Borneaj montaraj pluvarbaroj

Tersupraĵa WWF-ekoregiono en la biomo : tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj

La borneaj montaraj pluvarbaroj estas nubarbaro kaj tersupraĵa ekoregiono el la sundalanda-filipina ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de Borneo en Sudorienta Azio [1]. Ĝi estas parto de la tutmondaj 200-regiono "borneaj malaltaĵaj kaj montaraj arbaroj" kaj de la biodiverseco-riĉaĵejo "Sunda Lando".

Borneaj montaraj pluvarbaroj
ekoregiono
Nubarbaro • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

Borneaj montaraj pluvarbaroj (Tero)
Borneaj montaraj pluvarbaroj (Tero)
Situo de la ekoregiono
Vikimedia Komunejo:  Borneo Montane Rainforests Ecoregion (One Earth) [+]
vdr
Situo de la tropikaj humidaj foliarbaroj en la mondo.

Priskribo redakti

 
Nubarbaro de Kinabalu-Monto.

Tiu ekoregiono konsistas el tropika nubarbaro kaj laŭrisilva arbaro en la pli altaj altitudoj, super 1 000 m, en la centro de Borneo kun sekcioj en malajziaj, indoneziaj, kaj brunejaj teritorioj de la insulo. Tiuj pli malvarmetaj kaj pli humidaj deklivoj elstaras el la tapiŝo de densa pluvarbaro kiu kovras la pli varmajn malaltebenaĵojn malsupre, kaj same kiel kroma pluvokvanto ankaŭ devenigas malsekecon de la malaltaj nuboj. La grundoj estas pli malbonaj kaj pli acidaj ol en la malaltebenaĵo.

Flaŭro redakti

La izolataj pli altaj kaj pli malvarmetaj arbaroj de la insulo gastigas riĉan kaj karakterizan aron de plantoj de kaj azia kaj aŭstralia origino. Ekzistas aparte nombregoj da nepentaj (Nepenthes) ujo-plantoj (pli ol 15-specioj), rododendroj, kaj orkideoj. Tiu ekoregiono ankaŭ enhavas gravajn areojn de arbaro sur kalkoŝtono-altaĵoj, aparte Api-Monto kiu havas klarajn altitudajn zonojn de malsama vegetaĵaro. Long Pasia en Meligan-Montaro kaj Altebenaĵo Usun Apau havas gravajn areojn de malsekejoj je alta altitudo.

Faŭno redakti

 
Protektejo Valo Danum, Sabaho, Malajzio.
 
Protektejo Valo Danum

La montarbaroj estas hejmo al specifa faŭno inkluzive de nombregoj da mamuloj kiaj Vivveridae (kia la malofta Diplogale hosei, endemia en tiuj montarbaroj), tupajuloj, sciuroj, ratoj kaj primatoj kiaj orangutano (Pongo pygmaeus), gibonoj, kaj Colobinae. Kvankam la plej multaj el tiuj primatoj preferas pli malaltajn altitudojn, ekzistas aparte bonaj nombroj da la grandaj makakoj ĉar la arbaroj estas malpli difektaj ĉe pli altaj altitudoj pli grandaj bestoj kiel ekzemple orangutanoj kaj sumatra rinocero (Dicerorhinus sumatrensis) retiriĝis ĉi tie el la malaltebenaĵoj. Kvankam ekzistas pli malmultaj birdoj en la borneaj montaroj ol en la malaltĵoj, ekzistas pli alta proporcio da endemiaj specioj, efektive la plej multaj el la unikaj birdoj de Borneo vivas en la montarbaroj; ekzemple sur Mulu-Monto en Saravako ekzistas 171 da malsamaj birdoj en la malaltaĵoj kaj nur 12 specioj ĉe 1300 m.

Minacoj kaj konservado redakti

La pli altaj altitudoj de Borneo estas nealireblaj kaj tial pli ol 90% de la origina vivejo restas sendifektaj, eĉ ekde la arbaraj brulegoj de 1997-98 kiuj difektis tiel multe de la borneaj malaltaĵaj arbaroj. Proksimume 25% situas en naturprotektejoj inkluzive de tre granda bloko en Nacia Parko Kajan Mentarang, kiu estas hejmo de komunumoj de indiĝenaj homoj sed estas minacata per komerca arbodehakado kaj vojkonstruado. Tiu parko kaj aliaj kiel ekzemple Nacia Parko Betung Kerihun estas gravaj rifuĝejoj por la faŭno dum la malaltaĵaj vivejoj estas sisteme forigataj.

Referencoj redakti

  1. angle WWF : Borneo montane rain forests

Vidu ankaŭ redakti


Orientalisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
IM0101 Andamaj pluvarbaroj   Barato
IM0102 Borneaj malaltaĵaj pluvarbaroj   Indonezio,   Malajzio
IM0103 Borneaj montaraj pluvarbaroj   Brunejo,   Indonezio,   Malajzio
IM0104 Borneaj torfeaj marĉarbaroj   Indonezio
IM0105 Kvazaŭĉiamverdaj arbaroj de la bramaputra valo   Barato
IM0106 Kardamom-Montaraj pluvarbaroj   Kamboĝo,   Tajlando,   Vjetnamio
IM0111 Barataj orient-altaĵaj humidaj deciduaj arbaroj   Barato
IM0115 Himalajaj subtropikaj foliarbaroj   Barato,   Butano,   Nepalo
IM0118 Jiangnanaj subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj   Ĉinio
IM0120 Malsupra-gango-ebenaĵaj humidaj deciduaj arbaroj   Bangladeŝo,   Barato
IM0122 Luzonaj montaraj pluvarbaroj   Filipinoj
IM0123 Luzonaj pluvarbaroj   Filipinoj
IM0124 Malabar-marbordaj humidaj arbaroj   Barato
IM0126 Meghalajaj subtropikaj arbaroj   Barato
IM0127 Mentaŭajaj pluvarbaroj   Indonezio
IM0128 Mindanaaj montaraj pluvarbaroj   Filipinoj
IM0130 Mindoraj pluvarbaroj   Filipinoj
IM0131 Mizoramaj, manipuraj kaj kaĉinaj pluvarbaroj   Barato,   Bangladeŝo,   Birmo
IM0134 Nordokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj   Barato
IM0137 Nord-hindoĉinaj subtropikaj arbaroj   Ĉinio, Laoso,   Birmo,   Tajlando,   Vjetnamio
IM0142 Orisaj kvazaŭĉiamverdaj arbaroj   Barato
IM0143 Palavanaj pluvarbaroj   Filipinoj
IM0144 Duoninsul-malajziaj montaraj pluvarbaroj   Malajzio,   Tajlando
IM0145 Duoninsul-malajziaj turfejaj marĉarbaroj   Malajzio,   Tajlando
IM0146 Duoninsul-malajziaj pluvarbaroj   Malajzio,   Tajlando
IM0147 Ruĝ-riveraj dolĉakvaj marĉarbaroj   Vjetnamio
IM0150 Sudokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj   Barato
IM0151 Sudokcident-ghataj montaraj pluvarbaroj   Barato
IM0154 Srilankaj malaltaĵaraj pluvarbaroj   Srilanko
IM0155 Srilankaj montaraj pluvarbaroj   Srilanko
IM0157 Sumatraj dolĉakvaj marĉarbaroj   Indonezio
IM0158 Sumatraj malaltaĵaj pluvarbaroj   Indonezio
IM0159 Sumatraj montaraj pluvarbaroj   Indonezio
IM0160 Sumatraj torfejaj marĉarbaroj   Indonezio
IM0161 Arbaroj de Sunda Lando sur Kerangas   Indonezio
IM0163 Tenaserimaj-sudtajlandaj kvazaŭĉiamverdaj pluvarbaroj   Birmo,   Malajzio,   Tajlando
IM0172 Subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj de Tajvano   Tajvano

Eksteraj ligiloj redakti