Libraro de Ivano la Terura

La Libraro de Ivano la Terura (ruse Либерея, Библиотека Ивана Грозного) estas legenda kolekto da libroj kaj dokumentoj, kies lasta mastro estis probable Ivano la Terura. Oni opinias, ke ĝi estis perdita aŭ kaŝita de Ivano. Oni kondukas serĉon de la libraro intermite dum jarcentoj, sed ne trovis ĝin ĝis nuntempo. Oni eldiris dubojn plurfoje, ĉu la cara libraro ekzistas efektive. Multaj esploristoj de tiu demando konkludis, ke ĝi pereis verŝajne pro incendioj aŭ dum Malluma Epoko. La Libraro estas temo kaj fonto de multaj onidiroj kaj spekulaĵoj. Tial oni proponis nuntempe pli ol 60 hipotezoj pri ĝia situo, sed iu ajn informo pri ĝi bezonas skrupulan sciencan provon.

Ivano la Terura

Legenda historio de Libraro redakti

 
Sofia la Palaeologa

Laŭ legendo, la Libraro estis komence propraĵo de bizancaj imperiestroj kaj estis kolektita dum multaj jarcentoj. Oni nomas Konstantinon la 11-an kiel lastan el imperiestroj, kiu posedis la Libraron. Post la falo de Konstantinopolo la libra kolekto estis elveturigita en Romon, kaj poste translokita en Moskvon kiel doto de bizanca princino Sofia la Palaeologa, kiu edziĝis kun moskva princo Ivano la Tria.

Post alveno en Moskvon en 1472 Sofia la Palaeologa vidis sekvaĵojn de l’incendio de Moskvo en la jaro 1470. Sofia komprenis, ke la libroj povas iĝi facila predo por fajro, kaj ordonis konservi ilin en kelo sub la Preĝejo de Naskiĝo de Dipatrino en Kremlo. La konstruisto de kaŝejo estis itala arkitekto Aristotelo Fioravanti, invitita por tiu celo speciale en Moskvon. Tamen jam en aprilo 1473 okazis nova detrua incendio: forbrulis la tuta Kremlo, kaj la libroj savis sin nur mirakle. Moskvo efektive brulis tiam plurfoje: oni komunikis pri dekoj da grandaj incendioj.

Oni asertas, ke Bazilo la Tria, la filo de Ivano la Tria, engaĝis al traduko de libroj de Libraro faman scienculon Maksimon la Grekan. La mencio pri tio kun stato de Libraro ĉeestas en “Sagaoj pri Maksimo la Greko”, sed multaj historiistoj konsideras ĉi tiujn skribaĵojn kiel malfruan falsaĵon.

Oni ne scias, kiel Libraro pasis al Ivano la Terura. Oni eĉ supozas, ke la estonta caro “ĉasis” la Libraron, sed ne specifias, kiu estis lia rivalo en serĉo. Eble, la Libraron kompletigis “libraj senditoj” de la caro, kiuj aĉetis en diversaj landoj maloftajn librojn. Estas supozoj, ke parto de la Libraro estis ankaŭ legenda Libraro de Jaroslavo la Saĝa.

Unu el ĉefaj pruvoj de ekzisto de Libraro, kune kun “Sagaoj pri Maksimo la Greko”, estas atesto de protestanta pastoro Johann Wettermann el Dörpt, kiun Ivano kvazaŭ invitis en 1570 por traduko de la libroj. Liajn vortojn citas en sia “Livonia kroniko” Franz Nienstädt (la 16-a jarcento): “la libroj estis garditaj, kiel trezoro, kaŝitaj en du volbaj keloj”.

Oni kalkulas ofte Wettermann ankaŭ kiel aŭtoron de “Listo de Dabelov”, kiun en 1834 publikigis la germana jurscienculo Walther Friedrich Clossius en sia artikolo “La Libraro de granda princo Vasilij Ioannoviĉ kaj de caro Ioann Vasiljeviĉ”. La “Listo” estis kvazaŭ trovita en 1822 de profesoro de Universitato de Tartu Christoph Christian Dabelow inter nepublikigitaj dokumentoj de l’arkivo de estona urbo Pärnu. En ĝi estas nomata multo da maloftegaj antikvaj romiaj kaj helenaj verkoj, el kiuj multaj ne atingis onin (pli detale vidu sekcion “Hipotezoj pri konsisto de Libraro”). La aŭtentikeco de la dokumento ekscitis dubon jam ĉe ĝia publikanto Clossius, ĉar C. C. Dabelov povis doni nur kopion, kaj la originalo «malaperis» mistere.

Oni kalkulas kutime, ke Libraro malaperis dum periodo post la jaro 1571, kiam la caro “foriris de la mondo” en Aleksandrov ĉeurbon. Probable ĝi estis kaŝita en iu subtera sekretejo; la malabundecon de datumoj oni eksplikis per tio, ke la feroca caro ekzekutis ĝiajn konstruistojn. Oni nomas ankaŭ ofte kiel konstruiston de la sekretejo Ivanon la Trian kaj eĉ Sofion la Palaeologan. Kun tio ĉi oni asocias ankaŭ la rekonstruon de Kremlo en la 15-a jarcento.

Hipotezoj pri konsisto de Libraro redakti

 
Tito Livio

Oni taksas kutime amplekson de la Libraro kiel tre grandan: 800 volumoj aŭ 30 (eble eĉ 70) ĉaroj, ŝargitaj per libroj. Laŭ diversaj datumoj, inter libroj de Libraro povis ĉeesti la tre maloftaj kaj valoraj.

La «Listo de Dabelov» enhavas sekvajn verkojn:

  • “Historio” de Tito Livio – el 142 volumoj de ĉi tiu verko la scienco konas nur 35;
  • “Pri la vivo de la Cezaroj” de Suetonio – eble pli fidela kopio ol nunaj;
  • “Historio” de Tacito – en la listo figuras “kelkaj volumoj”, sed oni ne specifias, kiuj nome. Nin atingis nur 4.5 unuaj volumoj el 12;
  • “Eneado” de Vergilio – klasika verko de la romia poeto. Krom tio, estas montrita, ke la Libraro enhavis iun lian verkon kun nedeĉifrebla nomo “Ith…” Clossius supozis, ke oni subkomprenas unu el perditaj romiaj verkoj, kiu estis ofte atribuita en antikveco al Vergilio;
  • “Historio” de Polibio – la verko inkluzivis 40 volumojn (5 atingis). Ne estas indikita, kiujn volumojn enhavis la Libraro;
  • “Komedioj” de Aristofano – ankaŭ sen ĝustigoj;
  • “Kantoj” de Pindaro – el verkoj de tiu ĉi helena poeto onin atingis nur 4 cikloj de versoj;
  • “De republica” kaj 8 libroj de “Historiarum” de Cicerono – temas pri la traktato “Pri ŝtato”, konservinta sin fragmente, kaj pri iu historia verko, ne atinginta onin;
  • Oratorioj kaj poemoj” de Calvus – li estis rivalo de Cicerono en oratora arto, estas preskaŭ neniu informacio pri liaj verkoj;
  • kaj tiel plu.

En la 1930-aj jaroj la arkeografo Nikolaj Nikolaeviĉ Zarubin kompilis “Alfabetan liston de libroj, konataj kun la nomo de Ivano la Terura”. Li enregistris librojn el 7 fontoj: la trovitaj ĉe priskribado de lia posedaĵo kaj arkivo, la kopiitaj laŭ mendo de la caro, la transdonitaj al li de diversaj personoj, la fremdaj prenitaj de li provizore, la oferitaj de la caro al preĝejoj, monaĥejoj aŭ donacitaj al privatuloj, la havitaj de li kaj serĉitaj de liaj samtempuloj. Entute Zarubin ekkalkulis 154 unuojn, inkluzive kelkaj libroj el «Listo de Dabelov».

Laŭ plej aŭdacaj supozoj, en la cara Libraro situis libroj el la fama Biblioteko de Aleksandrio, kolektoj da antikvaj geografiaj mapoj (inkluzive mapoj de Mongola Imperio), samkiel unikaj papirusoj de tempoj de egiptaj faraonoj, argilaj kojnoskribaj tabeloj de mezopotamiaj reĝoj, pergamenoj el Fenicio kaj Judeo, manuskriptoj de saĝuloj de Hindio kaj Ĉinio, sanktaj tekstoj de Zaratuŝtro. Estas malfacile bildigi modernan valoron de tia kolekto. Iel ajn temas pri miliardoj da dolaroj.

Serĉado kaj elfosado redakti

Kiel atestas dokumentoj el arkivo de Vatikano, ankoraŭ en 1601 la pola ambasadoro Lev Sapieha kaj jezuito Petrus Arcudius ricevis taskon trovi la caran kolekton de antikvaj libroj, sed ne povis eĉ kolekti famon pri ĝi. Oni suspektis en “libra spionado” por Vatikano ankaŭ la ekskomunikitan Gazan metropoliton Paisius Ligarid, kiu venis en Moskvon en 1662. Laŭ kelkaj datumoj, la Libraron serĉis ankaŭ la kroata scienculo Juraj Križanić kaj estis deportita pro tio en Tobolskon.

Rusia potenco kondukis oficialan serĉon de Libraro unuan fojon en 1724 laŭ ordono de Senato. Ĝi estis komencita post depozicio de sakristiano de la moskva preĝejo de Johano la Baptisto Konon Osipov. Citinte rakonton de mortinta oficisto, li priskribis la konservejon tiel:

Estas en Moskvo sekretejo sub la Kremlourbo, kaj estas du ĉambroj en tiu sekretejo, plenaj per metitaj kofroj ĝis la tegmento. Kaj tiuj ĉambroj estas malantaŭ granda firmeco; tiuj ĉambroj havas pordojn ferajn, transverse ĉenoj, en ringojn traigitaj, seruroj pendaj, grandegaj; plumbaj sigeloj sur drato, kaj tiuj ĉambroj havas po unu fenestreto, kaj estas kradoj en ili sen ŝutroj. Kaj nun tiu sekretejo estas obstrukcita per tero, pro nekonado, kiel estas vidata la fosaĵo sub la Cejĥgauznij Korton, kaj oni trafis per tiu fosaĵo sur la sekretejon sur volbojn, kaj tiuj volboj estas breĉitaj, kaj oni, breĉinte, ŝutis la teron firme.

Oni fosis dufoje en kvin lokoj, sed senrezulte. L’intereso al Libraro vekiĝis ree nur en fino de la 19-a jarcento. La paleografo kaj historiisto N. P. Liĥaĉov deklaris, ke oni povas fidi depoziciojn de Maksimo la Greko kaj pastoro Wettermann, sed malakceptis “Enskribojn de l’anonimulo” kaj “Liston de Dabelov”. Lin subtenis la historiisto I. E. Zabelin, sed li sekvis tiun version, ke la Libraro ekzistis, sed estis perdita senrevene dum la granda incendio de Moskvo de la jaro 1571. Pro elfosado elpaŝis ankaŭ la akademiano A. I. Sobolevskij: “Kofroj kun la libroj ekzistas ie, enŝutitaj per tero aŭ sendifektaj, kaj ilia trovo dependas de niaj energio kaj arto”. Finfine la direktoro de la Historia muzeo princo N. S. Ŝĉerbatov kondukis serĉadon. Samtempe kun li laŭ persona ordono de Aleksandro la 3-a kondukis serĉadon la germana scienculo Eduard Tremer. Kaj ankaŭ senrezulte. En 1898 la rusa historiisto kaj arkeografo S. A. Belokurov publikigis monografion “Pri libraro de la moskvaj reĝoj en la 16-a jarcento”, kie li negis fakton de ekzisto de Libraro. Konekse kun liaj induktoj “La revuo de Ministerio pri la popola klerigado” eĉ prezentis en 1899 “kalkuli la demandon pri cara libraro kiel finitan”.

De komenco de la 20-a jarcento la arkeologo I. J. Stelleckij okupiĝis aktive pri serĉado de Libraro. Li kondukis senrezultajn serĉadojn en Moskvo, Kolomenskoje, Aleksandrov, Vologda kaj en multaj aliaj lokoj. La agadon de Stelleckij priskribis poste detale R. Peresvetov en libro “Sekretoj de senkoloriĝintaj linioj”. Li kondukis serĉadon en Arsenalnaja turo de Kremlo ankoraŭ en 1912 kaj 1914, tamen la faro ĉesis pro manko de mono. Denova elfosado okazis en 1933-1934 laŭ permeso de la komandejo de Kremlo. En la jaro 1935 ĝi estis ĉesigita pro obskuraj kaŭzoj.

La serĉado estis pluigita en 1995 laŭ iniciativo de komercisto German Sterligov. Oni kreis serĉan “stabon” ĉe la Nobela Kunveno de Moskvo. Post prepara etapo (laboro en arkivoj) okazis kelkaj ekspedicioj. Oni serĉis en Aleksandrov, samkiel apud Rjazan kaj Vologda. En la julio de 1997 oni eĉ kreis specialan konsilion de asistado kun Jurij Luĵkov en la fronto. La magistrato donis gravajn monrimedojn. En 1999 la serĉado ĉesis ree.

Versioj pri situo redakti

Ekzistas pli ol 60 tute diversaj versioj. Multaj el ili estas evidente fantastaj aŭ kreitaj kiel sensacio aŭ kiel allogo por turistoj. Tie ĉi estas la plej disvastigitaj hipotezoj.

Moskvo kaj ĉirkaŭo redakti

  • Moskva Kremlo. Apud Tajnickie pordego en la Ĵitnij korto, sub la placo kontraŭ Ekstera Kolegio, kontraŭ la Kampanilo de Ivan la Terura, ĉe Cejĥgauznaja muro en Ronda turo (“Senata elfosado” de 1724, elfosado de N. S. Ŝĉerbatov de fino de la 19-a jarcento). Borovickij monteto, kajo de Moskva rivero, Arsenalnaja turo de Kremlo (I. J. Stelleckij).
 
Paŝkov Domo
  • Paŝkov Domo. Laŭ kelkaj datumoj, dum konstruado de la metrostacio "Biblioteka imeni Lenina" la konstruistoj trovis antikvan subteran galerion. En 1993 laŭ mendo de la “Centro de arkeologiaj esploroj” oni kondukis geofizikajn esplorojn en teritorio de Paŝkov Domo. La esploroj malkovris subteran puton, diametran je 8 metroj kaj profundan je ĉirkaŭ 25 metroj. Pro obskuraj kaŭzoj oni ĉesigis la esploradon.
  • Kolomenskoje. Ankoraŭ I. J. Stelleckij kondukis elfosadon en Kolomenskoje. En la 1990-aj jaroj tiun ĉi teron esploris la geofizikisto A. Zajcev. Oni nomas eĉ konkretan lokon en Kolomenskoje, kie Libraro estis enterigita – Golosov ravino.

Aleksandrov redakti

Oni prezentis la version, ke Ivano la Terura forveturigis la Libraron en Aleksandrov apudurbon dum opriĉnina. Stelleckij supozis, ke en la apudurbo situis nur parto de Libraro, ia “marŝa filio” de ĝi.

Vologda redakti

 
Sobornaja monteto en la 18-a jarcento

Vologda estis “norda sidejo” de Ivano, kiun li atentis aparte: li loĝis tie longe, kondukis gravan rekonstruon de l’urbo. Oni nomas Sobornaja monteton apud Sofia katedralo kiel la plej verŝajna situo de Libraro. Unu el unuaj presaj mencioj pri subteraj trairejoj en Vologda estas “Rakonto de la kuracisto Flerov pri antikvaĵoj vologdaj”, publicita en 1804 en la revuo “La Norda Heroldo”:

Oni rompis en mezo de la ĝisnuna jarcento Sobornaja monton, ĉar ĝi estas ne natura monto, sed ŝtona. Ekstere estas ronda konstruaĵo, simila al monto, kovrita pro tempo sur tuta surfaco per herbo. Oni trovis interne volbajn kavernojn, kiuj estis apartigitaj de sekvaj per ŝlosita fera pordo, tiel firma, ke oni ne povis rompi ĝin. Oni aŭdis malantaŭ tiu ĉi pordo obtuzan bruon, kiu pruvas larĝecon de la ŝlosita parto de ĉi tiu subteraĵo kaj movon de aero tie. Sed la superstiĉaj esplorantoj atribuis tiun bruon al alia kaŭzo. Ili pensis, ke la fera pordo apartigas de ili loĝejon de spiritoj, kaj ke la internaj kaŝitaj kavernoj estas kavernoj de la infero. Ili pensis kaj tiel teruriĝis de tiu ĉi ideo, ke ili ĉesigis sian esploradon kaj ekŝutis la faritajn breĉojn en la monto. La vidintaj ĉi tiun parton de la monto kiel malfermita diras, ke oni trovis en ĝi apud la Vologda rivero mallarĝan pasejon kun ŝtona ŝtuparo, kiu iras suben laŭ la rivero kaj etendiĝas, laŭ rakontoj, ĝis la Priluckij monaĥejo.

Tamen en 1813 “La Heroldo de Eŭropo” publikigis kiel respondon al l’artikolo de Flerov noton de la metropolito Eŭgeno, kiu estis en 1808-1813 la episkopo de Vologda, kie li diris:

Tia legendo estas efektive esplorinda por amantoj de la patrio… sed bedaŭrinde la rakontisto ankaŭ volis nur interesigi legantojn pri miraklaj legendoj, kiujn li prenis de la superstiĉa plebo, ne volinte aŭ ne havinte tempon konsideri ilian nekonformecon. Efektive estas Sobornaja (Katedrala) monto kontraŭ Vologda Sofia katedralo super la roka dekstra bordo de Vologda rivero, kaj en tiu ĉi monto estas ŝtona kela konstruaĵo, sed ĝi estas ne ronda simile al monto, sed egallatera je du vicoj, etendanta laŭ la bordo. Ĝi estis elfosita ne en mezo de la ĝisnuna jarcento, sed en mezo de la 17-a jarcento. Oni scias laŭ arkivaj notoj, ke dum regado de la caro Aleksej Miĥajloviĉ la vologda arkiepiskopo Simon, elfosinte kelojn de tiu konstruaĵo, trovis tie arĝenton kaj garnaĵon.

Oni serĉis trairejojn kaj trezorojn en la Sobornaja monteto plurfoje. La unuan fojon – la generalo Borozdin en 1809, kaj poste iu stabkapitano Z. en 1866. Senrezulte en ĉiuj okazoj. En la artikolaro “Arkeologio de Vologda”, kiu estis publicita al la 860-jara jubileo de l’urbo, aperis datumoj de scienca observado dum teraj laboroj sur la Kremljovskaja placo apud unu el muroj de la preĝejo de sankta Aleksandro Nevskij. La preĝejo staras apud Sobornaja monteto sur altaĵo, kiun oni nomis en antikva tempo Izvestnaja (Konata) monto, en kiu laŭ “Legendo pri malluma kaverno kaj Nikolaa ikono en Izvestnaja monto” devas esti sekretejo. Tamen oni eltrovis neniujn subteraĵojn. Al pruvo de la “vologda versio” estas dediĉita la libro de P. P. Ŝabanov “Kiel veni en Libraron de Ivano la Terura?”. Ĝi ne aldonas novajn sciencajn datumojn.

Aliaj versioj redakti

Laŭ kelkaj versioj, la Libraro povas situi en Kirillo-Belozerskij aŭ en Starickij Svjato-Uspenskij monaĥejo (Tverja provinco), aŭ en Kurska provinco.

Argumentoj de skeptikuloj redakti

 
Sergej Aleksandroviĉ BELOKUROV

Multaj aŭtoroj kaj esploristoj negas ekziston de Libraro. Ili vidas multajn allasojn kaj nekonformecojn en la historio de ĝia origino kaj en rakontoj pri ĝia plua sorto. Unue, la ŝanco elveturigi Libraron el la sieĝita ĉefurbo de Bizancio estas tre malcerta. Due, post sia eskapo la familio de Palaeologidoj trovis sin en Romo fakte sen mono, kaj la Libraro estus malcerte ne vendita.

Ankaŭ oni argumentas, ke en l’epoko de Ivano la Tria estis en Rusio samkiel en Eŭropo sufiĉe malmulte da paperaj libroj. Oni gardis en libraroj precipe pergamenajn rulojn – karajn kaj unikajn relikvojn, el kiuj preskaŭ ĉiu havas originalan “biografion”.

Diversaj esploristoj opiniis, ke Libraro povis perei en multaj moskvaj incendioj; S. A. Belokurov datis ĉi tiun eventon al Malklara Tempo, kaj W. F. Clossius al la jaro 1626. Laŭ la plej stranga hipotezo, ledajn foliantojn de Libraro formanĝis en 1612 la sieĝitaj en Moskvo poloj.

Oni kritikas ankaŭ la aŭtentecon de atestoj pri Libraro kaj ĝia konsisto. La unua el ili estas “Legendo pri sankta Maksimo la filozofo…”. S. A. Belokurov penis pruvi ĝian malfruan originon. Kontrastan vidpunkton eldiris A. I. Sobolevskij. Li kaj la paleografo I. Denisov hipotezis, ke ĝia aŭtoro povis esti la bojaro Andrej Kurbskij.

En scienca socio ankaŭ ne estas unueca opinio pri “Listo de Dabelov”, kies aŭtoreco oni atribuas ofte al la pastoro Wettermann. Originalon de ĉi tiu dokumento trovis en arkivoj de Pärnu nek W. F. Clossius (kiu alvenis por tiu ĉi en Rusion speciale), nek aliaj scienculoj. Poste l’arkivon de Pärnu vizitis la arkeologo I. J. Stelleckij, laŭ tasko de Moskva arkeologia asocio kaj de la Arkivo de Ministerio pri la justico; li serĉas Libraron fanatike sian tutan vivon. Li eĉ asertis en lia taglibro, ke li vidis la liston en 1914 mem, sed li prezentis nek originalon, nek fotokopion. Eĉ la subtenantoj de la versio pri ekzisto de Libraro agnoskas, ke lia atesto estas neversimila.

La scienculoj vidas multe da malcerto en la enhavo de la listo mem. Precipe, C. C. Dabelov estis sperta scienculo kaj aŭtoro de multaj sciencaj studaĵoj, sed li “forgesis” ial registri nomon de l’aŭtoro, kvankam laŭ lia posta aserto la dokumento ne estis anonima. Krom tio, oni diras en la listo: “Historioj de Livio, kiujn mi devis traduki… historioj de Suetonio pri reĝoj, ankaŭ de mi tradukitaj…”, tamen oni vidas pro “Livonia kroniko”, ke Wettermann rifuzis tradukon. La listo mencias verkojn, kiuj estas aŭ nekonataj ĝis nuntempo (ekzemple, “Historiarum” de Cicerono), aŭ eltrovitaj jam post la morto de Dabelov (versoj de Pindaro). Kelkaj kalkulas ĉi tion kiel produkton de fantazio de la dörpta jurscienculo, la aliaj kiel unu pruvon plu de vereco de la listo. Oni penis difini l’aŭtorecon plurfoje kaj eĉ trovis en arkivoj nomojn de tri dörptaj pastoroj de tiu tempo, sed oni trovis neniujn detalojn.

Unu argumento plu por versio de falsa listo estas sekva kontraŭdiro. La listo priskribas antikvajn verkojn, kaj estas dubinde, ke malklera homo povus priskribi kaj rekoni ilin. Ĉe tio la dokumento estas skribita en kruda platgermana dialekto. Tial oni hipotezis, ke la listo estis kompilita ankoraŭ antaŭ formado de unueca germana lingvo, en tempo de Ivano la Tria.

Kelkaj scienculoj dubis eĉ pri scienca valoro de la Libraro. Do la akademiano Dmitrij Liĥaĉov konsilis anstataŭ senfrukta serĉado savi realajn librajn trezorojn, kiuj pereas nuntempe. Li asertis, ke amaskomunikiloj evidente troigas valoron de Libraro de Ivano la Terura:

Eĉ se oni trovos Libraron de Ivano la Terura, la trovaĵo ne prezentos grandan sciencan valoron. La gravan parton de ĉi tiu kolekto konsistigis la klerikaj libroj, kiujn Sofia la Palaeologa alportis en Rusion el Bizancio, ke preĝu en ŝia patrina lingvo.

Interesaĵoj redakti

  • Rusaj amaskomunikiloj publikigis plurfoje versiojn kaj informojn pri eltrovo de Libraro. La direktoro de la Centro de arkeologiaj esploroj de Moskvo Aleksandr Veksler eĉ diris pri ĉi tio: “Kiel ĝi [Libraro] povus ne ekzisti, se ĝi nutras gazetistojn tiom da jaroj?”.
  • Ankaŭ la Libraron kaj ĝian trovon priskribas multaj rusaj noveloj kaj romanoj.
  • En 1997 la aferisto German Sterligov asekuris la mitan Libraron je 1 miliardo da dolaroj.