Januaro de 2017
januaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | 31 | |||||
aranĝo de 2023 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en januaro 2017:
Ribelo kaj lukto inter malliberigitoj okazigis almenaŭ 60 mortojn en prizono de Manaus, Brazilo.
23 mortoj pro incendio en pasaĝer-ŝipo en Indonezio.
António Guterres iĝas Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj.
Atako kontraŭ dancejo en Istanbulo, Turkio, dum la celebroj de la Novjaro okazigis almenaŭ 39 mortojn kaj multajn vunditojn.
Nova lukto inter malliberigitoj okazigis almenaŭ 30 mortojn en prizono de la subŝtato Roraima, Brazilo.
Kvin mortoj kaj granda tumulto pro protestoj kontraŭ plialtigo de la prezo de benzino en Meksiko.
Mortis Mário Soares, eks-prezidanto de Portugalio.
Atenco per kamion-bombo okazigis almenaŭ 50 mortojn en Azazo, Sirio.
Mortis Akbar Haŝemi Rafsanĝani, 82-jara, Irana politikisto, prezidanto de Irano (1989–1997).
Du atencoj kontraŭ merkatoj okazigas 20 mortojn en Bagdado, Irako.
- Tajdo de malvarmo okazigas pli ol 25 mortojn en Eŭropo.
Pli ol 25 mortoj en suda Tajlando pro inundoj.
- Tajdo de malvarmo okazigas en unu semajno pli ol 80 mortojn en Eŭropo.
Pli ol 20 mortoj pro atenco proksime al la Afgana Parlamento en Kabulo, Afganio.
La niĝeria armeo erare bombardis kampadejon de rifuĝintoj kaj okazigis 70 mortojn de civiluloj.
Lavango kovris kaj detruis hotelon en Abruco, Italio, kun pli ol 30 personoj ene, el kiuj dek estos savitaj.
Atenco kontraŭ militista bazo en Gao, Malio, okazigis 77 mortojn.
Almenaŭ 30 fajroestingistoj kaj aliaj 20 personoj mortis pro faldetruo de konstruaĵo dum incendio en Teherano.
La nova prezidanto de Gambio, nome Adama Barrow, faras enpoviĝan ceremonion en Senegalo dum kelkaj landoj pretas interveni en Gambion ĉar la elpostenigita prezidento, nome Yahya Jammeh, malakceptas balotperdon.
Almenaŭ 16 personoj, ĉefe hungaraj junuloj, mortis pro bus-akcidento kaj incendio proksime de Verono, norda Italio.
Ceremonio de enpoviĝo de Donald Trump kiel prezidento de Usono. Cent arestitoj en la protestoj okazantaj en Vaŝingtono.
Almenaŭ 36 mortoj pro trajnakcidento ĉe Kuneru, Barato.
La eksa prezidanto de Gambio, nome Yahya Jammeh, finfine abandonas Gambion post la premo de najbaraj landoj, kiuj apogis ties elpostenigon.
Falo de sav-helikoptero okazigis ses mortojn en Abruco, Italio.
Prezidanto Donald Trump subskribas administran ordonon kiu malpermesas al civitanoj de sep landoj kun islama plimulto eniri en Usonon.
Dum unu semajno tajdo de centoj de incendioj, ĉefe homintencaj, okazigis teruran detruon kaj almenaŭ dekon da mortoj, ĉefe fajrestingistoj, en Ĉilio.
Atenco kontraŭ moskeo en Kebeko, Kanado, okazigas 6 mortojn.
Pli ol 47 personoj mortiĝis kiam kamiono kiu transportis invititojn el nupto sinkis en riveron proksime al Anjozorobe, Madagaskaro.
Post duonjaro en la povo de prezidento Rodrigo Duterte de Filipinoj, ĉirkaŭ 7 000 personoj mortiĝis pro supozata kampanjo kontraŭ drogo kaj korupto de policanoj.
Iris Mittenaere, Miss Francio 2016 estis elektita Miss Universo 2016 en Mall of Asia Arena, Filipinoj.
Maroko estas reakceptita en la Afrikan Union.