Malbildo

la aro de tiuj elementoj de la fonta aro A de la funkcio f: A -> B, kiujn la funkcio f ĵetas en specifitan subaron de sia cela aro B
(Alidirektita el Prabildo)
Matematikaj funkcioj
fonta aro, cela arobildo, malbildobildaro, argumentaro
Fundamentaj funkcioj
Algebraj funkcioj:
konstantalinearakvadratapolinomaracionalaTransformo de Möbius
Aliaj funkcioj:
trigonometriajinversa trigonometriahiperbolaeksponentalogaritmapotenca
Specialaj funkcioj
eraraβΓζηW de Lambertde Bessel
Nombroteoriaj funkcioj:
τσde Möbiusφπλ
Ecoj:
totaleco kaj partecopareco kaj malparecomonotonecobaritecoperiodecodisĵetecosurĵetecodissurĵeteco
kontinuecoderivaĵecointegralebleco

En matematiko, la malbildo[1]prabildokontraŭbildo de elemento en cela aro de funkcio estas la aro de tiuj elementoj de la fonta aro de la funkcio, kies bildo estas la koncerna elemento. Pli ĝenerale, oni povas analoge difini la malbildon de subaro de la cela aro. Tiusence, la argumentaro de funkcio estas la malbildo de ĝia cela aro.

La malbildo de la elemento aŭ de la unuelementa subaro estas la 3-elementa aro . La malbildo de la elemento aŭ de la unuelementa subaro estas la unuelementa aro . La malbildo de la elemento aŭ de la unuelementa subaro estas malplena aro. La elementoj de la fonta aro entute ne apartenas al la malbildo de la cela aro , t.e al la argumentaro de tiu ĉi funkcio f.

Difino redakti

Konsideru bildigon

 ,

kies fonta aro estas   kaj kies cela aro estas  . Se   estas subaro de la cela aro  , la malbildo de   per   estas la subaro   de la fonta aro difinita jene:

 .

Se   estas elemento de la cela aro, la malbildo de   per  [2]:Difino 2.2.1 estas la malbildo de la unuopo  :

 .

Ecoj redakti

La malbildo de la cela aro de funkcio estas ties argumentaro; ankaŭ la malbildo de la bildaro de la funkcio estas ties argumentaro.

La malbildo de unuopo ne nepre estas unuopo — ĝi povas enhavi neniun aŭ plurajn elementojn.

La malbildo de la malplena aro estas la komplemento de la argumentaro de la funkcio en ties cela aro.

Ekzemplo redakti

Por la funkcio

 
 ,

la malbildo de 4 estas {−½, ½}, kaj la malbildo de la malplena aro estas {0}.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti