Ordinara alkemilo
La ordinara alkemilo aŭ ordinara dammantelo (Alchemilla vulgaris) estas plantospecio el la genro alkemilo de la familio de la rozacoj. Ĝi estas duon-rozeta hemikriptofito kun rizomo.
![]() | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Foliaro kaj floraro
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Alchemilla vulgaris L. | ||||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||||
Alchemilla xanthochlora Rothm., 1937 | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
![Nordens flora Alchemilla vulgaris.jpg](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/84/Nordens_flora_Alchemilla_vulgaris.jpg/220px-Nordens_flora_Alchemilla_vulgaris.jpg)
Priskribo
redaktiLa ordinara alkemilo estas plurjara planto kiu altas de 10 ĝis 30 cm.
La tigo estas hele verda foje iome ruĝeca. La folioj estas grandaj kaj preskaŭ cirklaj, kun sep ĝis dentrandaj loboj. La floroj estas hele verdaj, etaj, kaj aperas de majo ĝis oktobro.
Disvastiĝo
redaktiLa natura arealo de tiu palearktisa specio ampleksas mezvarman Eŭropon ĝis al Obo en Siberio. Ĝi troviĝas kaj en la ebenaĵoj, en la montetoj kaj en la montaroj.
Uzado
redaktiHistorio
redaktiLa ordinara alkemilo antaŭe estis aprezita de la alkemiistoj kiuj uzis liajn grandajn foliojn kiel natura kaptilo por la matena roso. Dum la Renesanco, oni ĝin atribuis la famon por redoni la virgecon aŭ la belo al mamoj ŝrumpitaj.
Nutraĵo
redaktiOni povas uzi la sekigitajn foliojn kune kun tiuj de la printempa primolo, por parfumi la teon. Infuzaĵe uzite por siaj adstringaj ecoj, ĝi povas efiki kontraŭ malgrava diareo kaj kontraŭ dolora menstruo. Ĝi estas manĝebla en salatoj.
- Uzita parto: la folioj sen siaj petioloj.
- Kemia konsistigaĵo: tanino, salikila acido, fitosterolo, saponino, palmita acido, steara acido.
- Eco: adstringa, diureziga, tonika, cikatriga, hemostaza, trankviliga, kontraŭ-reŭmatisma.
- Uzad-instrukcio: infuzaĵo, dekoktado, likva ekstrakto, tinkturo.
Konsumebla same bone de la homo kiel de la brutaro, ĝi donas specialan guston al la lakto kaj al la fromaĝo. Iuj konsideras uzadon kontraŭ vulva jukado.
Eksteraj ligiloj
redakti- hispane Ordinara alkemilo (Linneo) Arkivigite je 2009-12-01 per la retarkivo Wayback Machine
- germane Ordinara alkemilo (Floraweb) Arkivigite je 2011-11-18 per la retarkivo Wayback Machine
- france Ordinara alkemilo (Tela Botanica)[rompita ligilo]
- nederlande Ordinara alkemilo (SoortenBank) Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine