Alois Jirásek

(Alidirektita el Alois JIRÁSEK)

Alois JIRÁSEK (naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1851 en Hronov - mortis la 12-an de marto 1930 en Prago) estis ĉeĥa verkisto de historiaj romanoj precipe pri tri grandaj epokoj de la ĉeĥa historio: epoko de husanoj (15-a jarcento), epoko de rekatolikigo (17a kaj 18-a jarcento) kaj epoko de nacia revekiĝo (18a kaj 19a jc).

Alois Jirásek
La portretita Alois Jirásek de Jan Vilímek
La portretita Alois Jirásek de Jan Vilímek
Persona informo
Alois Jirásek
Naskiĝo 23-an de aŭgusto 1851
en Hronov, Aŭstra imperio
Morto 12-an de marto 1930
en Prago, Ĉeĥoslovakio
Tombo Hronov vd
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Loĝloko Birth house of Alois Jirásek vd
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioAŭstrio-Hungario vd
Alma mater Universitato de Karolo vd
Subskribo Alois Jirásek
Familio
Infanoj Božena Jelínková-Jirásková • Jaromír Jirásek vd
Profesio
Okupo verkistohistoriistopedagogodramaturgopolitikisto vd
Verkado
Verkoj Ancient Bohemian Legends ❦
Bratrstvo ❦
F. L. Věk vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La husanan epokon priskribas romana trilogio Inter fluoj (konfliktoj inter la reĝo Venceslao la 4-a kaj ĉefepiskopo Jan z Jenštejna, kvereloj inter ĉeĥoj, germanoj kaj judoj en Prago 1380-1410), Kontraŭ ĉiujn (post morto de Jan Hus ekribelis la ĉeĥa popolo kontraŭ katolikoj en 1420) kaj Frataro (post malvenko de husanoj en 1434 agis lastaj husanaj trupoj en Slovakio) kaj drama trilogio Jan Hus, Jan Žižka, Jan Roháč. Memstaran romanon Husana reĝo Jirásek dediĉis al la reĝo Jiří z Poděbrad (1420-1471, reĝo ekde 1458).

Post malvenko de ĉeĥaj protestantoj en batalo apud Prago 1620 komenciĝis rekatolikigado de ĉeĥaj landoj (Bohemio, Moravio, Silezio). Liberaj protestantoj estis elpelitaj el la lando (ekz. Komenio), servutuloj devis akcepti katolikismon. Ĉeĥa literaturo, plejparte protestantisma, estis malpermesita, kio kaŭzis dekadencon de la ĉeĥa lingvo, parolata nur de nekleraj kamparanoj. La epokon priskribas romanoj Hundŝildanoj kaj Skalakoj (pri kampulaj ribeloj en 1695 kaj 1775) kaj Tenebro (pri persekutado de nekatolikoj 1740). La teatroj ofte prezentas fabelan dramon Lanterno, en kiu libera muelisto havas nur unu devon rilate al sia princino, nome lumi al ŝi per lanterno, kiam ŝi promenas tra arbaro. Ŝiaj administrantoj volas misuzi tiun devon por forpreni la liberecon de la muelisto.

En 1789 eldonis imperiestro Jozefo la 2-a dekreton pri religia toleremo kaj nuligo de senrajteco, kio ebligis al ĉeĥa junularo studi kaj reeldonadi malnovan literaturon. Estis startigita patriotisma movado, kiu dum kelkaj jardekoj reĉeĥigis Pragon, jam preskaŭ tute germanigitan. La movadon priskribis Jirásek en kvinvoluma romano F. L. VĚK kaj kvarvoluma Ĉe ni. Studentan movadon en revolucia jaro 1848 bildigas novelo Filozofia historio.

Por infanoj Jirásek prilaboris Malnovajn ĉeĥajn mitojn laŭ antikvaj kronikoj (ekde 12a jc). En fabeleca formo ili enhavas ankaŭ temojn de liaj grandaj romanoj (husanoj, hundŝildanoj).

Lia verkaro enhavas ankaŭ multajn malpli gravajn novelojn kaj teatraĵojn.

Verkaro de Alois Jirásek redakti

Prozo redakti

  • Viktora (1874, Viktora)
  • Skaláci (1875, Skalák-familio, Skalakoj)
  • Na dvoře vévodském (1877, Ĉe la duka kortego)
  • Povídky z hor (1878, Rakontoj el la montaro)
  • Filozofská historie (1878, Filozofia historieto)
  • Poklad (1881, Trezoro)
  • Psohlavci (1884, Hundkapuloj, Hundŝildanoj)
  • Černá hodinka (1882-1886, Nigra horeto)
  • Skály (1886, Rokoj)
  • Maryla (1887, Maryla)
  • Mezi proudy (1887-1890, trilogio Inter fluoj)
    • Dvojí dvůr (Du kortegoj)
    • Syn ohnivcův (Filo de la fajristo)
    • Do tří hlasů (Ĝis tri voĉoj)
  • Z Čech až na konec světa (1888, El Bohemio ĝis la mondofino)
  • Na Ostrově (1888, Sur la Insulo)
  • F. L. Věk (1888-1906, F. L. Věk)
  • Staré pověsti české (1894. Malnovaj ĉeĥaj mitoj)
  • Proti všem (1894, Kontraŭ ĉiujn)
  • U nás (1896-1903, Ĉe ni)
  • Bratrstvo (1899-1908, trilogio Frataro)
    • Bitva u Lučence (Batalo apud Lučenec)
    • Mária (Mária)
    • Žebráci (Almozuloj)
  • Z mých pamětí (1911, El miaj rememoroj)
  • Temno (1913-1915, Tenebro, Mallumo)
  • Husitský král (1919, Husana reĝo)

Dramoj redakti

  • Vojnarka (1890, Vojnar-edzino)
  • Kolébka (1891, Lulilo)
  • Otec (1894, Patro)
  • M. D. Rettigová (1901, M. D. Rettigová)
  • Jan Žižka (1903, Johano Žižka)
  • Lucerna (1905, Lanterno)
  • Jan Hus (1911, Johano Hus)
  • Jan Roháč (1914, Johano Roháč)

En Esperanto aperis redakti

En manuskripto redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti