86-a SAT-Kongreso 2013

(Alidirektita el 86-a SAT-kongreso)

La 86-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazis inter la 28-a de julio kaj 4-a de aŭgusto 2013 en Madrido, Hispanio. Antaŭe la kongreso okazis la lastan fojon en Hispanio en 2002.

86-a SAT-Kongreso 2013
Loko Madrido
Ekde 28-a de julio 2013[1]
Ĝis 4-a de aŭgusto 2013[2]
Organizanto Sennacieca Asocio Tutmonda
← Antaŭa Sekva →
vdr
emblemo de SAT
Kovrilpaĝo de la kongreslibro montranta kontrastajn madridajn bildojn nome unue festan eventon de la fino de la 18a jarcento aŭ komenco de la 19a fare de Goya kaj alian lukteman de la komenco de la 21a jarcento en Sunporda Placo (vidu movadon 15-M), tiu kaŝita pro teknikaj kialoj.
Resumo pri la kongreso

La kongresejo kaj loĝejo estis la universitata studenta restadejo Chaminade. En la ekskursa tago oni vizitis Toledon. Inter la 5-a kaj 8-a de aŭgusto okazis la postkongreso kun vizitoj al la najbaraj urboj Avilo, Segovio, krom vizito al lokoj de romaniko en la nordo de la provinco Madrido.

Aliĝis 104 kongresanoj, el kiu deko ne povis ĉeesti, dum proksimume sama nombro partoprenis sen aliĝi. La Organiza Kongres-Komitato estis komponita de Pedro Sanz, Miguel Fernández (arta programo), Kani (ekskursoj), Félix Lobo (administrado kaj financoj), David Rodríguez (grafiko), Rikardo Biurrún (libroservo), Darío Rodríguez (perreta diskonigado), Manuel Parra (ekspozicio kaj ekskurso al Segovio), Toño del Barrio (kongressako), Andreo Hoaro kaj Diana Riŝar (kongreslibro), Jorge Camacho (tradukado) kaj Brandon Sowers (helpanto).

Ekaperis dum tiu ĉi kongreso diversaj verkoj eldonitaj por tiu celo, nome de Miguel Fernández lia nova libro Poezio: armilo ŝargita per futuro, antologia kolekto de socie engaĝita, revolucia poezio, kaj fare de la Eldona Fako Kooperativa de SAT (SAT-EFK) la atendita filmo Esperanto de Dominique Gautier, kiun SAT-EFK financis kaj nova bildrakontaro de Serĝo Sir': BoRoKo – Bildaj Resumoj de Klasikaĵoj, volumo de bildstrie rerakontitaj klasikaj verkoj.

Programo redakti

 
Diversaj neesperantaj organizoj prezentas kiel kaj kial ili apogas esperanton.

Matene okazis la kongresaj ĝeneralaj kunsidoj, dum tagmeze la kunvenoj de la frakcioj (liberecana, sennaciisma, ekologiisma kaj komunista), vegetara sekcio kaj Poresperanta fako. Posttagmeze kaj vespere okazis prelegoj kaj nokte distra programo. Dum la tuta semajno estis ekspoziciitaj paneloj de la Hispana Esperanto Federacio pri Esperanto en la hispana por hispanparolantoj kiuj tiam loĝis en la kongresejo. Dimanĉe la 28a okazis akceptado de kongresanoj kaj Interkona vespero dum gustumado de tipa hispana sangrio.

Lunde la 29-an frumatene ekfunkciis la Libroservo dum oni prezentis novaj eldonaĵojn kaj okazis legado fare de Dinko Matkovic de aforismoj el sia libro Cerbaj impulsoj. Poste okazis Malfermo de la kongreso kun partopreno de Vinko Markovo, Prezidanto de la Plenumkomitato de SAT, kaj poste Komuna fotado ĉe la naĝejo de la kongresejo. Posttagmeze okazis la Unua ekskurso tra Madrido kaj vespere koncerto de JoMo.

Marde, 30-an de Julio okazis Lerno-rondo gvidata de Miguel G. Adúriz pri “Kiel fari kaj prezenti esperantajn filmojn”.[3] Poste projekciado de la dokument-filmo “Mondcivitanoj” kaj debato (hispanlingve, kun samtempa tradukado) pri migrantoj kaj landlimoj. Prezentis la filmeton ties reĝisoro Natalia Román kaj partoprenis la debaton aktoroj de la filmo kaj aliaj aktivuloj laborantaj ĉi-terene. Posta debato (hispanlingve, kun samtempa tradukado) temis pri “Esperanto ekster Esperantujo. Simpatio al Esperanto ĉe alternativaj komunikiloj” kun partopreno de gazetoj Tierra y Libertad, Germinal, CNT, Estudios, kaj internacia traduk-reto Tlaxcala (kun apero de la koruso Solfónica rilata al la movado 15-M). Post la vespermanĝo okazis la dua ekskurso tra Madrido.

 
Prelego de Brandon Sowers pri “Lastatempaj sociaj luktoj en Usono kaj ilia historia kunteksto”.

Merkrede, 31-an de Julio okazis Lerno-rondo gvidata de Jorge Camacho pri gazetfarado (Beletra Almanako)[4], Prelego de Vjekoslav Markov pri “Volontuloj de balkanaj landoj kiuj partoprenis al la civila milito en Hispanio kaj batalis ĉe la flanko de la respublikanoj”,[5] Prelego de Brandon Sowers pri “Lastatempaj sociaj luktoj en Usono kaj ilia historia kunteksto”,[6] Prelego de Michael Leibman pri “Naturo kaj ekonomio”,[7] kaj Prelego de Pedro Zurita pri “Esperanto kaj la socia inkluzivigo de blinduloj” estante blindulo li mem.[8] Lorenzo Noguero legis prelegon de Antonio Marco Botella nome Eŭropo kaj Al-Andalus historie.[9]

Ĵaŭde, 1-an de Aŭgusto okazis la Tuttaga ekskurso al Toledo kaj post la reveno oni spektis la filmon “Esperanto” de Dominiko Gaŭtiero (kun prezentado fare de Vito Markovo).

 
Prelego de Pedro Zurita pri “Esperanto kaj la socia inkluzivigo de blinduloj”

Vendrede, 2-an de Aŭgusto okazis Lerno-rondo pri “Peĉakuĉo” (serio de mallongaj prelegetoj pri diversaj temoj), gvidata de Manuel Pancorbo, Prelego de Brandon Sowers pri “Esperantofilmoj”,[10] Prelego de Toño del Barrio pri “Ideologiaj tendencoj en la hispana Esperanto-movado”,[11] Prelego de Félix Jiménez Lobo, aktivulo pri etikaj bankoj, pri “Sociala kaj solidara ekonomio: lastaj tendencoj en Hispanio”[12] kaj Prelego de Miguel Fernández pri “Kontestema, engaĝiĝinta, socia kaj revolucia Poezio”, kadre de prezento de la libro Poezio : armilo ŝargita per futuro intence eldonita por tiu ĉi kongreso. Poezio: armilo ŝargita per futuro estas ne simpla kompilo de multnombraj poemoj (entute 182 el 35 aŭtoroj), sed vaste komentita antologio de ĉefe hispanlingvaj engaĝiĝintaj lirikaĵoj zorge elektitaj kaj esperantigitaj kun rigoro kaj poezia sento.[13] Post la vespermanĝo okazis Prelego de Manuel Pancorbo pri “Komunikado kun eksterteranoj” kaj ĉefe pri la klopodoj sendi mesaĝojn al ili fare de NASA kaj aliaj sciencaj instancoj.[14]

Sabate, 3-an de Aŭgusto okazis Prelego de Toño del Barrio pri “El idioma Esperanto y la asociación mundial anacional SAT” (hispanlingve) kaj Lerno-rondo gvidata de Jorge Camacho pri poezio, Prelego de Vladimir Bespalov pri “Komunista internacia agado”, pri Komunista Partio de Rusio, pri ties internacia agado kaj pri aktiveco de rusiaj KEK-anoj en IKEK (Internacia Komunista Esperantista Kolektivo), pri ties organo Internaciisto, kies redakcio kaj presejo situas en Hispanio, Prezentado fare de Franjo Leveque de la venonta SAT-kongreso okazonta en Dinano, Bretonio, Francio kaj Prelego de Prado Esteban pri “Virinoj kaj Revolucio”[15]. Post la vespermanĝo realiĝis Kolektiva Spektaklo “Vivu la teatro!” kondukita de Miguel Fernández kaj Ana Manero.

Dimanĉe la 4an de Aŭgusto oni fermis la kongreson, sed ankoraŭ okazis lasta promenekskurso tra Madrido (Retiro) kaj kiel postkongreso Lunde, 5-an de Aŭgusto Tuttaga ekskurso “Vojaĝo al la Mezepoko”, kun Félix Rodrigo Mora, Marde, la 6-an de Aŭgusto Tuttaga ekskurso al Segovio (Segovia) kaj Merkredo, 7-an de Aŭgusto Tuttaga ekskurso al Avilo (Ávila).

Ekskursoj redakti

Tra Madrido redakti

 
Kongresanoj aŭskultas informon pri historia okazo de la unuaj tagoj de la Hispana Enlanda Milito nome Sieĝo al la Montokazerno kiu estis kie nun estas tiu parko.

Por la unua ekskurso tra Madrido oni eliris el la Sunporda Placo, hispane Puerta del Sol (kiel plej konata urbocentro, kun plejmultaj historiaj okazoj en 1808, ĉefa arestejo dum jardekoj, populara 20-jarcenta kutimo de jarfinaj vinberoj, km 0, simbolo de la urso, omaĝo al Karolo la 3-a, revolucia surstrata kunsidejo por 15M), placo Callao, ĉefa madrida strato Gran Vía (plej konata strato por vendejoj kaj kinejoj), Placo de Hispanio (kaj monumento al Cervantes), Templo Debod (elprenita el Egipto kaj historia okazo de la Montokazerno dum la Hispana Enlanda Milito), Senato (kampanjo kontraŭsenata), al strato Bailén (Reĝa Palaco, Placo Orienta, ege uzata dum la frankismo, Viadukto, historia memmortigejo), Plaza de la Villa (tri epokoj, domoj de verkistoj), Plaza Mayor (nuna plej turisma loko), Palaco Sankta Kruco al Tirso de Molina (kie okazis libera akceptado ĉe sindikatejo de CNT).

La dua ekskurso tra Madrido komencis kiel omaĝo ĉe la statua monumento al advokatoj de Atoĉa murditaj de faŝistoj dum la 1970-aj jaroj pro la Hispana Transiro al la demokratio, kun kanto kaj oferdono de po unu dianto fare de reprezentantoj de la kvin kontinentoj. Strato kaj placo Atoĉa (stacidomo, monumento 11M, manifestacioj, Muzeo Reĝino Sofia,...), dekliva strato Claudio Moyano, tra Retiro ĝis la statuo de la diablo (Falinta Anĝelo), Promenejo Prado, Muzeo Prado, Neptuno (nuna triumfejo por futbalteamo atletikamadrida kaj surstrata movado kontraŭparlamenta), placo Cibeles (nuna triumfejo por futbalteamo realmadrida kaj klarigo pri itineroj de manifestacioj, Hispana Banko, Armea Ministerio).

La tria ekskurso tra Madrido komencis ĉe placo Cibeles al Pordego Alkalao, tra Parko Retiro (baseno, promenejo Kubo ĝis la statuo de la diablo).

Al Toledo redakti

 
Kongresanoj de kvin naciecoj kun Toledo fone.

La tuttaga ekskurso vizitis Toledon, Hispanio, ĵaŭde la 1an de aŭgusto. Temas pri tre interesa historia proksima urbo al Madrido, iam hispania ĉefurbo, kiu estis iam ĉefurbo kaj de diversaj ŝtatoj (visigota, araba, hispania) kaj de diversaj kulturoj (romianoj, judoj) pro kio interesas partikulare al esperantistoj supozeble pretaj interesiĝi pri kulturdiverseco. Tiele oni povis kontempli kaj ĝui diversajn monumentojn de tiuj ĉiuj kulturoj, epokoj kaj arkitekturoj, kiaj arabaj pordegoj en murego, islama moskeo deekstere, judaj sinagogoj, el kiuj unu estas muzeo pri la judhispana kulturo, katedralo katolika, ktp. Unu el la interesaj detaloj historie estas ke en Toledo estis mezepoka Toleda Tradukskolo tra kiu pasis la antikva kulturo el araboj kaj judoj al la kristana Eŭropo. Krome la tuto de la urbo interesas kiel defenda praurbo ĉirkaŭata de rivero Tejo kaj krutaj deklivoj, scenejo laŭlonge de la historio de multaj bataloj kaj malmultaj konkeroj. Aliaj kromaĵoj estas la figuro de fama pentristo El Greco, nome “La Greko”, alia ekzemplo de transkultureco, nome en la Renesanco, el Kreto al Toledo, kie li loĝis kaj laboris, kaj la fakto ke ĉirkaŭ la Toleda Alkazaro okazis somere de 1936 fama batalo nome Sieĝo de la Alkazaro.

 
La entombigo de la grafo Orgaz de El Greco

Post mallonga restado ĉe rigardejo de la ŝoseo Valle por havigi plej ampleksan ĉirkaŭkonon de la urbo, oni trakuris la urbon al la Muzeo de la Koncilioj aŭ Visigota Muzeo, kie videblas valoraj artaĵoj, kiaj estas i.a. la kopioj de la t.n. visigota ora trezoro (ornamokronoj) de Guarrazar kaj de romi-epoka sarkofago kun interesa bildo de tri saĝuloj, antaŭuloj de la tri magoj el la kristana legendo. La ornamo de la iama preĝejo miksas araban (kaj eĉ islaman vortojn) kun romanikaj pentraĵoj. Ekstere bela turo mudeĥara rigardas al monumento al Garcilaso de la Vega. Poste oni piediradis tra la juda kvartalo ale al la Sinagogo Tránsito kaj Sefarda Muzeo. Temas pri restaŭrita sinagogo kaj muzeo pri la historio de la hispanaj judoj, nomataj sefardoj, kiun oni vizitis detale. Kelkaj kongresanoj memoris similan viziton al sinagoga muzeo sefarda en Sarajevo, Bosnio, kien iris kelkaj forpelitaj toledaj judoj. La judoj en Toledo konsistigis komunumon gravan kaj eĉ nepran por la financa bonfarto de la kristana monarkio.

En la Muzeo El Greko ĝueblas pentraĵoj de la fama greka pentristo Doménikos Theotokópoulos (1541-1614), alnomata “El Greco” (la Greko), kiu vivis kaj mortis en ĉi urbo kaj senmortigis ĝin per kelkaj el siaj verkoj. Tie videblis lia Vidaĵo kaj mapo de Toledo, unu el la unuaj konataj turismaj mapoj, kaj liaj portretoj de kelkaj apostoloj; krome la aliaŭtoraj pentraĵoj en ĝi helpas la vizitanton spiri la etoson propran al la epoko de la greka majstro. Por aranĝi ĉi muzeon oni rekonstruis domon laŭe al la modelo de tiutempaj nobelaj domoj, sed la loĝejo de la pentristo fakte staris apude, ĝuste sur la sama loko, kie nun troviĝas la ĝardeno. Krom rigardi la pentraĵojn, eblis tie ankaŭ spekti filmetojn pri la pentrarto de El Greko. Dum la unua grupo de la kongresanoj vizitis tiun muzeon, la dua grupo povis viziti apudan lokon, kie videblas nur unu pentraĵo, sed certe la plej fama el la verkoj de la Greko, nome La entombigo de la grafo Orgaz kaj ankaŭ aliaj povis viziti la apudan preĝejon kie nun estis sinagogo de arabstila arkitekturo (Sinagogo la Blanka).

Posttagmeze oni trakuris la urbon, oni rigardis la interesajn fasadojn de la Katedralo de Toledo, kaj de tie al la urbocentra areo Placo Zocodover-Alkazaro-Sankta Kruco. Ĉe la Alkazaro, oni parolis pri la fama sieĝo al ĝi farita en 1936 kadre de la hispana enlanda milito kaj pri aliaj aferoj rilataj al la urbo. Sur la renesanca fasado de la Muzeo Sankta Kruco vidiĝas kuglo-spuroj el la menciita epizodo de la hispana enlanda milito. Interne, viziteblis muzeeto pri ceramikaĵoj kaj pli ampleksa muzeo kun, inter aliaj kuriozaj objektoj, kelkaj interesaj veraj pentraĵoj de la Greko, kune kun aliaj sam-etosaj. De tie, profitante descendan deklivon, oni ankoraŭ faris belan promenadon por viziti kvar pordegojn kaj unu apudan moskeon, interesajn ankaŭ de ekstere. La pordegoj jenas: Alarcones, Suno (apud la moskeo), Nova Bisagra kaj Malnova Bisagra aŭ de Alfonso la 6-a.

Postkongresaj ekskursoj redakti

 
Al romanika portikaro

La 5-an de aŭgusto oni vojaĝis... al la Mezepoko, nome en apartaj vilaĝoj de la nordo de la provinco Madrido kaj iome al la provinco Segovio. La celo de la vojaĝo estis koni la lokojn ligitajn al la tiel nomata "concejo abierto" (malferma konsilio) kaj al la forua leĝaro, al la komunuma reĝimo, al la interhelpaj sistemoj, al la popola romanika arto, kaj la historian kadron ene de kiu ĉio ĉi disvolviĝas, relative proksime de Madrido. Oni vizitis, de oriento al okcidento : Talamanca de Jarama kaj Torremocha de Jarama (enhavanta romanikan surmuran pentraĵon de la 13-a jarcento, kiu entenas, enskribita, la vorton "concejo" (konsilio)), ĉio ĉi ene de la Madrida Komunumo. Poste oni transpasis la montaron tra monto-pasejo kaj, jam en la provinco Segovia, oni vizitis la romanikajn preĝejojn de Perorrubio kaj Duratón kaj, vojaĝ-fine, oni atingis Sepúlveda (Preĝejo de El Salvador, de la jaro 1093, kaj promenado tra la urbo, vere mezepokeca). La ĉiĉerono estis Félix Rodrigo Mora, aŭtoro de la libro "Tiempo, historia y sublimidad en el románico rural" (Tempo, historio kaj sublimeco en la ĉekampara romanika arto).

 
Esperantistoj ĉe la akvedukto

La 6-an de aŭgusto oni vojaĝis al Segovio, nome negranda urbo situanta ĉirkaŭ 100 km norde de Madrido, apud montaro Guadarrama. La urbo havas altecon de 1.000 metroj super la marnivelo kaj 55.000 loĝantojn. En ĝi kiel romia urbo, por provizi ĝin per abunda kaj bonkvalita akvo oni konstruis la akvedukton, superban monumenton kiu ankoraŭ staras preskaŭ netuŝita de la vetero, de la tempo kaj de la agado de la homo. En ĝia alkazaro (arab-devena vorto por reĝa kastelo) sidis dum la 15a jarcento la kortego de la reĝoj de la dinastio Trastamara. Nome oni vizitis la faman akvedukton, kaj tra la urbo la turegon Lozoya, la portikojn de la preĝejo San Martín (Sankta Marteno), la iaman judan kvartalon, la antikvan sinagogon (nun katolika preĝejo Corpus Christi); la placon Plaza Mayor (Ĉefplaco), la katedralon, la alkazaron kaj ties internan muzeon. Posttagmeze post ripozo ĉe la areo de la alkazaro oni stratumis tra malnovaj kvartaloj kaj la urbocentro.

 
Kongresana grupo en Avilo

La 7-an de aŭgusto oni vojaĝis al Avilo, nome la plej alta ĉefurbo super marnivelo el la tuta lando, el kio sekvas, ke tie multe neĝas dum vintro. Apartaĵo de la urbo estas ke ĉirkaŭ la tuta historia urbo-kerno ĝi plue tenas muregon kun 88 turoj kaj naŭ monumentaj pordegoj, krom aliaj arkitekturaj elementoj. Allogis promenado sur stratoj plenaj je palacoj, domegoj, preĝejoj kaj monaĥejoj, kiuj memorigas pri mezepoka gravo de tute kastilia urbo. El tiuj monaĥejoj elstaras la figuroj de katolikaj gegravuloj, nome Tereza el Avilo kaj Johano de la Kruco, kiuj sukcesis defendi sin el atakoj de Inkvizicio restante inter heterodokseco kaj reformismaj intencoj. La centra historia parto de la urbo estas Monda Kulturheredaĵo de Unesko ekde 1985. La katedralo montras komencan konstruon en la romanika stilo kaj finajn elementojn de gotiko (unua gotika katedralo en la lando). La ĝenerala aspekto memorigas fortikaĵon kvazaŭ temus pri aludo al la milit-rilata pasinteco de la urbo. En kapelo de Mosén Rubí videblas strangaj blazonoj, kiuj motivis esoterajn interpretojn. Fakte en la urbo ege gravis la juda kvartalo, kaj la propra katolika sanktulino Tereza estis de juda deveno. La preĝejo de San Martín (Sankta Marteno) montras turon mikse kaj romanikan kaj mudeĥaran kvazaŭ evidentigante la intencon unuigi ambaŭ kulturojn. Simila kuriozaĵo rimarkeblas en la preĝejo de Santa María de la Cabeza (Sankta Maria de la Kapo).

Eldonado redakti

La antologio Poezio: armilo ŝargita per futuro prezentas tradukojn de tekstoj de Blas de Otero, Vicente Aleixandre, Eduardo Galeano, Emilio Prados, Manuel Altolaguirre, Luis Cernuda, Carmen Conde, Gabriel Celaya, García Lorca, Dámaso Alonso, Pedro Salinas, Pedro Garfias, Jorge Guillén, José Agustin Goytisolo, José Antonio Labordeta, Juan Gil-Albert, Pedro García Cabrera, León Felipe, Ángel González, Jaime Gil de Biedma, Chicho Sánchez Ferlosio, Miguel Hernández, José Luis Sampedro, Pablo Neruda, Rafael Alberti, Luis García Montero, kaj Walt Whitman, fare de Miguel Fernández, Fernando de Diego, Jorge Camacho kaj aliaj, kun indiko pri la loko reta por aŭskulti muzikajn versiojn fare de Paco Ibáñez, Joan Manuel Serrat, Aguaviva, Jarcha ktp.

Notoj redakti

 
Prelego pri filmoj
  1. dato de enarkivigo: 5-a de aprilo 2015, alirdato: 12-a de decembro 2014, lingvo: Esperanto, URL de referenco: http://www.satesperanto.org/-2013-86-madrido-.html, arĥiva URL: https://web.archive.org/web/20150405220212/http://satesperanto.org/-2013-86-madrido-.html
  2. dato de enarkivigo: 5-a de aprilo 2015, alirdato: 12-a de decembro 2014, lingvo: Esperanto, URL de referenco: http://www.satesperanto.org/-2013-86-madrido-.html, arĥiva URL: https://web.archive.org/web/20150405220212/http://satesperanto.org/-2013-86-madrido-.html
  3. Ekde la naskiĝo de esperanto, okazis miloj da kulturaj eventoj en nia lingvo. Ili postulis ja grandan investon de mono kaj laboro. Tamen, la rendimento atingita estis ĝenerale tro malalta, ĉar, en plej multaj okazoj, ilin spektis nur malgranda aro da homoj, kaj poste, bedaŭrinde, ili perdiĝis por ĉiam. Nun, danke al Interreto, eblas ke miloj da esperantistoj en la tuta mondo ĝuu la diversajn programerojn de niaj renkontiĝoj kaj kongresoj. Kaj oni montros kiom facile estas tion fari.
  4. Jorge Camacho rakontis kiel okazas la redaktado de la literatura kaj kultura libroforma revuo Beletra Almanako (BA) fare de internacia teamo, de la mendo aŭ ricevo de kontribuoj ĝis la eliro de la pretaj ekzempleroj el presejoj en malsamaj kontinentoj.
  5. Temas pri ĉirkaŭ 1700 homoj kiuj kiel volontuloj partoprenis (inter ili estis kalkulataj tiuj kiuj estis kaptitaj ĉe diversaj stacidomoj kaj aŭtobusaj stacioj, ŝipoj kaj ŝipetoj). Laŭnombre dum la milito pereis ĉirkaŭ 300 dum la bataloj, 350 estis vunditaj, ĉirkaŭ 300 arestitaj kaj senditaj al koncentrejoj en Francio. Multaj fariĝis popolaj herooj kiuj batalis dum la dua mondmilito en la jugoslava popola armeo kaj 20 fariĝis generaloj.
  6. Supozeble Usono estas la lando de konsumado, militado, kaj vakuo de idealoj. Tamen ankaŭ ĝi naskis la 1an de Majo, kaj lastatempe oni povas konstati, ke la loĝantoj komencas denove organizi sin kaj montri alternativajn vojojn. La prelego pritraktis grandajn kaj etajn klasbatalojn dum la lastaj jaroj, kaj ankaŭ skizis la soci-historian kuntekston de la klasbatalo en Usono.
  7. La superregantaj skoloj en la nuntempa ekonomiko atribuas nur marĝenan rolon al la naturaj resursoj. Tial, la riskoj estigataj per la po-ioma elĉerpiĝo de nafto, de maloftaj metaloj, de fiŝ-stokoj ktp. estas konsiderinde subtaksataj. Same, la ekonomiaj konsekvencoj de la klimataj perturboj ne estas ĝuste enkalkulataj. La prelego estis enkonduko al la kritikoj de tia subtakso de la naturo, laŭ du aliroj.
    • 1. Ene de nov-klasika ekonomiko estas kritikata la distordo de merkataj prezoj elfluanta de la neglekto de naturaj fenomenoj.
    • 2. Kaj Kejnesanaj kaj Marksistaj ekonomikistoj laboras per teorioj kie ŝlosilan rolon okupas la nivelo de la salajroj. La nuna
    ekonomia krizo instigis “biofizikajn” ekonomikistojn esplori la efikon de la malpli-boniĝo de natura-kapitalo je salajroj kaj kredito. Ambaŭ aliroj celas malfermi perspektivojn por pli realisme kompreni la estantajn kaj venontajn krizojn kaj kontraŭ-batali la strategiojn bazitajn nur sur subigo de salajroj kaj sociaj elspezoj.
  8. Pedro Zurita estis Ĝeneralsekretario de la Tutmonda Unuiĝo de Blinduloj depost 1986 ĝis 2000 kaj li deĵoris en la hispana nacia organizaĵo de blinduloj, ONCE, dum multaj jaroj kiel tradukisto. Depost 2005 li estas tre intelekte aktiva emerito. En la Eŭropa intermilita tempo multaj aktivuloj de la naciaj blindulorganizaĵoj lernis kaj uzis esperanton, ĉar ili prave pensis, ke tio, kio estas eble tie, estas ankaŭ eble alie. Hodiaŭ blinduloj deziras avantaĝe utiligi la progresemecon de esperantistoj por atingi veran socian inkluzivigecon.
  9. Antonio Marco Botella, prezidanto de Fundación Esperanto, grava esperanta verkisto kun pli ol dek tri esperantaj libroj eldonitaj (precipe pri historio kaj beletro) proponis prelegon por pripensi pri Eŭropo: historia kombino de kulturoj (Grekujo, Romio... ankaŭ Al-Andalus), influo de nacioj kaj naciismoj, laboristaro kaj kapitalismo, problemoj kaj krizo, pripensaĵoj koncerne al pasinteco kaj aktualaj horizontoj...
  10. Esperanto ludas disan kaj varian rolon en la kinarto, kaj malfacile estas superrigardi nian lingvon en ties kina kariero. La prelego tuŝis la kinan praepokon kaj la filmojn de ĉiu konatajn, sed enfokusiĝis en la malpli konatajn aperojn de nia lingvo, kaj aparte en filmoj aŭ televidprogramoj relative lastatempe aperintaj. Pluraj estas jam traktataj en la eseo “Perspektivoj pri esperanta kinarto”, aperinta en Beletra Almanako 15.
  11. La Esperanto-movado havas en Hispanio tre oftan antaŭbildon, ke temas pri malnova ideologio propra al framasonoj kaj anarĥiistoj en la epoko de la Hispana Respubliko dum la 30-aj jaroj. Tamen, kiel en aliaj landoj kaj epokoj, fakto montriĝas ke la movado estis tre plurala, eĉ ene de la laboristemaj komunumoj. Oni havis la okazon konatiĝi kun kelkaj el tiuj tendencoj, fokusigante la atenton ĉefe en la laboristajn rondojn. Tie oni trovis ja la specifecon de la anarĥiista aliro al la internacia lingvo, kaj ankaŭ la radikojn kiujn Esperanto trovis en diversaj socialistaj kaj komunistaj partioj kaj sindikatoj.
  12. Oni povas difini la socialan kaj solidaran ekonomion kiel tiun, kiu metas la homon en la centron de la ekonomia kaj socia disvolvado. La solidareco en ekonomio baziĝas sur projekto samtempe ekonomia, politika kaj sociala, kiu sekvigas novan manieron fari politikon kaj starigi homajn rilatojn surbaze de interkonsento kaj de civitana agado. Oni komentis kaj ĝiajn lastajn tendencojn en Hispanio, kaj la rilaton kun la 15Ma-movado.
  13. Pere de ampleksa historia enkuntekstigo kaj plej diversaj notoj kaj klarigoj, la kompilinto kaj ĉeftradukinto (170 poemoj), Miguel Fernández, E-poeto kaj studemulo pri hispana poezio, faras kompreneblaj kaj ĝueblaj versojn plej kompleksajn kaj igas la leganton gustumi la dolĉon kaj profundon de unuavide plej leĝeraj. Inverse, pere de la tuto el la kolektitaj poemoj, li gvidas onin en la koron de la hispana popolo; en ties, ordinare, mise aŭ ne bone konatan historion; en ties lumojn kaj ombrojn.
  14. Se iam la programoj de Serĉado de Ekster-Teraj Inteligentuloj (SETI) fruktodonus, kaj do oni sukcesus kapti signalojn el alia galaksia civilizacio, oni nepre alfrontos problemon. Jes ja, la eĥo de tia novaĵo ŝokos la mondon en ĝiaj fundamentoj kaj la sekvoj estos konfliktaj. Tamen oni ne parolis pri tiaj problemoj, sed pri alia: kiel oni komprenu la kaptotajn signalojn? Eĉ se la signalo de tiu alimonda civilizacio estus sendita kun ĉia zorgo por esti facile deĉifrebla. Ĉu eĉ tiel oni povus kompreni ion? Resume: ĉu eblas komuna lingvo inter ni kaj ili? En la prelego oni analizis tiun problemon ekirante el oniaj nehomaj inteligentaj najbaroj (simioj, delfenoj, polpoj), kun trarigardo al la fundamento de la lingvo kaj la komunikado. Eble oni ne solvis la problemon, sed la vojaĝo estis fascina, kun ia roleto por la lingvo Esperanto.
  15. Oni faris tion ne sub la specialigita vidpunkto de la nova politika seksa diskriminacio, sed surbaze de emo al universalismo, nepre necesa en ĉi epoko kaj pli proksima al la spirito de ĉi kunveno. La universalismo, la integranta kaj integra mond-rigardo hodiaŭ malaperadas, nuntempe triumfas sekteco, kio egalas klanan patriotismon; korporaciemo, kio egalas grupan egoismon; partieco, io egalas profit-aman manieron vidi la realon; fragmenteco, kio egalas manieron vuali la veron de la aferoj. Plie, kreskas fanatika netoleremo al diverĝeco kaj al libero...

Eksteraj ligiloj redakti