Ĝermolisto de danaj esperantistoj

Listartikolo en Vikipedio
(Alidirektita el Poul Jörgensen)
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

A redakti

Axel Andersen redakti

Axel ANDERSEN (naskiĝis la 10-an de oktobro 1886 en Svendborg) estis dana pentristo kaj esperantisto. Esperantisto de 1919, li gvidis multajn kursojn en Odense kaj en aliaj urboj. Dumtempe li funkciis kiel sekretario de C.D.E.L..

B redakti

Martin Blicher redakti

Martin BLICHER (1884-1963) estis studanto de juro kaj pioniro de la Esperanto-Movado en Danio.

E redakti

Helle Eble-Jacobsen redakti

Helle EBLE-JACOBSEN estas dana esperantistino. Komence de la 1990-aj jaroj ŝi plurajn jarojn estis prezidantino de la Dana Esperantista Junulara Organizo, la landa sekcio de TEJO. De 1991 ŝi en Ariège (Arjeĵujo), ĉe Pireneoj de suda Francio, gvidis unu el esperantlingvaj korusaj stud-semajnoj, kiujn aranĝas la esperantisto Jorgos, kun kiu (kaj kun Marianne LUND & Jean-Marc VERGER) ŝi jam en 1988 kunorganizis ĉirkaŭ-Eŭropan bicikladon varbante E-on pro 40-jariĝo de Universala Hom-Rajta Deklaracio.

H redakti

Engelbrecht Hansen redakti

Engelbrecht HANSEN (naskiĝis en 1909 kaj mortis en 1995), fakdelegito de UEA pri filatelo en Holbæk (Danio).

Karl Hansen redakti

Karl HANSEN (naskiĝis 1913 - mortis la 11-an de novembro 1981) estis prezidanto de la loka Esperanto-klubo kaj longtempe ankaŭ UEA-delegito en Roskilde (Danio).

Christian Hougaard redakti

Christian Hougaard estis dana esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento.

Verkoj:

 
 Ĝi estas vere tre taŭga legolibro por komencintoj. Precipe la unuaj ĉapitroj estas tre simplaj kaj imitas la frazojn de l’ Cseh-metodo. La enhavo, dividita en 19 mallongaj ĉapitroj, estas rakonto fantazia kaj tre akcentas la internan ideon de Esperanto. Lingvo kaj preso estas tre korektaj. La recenzanto nur trovis du mankojn: p. 15 malantŭen (malantaŭen), p. 18 Ankaŭ ne sufiĉa laboro mankos (Ankaŭ sufiĉa laboro ne mankos). Do la 23-paĝa libreto estas kiel unua legolioro post aŭ dum kurso por komencanto; tre rekomendinda. 
— Aŭstria Esperantisto (revuo) n148 (nov 1937)

Carl Adolph Hvorslev redakti

Carl Adolph HVORSLEV (vorsleŭ), dano, instruisto de natursciencaj fakoj en Aarhus. Naskiĝis en la 10-a de junio 1880 en Rindsholm. Esperantisto de 1912. Energia propagando skriba kaj buŝa. Estrarano de la loka grupo kaj landa societo. Ano de la ekzamena komisiono. (el EdE-H)

I redakti

Peter Isaksen redakti

Peter ISAKSEN (naskiĝis 1897, mortis la 4-an de decembro 1958 en Lyngby kiel 61-jara) estis dana esperantisto, multjara kasisto de loka grupo kaj fakdelegito de UEA. Aktivulo kaj kasisto en Lyngby.

J redakti

Poul Jörgensen redakti

Poul JÖRGENSEN, dano, instr. mezlerneja. Naskiĝis en la 24-a de januaro 1905 en Ordrup. Esperantisto de 1924. Prezidanto de la Konversacia Esperanto-Klubo en Kopenhago de 1930, estrarano de landa societo.

Vidu ankaŭ:

K redakti

Arne Kolle redakti

Arne KOLLE (naskiĝis en 1920; mortis la 29-an de januaro 1995 en Hals) estis dana esperantisto, emerita poŝtestro, ĉefdelegito kaj peranto de UEA en Danio de 1966 ĝis sia forpaso, dumviva membro, fakdelegito ekde 1957.

L redakti

Betty Larsen redakti

Betty LARSEN (naskiĝis en 1906, mortis la 10-an de majo 1997 en Aalsgarde, Danio) interalie multajn jarojn estis sekretario de la asocio Jogo en Esperanto. Ŝi estis tradukinto de la libroj Natura nutrado (1966) kaj Kiu posedas Danion? (1989).

Bo Larsen redakti

Bo LARSEN (1931-1995), dumviva membro, mortis la 9-an de decembro en Danio. Antaŭa estrarano de Dana E-Asocio, li estis forta subtenanto de la laboro kaj idealoj de Ivo Lapenna.

Christian Lauridsen redakti

Christian LAURIDSEN (naskiĝis en 1953, mortis en aprilo 1991 en Kopenhago) estis kunfondinto de Dana Esperantista Junulara Organizo, iama redaktoro de Eĥo, vic- kaj fakdelegito de UEA.

M redakti

Tove Madsen redakti

Tove MADSEN (1912-1997), preskaŭ 50 jarojn membro de UEA, delegitino en Odder (Danio) ekde 1952, mortis la 10-an de marto.

Gunvar Monster redakti

Gunvar Monster en 1906 estis unua sekretariino de la unua Esperanto-grupo dana, "Esperantist-foreningen". Adreso Osterbrogade 28, B, 4-a etaĝo[1].

N redakti

Søren Kristian Nielsen redakti

Søren Kristian NIELSEN (naskiĝis 1905 - mortis la 8-an de junio 1988 en Fredericia, Danio) estis delegito de UEA kaj prezidanto de la urba Esperanto-klubo (la plej granda en Danio) de pli ol kvindek jaroj, kaj dum longa periodo li aranĝis nordiajn karavanojn al la Universalaj Kongresoj.

P redakti

Johannes B. Pedersen redakti

Johannes B. PEDERSEN (1913- mortis meze de 1989 en Kolding, Danio) estis UEA-delegito dum pli ol dudek jaroj.

Sigurd Piotrowski redakti

Sigurd PIOTROWSKI (naskiĝis en 1927, mortis la 1-an de aŭgusto 1994 en Herlufmagle) estis dana esperantisto kaj multjara gvidanto de la libroservo en Danio.

R redakti

H.V. Rasmussen aktiviĝis en la dana movado kaj interalie tradukis la libron "Faktoj pri Danlando" (1948) Kopenhago: Politiken kun la elstara dana esperantisto Poul Thorsen.

S redakti

Ib Schleicher redakti

Ib SCHLEICHER estas dana esperantisto kiu aparte konatiĝis pro lia esperantlingva traduko, kun August Weide, de la libro ABZ de amo, enciklopedio pri la seksa vivo, origine verkita en la dana lingvo de la seksologok Sten kaj Inge Hegeler (la esperantlingva traduko publikiĝis en 1972).

Ileana Schrøder redakti

Ileana SCHRØDER estas dana esperantisto kiu devenas el Kroatio, estinta Jugoslavio. Ŝi estas la nuna prezidanto de la Dana Esperanto-Asocio ekde 2003. Ŝi ankaŭ estas komitatano de la Komitato de UEA ekde 2003.

T redakti

Ole Therkelsen redakti

OLE THERKELSEN estas dana esperantisto kiu interalie kontribuas al esperantaj tradukoj de publikaĵoj el la Martinus-instituto. En 2016 aperis lia libro Martinus kaj la nova monda moralo.

Gunnar Thuesen redakti

Gunnar THUESEN (naskiĝis en 1928, mortis la 7-an de marto 1994) estis dana fervojista esperantista aktivulo.

Peder Kristensen Toksvig redakti

Peder Kristensen TOKSVIG estis gazeta redaktoro en Nykøbing (Sjælland). En 1897 li en sia urbo fondis la unuan danan Esperanto-asocion.

Referencoj redakti

  1. Ruslanda Esperantisto. Esperantista Movado. Nro. 6, p. 127. Jun-Jul. 1906