Noor Inayat Khan
Noor-un-Nisa Inayat Khan (naskiĝis la 2-an de januaro 1914 en Moskvo, mortis la 13-an de septembro 1944 en koncentrejo Dachau) – barata verkistino, dum la dua mondmilito spionino de Special Operations Executive (SOE), en 1943 transportita al okupata Francio. Ŝi servis en franca rezistado kiel radiotelegrafistino. Malkonspirita kaj arestita de germanoj estis pafekzekutita en koncentrejo Dachau. Postmorte distingita per George Cross.
Noor Inayat Khan | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Noor Un Nisa Inayat Khan | ||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1914 en Moskvo, Rusia Imperio | ||||
Morto | 13-an de septembro 1944 (30-jaraĝa) en Koncentrejo Dachau, Bavario, Germana Regno | ||||
Mortis pro | Nenatura morto kaj mortopafo vd | ||||
Mortis per | Pafvundo vd | ||||
Tombo | nekonata valoro vd | ||||
Religio | islamo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Brita Raĝo vd | ||||
Alma mater | Altlernejo Muzika de Parizo «Alfred Cortot» Sorbono vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Inayat Khan vd | ||||
Patrino | Ameena Begum (en) vd | ||||
Gefratoj | Vilayat Inayat Khan (en) vd | ||||
Parencoj | Tipu Sultan (prapraavo) vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Madeleine • Nora Baker vd | ||||
Okupo | poeto rezistobatalanto verkisto de porinfana literaturo verkisto SOE agent (en) vd | ||||
Laborkampo | Poezio vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Twenty Jataka Tales vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio
redaktiŜia patro estis sufia mistikulo kaj instruisto Hazrat Inayat Khan, la patrino usonanino Ora Ray Baker. Flanke de la patro estis malproksima posteulino de Tipu Sultan, la 18-jarcenta reganto de Majsur. Ŝi naskiĝis en Kremlo, kie ŝia patro estis instruisto. Baldaŭ post ŝia nasko la familio forveturis al Londono, kaj kiam ŝi estis 6-jara, translokiĝis al Francio kaj setlis apud Parizo. Ŝi ĉiuflanke edukiĝis laŭ eŭropa eduksistemo (partoprenis konservatorion, finis infanan psikologion en Sorbono), kaj laŭ la tradicia hinda. Ŝi verkis rakontojn por infanoj kaj gvidis infan-programojn en pariza radio. En 1939 publikigis kolekton da rakontetoj Twenty Jataka Tales.
Post germana invado al Francio en 1940 ŝi kune kun la familio fuĝis al Britio. La 19-an de novembro 1940 eniris al Women's Auxiliary Air Force, kie instruiĝis kiel radiooperatoro. En 1942 estis varbita fare de SOE, edukiĝis pri specialaj operacoj kaj la 16-an de junio 1943 estis, kiel la unua virino-radiotelegrafistino, translokigita al Francio. Ŝi ricevis pseŭdonomon „Madeleine”. Baldaŭ, post ŝia alveno al Parizo la rezisto-grupo, kun kiu ŝi kunlaboris, estis parte malkonspirita, kaj multaj batalantoj estis arestitaj. Malgraŭ tio ŝi forĵetis proponon forlasi Parizon kaj restis sur la posteno. Kiel unusola aktiva radiooperatorino certigis al Résistance ligitecon kun Londono. Oktobre 1943 estis perfidita kaj arestita de gestapo.
Enketata en la ĉefa sidejo de Sicherheitsdienst en Parizo, dufoje provis fuĝi. Dum la eketado estis torturata. Poste kadre de la agado Nacht und Nebel (Nokto kaj nebulo) transportita al Nazia Germanio, al malliberejo en Pforzheim, kie dum preskaŭ dek monatoj restis en nehomaj kondiĉoj, kun ligitaj manoj kaj piedoj, batita kaj verŝajne seksperfortata. La 11-an de septembro 1944 kune kun tri agentinoj de SOE estis transportita al koncentrejo en Dachau kaj du tagojn poste pafmortigita. Ŝia korpo estis kremaciigita.
Postmorte distingita per George Cross, la plej alta brita civila distingo atribuata pro kazoj de aparta kuraĝo. Distingita ankaŭ per la Ordeno de la Brita Imperio kaj la franca Croix de Guerre. Novembre 2012 Princess Royal malkovris en Londono ŝian buston, faritan de Karen Newman.
Bibliografio
redakti- Boyd Tonkin, Noor Anayat Khan: The princess who became a spy. The Independent, 20-a de februaro 2006
Eksteraj ligiloj
redakti- David Wilkes, [1] „Mail Online”, 8-a de novembro 2012.