato Paco, al kiu li estis tre ligita, kio ege kortuŝis lin, same kiel la morto de lia unua edzino.

Juan Benet mortis hejme en Madrido, pro cerba tumoro, la 5an de januaro 1993.

En 2019 la Nacia Biblioteko de Hispanio akiris kontraŭ 320 000 eŭroj la bibliotekon de la verkisto, kiu enhavis dokumentaron personan, manuskriptojn, leterojn, fotojn, notitajn librojn ktp.[4]

Verkado

redakti

Li kunlaboris por gazetoj kiel Revista de Occidente, Cuadernos para el Diálogo, Cuadernos Hispanoamericanos kaj Triunfo, de la demokrata intelektularo. Fine de 1967 li publikigis Volverás a Región, romano kiu kreas mitan teritorion, nome Región, en kiu disvolviĝos pluraj liaj rakontoj, je stilo de lia mastro Faulkner kaj simile al aliaj tiam famaj verkistoj kiel Gabriel García Márquez, Juan Carlos Onetti kaj Juan Rulfo. Tiun vrekon ricevis laŭdojn de kolegoj kaj kritikistoj.

En 1969 li ricevis la Premion Biblioteca Breve pro Una meditación, kiu estas unu de la unuaj hispanaj romanoj, se ne tute la unua, en kiu estas eĉ ne unu alinedivido. Li kontraŭis la tiam ĉeftendencan realismon, kaj proponas pli intelektan kaj plinovigan literaturon. Tiukadre en 1974 li publikigis du librojn kiuj miksas eseon kaj sian personan rakontan stilon: nome El ángel del señor abandona a Tobías kaj Del pozo y del Numa.

Ekde 1976 li kunlaboris en El País kaj tiukadre kaj poste ankaŭ televide okazigis polemikojn pri sia persona kompreno de arto kaj literaturo. Li verkis krimromanon El aire de un crimen en unu monato, kaj ĝi iĝis finalista de la Premio Planeta en 1980, kaj lia libro plej multe vendita: pli ol 100 000 ekzempleroj.[5]​ Tiuokaze la premion ricevis Antonio Larreta pro Volavérunt. Naŭ jarojn poste la kinreĝisoro Antonio Isasi kinadaptos la romanon de Benet.

La influo de William Faulkner evidentiĝas en liaj verkoj, sed ankaŭ aliaj malpli menciitaj, kiel tiuj de Euclides da Cunha, James George Frazer, Henry James, Herman Melville, Friedrich Nietzsche, Marcel Proust, Franz Kafka, Samuel Beckett, Thomas Mann, Jonathan Swift, Laurence Sterne, José de Sigüenza, krom klasikuloj (kiel grekaj historiistoj kiel Ksenofono kaj romianoj kiel Flavio Jozefo, Tacito kaj Amiano Marcelino, inter aliaj), la bibliografio de la Hispana Enlanda Milito, kaj ĝenerale la primilita bibliografio, kaj bibliaj tekstoj.

Verkoj

redakti

Romanoj

redakti
  • Volverás a Región (Destino, Barcelona, 1967)
  • Una meditación (Seix-Barral, Barcelona, 1970)
  • Un viaje de invierno (La Gaya Ciencia, Barcelona, 1972)
  • La otra casa de Mazón (Seix-Barral, Barcelona, 1973)
  • En el Estado (Alfaguara, Madrid, 1977)
  • Saúl ante Samuel (La Gaya Ciencia, Barcelona, 1980)
  • El aire de un crimen (Planeta, Barcelona, 1980)
  • En la penumbra (Alfaguara, Madrid, 1989)
  • El caballero de Sajonia (Planeta, Barcelona, 1991)
  • Herrumbrosas lanzas (Alfaguara, Madrid, 1998), kompilaĵoj de la jenaj partoj plus unu nepublikigita:
    • Herrumbrosas lanzas I-VI (Alfaguara, Madrid, 1983)
    • Herrumbrosas lanzas VII (Alfaguara, Madrid, 1985)
    • Herrumbrosas lanzas VIII-XII (Alfaguara, Madrid, 1986)

Noveloj

redakti
  • Nunca llegarás a nada (Tebas, Madrid, 1961)
  • Una tumba, kun fotoj de Colita (Lumen, Barcelona, 1971)
  • 5 Narraciones y 2 fábulas (La Gaya Ciencia, Barcelona, 1972)
  • Sub rosa (La Gaya Ciencia, Barcelona, 1973)
  • Trece fábulas y media, ilustrado por Emma Cohen (Alfaguara, Madrid, 1981)
  • Variaciones sobre un tema romántico (Lumen, 2011), kvin rakontoj, el kiuj kvar nepublikigitaj
  • El amanecer podrido (Galaxia Gutenberg, 2020)
  • La inspiración y el estilo (Revista de Occidente, Madrid, 1966)
  • Puerta de tierra (Seix-Barral, Barcelona, 1970; eldono de M. Jalón: Cuatro, Valladolid, 2003)
  • El ángel del Señor abandona a Tobías (La Gaya Ciencia, Barcelona, 1976)
  • Qué fue la guerra civil (La Gaya Ciencia, Barcelona, 1976)
  • En ciernes (Taurus, Madrid, 1976)
  • Del pozo y del Numa (La Gaya Ciencia, Barcelona, 1978)
  • La moviola de Eurípides (Taurus, Madrid, 1981)
  • Sobre la incertidumbre (Ariel, Barcelona, 1982)
  • El agua en España (Lunweg, Madrid, 1986)
  • Otoño en Madrid hacia 1950 (Alianza, Madrid, 1987)
  • Londres victoriano (Planeta, Barcelona, 1989)
  • La construcción de la torre de Babel (Siruela, Madrid, 1990)
  • Prosas civiles (Ministerio de Obras Públicas, Madrid, 1994)
  • Cartografía personal (Cuatro, Valladolid, 1997, eldono de Mauricio Jalón)
  • Si yo fuera presidente. La hidráulica como solución a las necesidades hídricas (Colegio de Ingenieros, Murcia, 2009).
  • La sombra de la guerra: escritos sobre La Guerra Civil española (Taurus, 1999)
  • Ensayos de incertidumbre (Lumen, 2011), elekto de Ignacio Echevarría.
  • Correspondencia (Galaxia Gutenberg, 2011), kun Carmen Martín Gaite, eldono de José Teruel.

Artikoloj

redakti
  • Artículos I (Libertarias, Madrid, 1983)
  • Páginas impares (Alfaguara, Madrid, 1996; antologio)
  • Una biografía literaria (Cuatro, Valladolid, 2007; kompilaĵo de artikoloj pri eksterlanda literaturo; elekto de M. Jalón)
  • Infidelidad del regreso (Cuatro, Valladolid, 2007; kompilaĵo de artikoloj pri hispana literaturo; elekto de M. Jalón)

Teatro

redakti
  • Max (1953)
  • Anastas o el origen de la Constitución (1958), ludita de la trupo Troula en la Círculo de Bellas Artes de Madrid, 1980.
  • Agonía confutans (1966)
  • Un caso de conciencia (1967)
  • Teatro (Madrid: Siglo XXI, 1971).
  • Beckettiana (1991, adaptaĵoj de teatraĵoj de Samuel Beckett: Nana, Monólogo, Impromptu de Ohío kaj Yo no), luditaj de la CDN en la teatro María Guerrero.
  • Teatro completo (Siglo XXI, Madrid, 2010), prologo de Vicente Molina Foix

Referencoj

redakti
  1. Cronolgía] Alirita la 16an de julio 2024.
  2. «Los años bárbaros.» Konsultita la 9an de septembro 2011 kaj la 16an de julio 2024.
  3. «Blanca Andréu: ‘Amor mío, mira mi boca de vitriolo…’». lecaliseba. 15a de aprilo 2012. Konsultita la 26an de junio 2019.
  4. «La Biblioteca Nacional de España adquiere el archivo personal y la biblioteca del escritor Juan Benet | Biblioteca Nacional de España». www.bne.es. Konsultita la 4an de junio 2023.
  5. John B. Margenot III. Semblanza crítica: Juan Benet. Artikolo en la Biblioteca Virtual Miguel de Cervantes

Eksteraj ligiloj

redakti