Forceja efiko

atmosfera varmiga fenomeno

Forceja efiko estas la varmiĝo de la tera surfaco kaj suba parto de la atmosfero pro pligrandiĝo de proporcio de la karbona dioksido kaj aliaj gasoj.

Ĝi okazas, ĉar la atmosfero tralasas la mallong-ondan radiadon de la suno kaj tion akceptas la tera surfaco. Samtempe la surfaco ellasas longondan (infraruĝan) radiadon al la kosmo, sed la gastavolo el karbona dioksido kaj akvovaporo ne tralasas plimulton de la infraruĝa radiado. Tiu proceso similas al tiu de la vitro en forcejo, kie la vitro tralasas la sunlumon en la videbla spektra zono, sed ĝi ne tralasas la varmon. Tamen la komparo estas misgvida, ĉar forcejo precipe varmiĝas pro la evito de aerfluoj; la lumtralasa efiko estas kompare malgranda.

Pro la supre skizita estas alta la temperaturo de la tera surfaco kaj la suba atmosfero. Se ne okazus forceja efiko, la mezuma temperaturo sur la surfaco de la Tero estus −18 kaj la oceanoj frostiĝus. La troa forceja efiko sur planedo Venuso donas pli ol 500 -an surfacan temperaturon tie.

La proporcio de la karbona dioksido en la atmosfero pli kaj pli grandiĝis ekde la industria revolucio, sed la plej rapida kresko okazis ekde la 20-a jarcento, kun apero de la amasa aŭtomobiluzado.

Forcejefikaj gasoj krom la menciita karbona dioksido estas akvo, ozono, kloro-fluoro-karbonoj (oni jam malpermesis ties uzon multlande, kvankam precipe pro la malbona efiko je la ozona tavolo), metano kaj nitrogenaj oksidoj (precipe dinitrogena oksido).

Oni aŭguras je 5 pli altan mezuman surfacan temperaturon kaj tiel degeliĝon de la polusa glaciaro, altiĝon de la marnivelo. Kelkloke sekecon, aliloke pli pluvegon, kaj pli maloftaj konvenajn temperaturojn. Oni eĉ supozas, ke la Golfa fluo ĉesas plu flui, tiel la temperaturo en norda Eŭropo iĝos pli malalta.

Media problemo redakti

Ekde la industria revolucio oni eligis al la atmosfero milionojn da tunoj de karbona dioksido, sed ĉefe ĉirkaŭ la 1840-aj jaroj pro la ĝeneralige kaj porindustria kaj portransporta uzado de karbo, grandega produktanto de karbona dioksido, la eligo de CO2 draste pliiĝis. Post la Dua Mondmilito okazis nova industria revolucio, kiu okazigis novan kreskon de tiuj eligoj. Ĝuste antaŭ tiuj ekkreskoj kaj pro specifaj okazaĵoj okazis etaj malkreskoj, kiel ekzemple dum la Unua kaj la Dua Mondmilito, post la ekonomia krizo de 1929, post la dua petrolkrizo de 1979 kaj post la krizo pro la disfalo de Sovetunio. Dum la lastaj jardekoj la kresko estis multe pli alta en Azio pro la rapida industria kresko de tiutempe. Intertempe (2020) Ĉinio eligas pli multe da CO2 ol Usono.

Ĉefaj produktantoj de CO2 (en 2004) redakti

Tio estas, krom Usono, Kanado kaj Japanio, ĉiuj estas landoj de Okcidenta Eŭropo. La okazo de Usono estas rimarkinda, se konsideri, ke tiu lando ne akceptas plenumi multajn internaciajn traktatojn, kiel tiu de Kioto (1997). Nur en Usono funkcias pli da 245 milionoj da veturiloj. Usono respondecas pri 27 % de la eligoj de CO2, dum la tuta Eŭropo nur pri 24 %. Rusio pri 15 % kaj Orienta Azio (Ĉinio) pri 11 %. La tuta Afriko nur pri 2'5 % kaj Sudameriko pri 3 %. Mezume la eligo de CO2 estas kaŭzita de la produktado de elektro (33 %), industrio (25 %), transporto (24 %), hejmo kaj hejtado (13 %) kaj refinejoj (5 %).

Eblaj solvoj redakti

Tutcerte la uzado de energifontoj kiu ne eligas restaĵojn al la atmosfero, ĉefe de CO2, estas la plej facila kaj uĝa komenco de la solviĝo. Tamen la eligantoj landoj ne tiom rapidas en la anstataŭigo de siaj energifontoj kaj tro ofte ili elturniĝas al la produktado de elektro en atomcentralojnuklea energio, kio kaŭzas aliaj tipoj de kontraŭmediaj problemoj (restaĵoj). Male pli da 20 % de la investado en renovigebla energio okazas en disvolvigantaj landoj, kiel Ĉinio, BaratoBrazilo, dum en Usono nur en 2050 la sunenergio produktos 70 % de la necesa elektro kaj 30 % de la necesa energio. Dume Unuiĝintaj Nacioj kaj barata bankaro ĵus financis elsunan energion por 100 000 familioj. En la pintokunveno de Bali (decembre de 2007) oni inkluzivis la lukton kontraŭ senarbarigo por malpliigi la eligon de CO2. Nur Norvegio investos 1,700 milionojn da eŭroj por tiu iniciato. Aŭstralio decidis en 2007 iom post iom anstataŭigi la tradiciajn lumampolojn per ampoloj de malmulta konsumo. Tio permesos malpliigi la eligon de CO2 je 800 000 tunoj.

Planoj redukti la enaerigo de la varmdoma gaso metano redakti

Se temas pri la alinomata varmdoma efiko, tiam oni precipe parolas pri karbondioksido. Sed ankaŭ metano ludas gravan rolon. La Unuiĝintaj Nacioj nun montras en raporto, kiel post dek jaroj eblos redukti la enaerigon de metano je preskaŭ la duono.

La ĉiujara enaerigo de la varmdoma gaso metano laŭ indikoj de la UN-media programo Unep ĝis la jaro 2030 povos esti reduktita je ĝis 45 procentoj. Laŭ raporto tio povus eviti mondskale milionojn da tro fruaj mortoj pro varmiĝo de la tero kaj pro malpuriĝo de la aero kaj signifajn perdojn de rikoltoj. Redukto de la enaerigo de metano laŭ direktorino de Unep estas la "plej forta levilo" kiun oni havas por malrapidigi la klimatan ŝanĝon dum la venontaj ĉirkaŭ 25 jaroj. Tio kompletigos la necesan redukton de karbondioksido.

La gaso metano kaŭzas esence pli fortan varmdoman efekton ol karbondioksido. Aliflanke metano ene de kelkaj jaroj kaj tial esence pli rapide malkombiniĝas en la atmosfero ol karbondioksido. Tial la aŭtoroj argumentas ke paŝoj por redukti metanon jam je mallonga vido estus tre efikaj, kaj tiel la tuttera varmiĝo ĝis la jaro 2045 povus esti bremsata je 0,3 gradoj C. Pli ol la duono de la mondskale enaerigita metano laŭ la raporto estas kaŭzita de homaj aktivecoj en la elgrundigo de nafto kaj gaso, kaj en agrikulturo kaj forzorgado de forĵetaĵoj.

Tiel ekzemple la riparado de eltubiĝoj de metano kaj de likoj en la sektoro de nafto kaj gaso povus kontribui al malkresko de la enaerigoj. Ankaŭ per ŝanĝo de la besta nutraĵo en la bestobredado la enaerigo de metano povas esti reduktata. En la raporto oni ankaŭ rekomendas malkunigi jam frue organikajn forĵetaĵojn de aliaj forĵetaĵoj. Laŭ studaĵo ekzemple en Eŭropo kaj Hindio troviĝas la plej granda potencialo por redukto de enaerigoj de metano en la sektoro de forĵetaĵoj. Aliflanke eblos en Ĉinio eviti enaerigojn en la kampo de elgrundigo de karbo kie ankaŭ perdiĝas metano.

Sciencistoj grandparte konsentas ke necesas agi. Dum aprilo la eŭropa terobserva servo Koperniko liveris datumojn pri la varmiĝo de la klimato. Laŭ la kvara klimatraporto de la EU-satelita servo la temperaturoj situis sur la kontinento je du gradoj super la mezurvaloroj, kiuj rezultus en mondo sen enaerigoj de karbondioksido.

La koncentriĝo de la varmdomaj gasoj karbondioksido kaj metano en la atmosfero laŭ la raporto en la jaro 2020 kreskis je 0,6 kaj 0,8 procentoj. Tiel estis registritaj la plej altaj mezurvaloroj ekde la komenco de la persatelitaj mezuradoj en la jaro 2003. La koncentriĝo de karbondioksido nuntempe estas je 50 procentoj pli alta ol dum la antaŭindustria epoko.

Referencoj redakti

  • El País, 5a de junio 2008, Gustavo Hermoso, "Presente, pasado y futuro de las emisiones de CO2", bazita sur datenoj de The Atlas of Climate Change, The Woods Hole Research Center kaj UNFCCC-CDIAC, 2006.

Vidu ankaŭ redakti