7-a Pintokunsido de la Amerikoj

La 7-a Pintokunsido de la Amerikoj estis pintokunsido okazinta en Panamo inter la 10-a kaj 11-a de aprilo 2015.[1]

Enkonduko redakti

Pintokunsido de la Amerikoj kunigas la ŝtatestrojn de la Amerika kontinento kiuj estas membroj de la Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj, por pridiskuti politikajn aferojn, reaserti la komunajn principojn kaj plani kunajn agojn naci- kaj region-skale cele al superi la nunajn kaj estontecajn defiojn kiujn havas la landoj de Ameriko.

Ĉeesto de Kubo redakti

Dum la 6-a pintokunsido, pluraj ŝtatestroj el la tuta politika spektro diris ke la sekva pintkunveno nepre inkludu al Kubo. La Ŝtatoj membroj de ALBA anoncis ke ili malhelpus la okazigon de la 7-a pintkunveno se oni ne invitos Kubon al ĝi. Tial la panama registaro anoncis la oficialan inviton al Kubo la 1-an de aŭgusto 2014.[2][3] La 12-a de decembro, la Ministerio pri Eksteraj Rilaroj de Panamo anoncis la partoprenon de Kubo en la pintkunveno.[4]

La proparolanto de la usona ministrejo por eksterlandaj aferoj, Jen Psaki, avertis ke la ĉeesto de Kubo en la pintkunveno estus moko al la spirito de la Tutamerika Demokratia Ĉarto.[5] Tamen, alia dungito de tiu usona ministrejo nerekte esprimis ke Usono ne kontraŭas la partoprenon de Kubo en la pintkunveno.[6]

Venezuelo redakti

La 6-a de aprilo 2015, 24 eks-Prezidantoj publikigis sciigon por denonci kion ili opiniis ke estis «demokratia difekto» en Venezuelo, fare de la registaro de Nicolás Maduro. La sciigo petas la tujan liberigon de la «politikaj arestitoj» en tiu lando. Inter la eks-Ŝtatestroj kiu subskribis tiun sciigon estas: Jorge Quiroga (Bolivio); Sebastián Piñera (Ĉilio): Andrés Pastrana, Álvaro Uribe kaj Belisario Betancur (Kolombio); Miguel Ángel Rodríguez Echeverría, Rafael Ángel Calderón Fournier, Laura Chinchilla, Óscar Arias kaj Luis Alberto Monge (Kostariko), Osvaldo Hurtado (Ekvadoro); Alfredo Cristiani kaj Armando Calderón (Salvadoro); Felipe González[7] kaj José María Aznar (Hispanio); Felipe Calderón kaj Vicente Fox (Meksiko), Mireya Moscoso (Panamo), Alejandro Toledo (Peruo) kaj Luis Alberto Lacalle (Urugvajo).[8] La Prezidantino de Brazilo, Dilma Rousseff, diris ke «La landoj kiuj estas membroj de Unasur, kiuj partoprenas la Pintokunsidon, la Pintokunvenon de la Amerikoj, havas hodiaŭ la absolutan intereson pri pli granda libereco, ke ne estu niveloj da violento en la stratoj, ĉiuj ni havas tiun intereson»...«Ni ne pensas ke la plej bona rilato kun la opozicio estas enkarcerigi iun ajn (…), se tiu persono ne faris krimon, ne povas estis enkarcerigita». [9]

Siaparte, la Prezidanto de Venezuelo Nicolás Maduro donis al la Prezidanto de Usono, Barack Obama, subskribojn kolektitajn en sia lando kontraŭ la dekreto usona kiu diras ke Venezuelo estas «eksterordinara minaco por la nacia sekureco de Usono». La subsekretario usona por aferoj el la okcidenta hemisfero, Roberta S. Jacobson, diris de la punojn «ne celis damaĝi al venezuelanoj aŭ al la tuto de la venezuela registaro».[10]

Ĉeestintaj landoj redakti

Pli ol 30 landoj el Ameriko estis invititaj al ĉi tiu kunsido, kiun partoprenis Prezidantoj, Ĉefministroj, Kancelieroj kaj delegitoj oficialaj de la landoj el Latin-Ameriko, Karibio, Usono, Kanado kaj Kubo.

Lando Reprezentanto Posteno
  Antigvo kaj Barbudo Gaston Browne Ĉefministro
  Argentino Cristina Fernández de Kirchner Prezidanto
  Bahamoj Perry Christie Ĉefministro
  Barbado Freundel Stuart Ĉefministro
  Belizo Dean Barrow Ĉefministro
  Bolivio Evo Morales Prezidanto
  Brazilo Dilma Rousseff Prezidanto
  Kanado Stephen Harper Ĉefministro
  Ĉilio Heraldo Muñoz Kanceliero
  Kolombio Juan Manuel Santos Prezidanto
  Kostariko Luis Guillermo Solís Prezidanto
  Kubo[11] Raúl Castro Ruz Prezidanto
  Dominiko Roosevelt Skerrit Ĉefministro
  Ekvadoro Rafael Correa Prezidanto
  Usono Barack Obama[12] Prezidanto
  Salvadoro Salvador Sánchez Cerén Prezidanto
  Grenado Keith Mitchell Ĉefministro
  Gvatemalo Otto Pérez Molina Prezidanto
  Gujano Donald Ramotar Prezidanto
  Haitio Michel Martelly Prezidanto
  Honduro Juan Orlando Hernández Prezidanto
  Jamajko Portia Simpson-Miller Ĉefministro
  Meksiko Enrique Peña Nieto Prezidanto
  Nikaragvo Daniel Ortega Prezidanto
  Panamo Juan Carlos Varela Prezidanto
  Paragvajo Horacio Cartes Prezidanto
  Peruo Ollanta Humala Prezidanto
  Dominika Respubliko Danilo Medina Sanchez Prezidanto
  Sankta Lucio Kenny Anthony Ĉefministro
  Sankta-Kito kaj Neviso Timothy Harris Ĉefministro
  Sankta Vincento kaj la Grenadinoj Ralph Gonsalves Ĉefministro
  Surinamo Dési Bouterse Prezidanto
  Trinidado kaj Tobago Kamla Persad-Bissessar Ĉefministro
  Urugvajo Tabaré Vázquez Prezidanto
  Venezuelo Nicolás Maduro Prezidanto
   Vatikanurbo Pietro Parolin[13] Ŝtatsekretario
  UNO Ban Ki-moon Ĝenerala Sekretario

Referencoj redakti

Ekteraj ligiloj redakti