Levidoj

tria libro de Torao

Levidoj (mallonge Lev) estas la tria libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas la tria el la kvin libroj de Moseo, kiuj nomiĝas hebree Torao (kiu estas parto de la Tanaĥo), greke Pentateŭko.

ויקרא
sankta libroliteratura verko • libro de la Biblio
Aŭtoroj
Aŭtoro Moseo
Lingvoj
Lingvo hebrea lingvo
Eldonado
Ĝenro sankta libro
vdr
Hebrea biblio
Judisma portalo
vdr

Nomo redakti

La titolo estas

  • en la hebrea: ויקרא (vajikrá, "kaj Li vokis") laŭ la unuaj vortoj
  • en la greka Septuaginto (LXX): ΛΕΥΙΤΙΚΟΝ (levitikòn)
  • en la latina Nova Vulgato: Liber Leviticus (libro pri la levidoj).

La libro nomiĝas Levidoj, ĉar ĝi grandparte konsistas el ordonoj por la servo de la Levidoj, tio estas la pastroj el la tribo Levi.

Aŭtoro redakti

Longe oni pensis, ke ĝin verkis la profeto Moseo laŭ Dia revelacio, sed hodiaŭ la plejmulto de la teologoj estas konvinkita, ke diversaj aŭtoroj ĝin verkis dum multe da tempo.

Detalojn vidu ĉe Pentateŭko!

Enhavo kaj strukturo redakti

Jen ebla dispozicio:[1]

  • Oferleĝoj por la popolo (Lev 1 - 5)
  • Oferleĝoj por la pastroj (Lev 6 - 7)
  • Ordonoj por la pastroj (Lev 8 - 10)
  • Leĝoj pri pureco (Lev 11 - 15)
  • Ritaro por la tago de pek-liberigo (Lev 16)
  • La "Leĝo de Sankteco" (Lev 17 - 26)
  • Tarifo por votoj (Lev 27)

Hodiaŭa valoro redakti

Kial ni konservas ĝis hodiaŭ tiajn por ni strangajn leĝojn, ordonojn kaj regulojn, nomante ilin eĉ "Sankta Skribo"?

Ili montras, kiamaniere aspektas socio, en kiu oni ne distingas inter religia kaj ŝtata kompetenteco.

Ili klarigas, kiamaniere la popolo Izrael, per obeo de la por ili sanktaj ordonoj, povis gardi sian identecon ĝis hodiaŭ.

Konsiderinda ĝis hodiaŭ restas la baza strukturo de la "Leĝo de Sankteco": Konsekvenco el la sankteco de Dio estas, ke ankaŭ la homo estu sankta (Lev 19,2). – Tiun ĉi ideon la Nova Testamento transprenas en la "Surmonta Prediko" (Mat 5,48):

Estu do perfektaj,
kiel ankaŭ via ĉiela Patro estas perfekta.

Teksto en Esperanto redakti

La originala traduko de Zamenhof estas publikita aparte en 1912:

  • La Biblio — III-a libro — Levidoj ; el la originalo tradukis D-ro L. L, Zamenhof. — Paris. Librairie Hachette & C°, 1912.
 
 Aperis la tria libro de la biblia traduko verkita de nia kara Majstro. Krom la intereso kiun prezentas la legado de unu el la plej antikvaj libroj de la tero, la fakto ke tiu verko estas tradukita el la originala lingvo kaj ke la esperanta teksto estas verkita de nia Majstro mem devas inciti la esperantajn legantojn akiri tiun bone eldonitan volumon. La nuna libro estas despli interesa ĉar ĝia enhavo rilatas leĝojn kaj kutimojn de Moseo, kiuj regis la Israelan popolon de la plej malnovaj tempaj ĝis nun. 
— O. V. S.Belga Esperantisto n045 (jul 1912)

Post la Brita kaj Alilanda Biblia Societo prilaboris la tradukon por harmoniigi ĝin al aliaj libroj de la Biblio. La (iom prilaborita) traduko de Zamenhof estas trovebla

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
    IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
    Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.