Viktor Falkenhahn
Viktor Falkenhahn (naskiĝis la 11-an de februaro 1903 en Kattenhof, Pomerio; mortis la 16-an de aprilo 1987 en Berlino) estis germana literatur- kaj lingvosciencisto – polisto, baltisto, interlingvisto kaj altlerneja instruisto. Li instruis ĉe Humboldt-universitato en Berlino kaj estis ekde 1964 kuneldonisto de Zeitschrift für Slawistik.
Viktor Falkenhahn | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de februaro 1903 |
Morto | 16-an de aprilo 1987 (84-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • germana • pola • litova |
Ŝtataneco | Germana Demokratia Respubliko |
Okupo | |
Okupo | lingvisto polisto baltisto slavisto filologo esperantisto |
Falkenhahn de 1968 ĝis 1981 estis membro de Centra Laborrondo Esperanto (CLE) en Germana Kulturligo (ekde 1974 Kulturligo de GDR) kaj ekde 1981 membro de Centra Estraro de Esperanto-Asocio en Kulturligo (GDREA). Li estis kunfondinto kaj de 1970 ĝis 1981 prezidanto de Fakgrupo Interlingvistiko/Esperantologio en Kulturligo (antaŭulo de GIL).
Jam kiel junulo Viktor Falkenhahn, la filo de la instruisto Paul Falkenhahn, lernis la litovan lingvon en 1919 en Tilsit (ekde 1946 Sovetsk, Kaliningrada provinco), kie la familio Falkenhahn vivis ekde 1917. La patro prunteprenis de la amika kaj poste tre konata litova verkisto, instruitulo, filozofo kaj kulturkreanto Wilhelm Storost-Vydūnas ties lernolibron Litauischer Führer zur Erlernung der Anfangsgründe der litauischen Sprache (Litova gvidlibro por lernado de la bazo de litova lingvo). Dum redono de la libro Viktor Falkenhahn konatiĝis kun la aŭtoro. Falkenhahn fariĝis amiko, lernanto kaj kunlaboranto de Vydūnas.
La filozofo kaj literatursciencisto Vacys Bagdonavičius (* 1941) karakterizis la efikon de ĉi-tiu konateco en sia kontribuo Vydūnas und sein Wirken im Zusammenhang deutsch-litauischer Beziehungen (Vydūnas kaj sia agado rilate al la german-litovaj rilatoj) tiamaniere:
„De Vydunas Viktor Falkenhahn transprenis la humanisman mondkoncepton, la rigardon al la homoj kaj al la rilatoj inter diversaj kulturoj, interalie ankaŭ al la german-litovaj. La konatiĝo kun Vydūnas verŝajne decidis pri tio, ke Falkenhahn fariĝis baltisto kaj slavisto, ke li akiris eminentajn meritojn pri la pola kaj litova lingvistiko kaj ĝenerale pri iliaj kulturoj.“[1]
Falkenhahn subtenis Vydūnas per korektlegado de liaj verkoj kaj disponigo de elĉerpaĵoj en tempo, kiam bibliotekoj kaj arkivoj rifuzis al la litovo Vydūnas la uzadon de siaj stokoj. Per tio li ebligis la publikigon de ties libro Sieben Hundert Jahre deutsch-litauischer Beziehungen (Sepcent jaroj german-litovaj rilatoj) en 1932 en Tilsit.[2]
La amikeco daŭris ĝis la morto de Vydūnas. El Detmold, kie Vydūnas vivis post la Dua Mondmilito, li sendis siajn filozofiajn artikolojn al Falkenhahn en Hamburgo kaj Berlino, kaj en sia testamento li heredigis al Viktor Falkenhahn la lastajn ekzemplerojn de siaj dum la militaj tumultoj savitaj libroj.[1]
La radio-ĵurnalisto kaj publicisto Leonas Stepanauskas (* 1925) raportas en sia eseo Wilhelm Storost-Vydūnas in seinen letzten Lebensjahren (Wilhelm Storost-Vydūnas dum siaj lastaj vivojaroj) pri vizito ĉe Viktor Falkenhahn en ties loĝejo en Treptow en 1963. Falkenhahn tiutempe jam estis la „Nestoro de baltistiko de GDR“ kaj Stepanauskas nun aŭdis pri la korespondado de Falkenhahn kun Vydūnas. La tria edzino de Falkenhahn, Eva-Marie transdonis al li la korespondaĵon (1946–1953) por perado al la Litova Literatura Arkivo. Stepanauskas aldonas: „Pli poste mi spertis, ke Viktor Falkenhahn kuraĝe subtenis lin kaj en Berlina Rondo de Baltistoj kaj en Litovio kiel gasto kaj scienca eminentulo el GDR…” [3] Por la libro Vydunas und Deutsche Kultur. Neue Perspektiven zum 150. Geburtstag des preußisch-litauischen Brückenbauers und 100. Jahrestag der Unabhängigkeitserklärung Litauens (Vydunas kaj germana kulturo. Novaj perspektivoj okaze de la 150-a naskiĝtago de la prusa-litova pontokonstruanto kaj 100-a jariĝo de la deklaro de sendependeco de Litovio) Falkenhahn en enkonduka vorto skribe fiksis kelkajn memorojn pri Vydunas.[4]
Studado, habilitiĝo, scienca laboro en Königsberg (hodiaŭ Kaliningrad)
redaktiViktor Falkenhahn studis ekde 1931 ĉe Albertus-Universität zu Königsberg (Albertina) teologion, slavistikon, baltistikon, orientalistikon, hebraistikon, hindologion kaj egiptologion En 1935 li fariĝis docento por litova lingvo en ĉi-tiu universitato. Li doktoriĝis en 1939 per la temo: „Der Übersetzer der litauischen Bibel Johannes Bretke und seine Helfer“ (La tradukinto de la litova Biblio Johannes Bretke). Libroforme la verko aperis en 1941. Ĝi ĝis hodiaŭ estas konsiderata baza verko.[5]
Falkenhahn ankaŭ faris lecionojn pri lingvistikaj kaj literatursciencaj baltistaj temoj.
En 1938 li estis membro de Komisiono de specialistoj pri la alinomigo de lokoj en Orienta Prusujo.
Komence de la Dua Mondmilito li estis en Estonio, kie li faris studojn pri dialektoj kaj provis esplori lingvajn rilatojn inter finn-ugraj lingvanoj, baltoj kaj slavoj
Ekde 1942 li devis militservi kaj povis daŭrigi siajn sciencajn laborojn nur post 1945.[6]
Scienca kariero post 1945
redaktiEn 1946 Falkenhahn fariĝis asistanto ĉe Institut für Vergleichende Sprachwissenschaft der Universität Hamburg (Instituto pri Kompara Lingvoscienco ĉe Universitato Hamburgo), gvidata de la baltisto E. Fraenkel. En 1947 li komencis sian laboron ĉe Slavisches Institut der Humboldt-Universität (Slava Instituto de Humboldt-Universitato) sub la estro Max Vasmer en Berlino. Li fariĝis docento por pola kaj ekde 1948 por pola kaj litova lingvoj.
„La novkomenco de polonistiko estas ne nur en Berlino nedisigeble ligita kun la agado de Viktor Falkenhahn.“ tekstas en nekrologo.[7]
En 1951 ĉe Humboldt-universitato en Berlino estis fondita katedro pri polonistiko kaj Falkenhahn fariĝis profesoro kun instrukomisio pri polaj lingvo kaj literaturo, en 1953 profesoro kun plena instrukomisio pri polaj lingvo kaj literaturo kaj en 1959 profesoro kun plena instrukomisio pri polaj lingvo kaj literaturo kaj baltistiko. Per tio la baltistiko kiel scienca fako akiris pli da valoro.
Ĉi-tiun instrukomision li plenumis ĝis sia emeritiĝo en 1968.[8]
En 1957 li habilitiĝis per la scienca verko „Die polnische Verbalrektion und ihre Geschichte“ (La pola verba rego kaj sia historio).[9]
„Kiel altlerneja instruisto Viktor Falkenhahn decide kunagadis en la klerigo de nova generacio de polonistoj kaj baltistoj…“notas Krawielicki kaj Lehmann en la nekrologo.[7]
Li estis kunaŭtoro de Lehrbuch der Polnischen Sprache in 2 Teilen (Lernolibro de pola lingvo duparta)[10] kaj Grammatik der Polnischen Sprache (Gramatiko de pola lingvo)[11]. La bibliografia datumbazo World Cat mencias 27 eldonoj de la gramatiko de pola lingvo inter 1957 kaj 1964 kaj pli da eldonoj de liaj lernolibroj de pola lingvo en du partoj inter 1951 kaj 1969.
Falkenhahn ankaŭ fariĝis membro de Wissenschaftlicher Beirat für Slawistik beim Staatssekretariat für Hochschulwesen (Scienca Konsilantaro pri Slavistiko ĉe Ŝtatsekretaria Ofico pri Altlernejaj aferoj) kaj apartenis al la Nationalkomitee der Slawisten der DDR (Nacia Komitato de Slavistoj de GDR). Li estis prezidanto de Kommission für balto-slawische Beziehungen (Komisiono pri baltaj-slavaj rilatoj). Dum jardekoj li kunagadis en Internationale Kommission für die Erforschung der balto-slawischen Beziehungen beim Internationalen Slawistenkomitee (Internacia Komisiono pri esploro de baltaj-slavaj rilatoj ĉe Internacia Slavista Komitato).[8]
Kiel prezidanto de Baltische Gesellschaft der DDR (Balta Societo de GDR) li zorgis pri disvastigo de konoj pri la kulturo de baltaj popoloj.
Unuajn mallongajn sciencajn kontribuojn Falkenhahn jam publikigis ekde 1934 en litovaj gazetoj. Multaj eseoj aperis en fakaj gazetoj de GDR, Pollando, Litovio aŭ aliloke. Ankaŭ liaj ekspertizoj estis ŝatataj.
„Kiel lingvisto li prefere priskribis lingvohistoriajn problemojn, okupiĝis pri la praslava lingvokomunumo kaj esploris kelkfoje la verban regon en la pola.“ Sed ankaŭ „reliktvortoj de la slava lingvo sur GDR-teritorio, la polaj-litovaj rilatoj, demandoj de ekonomia historio de polonistiko kaj de lingvosciencoj ĝenerale“ interesis lin. Kiel „literatursciencisto Falkenhahn intense okupiĝis pri Mickiewicz kaj pri literatur-lingvistikaj problemoj.“[7]
Pentrado kaj literaturo
redaktiEn Maironis-Muzeo (litove Maironio lietuvių literatūros muziejus) en Kaunas, la centra literatura muzeo de Litovio ne nur troviĝas la korespondaĵoj de Viktor Falkenhahn kun Wilhelm Storost-Vydūnas. En Kaunas ankaŭ estas pentraĵoj, pentritaj de Falkenhahn kaj donacitaj de li al la muzeo. La blogo Prof. Dr. V. Falkenhahn orezentas kelkajn el ili samkiel legprovaĵojn el novelo, verkita de li.
Volumo kun 142 litovaj fabeloj el ĉiuj etnografiaj regionoj de Litovio en traduko de Viktor Falkenhahn aperis en Akademie-eldonejo. Dua eldono aperis en 1982 kaj tria en 1987 (Vidu publikaĵoj).
Interlingvistiko/Esperantologio
redaktiDum la lastaj du jardekoj de sia vivo Viktor Falkenhahn speciale engaĝiĝis pri sciencaj esploroj pri la internacia lingvo Esperanto, ĝian respektadon en sciencaj rondoj kaj la akcepton de la fakoj interlingvistiko kaj esperantologio ĉe la lingvistoj.
Falkenhahn de 1968 ĝis 1981 estis membro de CLE. Post fondo de GDREA en 1981 li estis membro de la Centra Estraro.
Per kontribuoj en la gazeto der esperantist[12] kaj prelegoj dum kunvenoj, seminarioj por kursestroj kaj Distriktaj Esperanto-Renkontiĝoj li kontribuis al la plialtigo de la faka nivelo. Ankaŭ sonkasedoj kun liaj prelegoj rondiris. Li prezentis metodon de komparo de lernunuoj en lernado de Esperanto kaj lernado de germana lingvo, per kio li pruvis ege pli malgrandan laborkvanton por lernado de Esperanto.[13]
Viktor Falkenhahn en 1970 estis kunfondanto kaj de 1970 ĝis 1981 prezidanto de Fakgrupo Interlingvistiko/Esperantologio en Kulturligo. Post li gvidis la lingvisto Georg Friedrich Meier (1919–1992) de 1981 ĝis 1986 kaj la slavisto kaj leksikografo ĉe Zentralinstitut für Sprachwissenschaft der Akademie der Wissenschaften (Centra Instituto por Lingvistiko de Akademio de Sciencoj) Ronald Lötzsch (1931–2018) de 1987 ĝis 1990 la fakgrupon.
La fakgrupo instigis sciencajn studojn, bazajn publikigaĵojn, faksciencajn kontribuojn kaj ĝustajn artikolojn pri interlingvistiko en leksikonoj kaj ellaboris gvidan bibliografion. La membroj abunde prelegis antaŭ diversaj grupoj de ekspertoj.
Specifan efikon havis la du- ĝis tri-tagaj Interlingvistikaj Seminarioj, aranĝitaj unufoje jare en la baltmara kuracloko Ahrenshoop/Darß (unufoje en Zempin/Usedom). Ili posedis la karakteron de lingvistikaj fakkolokvoj. Entute okazis de 1979 ĝis 1988 naŭ temaj seminarioj kun entute ĉirkaŭ 300 partoprenantoj, plejparte lingvistoj, sed ankaŭ pedagogoj kaj kelkaj natursciencistoj. Entute estis prezentitaj 170 prelegoj.
Partoprenintaj sciencistoj per prelegoj de interlingvistoj kaj esperantologoj kaj per ekspoziciita faka literaturo ricevis enkondukon en interlingvistikon kaj esperantologion kaj ofte poste iniciatis prelegojn pri interlingvistikaj demandoj en iliaj altlernejoj, la subtenon de altlernejaj sciencaj skribaĵoj kaj publikigaĵoj.
Sekretario de la fakgrupo estis de 1970 ĝis 1990 Detlev Blanke (1941–2016), kiu doktoriĝis per kompara-lingvistika verko pri vortfarado en la germana kaj en Esperanto en 1976 ĉe Viktor Falkenhahn.[14] En 1991 en Berlino estis fondita Gesellschaft für Interlinguistik (Societo pri Interlingvistiko), plue efektiviganta esencajn celojn de la Fakgrupo Interlingvistiko/Esperantologio.
Persone
redaktiViktor Falkenhahn kvarfoje edziĝis kaj havis kvin infanojn.[3]
Honorigoj
redakti- Ordeno „Polonia Restituta“ (1974)
- Johannes-R-Becher-medalo en oro (Kulturligo)
- Honorinsigno de Centra Laborrondo Esperanto (1981)
Memoraranĝo
redaktiEn antaŭvespero de lia 100-a naskiĝtago Esperanto-Ligo Berlin okazigis en la Lese- und Galeriecafé „MITTENDRIN“ de Kulturverein Prenzlauer Berg e.V. en Berlino, Bornholmer Straße 18 memorvesperon por Viktor Falkenhahn.[15]
Post enkonduko de la moderatoro Fritz Wollenberg, prezidanto de la Jubilea Komisiono de Esperanto-Ligo Berlin[16], pri personeco, vivo kaj verko de Falkenhahn prelegis Friedhilde Krause (1928-2014), slavistino, biblioteksciencistino kaj Ĝenerala Direktorino de la Ŝtata Biblioteko en Berlino 1977-1988, Leonas Stepanauskas, publicisto, kaj Detlev Blanke, prezidanto de Gesellschaft für Interlinguistik, pri ilia kunlaboro kun Falkenhahn en la koncernaj fakoj.
Friedhilde Krause ekde 1947 studis ĉe Falkenhahn kaj kunlaboris kun li poste en la altlernejo kaj en komisionoj pri baltistiko, Leonas Stepanauskas kune agadis kun Falkenhahn ekde 1964 en la Baltistenkreis zu Berlin (Rondo de baltistoj en Berlino)[17], kaj Detlev Blanke en Esperanto-Asocio en Kulturligo kaj en la Fakgrupo Interlingvistiko/Esperantologio.
Blanke resumis dum la aranĝo, ke Falkenhahn „la sciencan okupon“ pri la mondlingva ideo „antaŭenpuŝis en GDR“. „Li ĉiam parolis energie kaj varme kaj baldaŭ rimarkis, ke li kiel lingvisto povas ludi motoran rolon en nefacila tempo…“[18]
Publikigaĵoj (elekto)
redaktiLa bibliografia datumbazo listigas entute 146 publikigaĵojn en 4 lingvoj de 38 verkoj de Falkenhahn.
- Viktor Falkenhahn: Der Übersetzer der litauischen Bibel Johannes Bretke und seine Helfer. In: Beiträge zur Kultur- und Kirchengeschichte Altpreussens. (= Schriften der Albertus-Universität: Geisteswissenschaftliche Reihe. Band 31). Ost-Europa-Verlag, Königsberg u. a. 1941. (La tradukinto de la litova Biblio Johannes Bretke kaj liaj helpantoj)
- Viktor Falkenhahn, Walter Zielke, Alice Stern: Lehrbuch der polnischen Sprache = Jezyk polski / Teil: 1, Polnisch, Deutsch, Verlag Volk u. Wissen, Berlin u. a. 1951. (Lernolibro de pola lingvo, parto 1)
- Viktor Falkenhahn: Die polnische Verbalrektion und ihre Geschichte. Humboldt-Universität, Habil.-Dissertation, Berlin 1957 (La pola verba rego kaj ĝia historio)
- Viktor Falkenhahn, Walter Zielke: Grammatik der polnischen Sprache. Volk und Wissen, Berlin 1957. (Gramatiko de pola lingvo)
- Viktor Falkenhahn: Zum Problem des "Homerischen" im "Pan Tadeusz" von Adam Mickiewicz. 1958.
- Viktor Falkenhahn, Walter Zielke, Alice Stern: Lehrbuch der polnischen Sprache = Jezyk polski / Teil 2, Polnisch, Deutsch, Verlag Volk u. Wissen, Berlin u. a. 1960.
- Viktor Falkenhahn: Sprachwissenschaftliche Betrachtungen zur Rolle und Struktur des Esperanto (Lingvosciencaj konsideroj pri la rolo kaj strukturo de Esperanto). In: der esperantist. 4, Nr. 18/19, Deutscher Kulturbund, Berlin 1968, p. 3–11, 17–18. (zweisprachig)
- Viktor Falkenhahn: Zur Frage einer Welthilfssprache. Ein Vergleich der Lerneinheiten im Deutschen und im Esperanto. In: der esperantist. 9, Nr. 59/60, Deutscher Kulturbund, Berlin 1973, S. 10–18. (Komparo de lernunuoj en la germana kaj en Esperanto)
- Bronislava Kerbelyte (Hrsg.): Litauische Volksmärchen. Übersetzt von Viktor Falkenhahn. 2., korr. Auflage. Akademie-Verlag, Berlin 1982. (Litovaj popolfabeloj)
- Viktor Falkenhahn: Einleitungswort zur zweiten Auflage – W. Storost-Vydūnas: Sieben Hundert Jahre deutsch-litauischer Beziehungen. Erinnerungen und Ansichten eines Deutschen. In: Wilhelm Storost-Vydunas: Sieben Hundert Jahre deutsch-litauischer Beziehungen. Kulturhistorische Darlegungen. Chikago 1982, p. 479–486. (erweiterter Nachdruck der Ausgabe Tilsit 1932)
Literaturo
redakti- R. Krawielicki, U. Lehmann: Nekrolog In memoriam Viktor Falkenhahn. In: Zeitschrift für Slawistik. Akademie-Verlag, Berlin 1988, 1,151 (Nekrologo)
- Viktor Falkenhahn. In: Zeitschrift für Slawistik. Heft 1, Akademie-Verlag, Berlin 1974, p. 142–143.
- Alois Hermann: Viktor Falkenhahns Verdienste um die Entwicklung der Polonistik und Baltistik. In: : Wissenschaftliche Zeitschrift der Humboldt-Universität zu Berlin: Gesellschafts- und sprachwissenschaftliche Reihe Band 12, p. 107–109.
- Jan Conrad: Rezension zu „Helmut Wilhelm Schaller: Geschichte der Slawischen und Baltischen Philologie an der Universität Königsberg. Peter Lang, Frankfurt am Main u. a. 2009, ISBN 978-3-631-57701-1“ In: Archivum Lithuanicum. 17, 2015, ISSN 1392-737X, S. 351–364.
- Detlev Blanke: Interlingvistoj el Berlin. Viktor Falkenhahn. In: Fritz Wollenberg (Red.): Esperanto. Lingvo kaj kulturo en Berlino. Jubilea Libro 1903–2003. Mondial, New York/ Berlin 2006, p. 222–223.
- Wilhelm Storost-Vydūnas: Sieben-hundert Jahre deutsch-litauischer Beziehungen. Rûta-Verlag, Tilsit 1932
- Vacys Bagdonavičius: Vydūnas und sein Wirken im Zusammenhang deutsch-litauischer Beziehungen. In: Vacys Bagdonavičius, Aušra Marišiūtė-Linartienė, Britta Storost, Miroslaw Danys (Hrsg.): Vydunas und Deutsche Kultur. Neue Perspektiven zum 150. Geburtstag des preußisch-litauischen Brückenbauers und 100. Jahrestag der Unabhängigkeitserklärung Litauens. (= Geschichte – Forschung und Wissenschaft. Band 58). 2., erweiterte Auflage. LIT-Verlag Dr. W. Hopf, Berlin 2018, p. 11–24.
- Leonas Stepanauskas: Wilhelm Storost-Vydūnas in seinen letzten Lebensjahren. In: Vacys Bagdonavičius, Aušra Marišiūtė-Linartienė, Britta Storost, Miroslaw Danys (Hrsg.): Vydunas und Deutsche Kultur. Neue Perspektiven zum 150. Geburtstag des preußisch-litauischen Brückenbauers und 100. Jahrestag der Unabhängigkeitserklärung Litauens. (= Geschichte – Forschung und Wissenschaft. Band 58). 2., erweiterte Auflage. LIT-Verlag Dr. W. Hopf, Berlin 2018, p. 75–76.
- Detlev Blanke: Georg Friedrich Meier (1919–1992) und seine Rolle bei der Entwicklung der Interlinguistik in der DDR. In: Sabine Fiedler (Hrsg.): Die Rolle von Persönlichkeiten in der Geschichte der Plansprachen. Beiträge der 19. Jahrestagung der Gesellschaft für Interlinguistik e.V., 27.–29. November 2009 in Berlin. (= Beiheft. 17). Berlin 2010.
Retaj ligoj
redakti- Viktor Falkenhahn en la bibliografia datumo WorldCat
- Prof. Dr. V. Falkenhahn – Noveloj, pentraĵoj, fotoj Arkivigite je 2016-02-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Germanlingva prelego pri Esperanto (dekstre malsupre alklakebla en du partoj pro la longa daŭro)
Referencoj
redakti- ↑ Wilhelm Storost-Vydūnas: Siebenhundert Jahre deutsch-litauischer Beziehungen. Rūta-Verlag, Tilsit 1932.
- ↑ 3,0 3,1 Leonas Stepanauskas: Wilhelm Storost-Vydūnas in seinen letzten Lebensjahren. In: Vacys Bagdonavičius, Aušra Marišiūtė-Linartienė, Britta Storost, Miroslaw Danys (Hrsg.): Vydunas und Deutsche Kultur. Neue Perspektiven zum 150. Geburtstag des preußisch-litauischen Brückenbauers und 100. Jahrestag der Unabhängigkeitserklärung Litauens. In: Geschichte – Forschung und Wissenschaft. Band 58, LIT-Verlag Dr. W. Hopf, 2. erweiterte Auflage, Berlin 2018, p. 75–76.
- ↑ Viktor Falkenhahn: Einleitungswort zur zweiten Auflage – W. Storost-Vydūnas: Sieben Hundert Jahre deutsch-litauischer Beziehungen. Erinnerungen und Ansichten eines Deutschen. In: Wilhelm Storost-Vydunas: Sieben Hundert Jahre deutsch-litauischer Beziehungen. Kulturhistorische Darlegungen. Chikago 1982 (erweiterter Nachdruck der Ausgabe Tilsit 1932), p. 479–486.
- ↑ Viktor Falkenhahn: Der Übersetzer der litauischen Bibel Johannes Bretke und seine Helfer. In: Beiträge zur Kultur- und Kirchengeschichte Altpreussens, Schriften der Albertus-Universität: Geisteswissenschaftliche Reihe. Band 31, Ost-Europa-Verlag, Königsberg u. a. 1941, 487 S.
- ↑ Jan Conrad (Humboldt-Universität zu Berlin): Rezension von Helmut Wilhelm Schaller: Geschichte der Slawischen und Baltischen Philologie an der Universität Königsberg, Peter Lang, Frankfurt am Main u. a. 2009, ISBN 978-3-631-57701-1, p. 359.
- ↑ 7,0 7,1 7,2 R. Krawielicki, U. Lehmann: Nekrolog In memoriam Viktor Falkenhahn. In: Zeitschrift für Slawistik, Akademie-Verlag, Berlin, 1988, 1,151
- ↑ 8,0 8,1 Viktor Falkenhahn. In: Zeitschrift für Slawistik, Heft 1, p. 142–143, Akademie-Verlag, Berlin 1974.
- ↑ Viktor Falkenhahn: Die polnische Verbalrektion und ihre Geschichte. Humboldt-Universität, Habil.-Dissertation, Berlin 1957.
- ↑ Viktor Falkenhahn, Walter Zielke, Alice Stern: Lehrbuch der polnischen Sprache = Jezyk polski / Teil: 1, Polnisch, Deutsch, Verlag Volk u. Wissen, Berlin [u. a.] 1951, 266 S Viktor Falkenhahn, Walter Zielke, Alice Stern: Lehrbuch der polnischen Sprache = Jezyk polski / Teil 2, Polnisch, Deutsch, Verlag Volk u. Wissen, Berlin [u. a.] 1960, 243 S.
- ↑ Viktor Falkenhahn, Walter Zielke: Grammatik der polnischen Sprache, Volk und Wissen, Berlin 1957, 256 S
- ↑ Viktor Falkenhahn: Sprachwissenschaftliche Betrachtungen zur Rolle und Struktur des Esperanto (Lingvosciencaj konsideroj pri la rolo kaj strukturo de Esperanto). In: der esperantist. 4, Nr. 18/19, p. 3–11, 17–18 (dulingva), Deutscher Kulturbund, Berlin 1968
- ↑ Viktor Falkenhahn: Zur Frage einer Welthilfssprache. Ein Vergleich der Lerneinheiten im Deutschen und im Esperanto. In: der esperantist. 9, Nr. 59/60, p. 10–18, Deutscher Kulturbund, Berlin 1973.
- ↑ Detlev Blanke: Georg Friedrich Meier (1919–1992) und seine Rolle bei der Entwicklung der Interlinguistik in der DDR. . In: Beiheft 17 "Die Rolle von Persönlichkeiten in der Geschichte der Plansprachen". Beiträge der 19. Jahrestagung der Gesellschaft für Interlinguistik e.V., 27.–29. November 2009 in Berlin. Herausgegeben von Sabine Fiedler. Berlin 2010.
- ↑ Programflugfolio de Kulturverein Prenzlauer Berg e. V. por februaro 2003.
- ↑ Okaze de la jubileo 100 jaroj Esperanto en Berlino en 2003 Esperanto-Ligo Berlin okazigis apud la ĉefevento en la Pola Instituto Berlino la 22-an de novembro kelkajn memoraranĝojn, ekzemple tiun okaze de la 100-a naskiĝtago de Viktor Falkenhahn en februaro kun la Kulturverein Prenzlauer Berg e. V. kaj tiun okaze de la 100-a naskiĝtago de la filmreĝisoro kaj Esperanto-verkisto Jan Fethke en marto kun la Pola Instituto Berlino kaj la filmteoatro Babylon. Fritz Wollenberg: Aranĝoj en la Jubilea Jaro 2003. En: Berlina Informilo. Esperanto-Ligo Berlin, Berlino 2003.
- ↑ Rainer Eckert (kunlabore kun Artūras Judžentis, Helmut Wilhelm Schaller, Stephan Kessler kaj Jolanta Guesdon-Vaiciunaite): Der Baltistenkreis zu Berlin e.V. und seine Vorgängereinrichtung. Peter Lang GmbH, Internationaler Verlag der Wissenschaften, New Edition (7. Oktober 2015). antaŭvorto (germanlingve)[rompita ligilo]
- ↑ Fritz Wollenberg: Viktor Falkenhahn und die Gründung der Fachgruppe Interlinguistik/Esperantologie vor 50 Jahren. En: Esperanto aktuell n-ro 264 (6/2020), Germana Esperanto-Asocio (eld.) Berlino.