Fine de la 4-a jarcento antaŭ Kristo venas al Slovakio en pluraj ondoj la unua laŭnome konata etno - keltoj. Pri ilia ĉeesto ekzistas skribinformoj en romiaj fontoj. En la 1-a jarcento a.K. venas al Slovakio dakoj, okazas intermiksiĝo de la kelta kaj la daka loĝantaro kaj kulturo.
Pavel Jozef Šafárik (Safáry / Schaffáry / Schafary / Saf(f)arik / Šafarík / Szafarzik, ĉeĥePavel Josef Šafařík, en la moderna slovaka lingvoPavol Jozef Šafárik, germanePaul Joseph Schaffarik, latinePaulus Josephus Schaffarik, hungarePál József Saf(f)arik) (naskiĝis la 13-an de majo1795, Kobeliarovo – mortis la 26-an de junio1861, Prago) estis slovaka poeto, historiisto, etnografo, slavisto kaj universitata profesoro. Li fondis sciencistan slavistikon. Li verkis siajn verkojn plejparte germane aŭ ĉeĥe.