Hafez al-Asad
Hafez al-Asad (arabe حفظ العسد, Ḥāfiẓ al-Asad) (naskiĝis la 6-an de oktobro 1930 en Qardaha, Sirio, mortis la 10-an de junio 2000 ) estis siria oficiro kaj politikisto, kiu ekregis per militista puĉo en 1970. En 1971 li ekhavis la prezidantecon kiun li retenis ĝis sia morto en 2000. La regado de Asad stabiligis kaj firmigis potencon en Sirio post jardekoj da politika malstabileco kaj pluraj puĉoj. En 2000, li estis sukcedita fare de lia filo Baŝar al-Asad.
Vivo
redaktiAsad apartenis al la islama minoritato de alavitoj, kiuj konsistigas ĉ. 11,5% de la loĝantaro de Sirio [1]. Li kreskis en la vilaĝo Qardaha, proksime de Latakio, kie Asad estis la unua en sia familio se temas pri ricevi altedukon. En la aĝo de 16, li iĝis membro de la Baaza Partio.
Asad volis trejni por iĝi kuracisto, sed lia familio ne povis pagi tion. Li do eniris la sirian militistan akademion. Ĉi tie li trejniĝis por fariĝi piloto. Li estis talenta kaj tial havis la ŝancon trejni kun la sovetia aerarmeo en 1955, sed laŭdire malŝatis sian restadon en Moskvo [2].
Kiel oficiro kaj membro de la Baaza Partio, li ankaŭ estis implikita kun la agadoj de la partio en la militistaro. En 1958, kiam Sirio eniris la union de Egiptio kaj formis la Unuiĝintan Araban Respublikon, Asad estis translokigita al Kairo kie li iĝis parto de kio nomis sin la "Armea Komitato". Dum la periodo, Egiptio estis gvidita de Gamal Abdel Nasser kiu enpotenciĝis en Egiptio en 1952 kaj li eltenis premon de la koloniaj potencoj post naciigo de la Sueza kanalo en 1956, kiu igis lin tre populara en Sirio. La membroj de la armea komisiono estis seniluziigitaj de la maniero kiel Naser regis la novan ŝtaton. La "Armea Komitato" estis centra al la puĉo kiu kondukis al Sirio forlasi la Union en 1961.
En 1963, la Baaza Partio faris puĉon kaj forigis siajn rivalojn for de la registaro kaj de la siria parlamento, sed la armea komitato, kiu organizis la puĉon, restis ekster la publikatento.
Ministro de defendo
redaktiEn 1966, la maldekstra flanko de la Baaza Partio faris puĉon, kaj Salah Jadid, la estro de la Armea Komitato prenis potencon kiel la fakta gvidanto de la lando. Asad estis nomumita Ministro de Defendo kaj akiris grandan influon al registarpolitiko. La gvidado de Jadid estis defiita post la malvenko de Sirio en la Sestaga Milito en junio 1967 kaj la okupo fare de Israelo de la Golanaj Altaĵoj.
Kiel rezulto de la milito, Jadid kaj lia registaro perdis la fidon de la populacio. La krizo de konfido ankaŭ rapide disvastiĝis en la partion, kaj kaŭzis potencrivalecon en la armea komisiono. Jadid dominis la civilan alon de la Baazo Partio, sed Asad akiris kontrolon de la armea alo [2].
Post interna potencbatalo inter la militistaro kaj la civila alo de la reganta Partio Baazo en la periodo de 1967 ĝis 1970, la armea alo venkis super la civila. Post partia konferenco en novembro 1970, Asad arestis siajn kontraŭulojn kaj prenis potencon en Sirio.
Prezidanto
redaktiEnlanda politiko
redaktiDum sia periodo de regado, Asad stabiligis Sirion per peza mano tra tio, kion li nomis la "ĝustigrevolucio" kaj forigis la maldekstran flankon de la restriktoj de la Baaza Partio pri komerco. Tio popularigis Asad kiel la nova gvidanto de la lando, sed la bonvolo ne daŭris longe [3]. Kiel parto de stabiligado de la lando politike, li koncentris potencon ĉirkaŭ sia propra ofico, establis kultadon de sia propra personeco. Asad ankaŭ aljuĝis la ĉefajn poziciojn en la sekurecaj fortoj kaj la milittaĉmentoj al alavitoj aŭ familianoj, inkluzive de la propra frato de Asad, nome Rifaat.
La ĉefa defianto al la regado de Asad en Sirio estis la Islama Frataro. La Frataro funkciis kiel partio en Sirio ekde la 1940-aj jaroj, sed estis devigita iri subtere kiel rezulto de la multaj puĉoj en la 1950-aj jaroj kaj la puĉo de la Baaza Partio en 1963. En 1964, la Frataro organizis ribelon en la urbo Hamao, kiu estis subpremita de la Baaza Partio. Post la siria invado de Libano en 1976, la Frataro organizis novan ribelon. Gerilaj kampanjoj daŭris ĝis 1980 kaj la Frataro havis faktan kontrolon de Hamao. La reĝimo de Asad malpermesis la organizaĵon kaj membreco iĝis krima delikto en 1980. En la sama jaro, ili ankaŭ atakis Asad persone kaj li, la prezidanto, mallarĝe eskapis savinte sian vivon. Asad respondis mobilizante la partion kaj la armeon kaj en 1982 la fortoj de Rifaat al-Asad sieĝis la urbon kaj pluraj miloj da homoj estis mortigitaj dum la trisemajna sieĝo [2].
Sekve de la ribelo, la reĝimo ankaŭ iĝis pli subpremema ol antaŭe kaj Asad pli kaj pli fidis al la sekurecaj taĉmentoj por protekti la reĝimon.
Ekstera politiko
redaktiAsad daŭrigis la eksterpolitikan linion de Sirio: Sirio ricevis armean subtenon de Sovetunio kontraŭ Israelo kaj staris kun aliaj arabaj ŝtatoj. Kune kun egipta prezidanto Anwar Sadat, Sirio kaj Egiptio kunordigis alian atakon kontraŭ Israelo en oktobro 1973, nome la Jomkipura milito, sed post mallonge ili estis repuŝitaj. Post la morto de Nasser en 1970, tutarabismo, kiu karakterizis sirian politikon, iĝis malpli okulfrapa. Ĉar la komuna araba fronto kontraŭ Israelo kolapsis, Asad traktis sendependan eksterpolitikan linion. Post la Milito de Jom Kippur, Sirio intertraktis kun Israelo, tra Usono, pri la Golana Altaĵo, sed la interparoloj ne kondukis al progreso [4].
En 1975 la interna milito komenciĝis en Libano, kaj en 1976 Sirio eniris la konflikton kaj subtenis la maronitojn kaj la dekstran flankon en la lando kontraŭ la OLP kaj iliaj milicoj. La interveno estis plejparte fiasko. En 1982, la civita milito eskaladis, kaj Israelo invadis Libanon de la sudo kaj post mallonge venis en konflikton kun Sirio. La armistico intertraktita de Usono en 1983 kaj la retiro de Israelo la saman jaron helpis restarigi la influon de Sirio super la lando. Laŭ tiu maniero, Sirio ricevis la rolon de "lango sur la pesilo" en la civita milito, kiu finfine finiĝis en 1990. Daŭris ĝis 2005, dum la Cedra Revolucio en Libano, kiam siriaj trupoj retiriĝis de la lando.
Post kiam Egiptio subskribis la interkonsenton de la Pactraktatoj de Camp David en 1977, Sirio staris sola kontraŭ Israelo. Timante novan militon kun Israelo, Asad armis sin kun la espero atingi militan egalecon, kiun li fine devis rezigni [5].
Sirio estis longe la subtenanto de Sovetunio en la mezoriento, sed rilatoj ofte estis flamigitaj ĉar Asad ne volis esti sovetia klientŝtato. Kvankam ambaŭ ŝtatoj do ofte malkonsentis, ili tamen estis gravaj subtenantoj unu de la alia. En 1980, Asad subskribis "Traktaton de Amikeco kaj Kunlaboro" kun Sovetunio intencita por daŭri 20 jarojn. Sed jam kvin jarojn poste, sub Miĥail Gorbaĉov, Moskvo signalis, ke ĝi ŝanĝas direkton, kaj volis, ke Sirio denove eniru intertraktadon kun Israelo. Direkte al la fino de la Malvarma Milito, Sirio estis relative izolita en la regiono. Ĉi tiu situacio plimalboniĝis kiam Sirio estis akuzita de Usono kaj Britio pri subteno de terorismo en la regiono. En respondo, Sirio provis eliri el sia izoliteco per alianco kun Irano en la 1980-aj jaroj kaj poste. En 1991, ili ankaŭ iĝis parto de la usona gvidata koalicio kontraŭ Saddam Hussein en la Golfa Milito [5].
Morto kaj ordo de sinsekvo
redaktiDum sia regado, Asad konstruis reĝimon, en kiu lia propra familio estis en la centro. Oni longe atendis, ke la frato de Asad, Rifaat, transprenos post li. Sed post la Hamao-ribelo en 1982, Rifaat komencis mobilizi por puĉo kontraŭ sia frato. Kiam la puĉo malsukcesis, Rifaat iris en ekzilon. La posteulo tiam laŭsupoze estis la plejaĝa filo de Asad, Bassil, sed li estis mortigita en trafikakcidento en 1994. La dua filo Baŝar, kiu estis trejnita kiel okulkuracisto kaj vivis en Londono, revenis al Sirio por unue ricevi poziciojn en la armeo kaj poste ankaŭ ricevis plurajn politikajn postenojn de partio.
Asad suferspertis masivan koratakon dum telefona konversacio kun libana prezidanto Émile Lahoud la 10an de junio 2000. Je lia morto, Asad estis la plej long-servanta prezidanto de Sirio, kaj li estis sukcedita fare de lia filo, Baŝar al- Asad. Hafez-al Asad estas entombigita kun Basil en maŭzoleo en sia hejmurbo de Qardaha.
Referencoj
redakti- ↑ Khoury, Philip S. (1987). Syria and the French Mandate: The Politics of Arab Nationalism. Princeton: Princeton University Press. s. 15. ISBN 069105486X.
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Seale, Patrick (1988). Asad of Syria: The Struggle for the Middle East. London: I.B. Tauris. s. 24–28. ISBN 1-85043-061-6.
- ↑ Seale, Patrick (1988). «Asad's State». Asad of Syria: The Struggle for the Middle East. London: I.B. Tauris & Co Ltd. Publishers. s. 169–180. ISBN 1-85043-061-6.
- ↑ Gani, J.K. (2014). «US-Syrian Engagement: Disengagement Talks 1973-1975». The Role of Ideology in Syrian-US Relations: Conflict and Cooperation. New York: Palgrave Macmillan. s. 115–127. ISBN 978-1-137-35834-9.
- ↑ 5,0 5,1 Hinnebusch, Raymond (2001). Syria: Revolution from Above. New York: Routledge. s. 153–155. ISBN 0-415-26779-X.