La bida melio (Melia azedarach), estas specio de decidua arbo el la familio de la meliacoj, kiu estas indiĝena en Pakistano, Barato, Hindoĉinujo, Sudorienta Azio kaj Aŭstralio. Estas, ekde sudorienta Azio ĝis norda Aŭstralio, kvar aliaj specioj el la genro melio. Ili ĉiuj estas deciduaj aŭ kvazaŭ-ĉiamverdaj arboj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bida melio
Folioj, folioj kaj fruktoj
Folioj, folioj kaj fruktoj
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Sapindaloj Sapindales
Familio: Meliacoj Meliaceae
Genro: Melio Melia
Melia azedarach
L.[1]
Sinonimoj

Melia australis Sweet
Melia candollei Sw.
Melia japonica G.Don
Melia sempervirens Sw.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La elektita Esperanta nomo signas al uzado de la fruktoj kiel bidoj, ekzemple por rozarioj.

Lokaj nomoj redakti

 
Branĉeto kun folioj.
 
Scienca ilustraĵo de Melia azedarach

La lokaj nomoj de Melia azedarach inkludas chinaberry, Persian lilac [2], white cedar, Texas umbrella, bead-tree, Cape lilac, Ceylon cedar, pride of India [3], malai vembu (மலை வேம்பு), bakain, zanzalakht (زنزلخت) kaj dharekdhraik (دھریک). En Sud-Afriko ĝi estas komune sed erare nomita syringa, kiu estas fakte diferenca genro.

Aliaj lokaj nomoj inkludas Ghoda nim (Ghoda signifas ĉevalon kaj nim signas al la specio hinda azadiraĥto aŭ nimo) en Bengalujo kaj Vilayati (fremda) nimo en Bundelkhand-regiono, kaj Bakain en orienta Utar-Pradeŝo kaj Ĝharkhando.

Ĝi estis naturalizita en Madagaskaro kie oni nomas ĝin vaondelaka.

Priskribo redakti

 
Floroj.
 
Fruktoj de kulturvario 'Floribunda'

La plenkreska arbo havas rondetan kronon, kaj kutime atingas altecojn de 7-12 metroj, kvankam en esceptaj cirkonstancoj bida melio povas alti 45 metrojn [4]. La folioj longas ĝis 50 cm, estas alternantaj kaj long-petiolaj, du aŭ tri foje kunmetitaj; la segildentaj folietoj supre malhelverdas kaj sube pli helverdas. La floroj estas malgrandaj kaj bonodoraj, kun kvin pal-purpuraj aŭ lilaj petaloj, kreskante en aretoj. La fruktoj estas drupoj, rulglobeto-grandaj, hele flavaj je matureco, pendantaj sur la arbo la tutan vintron, kaj iom post iom iĝante sulkiĝintaj kaj preskaŭ blankaj.

Uzo kaj ekologio redakti

La ĉefa utileco de bida melio estas ĝia ligno. Tiu ĉi estas de meza denseco, kaj kolore varias ekde hel-bruna ĝis malhel-ruĝa. Aspekte ĝi estas facile konfuzita kun la senrilata granda tektono (Tectona grandis). Bida melio, en harmonio kun aliaj membroj de la familio de meliacoj havas lignon de alta kvalito, sed kontraŭe al multaj preskaŭ-formortintaj mahagonospecioj ĝi estas nesufiĉe utilizita. Lignosekigado estas relative simpla ĉar la bretoj sekiĝas sen fendado aŭ deformado kaj la ligno estas rezistema al funga infektado. La saporo de la folioj ne estas tiel amara kiel tiu de hind-azadiraĥtaj folioj.

La malmolaj, 5-kanelitaj semoj estis vaste uzataj por farado de rozarioj kaj aliaj produktoj kiuj enhavis bidojn, antaŭ ilia anstataŭigo per modernaj plastoj.

La floroj estas neallogaj al abeloj kaj papilioj . Kvankam kelkaj kolibroj kiaj Amazilia lactea, Chlorostilbon lucidus kaj Phaethornis pretrei estis registritaj manĝante kaj polenante la florojn, tiuj birdoj ankaŭ nur faras tion laŭokaze [5].

Tokseco redakti

 
Ocyceros birostris (buceredoj) manĝanta fruktojn de bida melio en Roorkee en Haridvar-Distrikto, Utarakando, Barato.
 
Melia azedarach - Muzeo de Tuluzo

Fruktoj estas venenaj al homoj se grandkvante manĝite [6]. Tamen, kiel por la taksuso, tiuj toksinoj ne estas damaĝaj al birdoj, kiuj frukte diboĉmanĝas sin, poste atingante "ebrian" staton. La toksinoj estas neŭrotoksinoj kaj neidentigitaj rezinoj, trovite plejparte en la fruktoj. Iuj birdoj povas manĝi la frukton, disvastigante la semojn en iliaj elĵetoj. La unuaj simptomoj de veneniĝo ekaperas kelkajn horojn post manĝado. Ili povas inkludi mankon de apetito, vomadon, konstipadon aŭ diareon, sangan fekaĵon, stomakdoloron, pulmobstrukciĝon, korhalton, rigidecon, mankon de kunordigo kaj ĝenerala malforto. Morto povas okazi post proksimume 24 da horoj. Kiel ĉe parencaj substancoj, tetranortriterpenoidoj konsitituas gravan toksan komponanton. Tiuj estas kemie rilatigitaj al azadiraĥtino, la primara insekticida komponanto en la komerce grava hind-azadiraĥta oleo. Tiuj komponantoj estas verŝajne rilatigitaj al rezistemo de la ligno kaj de la semo al damaĝbestoj kaj fungoj, kaj eble al la neallogeco de la floroj por bestoj.

La folioj estis utiligitaj kiel natura insekticido por konservi kune kun stokita manĝaĵo, sed oni ne manĝu ilin ĉar ili estas tre venenaj. Diluita infuzaĵo de folioj kaj branĉoj estis uzata en la pasinteco por enkonduki utero-malstreĉiĝon.

Kiel invada specio redakti

La planto estis prezentita ĉirkaŭ 1830 kiel ornama arbo en Usono (Suda Karolino kaj Georgio) kaj vaste priplantita en la sudaj subŝtatoj. Hodiaŭ ĝi estas konsiderita invadan specion tiel fore norde kiel Virginio kaj Oklahomo [7]. Sed arbidkultivejoj daŭre vendas la arbojn, kaj semoj ankaŭ estas vaste haveblaj. Bida melio estiĝis naturalizita en tropikaj kaj varm-mezvarmaj regionoj de Ameriko kaj estis plantita en similaj klimatoj tra la mondo. Krom la problemo de tokseco, ĝia utileco kiel ombrarbo en Usono estas malpliigita kaŭze de ĝia emo ŝosi kie nedezirata kaj transformi trotuarojn en danĝere glitigaj surfacoj kiam la fruktoj falas, kvankam tiu estas neproblema kie kantobirdopopulacioj abunde ĉeestas. Kiel notite supre, la ebleco de komerce enspeziga rikoltado de sovaĝiĝitaj arbareroj restas plejparte neesplorita.

Referencoj redakti

  1. Linneas, C. (1753)
  2. Tiu nomo estas ankaŭ uzata por siringa hibrido, Syringa × persica.
  3. USFWS. Cyperus pennatiformis Five-year Review. August 2010.
  4. Floyd, A.G., Rainforest Trees of Mainland South-eastern Australia, Inkata Press 1989, ISBN 0-909605-57-2
  5. Baza Mendonça & dos Anjos (2005)
  6. Russell et al. (1997)
  7. Langeland & Burks

Eksteraj ligiloj redakti