Komisiono Ekonomia por Latinameriko kaj Karibio
La Komisiono Ekonomia por Latinameriko kaj Karibio (KELK) - hispane Comisión Económica para América Latina y el Caribe (CEPAL), brazil-portugale Comissão Econômica para a América Latina e o Caribe (same CEPAL), angle United Nations Economic Commission for Latin America and the Caribbean (ECLAC) - estas regiona komisiono de Unuiĝintaj Nacioj por instigi ekonomian kunlaboron. La komisiono inkluzivas 46 membroŝtatojn (20 en Latin-Ameriko, 13 en Karibio kaj 13 el ekster la regiono), kaj 13 asociitajn membrojn, kiuj estas diversaj nedependaj teritorioj, asociitaj insulaj landoj kaj komunumo de ŝtatoj en Karibio. La organizaĵo publikigas statistikojn pri la landoj de la regiono kaj faras kunlaborajn interkonsentojn kun neprofitociaj institucioj. La ĉefsidejo de la komisiono estas en Santiago de Ĉilio.
CEPAL / ECLAC | ||
---|---|---|
![]() | ||
Tipo | regiona organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj | |
Fondodato | 1948 | |
Sidejo | Santiago de Ĉilio | |
Estro | Alicia Bárcena Ibarra | |
Lingvoj | hispana, portugala kaj angla | |
Retejo | http://www.cepal.org | |
ECLAC estis establita en 1948 kiel la "Ekonomia Komisiono de UN por Latin-Ameriko". En 1984, rezolucio estis pasigita por inkludi la landojn de Karibio en la nomo. Ĝi raportas al la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj.
Cetere ekde 1963 la esperantisto Francisco Azorín Poch estis ĉefo de la statistika fako de la Komisiono Ekonomia por Latinameriko kaj Karibio.
MembroŝtatojRedakti
- Antigvo kaj Barbudo
- Argentino
- Bahamoj
- Barbado
- Belizo
- Bolivio
- Brazilo
- Britio
- Ĉilio
- Domingo
- Dominiko
- Ekvadoro
- Francio
- Germanio
- Grenado
- Gujano
- Gvatemalo
- Haitio
- Hispanio
- Honduro
- Italio
- Jamajko
- Japanio
- Kanado
- Kolombio
- Sud-Koreio
- Kostariko
- Kubo
- Meksiko
- Nederlando
- Nikaragvo
- Norvegio
- Panamo
- Paragvajo
- Peruo
- Portugalio
- Sankta-Kito kaj Neviso
- Salvadoro
- Sankta Lucio
- Sankta Vincento kaj la Grenadinoj
- Surinamo
- Trinidado kaj Tobago
- Turkio
- Urugvajo
- Usono
- Venezuelo
Eksteraj ligilojRedakti
- Oficiala retejo (en la hispana, portugala kaj angla)
la centra oficejo en Santiago de Ĉilio |