Zuriko

la ĉefurbo de la samnoma kantono de Svisa Konfederacio (Svislando)
(Alidirektita el Höngg)

Zuriko (germane Zürich [CÜriĥ], france Zurich [züRIK], itale Zurigo [dzuRIgo], romanĉe Turitg [tuRIĜ]) estas la ĉefurbo de la samnoma kantono de Svisa Konfederacio (Svislando). La urbo estas krome formale ankaŭ la ĉefurbo de la samnoma distrikto Zuriko, kiu fakte konsistas nur el la politika komunumo Zuriko mem. Loĝantaro: 410'404 (politika komunumo, je la 30-a de septembro 2016)[1], kun la ĉirkaŭa metropola regiono proksimume 1'200'000. Areo de la urbo: 91,88 km².

Zuriko
Blazono de Zuriko
Blazono de Zuriko
Blazono de Zuriko
Zuriko vidita el la Karola Turo de la Granda Monaĥejo
Fotomontaĵo
komunumo en Svislando • ĉefurbo de kantono de Svislando • universitata urbo • plej granda urbo • urbo en Svislando • ĉefurbo • urbego
Kantono Zuriko
Distrikto Zuriko
Koordinatoj  22 Mapo
Nombro de loĝantoj 410'404
Areo 91,88 km²
Alteco 408 m super marnivelo
Poŝtkodo 8000
Komunumkodo 0261
Mapo de Zuriko
Mapo de Zuriko
Fotomontaĵo
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 447 082  (2023) [+]
Loĝdenso 5 087 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo CH1903: 683263 / 247652 (mapo)47.3744444444448.5411111111111Koordinatoj: 47° 22′ N, 8° 32′ O; CH1903: 683263 / 247652 (mapo) [+]
Alto 408 m [+]
Areo 87,88 km² (8 788 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Zuriko (Svislando)
Zuriko (Svislando)
DEC
Zuriko
Zuriko
Situo de Zuriko
Zuriko (Zuriĥo)
Zuriko (Zuriĥo)
DEC
Zuriko
Zuriko
Situo de Zuriko

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zürich [+]
vdr

Geografio redakti

Zuriko situas ĉe la norda pinto de la Lago de Zuriko, kiu ricevis sian nomon de la urbo. Okcidente de la urbo leviĝas ĝia hejmmonto Uetliberg, kiu estas ŝatata ekskurscelo de ĉiuj zurikanoj. Tri riveroj fluas tra Zuriko, nome Limato, kiu elfluas el la lago de Zuriko, Sihl, kiu ĉe la ĉefstacidomo fluas al Limat kaj en nordo Glatt. De la lago krome Schanzengraben, kanalo de la iama urba fortikaĵo, kondukas al Sihl. Tiel parto de la malnova urbocentro efektive troviĝas sur granda insulo.[2]

La nomo Zuriko devenas de la latina nomo de la urbo Turicum (= kun turoj, vortevoluo: --> Tsuric --> Zürich), kiu unuan fojon estis dokumente menciita en la jaro 20 antaŭ kristo kiel romia fondaĵo.

Urbaj distriktoj kaj kvartaloj redakti

La origina komunumo Zuriko antaŭ 1893 konsistis nur el la tereno de la hodiaŭa malnova urbo. Per du grandaj urboampleksigoj en la jaroj 1893 kaj 1934 oni enkomunuigis multajn ĉirkaŭajn vilaghojn, kiuj dum la 19-a jarcento iom kunkreskis kun la urbo. Hodiaŭ Zuriko konsistas el 12 urbaj distriktoj, kiuj portas la numerojn 1 ĝis 2 kaj en kiuj situas inter 1 ĝis 4 kvartaloj, kiuj korespondas al la iamaj sendependaj komunumoj:

Blazono de Zuriko
 

Urbodistrikto 1 redakti

La urbodistrikto 1 konsistas nur el la Malnovurbo Zuriko (germane Zürich-Altstadt, kiu respondas al la origina urbo kaj komunumo Zuriko ĝis 1893. La malnova urbo konsistas unuflanke oriente de Limato el la kvartaloj Niederdorf, Oberdorf kaj Rathaus, kaj alflanke okcidente de Limato el la kvartaloj Bahnhofstrasse (stacidoma strato), Lindenhof (kie troviĝis la palatinato de Karolo la Granda), stacidomo, Löwenplatz kaj City.[3]

Blazonoj de Enge, Wollishofen kaj Leimbach
 
 
 

Urbodistrikto 2 redakti

La urbodistrikto 2 situas ĉe la okcidenta bordo de la lago kaj konsistas el la municipoj:

Blazono de Wiedikon
 

Urbodistrikto 3 redakti

La urbodistrikto 3 situas en la Limat-Valo inter Sihl kaj Uetliberg kaj konsistas el la municipo Wiedikon.

Blazono de Aussersihl
 

Urbodistrikto 4 redakti

La urbodistrikto 4 situas en la ebenaĵo inter Sihl, Wiedikon kaj la fervojo kaj konsistas el la municipo Aussersihl.

Blazono de Aussersihl
 

Urbodistrikto 5 redakti

La urbodistrikto 5 situas sur la ebenaĵo inter Limato, Sihl kaj la fervojlinio kaj konsistas el la industrikvartalo, kiu estas parto de la iama komunumo Aussersihl.

Blazonoj de Oberstrass kaj Unterstrass
 
 

Urbodistrikto 6 redakti

La urbodistrikto 6 situas ĉe la okcidenta deklivo de la monto Zürichberg kaj konsistas el la municipoj

Blazonoj de Fluntern, Hirslanden, Hottingen kaj Witikon
 
 
 
 

Urbodistrikto 7 redakti

La urbodistrikto 7 situas ĉe la okcidentaj deklivoj de Zürichberg kaj Adlisberg. Ĝi konsistas el la municipoj

Blazono de Riesbach
 

Urbodistrikto 8 redakti

La urbodistrikto 8 situas ĉe la orienta bordo de la lago. Ĝi konsitas el la municipo Riesbach.

Blazonoj de Altstetten kaj Albisrieden
 
 

Urbodistrikto 9 redakti

La urbodistrikto 9 situas inter Limato kaj Uetliberg kaj konsistas el la municipoj

Blazonoj de Wipkingen kaj Höngg
 
 

Urbodistrikto 10 redakti

La urbodistrikto 10 situas dekstre de Limato ĉe la suda deklivo de la montoj Hönggerberg kaj Käferberg. Ĝi konsistas el la municipoj

Blazonoj de Affoltern, Örlikon kaj Seebach
 
 
 

Urbodistrikto 11 redakti

La urbodistrikto 11 situas en la ebenjaxo norde de la montoj Hönggerberg kaj Käferberg inter Glat-Valo kaj la lago Katzensee. Ĝi konsistas el la municiopoj

Blazono de Schwamendingen
 

Urbodistrikto 12 redakti

La urbodistrikto 12 situas en Glat-Valo ĉe la norda piedo de la monto Zürichberg. Ĝi konsistas el la municipo Schwamendingen.

Historio redakti

Jam antaŭ la romia tempo sur la tereno de la hodiaŭa urbo Zuriko troviĝis keltaj surfostaj setlejoj. La unua dokumenta mencio de Zuriko sub la nomo Turicum datiĝas el la jaro 15 antaŭ Kristo. En la 4-a jarcento en Zuriko sur Lindenhof estis konstruita romia kastelo kiel parto de la romiaj defendolinioj kontraŭ la alemanoj. La plej malnovaj trovaĵoj datumas proksimume je la jaro 3000 antaŭ Kristo. Ĉirkaŭ en la jaro 800 post Kristo en Zuriko troviĝis unu el la Palatinatoj de imperiestro Karolo la Granda, kiu laŭ la legendo ĉi-tie en Zuriko kristaniĝis, post kiam li dum ĉaso sekvis belan cervon de Aachen ĝis Zuriko, kie la cervo kliniĝis antaŭ la tombejo de la kristanaj martiroj Petro, Felikso kaj Eksuperacio. Laŭ dire ili en la tria jarcento estis senkapigitaj en Zuriko kaj poste levis siajn dehakitajn kapojn kaj marŝis sur la placo, kie hodiaŭ staras la Granda Monaĥejo (germane: Grossmünster). Karolo la Granda, tiel malkovrinte la tombejojn de la sanktuloj deklaris, ke estas la volo de Dio, ke li konstruu ĉi-tie por ili preĝejon. La legendo daŭrigas, ke Karolo la Granda tiam lasis sin bapti kaj ordonis la konstruon de la Monaĥejo, kiu entenis la unua kristanan preĝejon en Svislando norde de la Alpoj. Antaŭ sia morto Karolo la Granda konstruigis ankaŭ la Virinan Monaĥejon (germane Fraumünster) kaj nomumis sian filinon kiel unua abatino transdonante al ŝi tiel la regadon super la urbo. Zuriko poste dum jarcentoj estis regata far la abatoinoj de la monaĥinejo. En la 14-a jarcento la gildoj prenis la povon, tamen la vera potenco restis ĉe la abatinoj de Fraumünster. En 1502 Zuriko sendependiĝis de la Germana Imperio kaj aliĝis kun Lucerno kaj Berno al la Svisa Konfederacio, kiu ĝis tiam konsistis el Uri, Schwyz kaj Unterwalden. En 1519 la reformaciisto Ulrich Zwingli (1484-1531), tiama pastro de la Granda Monaĥejo, deklaris la sendependecon de la Zurika Eklezio de Romo kaj transprenis la regadon de la urbo. La tiama abatino de Fraumünster kaj regantino de la urbo transdonis al Zwingli simbole la ŝlosilojn de la urbo evitante tiel intercivitanan militon. Efektive ŝi estis la vera heroino de tiu epoko kaj ne la despoto Zwingli, kiu hodiaŭ estas rememorigita kiel unu el la "grandaj filoj de la urbo". Oni ja ŝatas prisilenti liajn militkrimojn kaj la masakrojn de 300 rebaptistoj en Mejleno okazigitajn je lia ordono. En la sekvaj du jarcentoj Zuriko ekkreskis dank al la seta perlaboro kaj komerco kaj akiris pli kaj pli da ekonomia signifo. En la jaro 1789 sub la influo de la franca revolucio la liberalaj fortoj de la Zurika kamparo faligis la gildan reĝimon de Zuriko kaj donis al Zuriko liberalan konstitucion. Sekvis poste la Napoleona regado super Svislando, kiu trovis sian finon en la batalo de Zuriko inter la trupoj de la rusa generalo Suvorov kaj la francaj trupoj. La kongreso de Vieno tiam solene akceptis la Svisan neŭtralecon por ĉiam kaj garantiis al la Svisoj la integrecon de la tiam fondita Svisa Federacio. Post la kompleta malvenko de Napoleono kaj la radikala revolucio de 1848 la svisoj sukcesis fondi la hodiaŭan Liberalan Svisan Federacion, ĉar la eŭropaj reĝoj estis sufiĉe okupitaj pri siaj propraj problemoj.[4]

 
Granda Monaĥejo de Zuriko.

La Traktato de Zuriko estis internacia pactraktato, subskribita la 10-an de novembro de 1859 de la Aŭstra imperio, la Franca imperio kaj Sardio en la urbo Zuriko.

Nun sekvis tempo de rapida evoluo de Zuriko. La unua fervojo inter Zuriko kaj Badeno estis konstruita kaj poste en malmultaj jaroj el tiu unua fervojlinio fariĝis la plej densa fervojreto de la mondo. Grandaj personecoj kiel Alfred Escher, Gottfried Keller kaj Johann Heinrich Pestalozzi naskiĝis kaj laboris en tiu-ĉi epoko en Zuriko. Kun la kreskanta industrio la loĝantaro de Zuriko kreskis pli kaj pli kaj hodiaŭ en la grandregiono de Zuriko loĝas proksimume 1,2 milionoj da homoj. Zuriko ankaŭ fariĝis ŝatata azilurbo de gravaj politikaj gvidantoj. Komence de la unua mondmilito ĉi-tie vivis la rusa revoluciisto Lenino kiel antaŭ li jam Bakunino kaj aliaj gravaj personecoj.

Inter la du militoj en Zuriko naskiĝis la dadaismo kaj dum la dua mondmilito Zuriko fariĝis kiel ununura libera germanlingva grandurbo la rifuĝejo de la tuta germana intelektularo kaj de la rezisto kontraŭ la nazioj.

Zuriko en la mezo de la 20-a jarcento estis konata kiel konservema cvinglia urbo, sed la Zurika Junulara Movado en 1980 kaŭzis kompletan paradigmoŝanĝon. El la spartana Zuriko fariĝis bunta miskpoto plene de vivĝojo.

Ekonomio redakti

 
Parlamenta domo

Zuriko estas hodiaŭ la kultura, financa kaj ekonomia centro de Svislando kaj laŭdire la plej riĉa urbo de la mondo. En diversaj enketoj Zuriko ricevas jam dum jaroj la unuan rangon en internaciaj listoj de la plej loĝindaj urboj de la mondo.

Unuavice Zuriko estas scienca kaj kultura urbo. Ekzistas pluraj universitatnivelaj altlernejoj, la ĉefaj estas la Universitato de Zuriko kaj la Svisa Federacia Instituto pri Teknologio (ETH Zuriko) ĉe kiuj sume studas pli ol 60000 studentoj, kio estas preskaŭ 20% de la tuta loĝantaro.

Plej grava ekonomia branĉo estas la servoperado. Fama Zuriko estas pro la bankoj, kiuj ne malsignife kontribuas al la ekonomia prospero de la urbo. Sed ankaŭ por la informatikindustrio Zuriko estas grava kaj profitas de la plej densa kaj efika kaj rapidega vitrofibrokabloreto de Eŭropo estante la eŭropa sidejo de Microsoft, Google kaj nun ankaŭ de Yahoo. Zuriko ludas hodiaŭ gvidan rolon en sunteknologio, kiel ĝi antaŭ 150 jaroj foje gvidis en la tekstilindustrio.[5]

 
Ĉefstacidomo Zuriko

Trafiko redakti

En Zuriko troviĝas unu el la plej trafikriĉaj flughavenoj de Eŭropo kun preskaŭ 300 000 flugmovoj jare, kaj Zuriko estas gravega fervojnodo. La publika trafiksistemo de Zuriko, kiu estas unuigita en la Zurika Trafik-Unio estas unu el la plej efika de la tuta mondo, kaj pro tio en neniu alia urbo sur la planedo la proporcio de utiligantoj de la publikaj trafikiloj estas tiom alta kiel en Zuriko. La koron de la Zurika Trafik-Unio formas en la urbo la tramreto, kiun funkciigas la Zurikaj Trafikentreprenoj. La Ĉefstacidomon de Zuriko utiligas ĉi-tage pli ol 340'000 pasaĝeroj. Tramoj kaj busoj veturas en kadenco de malmultaj minutoj, kaj regionaj trajnoj konektas la urbopartojn inter si kaj kun la resto de la kantono. Vendrede ĝis dimanĉe busoj kaj trajnoj funkcias la tutan nokton.[6]

Arto kaj kulturo redakti

 
La Zurika havengruo

En Zuriko ekzistas riĉa kultura vivo. En la urbo ekzistas pli ol 50 teatroj kaj multnombraj muzeoj. Tradicia festo okazas en printempo kun granda procezio de la gildoj kaj bruligo de la neĝoviro. Ĉiun trian jaron en Zuriko okazas la granda Zurika Lagofesto kun unu ĝis du milionoj da festantoj kaj jam tradicion havas la granda tekno-strato-parado, kiu amasigas ĉiun jaron preskaŭ unu milionon da dancantajn gejunulojn el la tuta mondo. En aprilo 2014 apud Limato estis starigita havengruo, kiu provokis multajn diskutojn kaj kritikojn.[7]

Instancoj redakti

Famuloj redakti

Sporto redakti

En Zuriko okazas en la stadiono Letzigrund ĉiujare la fama atletikrenkontiĝo Weltklasse Zürich (en Esperanto Mondklaso Zuriko). En la stadiono Letzigrund en somero 2008 ankaŭ okazis 3 grupludoj de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008. La glacihokeklubo de Zuriko ZSC Lions gajnis en la sezono 2008-2009 la Ligon de la Glacihokeĉampionoj kaj fariĝis eŭropa glacihokeĉampiono. En somero 2014 en Zuriko okazas la Eŭropa ĉampionado en atletiko.[8]

Esperanto-movado redakti

Zuriko havas tradician Esperanto-movadon Esperanto-Societo Zuriko (ESZ), la plej malnova seninterrompe funkcianta loka Esperanto-klubo de la mondo estis fondita en 1905 kaj gastas hodiaŭ en la Esperantejo (www.esperanto.ch/esperantejo). De 1986 ĝis 2006 Esperanto-Societo Zuriko eldonis la retrevuon KOMENTOJn. La societon prezidas Dietrich Michael WEIDMANN kiu ankaŭ fondis la internacian tradukservon Allsprachendienst Esperanto GmbH.[9]

En 2005 Zuriko gastigis la Ĝeneralan Kunvenon de Svisa Esperanto-Societo.

Lingvoj redakti

Oficiala lingvo de Zuriko estas la germana. Parolata estas la zurika dialekto de la alemana, kiu apartenas al la altalemanaj idiomoj. Pli ol triono de la loĝantaro de Zuriko tamen estas eksterlandanoj alilingvaj, la ĉefaj inter tiuj lingvoj estas la hispana, itala kaj la serbokroata, kiuj estas parolataj de po 10% de la loĝantaro. Laŭ la lasta oficiala popolnombrado de la jaro 2000 loĝis en Zuriko homoj kun 181 diversaj denaskaj lingvoj.

Religioj redakti

Religie la urbo estas de post la reformacio oficiale protestanta, sed intertempe nur 40 % de la loĝantoj apartenas al la ŝtata protestanta eklezio. Sama nombro estas katolikoj, proksimume 10 % estas adeptoj de la islamo kaj aliaj 10 % apartenas al aliaj religioj, kiel budhismo, hinduismo, bahaismo kaj aliaj aŭ estas ateistoj. Oficalie estas registritaj en Zuriko pli ol 370 religiaj komunumoj, kaj la urbo estas konata pro la paca kunvivado de la diversaj religioj kaj lingvoj.[10][11]

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti