Li Bai

hana ĉina poeto de la 8a jarcento
(Alidirektita el Li Po)

Li Bai (ĉine 李白, pinyin Lǐ Bái) aŭ Li Bo (pinyin Lǐ Bó), en okcidento pli ofte konata kiel Li PoLi T'ai-po (naskiĝis en 701 en Jiangyou, mortis en 762) estis ĉina poeto. Li estas eble la plej fama el ĉiuj ĉinaj poetoj, kaj en Ĉinio kaj eksterlande[1], el sia epoko al la nuntempo kiel genia kaj romantisma figuro kiu portis tradiciajn poeziajn formojn al novaj altoj. Li estis amiko de alia ege fama ĉina poeto, Du Fu.[2] Ambaŭ estis la plej elstaraj figuroj en la florado de la ĉina poezio dum la Tang dinastio, kio estas ofte nomata la "Orepoko de la ĉina poezio". La esprimo "Tri mirindaĵoj" aludas al la poezio de Li Bai, la skermo de Pei Min kaj la kaligrafio de Ĵang Ksu.[3]

Li Bai
Persona informo
李白
Naskonomo 李白
Naskiĝo 19-an de majo 701 (0701-05-19)
en Suyab, Dinastio Tang
Morto 30-an de novembro 762 (0762-11-30) (61-jaraĝa)
en Dangtu County
Mortis per drono vd
Tombo Tomb of Li Bai vd
Etno hanoj vd
Lingvoj klasika ĉinaĉina vd
Ŝtataneco Dinastio Tang vd
Familio
Dinastio Li clan of Longxi vd
Patro Li Ke vd
Profesio
Okupo poeto • kantotekstisto • kaligrafo • verkisto vd
Aktiva en Ĉinio vd
Verkado
Verkoj Q10842233 ❦
Silenta Nokta Penso ❦
Q10823450 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Konserviĝis ĉirkaŭ milo da poemoj atribuitaj al li. Liaj poemoj estis kolektitaj en la plej grava poezia antologio de la Tang dinastio, nome Heĝue ĝingling ji,[4] kompilita en 753 fare de Ĝin Fan, kaj 34 el liaj poemoj estis inkluditaj en la antologio "Tricent Tang-poemoj", kiu estis publikigita por la unua fojo en la 18a jarcento. En la sama jarcento, tradukoj de liaj poemoj ekaperis en Eŭropo. La poemoj estis modeloj por celebrado de la plezuroj de amikeco, de la profundo de naturo, de soleco kaj de la ĝuo de drinkado. Li multe kantis la vantecon de ĉio kaj la dronigon de malespero en vino kaj revo. Inter la plej famaj estas "Vekiĝante el ebrieco en printempa tago", "La malfacila vojo al Ŝu", kaj "Silenta noktopenso", kiu ankoraŭ aperas en lernolibroj en Ĉinio. En Okcidento, multlingvaj tradukoj de la poemoj de Li plu estas farataj. Lia vivo estis pentrita de legenda aspekto, inklude rakontoj de ebrieco, kavalerieco kaj la konata rakonto laŭ kiu laŭtradicie li mortis iun vesperon, kiam li estis kiel kutime ebria kaj li provis kapti el ŝipo la respegulon de la luno en lageto, kaj dronis.[5]

Multo de la vivo de Li estas respegulita en lia poezio: lokojn kiujn li vizitis, amikoj kiujn li vidis dum veturoj al distajn lokoj eble neniam renkontotaj, liaj propraj revecaj imagoj interplektitaj kun ŝamanaj nuancoj, tiutempaj okazaĵoj el kiuj li havis novaĵinformojn, priskribojn prenitajn el naturo en momento de poezio, kaj tiel plu. Tamen, de partikulara gravo estas la ŝanĝoj en okazintaj en la tempoj tra kiuj li vivis. Lia frua poezio okazis en la kunteksto de "orepoko" de interna paco kaj prospero en la Ĉina imperio de la Tang dinastio, dum la regado de imperiestro kiu aktive helpis kaj eĉ partoprenis en artoj. Tio ĉio ŝanĝiĝis subite kaj frape, dekomence pro la ribelo de la generalo An Luŝan, kiam ĉio en norda Ĉinio estis detruita pro la milito kaj malsatego. La poezio de Li ankaŭ elprenis novajn nuancojn kaj kvalitojn. Malkiel lia pli juna amiko Du Fu, Li ne vivis por vidi la repacigon de tiuj disordoj. Tamen, multo de la poezio de Li survivis, retenante daŭran popularecon en Ĉinio kaj aliloke.

Vivo redakti

 
Li Bai, priskribita en la Nanling Vuŝuang Pu de Jin Guliang, Dinastio Ming.

La du "Libroj de Tang", nome La malnova libro de Tang kaj la La nova libro de Tang, restas la ĉefaj fontoj de bibliografia materialo pri Li Bai.[6] Aliaj fontoj estas interna pruvaro el poemoj aŭ ĉirkaŭ Li Bai, kaj kelkaj aliaj fontoj, kiel la prefaco al liaj kolektitaj poemoj fare de lia parenco kaj literatura plenumanto, Li Ĝangbin.

Fono kaj nasko redakti

Li Bai estas ĝenerale konsiderata kiel naskiĝinta en 701, en Suĝab (碎葉) de antikva ĉinia Centra Azio (nuntempa Kirgizio),[7] kie lia familio estis prosperinta en negocado ĉe la landlimo.[8] Poste, la familio sub estreco de lia patro, Li Ke (李客), translokiĝis al Jiangyou (江油), proksime de la nuntempa Ĉengduo, en Siĉuano, kiam la juna poeto estis ĉirkaŭ kvinjara. Estas ioma mistero aŭ necerteco pri la cirkonstancoj de la familiaj translokigoj, pro manko de leĝa rajtigo kiu ĝenerale estus estinta postulita por translokiĝi el la landlimaj regionoj, speciale se la propra familio estis atribuita (ekzilita) tie.

Fono redakti

Du rakontoj fare de samtempuloj Li Ĝangbing (samfamiliano) kaj Fan Ĉuanĵeng asertas, ke la familio de Li estis origine el tio kio estas nuntempe sudokcidento de la graflando Ĝingning, Gansuo. La prauloj de Li estis tradicie datitaj el Li Gao, la nobela fondinto de la ŝtato de Okcidenta Liang (Dekses Regnoj).[9] Tio havigas iome subtenon por la postulo de la propra Li esti rilata al la dinastia reĝa familio Li de la Tang dinastio: nome ankaŭ la Tang imperiestroj postulis descendon el la Li regantoj de Okcidenta Liang. Tiu familio estis konata kiel stirpo Li de Longksi (隴西李氏). Pruvaro sugestas, ke dum la Dinastio Sui, la prauloj de la propra Li, en tiu epoko pro io estis klasitaj socie kiel plebanoj, estis devigitaj al iu formo de ekzilo el sia origina hejmo (en tio kio estas nune Gansuo) al iu loko aŭ lokoj pli okcidenten.[10] Dum sia ekzilo en la fora okcidento, la familio de Li loĝis en la antikva silkovoja urbo Sujĝe (Suĝab, nune arkeologia loko en nuntempa Kirgizio, kaj eble ankaŭ en Tiaoĵi (ĉine), nome ŝtato apud la moderna Gazni, Afganio.[11] Tiuj areoj estis sur la antikva Silka Vojo, kaj la familio Li estis plej verŝajne komercistoj.[12] Iliaj negocoj estis tre prosperaj.[13]

Nasko redakti

En unu hagiografia rakonto, dum la patrino de Li Bai estis graveda je Li, ŝi havis sonĝon pri granda blanka stelo falanta el la ĉielo. Tio ŝajne kontribuis al la ideo pri lia senmorteco (unu el liaj kromnomoj).[14] La fakto ke "granda blanka stelo" estas sinonima kun Venuso helpas klarigi sian honoran nomon: "Tai Bai", aŭ "Venuso".

Geedzeco kaj familio redakti

Oni scias, ke Li edziniĝis kvarfoje. Lia unua geedzeco, en 727, estis al la pranepino de iama registara ministro.[8] En 744, li geedziĝis por la dua fojo, en tio kio estas nuntempe la distrikto Liangĝuan de Henano. Tiu geedziĝo estis al alia poeto, familinomita Zong (宗), kun kiu li havis kaj infanojn[15] kaj interŝanĝojn de poemoj, inklude multajn esprimojn de amo kaj por ŝi kaj por siaj filoj. Lia edzino, Zong, estis pranepino de Zong Ĉuke (宗楚客, m. 710), grava registara funkciulo dum la Tang dinastio kaj la interregna periodo de Wu Zetian.

Fruaj jaroj redakti

En 705, kiam Li Bai estis kvar-jaraĝa, lis patro sekrete translokigis sian familion al Siĉuano, apud Ĉengduo, kie Li pasigis sian infanaĝon.[16] Nuntempe estas monumento kiu memorigas tion en Ĵongba, Jiangyou, provinco Siĉuano (la areo de la moderna provinco tiam konata kiel Ŝu, laŭ iama sendependa ŝtato kiu estis aneksita de la Sui dinastio kaj poste aligita en la teroj de la Tang dinastio). La juna Li pasigis plej el siaj kreskojaroj en Kinglian (青莲; laŭvorte "Blua [tradukita ankaŭ kiel 'verda', 'azura', aŭ 'natur-kolora'] Lotuso"), nome urbo en la graflando Ĉang-ming, Siĉuano, Ĉinio.[8] Tio nuntempe teorie korespondas kun Kinglian (青蓮鎮) de Jiangyou, nome graflandurbo en Siĉuano.

La juna Li legis etende, inklude Konfuceajn klasikaĵojn kiel la Klasiko de Poezio kaj la Klasiko de Historio, same kiel variaj astrologiaj kaj metafizikaj materialoj kiujn Konfuceo tendencis eviti, kvankam li malkceptis trapasi la klerigan ekzamenon.[16] Legi la verkon "Cent Aŭtoroj" estis parto de la literatura tradicio de la familio, kaj li povis ankaŭ komponi poezion antaŭ esti dekjarulo.[8] La juna Li engaĝiĝis ankaŭ en aliaj aktivecoj, kiel aldomigo de naturaj birdoj kaj skermo.[16] Liaj aliaj aktivecoj estis rajdado, ĉasado, veturado kaj helpado al malriĉuloj aŭ subprematoj ĉu per mono ĉu per armiloj.[8] Finfine, la juna Li ŝajne estis tre lerta en skermo; kiel tiu membiografia citaĵo de Li mem kaj atestas pri kaj ankaŭ helpas ilustri la naturan vivon kiun li havis en Siĉuano en sia junaĝo:

 
 Kiam mi estis dekkvinjarulo, plaĉis al mi glavbatalado, kaj per tiu arto mi defiis kelkajn grandajn homojn.[17] 

Antaŭ li estis 20-jaraĝa, Li estis luktinta kaj mortiginta kelkajn homojn, ŝajne pro tilaoj de kavalireco, kongrue kun la tradicio de vag-kavaliro (ĝuksia).[16]

En 720, li estis intervjuita de la guberniestro Su Ting, kiu konsideris lin genio. Kvankam li esprimis sian deziron iĝi funkciulo, li nenian faris la civilservan ekzamenon.

Survoje al Ĉang'an redakti

Lasante Siĉuanon redakti

En Ĉang'an redakti

Renkonto kun Du Fu redakti

Milito kaj ekzilo redakti

Reveno kaj aliaj veturoj redakti

Morto redakti

En Esperanto redakti

  • Poemaro de Li Bai (1) - editorita de Shi Chengtai, eldonita de Riveroj, Osaka, 1997.

Bildaro redakti

En literaturo redakti

Philip José Farmer aperigas renaskitan Li Bai en sia novel-serio Rivermondo.

Referencoj redakti

  1. (eo) Proponoj ricevitaj, La Gazeto, p. 23, n-ro 167, julio 2013
  2. Book of Tang[rompita ligilo] 文宗時,詔以白歌詩、裴旻劍舞、張旭草書為「三絕」
  3. "The New Book of Tang" 文宗時,詔以白歌詩、裴旻劍舞、張旭草書為「三絕」
  4. 河岳英靈集
  5. 河岳英靈集
  6. Obata, Parto III
  7. Beckwith, 127
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 8,4 Sun, 20
  9. Obata, 8
  10. Wu, 57–58
  11. Elling Eide, "On Li Po", Perspectives on the T'ang (New Haven, London: Yale University Press, 1973), 388.
  12. Eide (1973), 389.
  13. Sun, 1982, 20 kaj 21
  14. Wu, 59
  15. Sun, 24, 25, kaj 166
  16. 16,0 16,1 16,2 16,3 Wu, 58
  17. Wu, 58. Traduko de Wu. Notu, ke laŭ la Orientazia aĝorekono, tio estus 14 anstataŭ 15.

Bibliografio redakti

  • Eide, Elling (1973). "On Li Po", in Perspectives on the T'ang. New Haven, London: Yale University Press, 367–403.
  • Obata, Shigeyoshi (1923). The Works of Li Po, the Chinese Poet (J.M. Dent & Co, ). ASIN B000KL7LXI
  • Wu, John C.H. (1972). The Four Seasons of Tang Poetry. Rutland, Vermont: Charles E. Tuttle. ISBN 978-0-8048-0197-3

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Li Bai en la angla Vikipedio.