Bernard René GIRAUDEAU (naskiĝis la 18-an de junio 1947 en La Rochelle en Charente-Maritime, mortis la 17-an de julio 2010 en Parizo) estis franca aktoro, reĝisoro, produktoro, scenaristo kaj verkisto.

Bernard Giraudeau
Persona informo
Bernard Giraudeau
Naskonomo Bernard René Giraudeau
Naskiĝo 18-an de junio 1947 (1947-06-18)
en La Rochelle, Charente-Maritime,  Francio
Morto 17-an de julio 2010 (2010-07-17) (63-jaraĝa)
en 15-a arondismento de Parizo,  Francio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Conservatoire national supérieur d'art dramatique vd
Familio
Edz(in)o Anny Duperey vd
Infanoj Sara Giraudeau • Gaël Giraudeau vd
Profesio
Okupo verkistofilmproduktorofilmreĝisoroscenaristo • verkisto de porinfana literaturo • filmaktoro • aktoro • reĝisoro vd
Aktiva dum 1971– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

En 1963, 16-jaraĝa, Bernard Giraudeau eniris Lernejon de meĥanikistoj-lernantoj de la floto de Franca Mararmeo. Li eliris unuarange unu jaron poste. En 1964-1965 kaj 1965-1966, li partoprenis en la du unuaj kampanjoj de helikoptera ŝipo Jeanne d'Arc. Li poste enŝipiĝis en Fregato Duquesne kaj en aviadila ŝipo Clemenceau antaŭ forlasi mararmeon por provi sian bonŝancon kiel aktoro.

Tiel li dufoje ĉirkaŭis la mondon en Mararmeo antaŭ eniri la Nacian Superan Konservatorion de Drama Arto en 1970. Li gajnis tie la unuan premion de klasika kaj morderna komedioj.

Li havis du gefilojn kun aktorino Anny Duperey, Gaël (naskiĝinta en 1982) kaj Sara Giraudeau (naskiĝinta en 1985), virina revelacio de la 21-a "Nokto de Molières" en majo 2007.

Li debutis en kino kun Jean Gabin en Deux hommes dans la ville (1973) kaj rapide alternis grandajn rolojn en kino kaj teatro. En 1987, li transiris la kameraon fariĝante reĝisoro, daŭrigante aktoradon samtempe.

En 2000 li estis trafita de kancero, kio devigis lin suferi fortranĉon de la maldekstra reno, poste de metastazo en pulmo en 2005, kio devigis lin bremsi siajn aktivecojn. Bernard Giraudeau komprenis, ke li devas ŝanĝi sian vivon. Li tiam rakontis ke kancero ebligis al li koni sin mem. Li dediĉis parton de sia tempo por helpi malsanulojn subtenante Instituton Curie kaj Instituton Gustave Roussy.[1][2]

En siaj lastaj vivo-jaroj, li sukcese dediĉis sin al verkado. Lia romano Les Dames de nage atingis 15-an rangon de vendoj de romanoj en Francio en 2007 per 117000 venditaj ekzempleroj[3], jam antaŭ eldonado en poŝlibra formato. Lia lasta titolo Cher Amour, publikigita en majo 2009 de Eldonejo Métailié, atingis 8-an rangon de vendoj en ordigo Relay-Relaxnews de la 10-a al la 16-a de junio 2009.

Bernard Giraudeau estis prezidanto de la 23-a "Nokto de Molières" la 26-an de aprilo 2009.

Li estis baptopatro de promocio 2010 "Frégate Thétis" de Matrosa Lernejo, kiu estis nomita laŭ la unua lernej-ŝipo de la lernejo, kiu ankaŭ estis la unua depost la lernejo estis denove malfermita en septembro 2009. En oktobro 2009, li partoprenis la remalferman ceremonion, apud ministro de Defendo Hervé Morin kaj admiralo Pierre-François Forissier, Ĉefo de Mararmea stabo.

La 4-an de novembro 2009 estis atribuita al li Premio Mac Orlan pro Cher Amour, publikigita de Eldonejo Métailié en majo 2009. Li ne povis viziti la ceremonion pro malsan-kialo.

Bernard Giraudeau mortis en Parizo la 17-an de julio 2010 je la 7-a matene, pro pulm-kancero.

Filmaro redakti

Aktoro redakti

Kino redakti

Televido redakti

Produktoro kaj aktoro redakti

  • 1984: TGV de Moussa Toure

Reĝisoro kaj scenaristo redakti

Reĝisoro de dokumentaj filmoj redakti

Les carnets de voyage de Bernard Giraudeau:

Komentaro de dokumentaj filmoj redakti

  • 2000: la Tombe du prince scythe, Marc Jampolski, Gedeon Programmes/Arte France
  • 2004: La Terre vue du ciel, Yann Arthus-Bertrand
  • 2005: Jules Verne et la mer, Olivier Sauzereau kaj Paul Cornet
  • 2009: Au-delà des cimes, Rémy Tezier

Teatro redakti

Bibliografio redakti

Verkoj
  • 1992: Transamazonienne, Eldonejo Odyssée, fotoj Pierre-Jean Rey (ISBN 2909478017)
  • 1996: Les Caprices d'un fleuve, Eldonejo Mille et Une Nuits, (ISBN 9782842050559)
  • 2001: Le Marin à l'ancre, Eldonejo Métailié (ISBN 284424389X)
  • 2002: Les Contes d'Humahuaca, ilustraĵoj de Joëlle Jolivet, Eldonejo Métailié / Seuil jeunesse (ISBN 2020567369)
  • 2003: Ailleurs, komentaro pri pentraĵoj de Olivier Suire Verley, Eldonejo PC (ISBN 2912683254)
  • 2004: Les Hommes à terre, Eldonejo Métailié (ISBN 2864245825)
  • 2005: "Holl le marin", en Nos marins, kolektiva verko de Maristaj verkistoj, Eldonejo Équateurs (ISBN 2-84990-028-1)
  • 2007: Les Dames de nage, Eldonejo Métailié (ISBN 2864246147)
  • 2007: "Le Retour du quartier-maître", en Nos mers et nos océans, kolektiva verko de Maristaj verkistoj, Eldonejo Équateurs, p. 75-106 (ISBN 2-84990-050-5)
  • 2009: Cher amour, Eldonejo Métailié (ISBN 2864246872) - Premio Pierre Mac Orlan 2009.
Adaptoj
Aŭd-libroj

Pri Bernard Giraudeau redakti

Verkoj
  • V. Micheli, « Bernard Giraudeau : un philosophe aimable », L'Avant-Scène Cinéma, 1997, n-ro 462, p. 1-3
  • Stéphane Rolet, « Entre la norme et le caprice : Les voies du métissage en Les Caprices d'un fleuve de Bernard Giraudeau (1996) », La Licorne, 2004, n-ro 69, p. 269-313
Dokumentaro
  • Bernard Rapp, Collection les feux de la rampe: Bernard Giraudeau, DVD, 2003

Honoroj kaj rekompencoj redakti

  • Unua Premio de klasika kaj moderna komedioj en Konservatorio de Parizo.
  • Membro de sponsora komitato de la Franca Kunordigado por la Dekjaro de kulturo por paco kaj ne-perforto.
  • "Écrivain de Marine" (Marista verkisto) (honora titolo atribuita de Nacia Mararmeo de Francio)
"Molières" de franca teatro
  • Molières 1993: nomumita al Molière de komediisto pro L'Aide-mémoire
  • Molières 1997: nomumita al Molière de komediisto pro Le Libertin
  • Molières 2001: nomumita al Molière de komediisto pro Becket ou l'Honneur de Dieu
César de franca kino
  • Césars 1980: nomumita al César por plej bona aktoro en dua rolo pro Le Toubib
  • Césars 1992: nomination al César por plej bona unua verko pro L'Autre
  • Césars 1995: nomumita al César por plej bona aktoro en dua rolo pro Le Fils préféré
  • Césars 1997: nomumita al César por plej bona aktoro en dua rolo proRidicule
  • Césars 2001: nomumita al César pro plej bona aktoro pro Une affaire de goût

Referencoj redakti

  1. Paris-Match (n-ro 3011 de 1/2/2007)[rompita ligilo]
  2. Thé ou Café (France 2) de 20-a de majo 2007. Arkivita el la originalo je 2008-03-06. Alirita 2010-07-17.
  3. Datenoj Ipsos/Livres Hebdo n-ro 176

Eksteraj ligiloj redakti