Matthias Claudius

(Alidirektita el Matthias CLAUDIUS)

Matthias CLAUDIUS [matias klaŭdjus] (naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1740, mortis la 21-an de januaro 1815) estis germana verkisto.

Matthias Claudius
Matthias Claudius
Matthias Claudius
Persona informo
Matthias Claudius
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1740
en Reinfeld, Holstinio
Morto 21-an de januaro 1815
en Hamburgo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Tombo Historischer Friedhof Wandsbek vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco germano
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato Jena vd
Familio
Gefratoj Christian Detlev Claudius vd
Infanoj Friedrich Matthias Jacobus Claudius • Caroline Perthes vd
Parencoj Louise Perthes vd
Profesio
Alia nomo Asmus
Okupo verkisto
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kiel filo de pastro li naskiĝis en Reinfeld (Holstinio). En Jena li ekde 1759 studis teologion, juron kaj politikajn sciencojn, sed sen diplomo li en la jaro 1763 revenis al sia hejmurbo. Samjare li publikigis sian unuan verkon: Tändeleyen und Erzählungen.

Dum la sekvaj jaroj li vivtenis sin ekz. kiel ĵurnalisto, tradukisto kaj sekretario. Ekde 1771 li kunredaktis kaj eldonis la ĵurnalon Der Wandsbecker Bothe, al kiu kontribuis famuloj kiel ekz. Friedrich Gottlieb Klopstock kaj Gotthold Ephraim Lessing. Pro manko de mono la ĵurnalo ĉesis aperi en 1775.

Post tio, uzante la pseŭdonimon Asmus, Matthias Claudius ekde 1775 publikigis sian kolekton de poezio kaj prozo Asmus omnia sua secum portans oder Sämmtliche Werke des Wandsbecker Bothen. La vespera kanto (germane Das Abendlied), ankaŭ konata kiel "La luno nun ekhelas" (germane Der Mond ist aufgegangen) estas lulkanto de Matthias Claudius kaj unu de la plej konataj verkoj de germana literaturo; ĝi estis publikigita en 1779.

Ekde 1777 li okupis la postenon de bank-revizoro, kiu ebligis al li kaj lia familio vivon sen financaj zorgoj. Li mortis en 1815 en Hamburgo.

Listo de verkoj redakti

  • Tändeleyen und Erzählungen (1763)
  • Asmus omnia sua secum portans oder Sämmtliche Werke des Wandsbecker Bothen (1775-1781)
  • Der Tod und das Mädchen

En Esperanto aperis redakti

Homo ; Milita kanto ; La morto ; Vespera kanto / trad. Guido Holz. - En : Übertragungen = Transkondukoj. - Messkirch : Gmeiner, 1988. - p. 21-25

Eksteraj ligiloj redakti