Esperanto-movado en Francio (ĝis Ido)

Esperanto > Movado > Esperanto-movado en Francio < Francio


Esperanto-movado en Francio de fruaj tempoj ĝis Ido

En la unua Adresaro en 1889, enhavanta la nomojn de la mil unuaj Esperantistoj, troviĝas la nomoj de Louis de Beaufront, instruisto en Rumont, apud La Chapelle-la-Reine; Henri Delachaux, desegnisto-geografiisto en la librejo Hachette; kaj Demonget, kiu publikigis en 1889, en la librejo Ghio, sub la titolo "Internacia aŭ Volapuk", la tradukon de broŝuro de Leopold Einstein.

Beaufront aliĝis al Esperanto en 1888, Demonget en la komenco de 1889 kaj en la somero de tiu sama jaro Gaston Moch, oficiro en Lorient.

Dum multaj jaroj Beaufront povis fari nur propagandon "individuan", tre efikan sed kompreneble tre malrapidan. Ĉar la maturaj homoj konvinkiĝis tre malfacile, li devis turni sin al la junuloj kaj infanoj, kaj en 1892 li varbis René Lemaire, de Epernay, kiu fariĝis iom post iom lia plej fidela kunlaboranto. Dume, Beaufront tradukis en francan lingvon verkojn de L.L. Zamenhof kaj publikigis en Epernay lernolibron.

1897 redakti

En 1897 Moch publikigis ĉe Giard et Briere, grava pariza eldonisto, broŝuron, (aparta represo de artikolo el la "Revue Internationale de Sociologie"), kies plano kaj argumentoj estis poste centfoje reuzataj de la verkantoj de broŝuroj aŭ paroladoj por propagando. Li publikigis ankaŭ similan artikolon en la "Revue des Revues", kaj tiuj publikigoj interrilatigis lin kun Henri Bef, bibliotekisto de la Universitato de Montpellier, Gariel, sekretario de la "Association française pour l'avancement des Sciences", d-ro Emile Javal, Th. Ruyssen, generalo Hippolyte Sebert, Tarbouriech, Tenneson, Fried, Felix Moscheles, senatano Lafontaine (de Bruselo) ktp. Leŭtenanto Charles Lemaire baldaŭ poste publikigis en Belgio propagandan broŝuron similan al tiu de Moch.

Samepoke Emile Lombard, prof. de germana lingvo en la liceo Michelet, en Parizo, kiu ĵus fondis monatan multlingvan revuon "L'Étranger", tre bonvole akceptis en tiu revuo artikolojn pri kaj en Esperanto. Tiuj artikoloj varbis f-inon Alice Roux, prof. de germana lingvo en la gimnazio de Louhans (Francujo), kiu konigis Esperanton al lernanto de la knaba samurba gimnazio Gabriel Chavet, kaj en januaro 1897 Chavet fondis en Louhans la unuan francan Esperantistan klubon.

En tiu epoko ekzistis en la tuta mondo ses Esperantistaj kluboj: en Nurenbergo, Petrograd, Odeso, Uppsala, en Danujo kaj Louhans, (Saone-et-Loire).

1898 redakti

Beaufront havis poste la ideon grupigi en unu sola societo ĉiujn personojn, kiuj interesiĝis pri Esperanto kaj en januaro 1898 aperis la unua numero de la revuo "L' Esperantiste", kiu anoncis la fondon de "Société pour la propagation de l'Espéranto" (SPPE). Ĝi estis internacia societo, sed ĉar ĉiu prop. societo povas agadi nur pere de naciaj lingvoj, la SPPE, kvankam akceptante anojn de ĉiuj landoj, propagandis pere de franca lingvo. En la Komitato troviĝis Beaufront, prez. René Lemaire, sekr. Henri Hamel, Bel, L. Demarest, lernejestro, E. Roŭ de Grenoble, leŭtenanto Lemaire, Lombard kaj Moch. E. Roŭ faris, en tiu tempo, en Grenoble, sub ta protekto de la Asocio de Komerco kaj Industrio, la unuan publikan kurson de Esperanto en Francujo.

En feb. 1898 okazis, por la unua fojo, gazetaj polemikoj pri Esperanto inter fama ĵurnalisto Fr. Sarcey kaj Chavet, en "L' Etranger" (Chavet) "La Dépêche" de Toulouse" (Sarcey), "Le Petit Meridional" (Chavet) "Le Rappel" (Sarcey) kaj "Le Petit Meridional" (Beaufront). La sekvantan jaron la svisa filozofo Naville prezentis Esperanton al la Franca Akademio de Sciencoj moralaj kaj politikaj, kaj ĉiu fakto naskis malfavoran artikolon de literaturisto Andre Theuriet, en "Le Journal". Dume kursoj organiziĝis en Limoĝo (Canet), en Lille (Louvret, en La Rochelle (Samuel Meyer). Beaufront konigis en Francujo la Esperantistan insignon, medaleton kun verda stelo sur blanka fono, fabrikatan de rusa Esperantista juvelisto Stalberg, insignon kiu montriĝis necesa, kiam oni ricevis la viziton de alilanda Esperantisto.

1900 redakti

La jaro 1900 estis tre fruktodona. En februaro Charles Lambert, katedrestro en la Universitato de Dijon faris en tiu urbo paroladon pri EsperantO, kiu varbis Charles Meray, fama matematikisto, kiu, siavice, varbis multajn scienculojn, inter kiuj estis Charles Laisant kaj Carlo Bourlet. Poste okazis kurso en Dijon.

En la 31-a de marto 1900 Moch faris paroladon pri Esperanto en la Lernejo pri Ĵurnalismo en Parizo. Post la parolado multaj ĉeestantoj kuniĝis en la skribĉambro de la sekr. f-ino Dick MAY kaj decidis fondi Grupon Esperantistan, kiu ĝis tiu dato ne ekzistis en la ĉefurbo.

Je tiu epoko la parizaj anoj de la SPPE estis apenaŭ kvindek kaj ilia kunvokado montris, ke ili apartenas al ĉiuj klasoj de la socio. Post du preparaj kunvenoj la Pariza Grupo estis fondita kun la jena estraro: Moch, prez., Chavet, sekr.-kas., f-ino Roŭ, Laisant, Voisin, Tarbouriech, d'Eyssaufier, Tenneson kaj Jean Frehis, ano de la Komitato kun la fondo de la Grupo de Paris komenciĝis la varbado de multaj samideanoj, kiuj posedis aŭ oficialajn postenojn aŭ gravan socian influon, kaj la propagando fariĝis pli ampleksa, li solida kaj pli efika.

En la granda Tutmonda Ekspozicio, kiu okazis en Parizo en 1900, la SFPE ne povis partopreni pro la nesufiĉeco de sia monpovoj kaj influoj. Sed la rusa ES "Espero" havis ĉambron en la rusa ekspozicio de la Palaco de Eduko kaj Instruo. Multaj Esperantistoj vizitis tiun ekspozicion, kaj okaze de tiuj vizitoj renkontiĝis diverslandaj samideanoj, kiuj povis provi per interparolado la uzeblecon de E.

En la 21-a de julio 1900 okazis en Parizo la unua Esperantista vespermanĝo sub prezido de Beaufront; la partoprenantoj estis naŭ.

Dum la Ekspozicio Esperanto estis prezentata en multaj internaciaj kongresoj, kiuj kunvenis en Parizo je tiu okazo, ĉu senpere de Beufront, Meray, Laisant, ktp., ĉu de la fondintoj de la Delegitaro por alpreno de lingvo helpa internacia. Inter tiuj Kongresoj, en kiuj, por la unua fojo oni parolis pri Esperanto, ni citu la jenajn: Kongreso de vivantaj lingvoj, Kongreso de Filozofio, Kongreso de Asocio por progresigo de Sciencoj, Kongreso de Matematikistoj, Kongreso de Kompara Historio, Kongreso de Teknika Instruo, Kongreso de Sindikaj Ĉambroj kaj Francaj Komercaj Ĉambroj en la fremdaj Landoj, Kongreso de Socia Instruo, de la Instituto de Sociologio, ktp.

En la Kongreso de la Asocio por progresigo de Sciencoj, Beaufront komunikis la faman raporton pri Esenco kaj evoluo de la lingvo internacia (subskribita de Unuel (v.) je tiu epoko aperis en Parizo nova lingvo int. la "lingvo blua" de Leon Bollack, riĉa komercisto, kiu elspezis multe da mono por publikigi dikajn librojn de gramatiko kaj vortaro. Tiu lingvo estis tiel stranga kiel volapuko, sed malpli scienca. Pli riĉa ol la Esperantisto, Bollack povis havi en la Palaco de la socia Eduko de la Ekspozicio grandan standon, tenatan de oficisto vestata blue, kompreneble.

En 1900 aliĝis al Esperanto Paul Fruictier, tiama studento de medicino, kiu poste ludis gravan rolon. Kaj je la fino de 1900 fondiĝis nova grupo en Dijon, kiu rapide grupigis grandan nombron de anoj; la tuta urbo Dijon konatiĝis kun Esperanto, danke al la klopodoj de univ. prof.-oj Meray, Lambert, Lallemand.

Ankaŭ en la fino de 1900 aperis artikoloj en la monata revuo de la plej grava franca turista asocio la "Touring Club", kiu grupigis pli ol cent mil anojn. La publikigo de tiuj artikoloj, verkitaj de Laisant, Gariel, Lambert, havis plej gravan influon sur la progresigo de la propagando. En komenco de 1901, prof. Bourlet, publikigis en tiu "Revue du Touririg Club" sian unuan artikolon pri Esperanto.

1901 redakti

En aprilo 1901, Generalo Sebert, ano de la Akademio de Sciencoj, prezentis al tiu Akademio Esperanton kaj tiamaniere havigis al Esperanto la subtenon de multaj scienculoj; tiu prezento naskis multajn favorajn notojn en la scienca gazetaro.

La "Touring Club", danke al la insisto de Bourlet, decidis labori tre efike por Esperanto. En la 29-a de aprilo 1901, Beaufront faris publikan kurson en la sidejo de tiu societo. Ĉar la lernantoj estis tro multaj, oni devis organizi duan kurson, faratan de Bourlet, kiu havis inter siaj lernantoj la Baronon de Menil, (verkonton de la muziko de La Espero), Buisson, ĉefstenografiiston de la Ĉambro de deputitoj, k. a.

Th. Cart, prof. de germana lingvo en liceo Henri IV sekvis kelkajn kursojn de Bourlet, sed por rapide perfektigi sian konon de Esperanto li petis de Chavet privatajn lecionojn. "L'Espérantiste" de septembro 1901 sciigis, ke Bourlet kaj Cart ricevis la Ateston pri Kapableco.

Meray propagandis Esperanton en Lyon kaj varbis la univ. prof. Offret; Émile Boirac, rektoro de la Universitato de Grenoble (poste de Dijon), nove varbita, sendis en Esperanto cirkuleron por konigi la kursojn por fremduloj organizataj de la Universitato de Grenoble, montrante per tiu ekzempto, ke oni povas praktike utiligi Esperanton; Paul Jobart, presisto en Dijon, prezentis Esperanton en la Kongreso de la majstroj-presistoj; kaj en julio 1901, la estraro de la EG en Parizo estis tiel reorganizata: Prez. Bourlet; vicprez. Cart kaj Laisant. sekr. Chavet. Kun la elekto de Bourlet nova tre brila periodo komenciĝas por la franca propagando.

Ĝis tiu dato, la nacia propagando de SPPE konsistis nur el la publikigo de la monata bulteno L' Esperantiste kaj de instruaj verkoj de Beaufront, el la starigo de servado de librovendo, el organizo de ekzamenoj kaj literaturaj konkursoj, publikigo de prop. folioj kaj broŝuroj.

Beaufront, guvernisto de infanoj el riĉega familio, disponis tre malmulte da tempo por okupiĝi pri ĝenerala propagando kaj preskaŭ lia tuta tempo estis uzata por redaktado de la bulteno kaj de verkoj.

La buĝeto de la Societo, je la 15-a de septembro 1901 montras, el elspezoj de 956,65 fr. la solan sumon de 9,85 snb la rubriko "propagando". Ĉiuj aliaj elspezoj estas dediĉataj al aĉeto de la "Commentaire sur la grammaire" de Beaufront, al publikigo de L' Esperantiste. En septembro 1901 eniras en la komitaton de la Societo novaj anoj, inter kiuj Bourlet kaj Fruictier.

Tuj post sia elekto je la prezido de la Grupo de Parizo, Bourlet - tiu tre influa persono - ricevis tri venkojn. Unue, li havigis al la Grupo la permeson fari siajn kunvenojn en ĉambro de la Sorbonne (palaco de la pariza Universitato), kaj tiu permeso estis tre multvalora ne nur en si mem, sed ĉar ĝi ebligis la havigon de similaj permesoj en aliaj urboj por kursoj kaj kunvenoj en oficialaj ejoj.

Poste Bourlet metode organizis la agadon de la Touring-Club kaj danke al li, tiu potenca societo organizis novajn publikajn kursojn faritajn de Cart, Clarac, Wintzweiller kaj Chavet. La grupo de Paris havis sian sidejon en la loĝejo mem de la Touring Club. La Touring Club organizis paroladojn en ĉiuj provincoj, aranĝitajn de siaj provincaj delegitoj, donacante subvenciojn al la novaj grupoj.

Fine, Bourlet klopodis ĉe la famega firmo Hachette, por ke ĝi unue publikigu paĝon pri Esperanto en sia Almanako, tre populara libro, kiu vendiĝis ĉiujare en multegaj ekzempleroj kaj por ke ĝi poste starigu tutan servadon de Esperantistaj eldonoj.

La firmo Hachette faris kontraktojn kun Zamenhof kaj kun Beaufront, ne por monopoligi Esperanton, kiel oni malvere diris, sed por ebligi la regulan publikigadon de multaj Esperantistaj verkoj en speciala "Kolekto aprobita de D-ro Zamenhof" kaj tiu raporto donis ĉiujn garantiojn pri la lingva valoro de tiuj publikigaĵoj. Samtempe Zamenhof ne "vendis sin" al Hachette, kiel oni senhonte diris, sed rezervis al tiu firmo la monopolon de la publikigo de siaj personaj verkoj.

(Estas interese, ke Zamenhof cedis al Beaufront 1/3 de la sumoj, kiujn li ricevos por sia korektlaboro de la aprobitaĵ verkoj, krome, post la morto de Zamenhof, liaj heredontoj heredos nur la monajn rajtojn, sed la rajton pri aprobo heredos nur Beaufront, kaj post li R. Lemaire. Tiun vastan monopoligon de Esperanto, profitegan al Beaufront, neniu konis tiumomente, krom la koncernatoj. - Noto de la red.)

1902 redakti

De la komenco de 1902, la prop. paroladoj, kursoj publikaj kaj senpagaj, fondoj de grupoj, multiĝis mirinde. En Besangon Saint-Loup, honora dekano de la Fakultato de sciencoj fondas grupon Rektoro Boirac faras paroladojn en Valence kaj Lyon; en Annecy Boucon, en Nice Huet, en Dijon kaj Beaune Meray, en Grenoble Aymonier, ĉiuj fervore laboras. E fariĝas temo tute aktuala. En Lyon P. Regnaud, prof pri sanskrita lingvo kaj kompara gramatiko elektas la demandon pri lingvo internacia kiel temon de lia oficiala parolado ĉe la rekomenco de la Universitataj kursoj. Danke al la agemo de prof. Offret, helpata de Bourlet kaj de la Touring Club, grupo fondiĝas en Lyon, post parolado de Boirac antaŭ mil aŭskultantoj. Prez. fariĝis la fama prof. Lepine; vicprez. Quinson kaj Dor, sekr. Offret, prof. pri mineralogio ĉe la Univ. kaj kasisto Hennecquin, prof. en la Fakultato pri literaturo. Justin Godart (pli malfrue ministro por Laboro) publikigis en la "Lyon Républicain" entuziasman artikolon por Esperanto.

Dume, Bourlet paroladas en Parizo antaŭ la "Automobile-Club de France", "Societe des Anciens Eleves des Ecoles d'Arts et Metiers", "Societé de Geographie Commerciale", en Tarbes, en Lille ktp. kaj, konstatante la rimarkindan rezultaton de tiu agado, la Komitato de la SEPE, en kunsido de la 26-a de oktobro 1902, oficiale komisias la Grupon de Parizo por organizi grupojn en provinco. Samjare, la estraro de la nacia societo estas tiel modifata: Cart, vicprez.; (anstataŭ Hamel); Edouard Breon, sekr: kas. (anstataŭ Rene Lemaire). Plie, laŭ propono de Bourlet, Cart estis elektata prez. de la Komisiono por ekzamenoj de Atesto pri Kapableco.

Kuraĝigite de la oficiala komisiado de la SFPE, la EG de Parizo praktike organizas la fondon de provincaj grupoj. En ĉiu urbo, kie Bourlet posedas parencon, amikon, ekskolegon de la Normala Lernejo, kunlerninton, kamaradon ktp., li penas fari paroladon pri Esperanto kun helpo de la delegito de Touring-Club. Post tiu parolado, oni maflfermas kurson, kiu grupigas entuziasmajn lernantojn ĉirkaŭ instruisto, kiu, plej ofte, lernas mem E-n instruante ĝin. La instruado de E estas faciligata per diversaj novaj publikaĵoj: (L'Esperanto en dix leçons de Cart kaj Pagnier; Esperantaj Prozaĵoj, Dictionnaire E-français de Beaufront). Poste grupo fondiĝas, la grupo de Paris sendas al la nova grupo kolekton de libroj por ĝia biblioteko. Aliflanke la Touring-Club sendas monsumon por la komencaj paŝoj.

En 1902 la grupon de Paris vizitis rusaj samideanoj, generalo Leviskij kaj Seleznjov. Okaze de la vizito de Seleznjov, la grupo organizis unuan prop. vespermanĝon, en la 15-a de novembro 1902.

1903 redakti

En la ĝenerala kunveno de la grupo de Paris, kiu okazis la 30-an de januaro 1903, oni konstatis oficiale, ke dum la pasinta jaro la grupo de Paris organizis 18 kursojn en Parizo, inter kiuj kelkaj havis cent lernantojn. Plie, kun la helpo de la Touring-Club, ĝi fondis 18 provincajn grupojn. Kelkaj el tiuj grupoj estis speciale prosperaj. En Boulogne-sur-Mer, en la grupo fondita de Menil kaj Michaŭ, tiu lasta faris kursojn al tricent personoj. Kaj la grupo de Lyon iniciatis vastan enketon pri la stato de disvastiĝo de E tra la mondo. G. CHAVET.

La jaro 1903 alportis sufiĉe gravan ŝanĝon al la franca movado. Laŭ propono de Bourlet, la SPPE, kiu estis, kvankam franclingva, tamen int. laŭ siaj statutoj kaj rolo, fariĝis propre nacia, kaj nomiĝis de tiam "Societo Franca por Propagando de Esperanto." (SFPE), nomo, kiun ĝi konservis ĝis nun. Tiu ŝanĝo firmigis la socialan pozicion de la societo kaj havigis al ĝi subtenojn, kiujn ĝi ne povis pretendi sub la internacia formo: ekz. en la 12 nov. 1903 la Ministro pri milito permesis al la oficiroj aŭ soldatoj aniĝi al la SFPE, kaj la 16 dec. 1903 same la Ministro pri Maraferoj. De tiu momento ĝis la Ido-skismo (dec. 1908) la progreso de la E-movado estas regula, kiel montras la sekvantaj ciferoj.

la 31-a de decembro 1902 la jarlibro de la SPPE enhavis 1.800 nomojn, el kiuj 380 fremduloj kaj 1.420 francoj. 31 dec. 1903 2.543 membroj; 52 kursoj estis farataj en 33 urboj, de 49 prof. 31 dec. 1904 3.619 membroj kaj 67 grupoj; la sola Pariza Grupo organizis dumvintre 37 kursojn; buĝeto: 15.750 fr. 31 dec. 1905 4.052 rnembroj kaj 62 grupoj; krome elszistis 7 filiigitaj kaj 33 sendependaj grupoj (sume: 102); 144 kursoj, el kiuj 43 en Paris, kaj 101 en 71 urboj; buĝeto: 12.345 fr. el kiuj 2.643 fr. por la propagando. 31 dec. 1906 4.170 membroj kaj 81 grupoj; krome 8 filiigitaj kaj ĉ. 31 sendependaj (sume: 123 grupoj). 206 kursoj, el kiuj 63 en Paris kaj 143 en 67 urboj. buĝeto: 12.118 fr. 31 dec. 1907 2.900 membroj, 89 grupoj; krome 11 filiigitaj kaj 80 sendependaj (sume: 180 g.); 242 kursoj, el kiuj 53 en Paris kaj 189 en 68 urboj; 29 regule funkciantaj juĝantaroj por la Atesto pri Lernado; buĝeto 10.847 fr.

En la supra tabelo oni povas rimarki, ke, dum la nombro de la kursoj kaj grupoj regule kreskis, tiu de la SFPE-anoj vegetis aŭ eĉ malkreskis. Tiu fakto devenis de la rivaleco inter la SFPE, estrita de Beaufront kaj la Pariza Grupo gvidita de Bourlet. La malkonsento inter tiuj du homoj okazis dum 1903, kiam Bourlet ekkonis la drakonan kontrakton inter Zamenhof kaj Beaufront; li sukcesis, post longa batalado, nuligi ĝin, kaj pro lia interhelpo Hachette faris senpere pli liberalan kontrakton kun Z, per kiu, interalie ĝi devigis sin eldoni en la "Kolekto Aprobita" gramatikojn kaj vortarojn en la 7 ĉefaj eŭropaj lingvoj. Tiun ruinigon de sia hegemonta revo Beaufront neniam pardonis al Z nek al Bourlet, kaj tial li estis kaptonta la unuan okazon por aliĝi al reformo, kies iniciatoro li povus ŝajni.

Alia kaŭzo de malforto ĉe la SFPE estis, ke ĝi konsistis nur el individuoj, ne el grupoj; neeviteble estis okazontaj malkonsentoj inter la grupestroj kaj la prez. de la SFPE, kiu havis kun ili nenian statutan rilaton. La situacio, interne de Francujo, estis tiam iel simila al tiu de UEA kontraŭ la naciaj societoj, post ta milito. Bourlet klare vidis la sekvindan vojon kaj iniciatis de 1904 agadon por kunigi la grupojn en federaciojn, kaj poste aliigi la SFPE en grandan federaciaron; tiu ideo realiĝas iom post iom, okaze de la ldo-skismo, kaj tia estas ja la nuna stato de la SFPE.

1904 redakti

Malgraŭ tiuj organizaj malfaciloj, la movado prosperis. 24 feb. 1904 la Franca Asocio por la Progresigo de la Sciencoj donis al la Pariza EG sumon de fr. 200 kiel monhelpon por partopreni en la Ekspozicio de Saint-Louis (Usono); ankaŭ SFPE voĉis 200 fr. Okaze de tiu Ekspozicio, la Pariza EG pretigis fonografajn cilindrojn per la firmo Pathé Frc(res: monologo de Hamleto, Kanto de Ofelio, La Espero, La Vojo ktp.

la 7-a de aŭgusto 1904 okazis en Calais (Nordfrancujo) kunveno de ĉ. 120 E-istoj francaj, anglaj, belgaj, ĉeĥaj kaj germanaj, okaze de kurado de motorboatoj, organizita de la Automobile-Club de F. Tiu kunveno estis la unua, en kiu renkontiĝis multaj alilingvuloj praktike uzante E-n. Oni diskutis pri la akcento, la ortografio de propraj nomoj kaj la E-a insigno. Laŭ propono de Michaŭ, la tre agema prez. de la EG de Boulogne-sur-Mer (Bulonjo ĉe Maro), oni ankaŭ decidis, ke "kolektiĝo aŭ kongreso simila okazos en 1905, ĉe Bulonjo". Ĉeestis inter la francoj Cape, Deligny, Bastien, Menil.

Je sept. de 1904 translokiĝis en Paris, kun la alveno de P. de Lengyel, la eld. de Lingvo Internacia, kies redaktadon zorgis, jam de jan. 1902 Fruictier. Ĉirkaŭ tiu duonmonata revuo grupiĝis Cart, Corret, Robert k. a., kaj ili donis al ĝi la specialan karakteron, kiun ĝi konservis ĝis sia malapero: idea malvasteco, "despota" (Z). netoleremo kontraŭ ĉia novaĵo, ĉu lingva, aŭ organiza. Ĝi atakis unue Beaufront, ĉar li enlasis en la verkojn de la "Kolekto Aprobita" neologismojn, ekz. "grimpi" (kies Z-econ tiu ĉi pruvis), kaj post la eksesperantiĝo de Beaufront, ĝi plubatalis kontraŭ Bourlet kaj la grupo de La Revuo. Ne volante juĝi tiujn polemikojn, oni tamen ne povas ne konstati, ke el la grupo de L. I. eliĝis, krom la Sintakso de Fruictier, neniu valora verko, dum ĝiaj kontraŭistoj multigis la verkojn utilajn kaj gravajn (Gramatiko de Aymonier, Vortaroj de Grosjean-Maupin ktp), kaj potence helpis al la starigo de la int. organoj (Centra Oficejo, K. K. K.) necesaj por la movado.

Tiu jaro vidis ankaŭ aperi la 1-an n-ron de la Int. Scienca Revuo (ĉefred. Fruictier) kaj fondiĝi la Medicina EG de F. (iniciatoro: dro P. Rodet).

1905 redakti

La sekvanta jaro, 1905, estis la jaro de la Unua Oficiala Kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro. Michaŭ renkontis multajn malfacilojn, ĉar la Parizanoj estus volintaj fari ĝin en Paris, sed danke al la firma subteno de Z, kiu tre amike rilatis al Michaŭ, lia projekto prosperis; jam en okt. 1904 aperis komuna alvoko subskribita de Beaufront, prez. de la SFPE, Ballif, prez. de la Touring Club de France, Bourlet prez. de la Pariza Grupo kaj Michaŭ, prez. de la Bulonja Grupo. Kunigi tiujn kvar nomojn sube de unu alvoko ne estis tiam la plej facila afero en la preparo de la kongreso. En letero al Michaŭ, de la 26 nov. 1904 Z mem fiksis la ĝeneralan aspekton de tiu kongreso, kiu estis iĝonta modelo por la sekvantaj: "La kongreso devas efiki sur la sentojn kaj fari impreson, kiel eble pli grandan kaj neforgeseblan impreson. Multe da soleneco, muziko, efektoj por la okuloj ktp.; ju pli ni efikos sur la sentojn, des pli niaj kongresoj kaj sekve ankaŭ nia afero fariĝos popularaj en la mondo... Ni devas peni, ke niaj kongresoj per sia soleneco kaj ĉarmeco fariĝu korekscita religia centro, kiu allogados ĉiujare la amikojn al int. frateco el la tuta mondo. . . Eble estus bone aranĝi ian historio-etnografian maskobalon aŭ promenadon, finiĝantan per ia danco de int. frateco?. (Krome) la kongreso devos ellabori fortikan organizadon de nia tuta laboro". La 25 jul. Z alvenis Parizon, loĝis ĉe Javal kun kiu li de antaŭe havis profesiajn ritatojn kaj la morgaŭon estis akceptata de Bienvenu-Martin, ministro por la publika instruado, kiu honoris lin per la kruco de la Honora Legio; li alvenas en Bulonjon la 3 aŭg. kaj prezidas la Kongreson, kiu komenciĝas la 5-an. El la 5 vicprez. estis tri francoj Boirac, Sebert kaj Michaŭ; sed efektive prezidis nur Boirac. Pro la ĉeesto de Bourlet, Beaufront ne venis, deklarante sin malsana. Post la malferma parolado de Z, kiu finiĝis per la "Preĝo sub la verda standardon", kantis ĥoroj, kaj estis ludata unuakta komedio "Mensogo pro amo". Sekvantan tagon okazis granda E-a koncerto, dum kiu oni ludis la 1-an grandan komedion tradukitan E-n "Edziĝo kontraŭvola", de Molière. En la kongresĉambrego estis ekspoziciataj komercaj, literaturaj, propagandaj dokumentoj. Oni faris ekskursojn, interalie Anglujon, al Dover. Enskribitaj estis 688 kongresanoj, el 20 nacioj. Tio estis grandega sukceso, kiu vekis entuziasmon inter la E-istoj kaj eĉ en la laika publiko. Oni de tiam ne plu povis kontesti la eblecon interkompreniĝadi pere de nura E. La Bulonja Kongreso donis viglan antaŭenpuŝon al la propagando kaj forte sentigis al la ĉeestantoj, ke E estas jam iel, vivanta lingvo.

En tiu sama jaro fondiĝis la Presa E-ista Societo, kiu prenis sur sin la eldonadon de L.I., sub la gvidado de Cart; kaj la Societo E-ista por la Paco, sub la gvidado de G. Moch; ekaperis la unuaj n-roj de la Espero Pacifista (monata revuo) kaj de Tra La Mondo, ilustrita distra revuo (ĉefred. Cape-Montrosier).

1906 redakti

La 3-a de aprilo 1906 estis oficiale elmetita antaŭ la Deputitaro "Projekto pri rezolucio, celanta inviti la Registaron al la enkonduko de la Lingvo Int. E en ĉiujn programojn de la Publika Instruado, kiuj enhavas la instruadon pri vivantaj lingvoj". Tiun projekton redaktis L. Cornet, deputito de Sens, kaj subskribis 11 aliaj deputitoj. Sammomente la, "Petit Parisien", kies eldonkvanto estis tiam "la plej granda en lamondo", decidis publikigi senpage la komunikaĵojn de la francaj E-aj grupoj; kaj citis 8 francajn hotelojn, ĉe kiuj funkcias E-ista interpretisto.

La 1 sept. aperas la unua n-ro de La Revuo, direktata de Bourlet, kaj eldonita de Hachette. "La penso pri fondo de tiu Revuo, skribis poste Bourlet, venis al mi nur, por ke nia Majstro havu okazon regule publikigi siajn modetajn verkojn." Kaj efektive Z honoris ĝin per konstanta kunlaborado. Tiun iniciaton de Bourlet oni ne povas tro alte taksi: dank' ai li Z povis ricevi sufiĉe altan salajron, kiu ebligis al li la tradukadon de multaj klasikaj verkoj (de "Ifigenio" ĝis "Genezo"), kaj li akiris samtempe la rimedon publikigi ilin grandskale. Sen Bourlet kaj lia Revuo, ni ne havus tiun vastan Z-an verkaron, kiu definitive kreis la E-an literaturon kaj fiksis la E-an stilon.

Samjare fondiĝis en Paris Grupo de E-istaj Komercistoj kaj en Reims la unua E-ista konsulejo, ĉe librovendisto Chauvillon.

Ne estas tie ĉi la loko por detale paroli pri la "Delegitaro por alpreno de Lingvo Internacia", fondita en 1900 de Leau kaj Couturat. Ties historio estas tro longa kaj ankoraŭ malbone konata. Sed oni povas simple diri, ke Couturat, granda filozofo, E-iĝinta, rimarkis en la lingvo erarojn, kiujn li volis korekti; li manovris lerte por akiri la apogon de la amaso de E-istoj kaj la konfidon de la ĉefoj; li ŝajnis unue limigi sin je la forigo de la supersignoj, kaj pro tio akiris la aprobon de multaj bonaj E-istoj. Sed iom post iom li rimarkis, ke la strukturo de la lingvo estas tiel kompakta, ke se oni forigas la supersignojn, oni devas ŝanĝi ankaŭ grandan parton de la gramatiko (pro vortetoj kiaj: ŝi, ĝi, igi, ĉi ktp.) kaj de la vortaro; post mutaj provoj, korespondadoj, diskutoj kun aliaj reformemuloj, li, kun helpo de Beaufront, starigis projekton, kiun ili nomis Ido kaj prezentis al la Komitato de ia Delegitaro, sidanta en Paris de la 15 al la 24 okt. 1907. Tiu Komitato alprenis "principe E-n, pro ĝia relativa perfekteco kaj pro la multaj kaj diversaj aplikoj jam ricevitaj, sub la kondiĉo de kelkaj modifoj farotaj laŭ la raporto de la sekretarioj (Leau kaj Couturat), kaj laŭ la projekto Ido". La Lingva Komitato rifuzis kunlabori kun la Komitato de la Delegitaro, okazis skismo inter la E-istoj, kiu, precipe en F, multe malfruigis la propagandon. La francaj E-istoj devis krei al si novan gazeton La Franca E-isto, kies unua n-ro aperis nur en dec. 1908, ĉar "L'E-iste" estis la posedo de Beaufront. Ili devis reorganizi la SFPE, kies aliigon en federaciaron postulis unuafoje Bourlet la 24 jan. 1909 Tiu aliigo, obstine kontraŭita de Cart, efektiviĝis malgraŭ li, post minaco de skismo, en majo 1911. Tiumomente la SFPE konsistis el 10 federacioj, 143 grupoj kaj preskaŭ 10.000 membroj. Ekzistis 43 lernolibroj en franca lingvo (L'E en dix leçons, de Cartet Pagnier; Manuel d' E, de Chavetet Warnier; L'Er' l'Ecole, de Picard; Grammaire Complete, d' Aymonier; Versions et Themes, d' Aymonier et Grosjean-Maupin; Grammaire et Syntaxe, d' Esselin ktp), 58 verkoj tradukitaj el la franca (Molière: Georgo Dandin, de Z; Renan: Vivo de Jesuo, de E. Gasse; Balzac: Eŭgenino Grandet, de E. Gasse; Molière: La Avarulo, de 5. Meyer; Molière: Don Juan, de Boirac; Leibnitz: Monadologio, de Boirac; Merimee: Carmen, de S. Meyer; Abato Prévost: Manon Lescaut, de Valliemie; Rolandkanto, de Dro Noel; Fragmente: Lafontaine: Fables, de Vaillant; Mistral: Mirejo, de Noel;) pluraj originalaj romanoj (La kastelo de Prelongo, kaj Ĉu li? de Vallienne), 9 E-aj gazetoj kaj 9 prop. bultenoj aperantaj en Francujo.

Gaston Waringhien.

Vidu ankaŭ redakti

Esperanto-movado en Francio (post Ido ĝis la unua mondmilito)