Sigismondo la 3-a Vasa

(Alidirektita el Sigismundo la 3-a Vasa)

Sigismondo la 1-a de Svedio, Sigismondo la 3-a Vasa de Pollando, Sigismondo la 4-a Vasa de Litovio (naskiĝis la 20-an de junio 1566, mortis la 19-an de aprilo 1632) estis reĝo de Svedio en 15921599, kaj reĝo de Pollando kaj grandduko de Litovio en 15871632.

Sigismondo Vasa
Reĝo de Svedio kaj Pollando-Litovio
pentrita de Pieter Claesz Soutman
pentrita de Pieter Claesz Soutman
Antaŭulo vidu sube
Sekvanto vidu sube
La blazono de Sigismondo kiel sveda kaj pola-litova reganto
La blazono de Sigismondo kiel sveda kaj pola-litova reganto
Persona informo
Sigismund
Zygmunt
Naskonomo svede SigismundSigismund III Vasa, pole Zygmunt III Waza, litove Zigmantas Vaza, rutene Žyhimont Vaza
Naskiĝo 20-an de junio 1566 (1566-06-20)
en Kastelo Gripsholm
Morto 19-an de aprilo 1632 (1632-04-19) (65-jaraĝa)
en Varsovio,  Respubliko de Ambaŭ Nacioj
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per apopleksio vd
Tombo Wawel-katedralo, Krakovo vd
Religio katolikismo vd
Ŝtataneco Respubliko de Ambaŭ Nacioj vd
Subskribo Sigismondo la 3-a Vasa
Familio
Dinastio Dinastio Vasa vd
Patro Johano la 3-a de Svedio vd
Patrino Katarina Jogajlido vd
Gefratoj John, Duke of Östergötland • Isabella Johansdotter • Princess Anna of Sweden • Sofia Johansdotter (Gyllenhielm) vd
Edz(in)o Anna de Aŭstrio • Konstanciino de Aŭstrio vd
Infanoj Ladislao la 4-a VasaJohano la 2-a Kazimiro • John Albert Vasa • Karol Ferdynand Vasa • Alexander Charles Vasa • Anna Katarzyna Konstancja • Anne Marie Vasa vd
Profesio
Okupo mecenatomonarko vd
Aktiva dum 1587–1632 vd
Reĝo de Svedio
Sigismondo la 1-a
Dum 15921599
Antaŭulo Johano la 3-a
Sekvanto Karolo la 9-a
Reĝo de Pollando-Litovio
Sigismondo la 3-a de Pollando
Sigismondo la 4-a de Litovio
Dum 15871632
Antaŭulo Stefano Batory
Sekvanto Ladislao la 4-a Vasa
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Sigismondo la 3-a Vasa (pole Zygmunt III Waza)
pola-litova reĝo Sigismondo la 3-a Vasa (pole Zygmunt III Waza)

Sigismondo estis nepo de Gustavo Vasa, filo de Johano la 3-a, nevo de Eriko la 14-a kaj Karolo la 9-a kaj kuzo de Gustavo la 2-a Adolfo, kiuj ĉiuj estis reĝoj de Svedio antaŭ aŭ post li, ĉiuj de la dinastio Vasa.

Sigismondo naskiĝis ĉe Gripsholm dum enprizoniĝo de liaj gepatroj fare de reĝo Eriko la 14-a. Kvankam Svedio tiam jam estis iĝinta protestanta, Sigismondo restis katoliko kiel sia patrino, Katarina Jogajlido, Katarzyna Jagiellonka, filino de Sigismondo la Maljuna kaj lia edzino Bona Sforza.

Sigismondo proponis personan union inter la Pola-Litova Unio kaj Svedio, sed malsukcesis kun tiuj planoj. Li estis forigita de la sveda trono, sed plu konsideris sin mem reĝo de Svedio. Pola-rusa milito 1609-1618 (moskva milito) – kunpuŝiĝo inter la Respubliko de Ambaŭ Nacioj kaj la Rusa carlando en la jaroj 1609-1618.

Limoj de Respubliko de Ambaŭ Nacioj dum la Pola-rusa milito 1609-1618, rezulte palajn limojn eniris Smolensk-tero kaj aliaj orientaj teritorioj
Omaĝo de rusiaj caroj Ŝujskij antaŭ pola reĝo Sigismondo la 3-a Vasa dum la kunsido de varsovia Sejmo, skizo al la pentraĵo de Jan Matejko, sur la pentraĵo la pola krona kampa hetmano Stanisław Żółkiewski prezentas al pola reĝo la malliberigitajn rusiajn carojn kiuj omaĝas
Bazilo la 4-a Ŝujskij

Caro Bazilo la 4-a Ŝujskij timanta laŭvican polan intervenon en aferoj de Rusio interkonsentis la 28-an de februaro 1609 en Viborg aliancon kun Svedio kontraŭ Pollando. Laŭ ĝi Karolo la 9-a devus redoni al Rusio fortikaĵojn en Inflantoj, rekonkeritaj dum la pola-sveda milito 1600-1611. Svedaj korpusoj de Edvard Horn kaj Jacob Pontusson de la Gardie kunligiĝis kun la rusa soldataro. Aprile al Velikij Novgorod alvenis 15000 svedajn soldatojn kaj solduloj de Francio, Skotlando, Germanio kaj Anglio. Skopin-Szujskij fronte de la 27-mila grupiĝo de sveda-rusa armeo ekprovis forigi polan sieĝon de Moskvo. La 23-an de julio 1609 venkis armeon de Aleksander Zborowski apud Tver. Li tamen estis devigita pro ribelo de fremdlandaj solduloj, kiuj ne ricevis soldatan salajron, rezigni pri atako kontraŭ poloj sieĝantaj Moskvon.

Responde al tio Sigismondo la 3-a Vasa militiris al Smolensk kaj eksieĝis ĝin septembre 1609. Tiamaniere komenciĝis regula pola-rusa milito.

Tamen permanentaj atakoj de la opozicio kaj invado de la pola-litova armeo devigis la ĉefajn bojarojn akcepti proponon de pola reĝo Sigismondo la 3-a Vasa (pole Zygmunt III Wasa) kaj detronigi rusian caron Bazilon la 4-a Ŝujskij. Tiam necesis iel ajn savi la landon, por ĝin oni ne dronigu en sango.

Julie de 1610 Bazilo la 4-a Ŝujskij (Rusio) estis arestita kaj perforte abdikis.

Septembre lin kaj liajn du fratojn oni transdonis al reprezentantoj de Pollando-Litovio, kiuj veturigis ilin kiel malliberuloj al Pollando. En Varsovio kun Bazilo la 4-a, eksa caro de Rusio, konversaciis pola reĝo Sigismondo la 3-a Vasa, por la ioma tempo en la mallibereja ĉambro de la fortreso Malborko (pole Malbork) kiu poste ekzilis ilin en la fortreson de Gostinino (pole Gostynin). Tion nomigis poloj Omaĝo de caro al pola reĝo. Bazilo la 4-a mortis en ĝi la 12-an de septembro 1612 . Post kelkaj tagoj tie mortis lia frato Demetrio. Alia frato Ivano poste revenis Rusion.