Georgo PERADZE (kartvele გრიგოლ ფერაძე – Grigol Peradze), (naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1899 en Bakurciche Kartvelio, mortis la 6-an de decembro 1942 en Aŭŝvico) estis kartvela sankta martiro ortodoksisma. Kleriko de kartvela nacieco, plej grandan parton de sia animzorga kaj scienca agado pasigis en Germanio kaj Pollando, al kiu alvenis invitita de metropolito varsovia kaj de la tuta Pollando - Denizo (Waledyński). Lekciisto en Studejo de Ortodoksisma Teologio ĉe Varsovia Universitato en la jaroj 1933–1939, fakulo pri patrologio kaj historio de kartvela monaĥismo, poligloto.

Sankta
Georgo Peradze
Persona informo
Naskonomo გრიგოლ ფერაძე
Naskiĝo 13-an de septembro 1899 (1899-09-13)
en Bakurtsikhe, Gurjaani Municipality,  Kartvelio
Morto 6-an de decembro 1942 (1942-12-06) (43-jaraĝa)
en Auschwitz-Birkenau
Religio ortodoksismo vd
Lingvoj polakartvelagermana vd
Ŝtataneco KartvelioPollando vd
Alma mater Bonna universitatoHumboldt-Universitato en BerlinoUniversitato de VarsovioŜtata Universitato de Tbiliso vd
Profesio
Okupo teologo • historiisto • Orthodox theologian vd
Laborkampo ortodoksisma teologio • Patrologio vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Agado en Pollando redakti

En 1933 metropolito Denizo, kiu ekkonis arkimandriton Georgon dum konferenco en Laŭzano, invitis lin al Varsovio, por ke li okupiĝu pri scienca agado en la Studejo de Ortodoksisma Teologio kiel anstataŭanto de profesoro de patrologio. Samtempe garantiis al li eblon plenumi devojn de paroĥestro en la paroĥo al Sankta Nino de Kartvelio kaj pluresto inter klerikaro de la Konstantinopola Ortodoksa Eklezio. La arkimandrito konsentis. La 7-an de decembro 1933 lekciis pri "Nocio, metodoj kaj taskoj de patrologio en ortodoksisma teologio", per kio inaŭguris sian agadon en Varsovia Universitato.

Dum sia laboro en Pollando li interalie tradukis nekonatan apokrifan evangelion devenantan de monofizitismo, dokumentojn ligitajn kun retrovo de Sinaja Kodekso kaj leteron de Denizo Areopagita. Dum sekvaj jaroj Georgo Peradze esplorvojaĝis al: Sankta Lando, Sirio, Grekio, Bulgario, Rumanio, Aŭstrio, Italio. En 1935 estis sur Athos. Frukto de tiuj forveturoj estis malkovro de kartvelaj palimpsestoj de la 6-a kaj 7-a jarcentoj (en la Sankta Lando en 1936) kaj grekan tekston de la vivo de sanktaj vilnaj martiroj (sur Athos). Science laboris ankaŭ en bibliotekoj de la monaĥejoj de Pola Ortodoksa Eklezio. Li zorgis pri la Rondo de Teologoj de studentoj de la Studejo de Ortodoksisma Teologio, materie helpis al la plej malriĉaj inter ili. Laŭ rememoroj de pastro Mikołaj Lenczewski liaj lekcioj estis ege popularaj.

Metropolito Denizo (Waledyński) sensukcese dufoje petis universitatajn regopovojn atribui al arkimandrito Georgo la titolon de profesoro, sed senrezulte. Li kunlaboris kun Orientalistika Komisiono de Varsovia Scienca Societo kaj kun Pola Biblioteko de Patroj de la Eklezio, por kiu prilaboris materialoj ligitaj kun martiroj. Sin engaĝis en la vivo de grupo de kartveloj loĝantaj en Varsovio. En 1937 publikigis biografion de Ŝota Rustaveli. Dum sia universitata laboro publikigis ĉ. 70 sciencajn publikaĵojn. La tuta bibliografio de liaj tekstoj kaj iliaj tradukoj ampleksas 119 verkojn.