Tradukisto

persono kiu tradukas skribitan tekston de unu lingvo al alia
(Alidirektita el Tradukistoj)

Tradukisto estas homo, kiu tradukas el iu lingvo al alia, ebligante homojn laŭeble kapti la esencon de fremdlingva teksto aŭ diro, ĉu laŭlitere aŭ ne.

Ekzistas diversaj tipoj de tradukistoj:

  • Tradukisto de teĥnikaj tekstoj, ekzemple faka manlibro.
  • Beletra tradukisto, kiu tradukas beletron.
  • Buŝa tradukisto nomiĝas interpretisto kies tasko estas buŝe kaj rekte traduki paroladon dum ekzemple internaciaj konferencoj, ktp.

Esperanto-tradukoj redakti

L.L Zamenhof, iniciatinto de Esperanto, estis dekomence grandkvanta plenumanto de tradukado. Tradukoj donis al la pioniraj esperantistoj manieroj kompreni la novan lingvon kaj kompari ĝin kun io konata. La defioj de tradukado plie montris al li, la malfortajn kaj kuracendajn punktojn en la evoluanta lingvo. Do, la unuaj tradukoj ne havis ĉefe literaturan celon, sed varban, diskonigan kaj edukan.

Kabe kaj ĉiam pli da pioniroj suplementis la korpuson de bonaj tradukoj. En la epoko de la Budapeŝta skolo, Baghy, Kalocsay kaj aliaj transigis la emfazojn al literaturaj celoj. Tion spronis la postaj skotaj kaj iberiaj skoloj. Kroatio avangardis en la uzo de tradukoj por interŝanĝi kulturajn valorojn inter malpli disvastigitaj kulturoj – naturaj aliancoj por Esperanto.

Esperanto-tradukistoj redakti

Por videbligi la utilon de Esperanto necesas ĝia uzo kaj tial utilas daŭre flegi kulturon de trejnado en tradukado.

Tradukisto kiu tradukas al Esperanto tute ne konas sian publikon, ĉar tiu publiko estas tutmonda. Aliflanke, ĉar la granda plimulto de la Eo-tradukistoj akiris la lingvon postnaske, ili povos esti unike kapablaj koni la cel-lingvon kaj ĝian kulturon. Kontraste, alilingvaj tradukistoj kutimas traduki el sia denaska lingvo al malpli konata lingvo. Gravegas koni intime la cellingvon kaj la gamon da kulturaj konoj posedataj de la ricevanto de la traduko – la tradukisto laboras klarigi idiomaĵojn kaj konceptojn, kiujn ili tre eble ne komprenos. Ĉe traduko al Esperanto, tiom flekseblas la lingvo, ke eblas ofte esprimi fajnajn nuancojn el la fonta nacia lingvo[1]. Ne ĉiuj tradukistoj estas beletraj tradukistoj aŭ tradukas al Esperanto, sed ankaŭ tradukas el Esperanto.

Jen (ne limigita) listo de famaj Esperanto-tradukistoj redakti

Konstantin Gusev, Nora Carage, Sten Johanssen, Sonja Lang, Song Yunsheng[2]Gerrit Berveling, kaj en la pasinteco pri ekzemple Icek Jurysta, Kabe -- Antoni Grabowski - Xú Shēngyuè (= Saint Jules Zee) - Shi Chengtai - Venelin Mitev - Rudolf Hromada - William Auld - Fernando de Diego - Viktor Pajuk - Sonja Lang - Wilhelm Theodor Oeste - Theodor Kilian - Jiří Kořínek - Kálmán Kalocsay - Miloš Lukáš - Tomáš Pumpr - Georgo Saville - Josef Vondroušek - Claude Piron (por la Unuiĝintaj Nacioj) - Vilmos Benczik - Istvàn Nemere - István Ertl - Lucija Borčić - Antonio Valén - Gerrit Berveling - Paulo Sérgio Viana - Valentin Melnikov - Hans Becklin - Sten Johansson - Przemysław Wierzbowski - Marco Lucchesi - Probal Dasgupto - Julian Modest - Sebastian Schulman[3] - Lidia Ligęza - Vlaďka Chvátalová, Jeong Ryeol Jang[4].

Referencoj redakti

  1. Stefan MacGill, EKO 51 AMO 78 en la fokuso, novembro 2021.
  2. (eo) Wu Guojiang, Freŝa verdo aldonita al Esperantujo, Revuo Esperanto (UEA), p. 56, 1344(3), marto 2020
  3. (en) Sebastian Schulman, Words without Borders
  4. (eo) Esperanta literaturo disvastiĝas en la korea, Libera Folio, la 31-an de majo 2021.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti