Gabara melierakso

(Alidirektita el Melierax gabar)

La Gabara melierakso (Melierax gabar) estas specio de rabobirdo de la familio de Akcipitredoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Gabara melierakso
Gabara melierakso, plenkreskulo de M. g. aequatorius
Gabara melierakso, plenkreskulo de M. g. aequatorius

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Melierax
Specio: M. gabar
Melierax gabar
(Daudin, 1800)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi povas troviĝi en granda parto de Subsahara Afriko nome en Angolo, Benino, Bocvano, Burkino, Burundio, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Ĉado, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Egiptio, Eritreo, Etiopio, Gabono, Gambio, Ganao, Gvineo, Gvineo Bisaŭa, Kenjo, Lesoto, Malavio, Malio, Maŭritanio, Mozambiko, Namibio, Niĝero, Niĝerio, Ruando, Senegalio, Somalio, Sudafriko, Sudano, Tanzanio, Togolando, Ugando, Zambio kaj Zimbabvo. Krome ankaŭ en apudaj Jemeno, Saŭdarabio.

La Gabara melierakso estas grizeca mezgranda rabobirdo (inter falko kaj agleto) kun malhelgrizaj supraj partoj, helgriza brusto kaj blankeca ventro kun helgriza fajna horizontala strieco. La subvosto havas nigrajn striojn. Estas ruĝaj la beko (kun nigra pinto) kaj la kruroj (kun nigraj ungoj).

Tiu specio estis foje apartigita en la monotipa genro Micronisus.

Referencoj redakti