Bogusław Wołoszański

Bogusław Wołoszański (naskiĝis la 22-an de marto 1950 en Piotrków Trybunalski) – pola ĵurnalisto, juristo kaj populariganto de historio, aŭtoro de pluraj libroj pri historiaj temoj, precipe la dua mondmilito. Ideodonanto kaj aŭtoro de kulta televidserio kaj la radia „Sensacioj de la 20-a jarcento”. Spertulo pri militaj aspektoj de la 20-a jarcento.

Bogusław Wołoszański
Persona informo
Naskiĝo 22-an de marto 1950 (1950-03-22) (73-jaraĝa)
en Piotrków Trybunalski
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Faculty of Law and Administration, University of Warsaw vd
Partio Pola Unuiĝinta Laborista Partio vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo ĵurnalistohistoriisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

En 1967 komencis studi ĉe Jura Fakultato de Varsovia Universitato, kiun finis kun akiro de la titolo de magistro pri juro. Tie partoprenis doktorigan seminarion gvidatan de profesoro Stanisław Ehrlich, kiu promociis plurajn doktorulojn, kiel Lech Kaczyński. En 1971 daŭrigis studojn en postdiploma, dujara Instituto de Ĵurnalismo. En la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento kunlaboris kun Telewizja Polska, kie gvidis amuzan programon. En 1973 engaĝiĝis plenpostene en Televido Varsovio, estis aŭtoro de la programo „Sensacioj de la 20-a jarcento”. De 1976 membriĝis al Pola Unuiĝinta Laborista Partio.

Li estis sekreta kunlaboranto de Sekureca Servo kun pseŭdonomoj "Ben" kaj "Rewo". Konsenton pri kunlaborismo kun la Unua Departemento de Ministerio pri internaj aferoj subskribis en 1985. Poste forveturis kiel korespondanto de radio kaj televido al Londono, kie laboris dum 3 jaroj. Post la reveno decembre 1988 ekposteniĝis kiel vicdirektoro de la Unua Programo de Pola Televido (TVP) kaj ĉefo de Internacia Redakcio, kie enkondukis programojn 7 Dni Świat (7 Tagoj Mondo) kaj Raport (Raporto) kun kelkaj aliaj pri internacia temaro. Krom programoj pri aktualaj temoj de internacia politiko li daŭrigis la ciklon pri sensacioj. En 1990 aperis lia unua libro estanta registro de la televidaj programoj. En 1992 revenis al Eduka Redakcio de Televido, kie krome pretigis programon „Enciklopedio de la dua mondmilito”. Samtempe laboris pri la libra eldono de „Enciklopedio...”, kiu post 15 jaroj de kolektado de materialoj aperis en la librovendeja merkato en majo 1997. Disaŭdigaĵon „Sensacioj de la 20-a jarcento” prezentis ankaŭ en Radio Zet.

De majo 2002 estis mastro kaj kunaŭtoro de 50 televidaj reklamaj filmetoj „Unio sen sekretoj” kadre de informa kampanjo de la registaro pri la eŭropa integrado. Aŭguste 2005 forlasis TVP. En 2006 komencis prilabori scenaron por filmigi sian libron Twierdza szyfrów (Fortikaĵo de ĉifroj), kio rezultis per 13-parta televidserio Tajemnica Twierdzy Szyfrów (Sekreto de Ĉifro-Fortikaĵo) en 2007 sur la anteno de TVP1.

De 2011 ĝis 2014 gvidis ĉe Polsat Play la programon titolitan Skarby III Rzeszy (Trezoroj de la Nazia Germanio). De printempo 2014 gvidas novan dokumentan ciklon Tajna historia XX wieku (Sekreta historio de la 20-a jarcento), ankaŭ ĉe Polsat Play. En 2015 ligis denove kunlaboron kun Telewizja Polska kaj stacio National Geographic, por kiuj realigas laŭvicajn sezonojn de la "Sensacioj de la 20-a jarcento". En 2015 estis premiero de la kvinparta ciklo Przewodnik historyczny Bogusława Wołoszańskiego (Historia gvidlibro de Bogusław Wołoszański).

Edzinigita kun duo de infanoj.

En 1998 estis distingita de Kavalira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta.

Publikaĵoj redakti

  • Sensacje XX wieku (Sensacioj de la 20-a jarcento), (1990, Novum)
  • Ten okrutny wiek (Tiu ĉi kruela jarcento), (duvolume)
  • Sensacje XX wieku – II wojna światowa (Sensacioj de la 20-a jarcento - la dua mondmilito), (1994, Magnum)
  • Sensacje XX wieku – po II wojnie światowej (Sensacioj de la 20-a jarcento - post a dua mondmilito), (1995, Magnum)
  • Encyklopedia II wojny światowej (Enciklopedio de la dua mondmilito), (1997, Amber, duvolume)
  • Tajna wojna Hitlera (Sekreta milito de Hitler), (1997)
  • Straceńcy (Perdemuloj), (1998)
  • Tajna wojna Stalina (Sekreta milito de Stalin), (1999)
  • Droga do piekła (Vojo al infero), (2000)
  • Śmiertelny pojedynek Chruszczow – Beria (Morta duelo Ĥruŝĉov - Berija)
  • Władcy ognia (Regntoj de la fajro), (2001)
  • Tajna wojna Churchilla (Sekreta milito de Churhill), (2002)
  • Ocalić prawdę (Savi la veron)
  • Tamten okrutny wiek (Tiu ĉi kruela jarcento), (2003, unuvoluma eldono)
  • Twierdza szyfrów (Fortikaĵo de ĉifroj), (2004, romano)
  • Operacja Talos (Operaco Talos), (2005, romano)
  • Operator (Operatoro) (kune kun Sławomir Petelicki; ne eldonita)
  • Sieć - ostatni bastion SS (Reto - la lasta defendejo de SS), (2006, romano)
  • Testament Odessy (Testamento de Odeso), (2008, romano)
  • Honor żołnierza 1939 (Honoro de la soldato 1939)
  • Wojna, miłość, zdrada (Milito, amo, perfido), premiero 2010
  • Największy wróg Hitlera (La plej granda malamiko de Hitler), premiero 2012
  • Blitzkrieg - Historia II wojny światowej (Blitzkrieg - historio de la dua mondmilito)
  • Skarby III Rzeszy (Trezoroj de la Nazia Germanio), premiero 2012
  • Tajna historia XX wieku (Sekreta historio de la 20-a jarcento), premiero 2014
  • Wiek krwi (Jarcento de la sango), premiero 2016

Eksteraj ligiloj redakti