Naĥum Slouschz (Slouŝĉ; novembro 1871 en Smarhon, setla zono de la Rusia Imperio (nuntempe Belorusio) - 15-an de decembro 1966, Gedera, Israelo) estis verkisto, esploristo pri proksimorientaj lingvoj kaj lingvaĵoj, kaj historio de la judoj en la proksima oriento, kaj frua esperantisto.

Naĥum Slouschz
Persona informo
Naskiĝo 28-an de decembro 1872 (1872-12-28)
en Smarhon
Morto 15-an de decembro 1966 (1966-12-15) (93-jaraĝa)
en Gedera
Lingvoj hebrea
Ŝtataneco Israelo
Alma mater Universitato de ParizoUniversitato de Ĝenevo
Okupo
Okupo lingvisto • literaturkritikisto • tradukistoarkeologohistoriisto
vdr

Vivo redakti

Slouschz estis filo de rabeno kaj hebrea verkisto Ŝlomo Slouschz (1852-1906), kiu ankaŭ estis membro de Ĥibat Cion. Li kreskis kaj edukiĝis en Odeso, kie lia patro funkciis kiel rabeno kaj predikisto. Li komencis sian literaturan karieron kiel adoleskanto, en la aĝo de 15, en leteroj kiujn li sendis al hebreaj kaj rusaj gazetoj. Je tre juna aĝo li lernis la lingvon Esperanton kaj estis unu el la pioniroj de la lingvo, aperante inter la unuaj 1 000 parolantoj en la unua adresaro de la esperantistoj eldonita fare de D-ro L. L. Zamenhof en 1889 (vidu Slouŝĉ #870 en Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon "Esperanto"/Serio I).

En 1890, je 19-jaraĝa, li estis sendita al Palestino fare de la odesa filio de Ĥibat Cion por esplori eblecojn de fondado de kolonio en la Sankta Lando. Li ne sukcesis kaj revenis hejmen. En 1896 li vojaĝis tra Aŭstrio kaj Litovio, kaj poste iris Egiptujon kaj denove Palestinon.

Post siaj eksplorvojaĝoj en 1989 li vojaĝis al Ĝenevo, Svislando, por studi beletristikon kaj filozofion, klasikan kaj franclingvan literaturon. Tie li renkontis la cionisman gvidanton Theodor Herzl kaj sekve fariĝis arda kaj aktiva cionisto, interalie li helpis fondi la Svisan Federacion de Cionistoj kaj funkciis kiel sekretario de la asocio Bnei Zion (Filoj de Ciono) en Odeso. En 1901, en la aĝo de 28, li translokiĝis al Parizo por studi literaturon ĉe la universitato de Parizo, ĉe la Sorbonne, kaj studis orientajn lingvojn sub la gvidado de Julius Operett kaj Joseph Halevi. Li gajnis porvivaĵon kiel korespondisto de pluraj hebrelingvaj kaj ruslingvaj gazetoj. En 1902, li laboris kiel instruisto en Auteuil. Li ankaŭ funkciis kiel delegito al cionismaj kongresoj tiutempe.

De 1906 ĝis 1912 li partoprenis esplorekspediciojn en Nordafriko, inkluzive de Libio kaj Tunizio, por ekzameni feniciajn kaj grekajn skribaĵojn. Poste li publikigis siajn esplorrezultojn en la verkoj "La judaj pastroj en Djerba" de 1924 kaj "Mirinda insulo" de 1957.

Slouschz enmigris al Palestino en 1919. En la fruaj 1920-aj jaroj, li faris arkeologiajn elfosadojn en Hamat Tiberias. Li ankaŭ estis unu el la fondintoj de la "Socio por la Esplorado de la Tero de Israelo kaj ĝiaj Antikvaĵoj", kaj redaktis ĝiajn publikaĵojn.

Elektitaj verkoj redakti

  • Vojaĝo en Egiptujo, 1907 (vojaĝa taglibro).
  • En la insuloj de la maro, 1909 (vojaĝa taglibro).
  • Libro de vojaĝoj, 1908 (vojaĝa taglibro).
  • La judaj pastroj kiuj estas en Djerba, Jerusalemo, 1924.
  • Diasporoj de Israelo en Nordafriko, 1947.
  • La Trezoro de la fenicaj surskriboj, 1952.
  • Mirinda Insulo, Dvir, Tel-Avivo, 1957.
  • La libro de la maro - La konkero de la maroj en la historio. Kun mapoj kaj desegnaĵoj. Tel-Avivo, Israel Maritime Publishing, 1958.
  • La juda popolo loĝanta en Tunizo, en Yeda-Am (1958).

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti