Osnabrück

komunumo en Malsupra Saksio, Germanio
(Alidirektita el Osnabruko)

Osnabrück (IFA: [ɔsnaˈbrʏk]; platgermane/platsakse: Ossenbrügge [ɔsənˈbrʏgə], latine Ansibarium, en Esperanto Osnabruko) estas eksterdistrikta urbo en la germana federacia lando Malsupra Saksio. La urbo ampleksas areon de 119,80 kvadrataj kilometroj, fine de decembro 2022 havis 167 366 loĝantojn, kaj estas la tria plej granda urbo en Malsupra Saksio.

Osnabrück
Blazono
Osnabrück (Germanio)
Osnabrück (Germanio)
DEC

Map

Flago
urbego • ĉefregioncentro • universitata urbo • Hansa urbo • urba komunumo de Germanio • urban district of Lower Saxony • ĉefurbo de distrikto en Germanio
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto eksterdistrikta urbo
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 0541 (je malgrandaj partoj ankaŭ 05402,

05406 kaj 05407

Poŝtkodo 49074–49090
Aŭtomobila kodo OS
Oficiala Municipokodo 03404000
NUTS DE944
Subdivido 23 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Wolfgang Griesert
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Natruper-Tor-Wall 2
49076 Osnabrück
Demografio
Loĝantaro 167366 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)]
Geografio
Geografia situo 52° 17′ N, 8° 3′ O (mapo)52.2788888888898.0430555555556Koordinatoj: 52° 17′ N, 8° 3′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 63 m
Areo 119,8 km²
Oficiala retejo https://www.osnabrueck.de/
vdr

Osnabruko situas en GMT+1h (+2h somera tempo de aprilo ĝis oktobro). Ĝi lokiĝas inter la montaro Wiehengebirge kaj la Teŭtoburga arbaro, borde de la rivero Hase. Norde, oriente kaj sude la urbo ĉirkaŭiĝas de la samnoma distrikto Osnabrück, kies administrejo troviĝas en la urbo; nur ĉe mallonga limo okcidente la urba teritorio tuŝas la distrikton Steinfurt de la najbara federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Cetere la areo de la urbo kaj distrikto, kvankam ili ne apartenas al al moderna federacia lando Nordrejn-Vestfalio, historie estas parto de la kultura regiono Vestfalio.

En Osnabruko kaj la iom pli suda urbo Monastero estis intertraktita la Traktato de Vestfalio. Osnabruko plurfoje troviĝas (kaŝe aŭ sub aliaj nomoj) en la romanoj de Erich Maria Remarque.

Historio redakti

Osnabruko estis fondita ĉirkaŭ la jaro 780 de la franka imperiestro Karolo la Granda. Iam antaŭ 803, la urbo iĝis Episkopejo. Ambaŭ datoj ne certas, sed klaras, ke Osnabruko estas la plej malnova episkopejo en la teritorio de la ĝermana tribo Saksoj, kiuj sub imperiestro Karolo la Granda batiĝis de la Frankoj. En 889 la urbo ricevis komercajn, doganajn, kaj monerfarajn privilegiojn de Arnulf de Karintio. Ĝi estas unue priskribita kiel "urbo" en registro de 1147. Baldaŭ poste en 1157 Imperiestro Frederiko la 1-a permesis al la urbo privilegion konstrui fortikan urbomuron. Multaj el la turoj kiuj estis parto da la mezepoka fortikigo ankoraŭ videblas hodiaŭ. Osnabruko membriĝis en la Hansa Ligo en la 12-a jarcento, kaj ankaŭ en la Vestfalia Federacio de Urboj.

Ankoraŭ hodiaŭ episkopejo, la urbo havas katolikan katedralon de fru-romaneca stilo. Kvankam preskaŭ neniom de la originala katedralo restis, arkeologoj malkovris ke la plej malnovaj partoj da la konstruaĵo devenas el la 10-a jarcento. Tamen, plejparto da la katedralo estis konstruita en la 12-a kaj 13-a jarcentoj, kaj la ĥorejo estas gotika aldono. Strange, la pli nova sudokcidenta turo ampleksas la kvaroblan areon kompare kun la pli malnova turo. La plano por rekonstrui la duan turon neniam efektiviĝis, do la du turoj ŝajnas misproporciaj.

 
Teritoria pligrandigo de Prusio inter 1600 kaj 1795: ● blue: Margraflando Brandenburgio en 1600 ● verde: Duklando Prusio en 1600 ● flave: Teritorioj aneksitaj ĝis 1772: 1. Nova Silezio 2.Varmio 3. Pomerio 4. Antaŭpomerio 5. Magdeburgo 6. jen Osnabrück 7. Minden 8. graflando Mark 9. Kleveruĝe: pluse aneksitaj ĝis 1795

Ĉar la civitanoj elektis sekvi la Protestantisman reformacion, konflikto kreskis kun la Katolika episkopo kiu ne estis solvita ĝis la 17-a jarcento. Eble la plej grava evento de la historio de Osnabruko estis la diplomata negocado inter la jaroj 1643 kaj 1648, kaj la rezultanta Traktato de Vestfalio, kiu finis la Tridekjaran militon. Ĉar la katolika kaj protestisma delegacioj rifuzis renkonti persone, la katolikoj rezidis en Münster dum la Protestantoj rezidis en Osnabruko. Ĉiutage mesaĝistoj devis rajdi de Osnabruko al Münster kaj inverse por liveri la plej novajn aktojn. La traktato diktis ke la urbo estu regnita alterne de katolika kaj protestisma episkopo. La protestismaj episkopoj estis nomita de la Duko de Braunschweig-Lüneburg. Tial, la lasta princo-episkopo Princo Frederiko (1763-1827) estis elektita en beba aĝo de 196 tagoj por ebligi al li havi la oficon plej eble longan tempon. Hodiaŭ, estas pli-malpli same multe da protestantoj kiom da katolikoj en la urbo.

Dum la sekularigo kaj la dissolvo de la Sankta Romia Imperio komence de la 19-a jarcento, la episkipa diocezo de Osnabruko dum la jaro 1803 enfalis en la regnon de Hanovro - tion konfirmis dum 1815 la Kongreso de Vieno. La diocezo ne estis reestabligita ĝis 1858. La urbo daŭris kiel propraĵo de Hanovro, kaj tial iĝis parto de Prusio en 1866.

Osnabruko tre suferis pro la bombado je la fino de la Dua Mondmilito, sed ampleksaj partoj de la historiaj konstruaĵoj en la malnova urbo estis rekonstruitaj. Hodiaŭ, la urbo ne estas tute originala, tamen ĝi ankoraŭ ŝajnas kiel mezepoka urbo.

Osnabruko estis grava garnizono por la Brita Armeo. Tio ĉesis en 2006.

Partneraj urboj redakti

Osnabruko havas partnerajn rilatojn kun pluraj urboj. Unika kampanjo en Germanio estas la kutimo, interŝanĝi "ambasadorojn de la partneraj urboj": temas pri junaj homoj el la amikaj urboj, kiuj por unu jaro laboras en la urba administrado de reciproka alia partnera urbo, respondecas pri ĉiuj laboroj rilate al la urbopartnerecoj kaj ankaŭ krome laŭeble helpas per tradukadoj.

La partneraj urboj estas

Rilatoj al Esperanto redakti

Kiel en preskaŭ ĉiu pli granda urbo de Germanio kun universitato, en Osnabruko ekde la publikigo de Esperanto daŭre vivis aktivaj movadanoj. Informoj pri la Esperanto-aktivecoj en la urbo tamen ankoraŭ ne sisteme kolektiĝis. Menciindas ekzemple, ke en la 1980-aj jaroj en la knabina gimnazio Ursulaschule en la pleja urbocentro laboris la instruistino Ursula Felhölter, estraranino kaj de 1982 kaj 1984 ankaŭ prezidantino de Germana Esperanto-Junularo, kiu regule okazigis lernejajn Esperanto-kursojn, el kiuj rezultis pluraj aktivaj kunlaborantinoj de GEJ - interalie Dagmar Schütte, kiu pli poste sekvis sian instruistinon en la posteno de GEJ-prezidanto. Fine de la 1980-aj jaroj, Martin Haase plurajn jarojn estis profesoro pri romanidaj lingvoj en la universitato de Osnabrück, kaj inter la jaroj 1997 kaj 2001 Thomas Pusch kiel kuracisto vivis en la urbo - ankaŭ ili du estis antaŭaj prezidantoj de GEJ kaj estraranoj de GEA. En 1998, kiam en Osnabrück kaj Monastero per "jaro de paco" festiĝis la 350-jara jubileo de la Vestfalia Paco, en la festaĵoj de ambaŭ urboj aktive partoprenis la esperantistoj de la regiono. Ne nur okazis informstandoj kaj kulturaj eventoj pri Esperanto, sed en Osnabrück ankaŭ ekestis aparta monumento, kiam pluretaĝa konstruaĵo la tutan jaron estis envolvita per plasta kovraĵo sur kiu grandlitere videblis la vorto "paco" en ĉiuj grandaj mondaj lingvoj, inkluzive de Esperanto. Dek jarojn poste, en 2008 okazis katolika konferencego de 60 000 partoprenantoj en la urbo, en kiu same aktivis esperantistoj[1]. Ne nur pro la komuna historio de la Vestfalia Paco, sed aparte pro la geografia proksimo, tradicie fortas rilatoj de la lokaj movadanoj kun la esperantistoj en Monastero. En la teritorie vasta federacia lando Malsupra Saksio, al kiu apartenas Osnabrück, la distancoj inter la Esperanto-grupoj pli grandas, tamen ankaŭ inter ili fortas kunlaboro: ekzemple en septembro 2011 en la urbo okazis vaste reklamita "Esperanto-kulturtago" de la federacilanda sekcio de Germana Esperanto-Asocio.[2] Tiuj-ĉi informoj tamen en nuna stato estas nur mozaikeroj, facile ampleksigeblaj.

Famaj loĝintoj redakti

Inter la famaj osnabrukanoj estas la verkisto Erich Maria Remarque kaj pentristo Felix Nussbaum, por kies pentraĵoj la urbo en 1998 malfermis tre modernan muzeon fare de arkitekto Daniel Libeskind. Reĝo Georgo la 1-a de Britio naskiĝis kaj kreskis en la urbo. La poeto kaj studisto Johann Ernst Hanxleden naskiĝis ĉi-tie, kaj same la prezidanto de Germanio ĝis 2012, Christian Wulff samkiel la regea muzikisto Gentleman.

En Osnabrück naskiĝis la pioniro de telegrafado kaj kreanto de la nun internacie uzata morse-alfabeto Friedrich Clemens Gerke.

Trafiko redakti

Osnabrück per individua motora trafiko konektiĝas al la germanaj aŭtovojoj  ,   kaj  , ankaŭ per la malpli vasta federacia vojo  , kaj kompreneble ankaŭ havas fervojan stacidomon.

Eksteraj ligiloj redakti

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. noto Esperanto auf dem Katholikentag in Osnabrück, 21.-25. Mai 2008 ne plu atingebla, kaj bedaŭrinde ne savita per web.archive.org germane
  2. noto Esperanto-Kulturtag 2011, 17.09.2011[rompita ligilo] ne plu atingebla, kaj bedaŭrinde ankaŭ ne sukcese savita per web.archive.org germane

Vidu ankaŭ redakti