Kiŝinevo

la ĉefurbo de Moldavio

Kiŝinevo (rumane Chișinău, [Kiŝinəŭ], ruse Кишинёв, Kiŝinjov, ukraine Кишинів, Kiŝinijv, jide קעשענעוו) estas la ĉefurbo de Moldavio.

Kiŝinevo
rumane Chișinău, ukraine Кишинів, ruse Кишинёв
Urbo
Oficiala nomo: Chișinău
Lando Moldavio Moldavio
Historia regiono Moldavujo
Rivero Bîc
Situo Kiŝinevo
 - alteco 85 m s. m.
 - koordinatoj 47° 00′ 50″ N 28° 51′ 00″ O / 47.01389 °N, 28.85000 °O / 47.01389; 28.85000 (mapo)
Areo 120,0 km² (12 000 ha)
Loĝantaro 592 900 (2007)
Denseco 4 940,83 loĝ./km²
Fondo 1436
Urbestro Ion Ceban

(ekde novembro 2019)

Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OEST (UTC+3)
Poŝtkodo MD-20xx
Telefona antaŭkodo +373 22
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Moldavio
Situo enkadre de Moldavio
Situo enkadre de Moldavio
Vikimedia Komunejo: Chişinău
Retpaĝo: www.chisinau.md
Map
Pordego de Kiŝinevo

La urbo etendiĝas sur areo de 161.2 km² kun ĉirkaŭ 665.500 loĝantoj (ĉ. 17% de la tuta loĝantaro de Moldavio, stato 2000). La urbo estas dividita en 5 distriktojn: Centru, Botanica, Buiucani, Rîșcani, Ciocana. En Kiŝinevo troviĝas unu universitato, 6 aliaj altlernejoj, teatro, muzeoj kaj kulturejoj.

Historio redakti

Kiŝinevo estis fondita en 1466 en la Princlando Moldavio, sed post iom da tempo ĝi venis sub la regon de la Osmana Imperio. La urbon konkeris en 1812 Rusio.

La Pogromo de Kiŝinevo (jide קישינעווער שחיטה, Kiŝinever ŝeĥita, signifanta buĉado) aŭ ישנעווער פאגראם) estis kontraŭjuda pogromo kiuj okazis en 1903 kaj en pli malgranda kvanto en 1905 en Kiŝinevo. Dekoj de judoj estis mortigitaj en la pogromo, dekoj pliaj estis grave vunditaj, pli ol 500 estis malpeze vunditaj kaj pli ol 700 hejmoj kaj multaj entreprenoj estis prirabitaj kaj detruitaj.

Inter 1918 kaj 1940 la urbo apartenis al Rumanio. Post la dua mondmilito ĝi apartenis al Sovetunio kiel ĉefurbo de Moldavia Sovetrespubliko (19451991). Ekde 1991 la urbo estas la ĉefurbo de la sendependa Moldavio.

Geografio redakti

Kiŝinevo kuŝas en la centro de Moldavio, en la produktema regiono (vino- kaj fruktokultivado) ĉe la rivero Bâc.

Demografio redakti

Etna strukturo redakti

Etna strukturo laŭ datumoj de censo de 2014 jaro[1]:

Etno Kvanto de homoj %
Gagauzoj 2713 0.80%
Moldavoj 254.015 74.91%
Rusoj 37.423 11.03%
Ukrainoj 23.334 6.88%
Bulgaroj 4279 1.26%
Ciganoj 102 0.03%
Aliaj etnoj 5138 1.51%
Nekonate 12.075 3.56%
Sume 339.079 100%

Lingva strukturo redakti

Lingva strukturo laŭ datumoj de censo de 2014 jaro[2]:

Lingvo Kvanto de hejmparolantoj %
Gagauza 132 0.03%
Rumana 220.215 64.94%
Rusa 100.816 29.79%
Ukraina 860 0.25%
Bulgara 272 0.08%
Cigana 41 0.01%
Aliaj lingvoj 2259 0.66%
Plurlingvuloj 14.484 4.27%
Sume 339.079 100%

Ekonomio kaj trafiko redakti

Kiŝinevo posedas antaŭ ĉio nutran industrion, tiel oni povas trovi tie grandajn vinfarajn uzinojn, frukto- kaj legomindustrion, tabakindustrion, teksaĵindustrion. Sude de Kiŝinevo troviĝas la Kiŝineva Internacia Flughaveno, krom tio la urbo kuŝas ĉe la ĉefa fervojlinio Ateno / IstanbuloMoskvo. Apud la granda ripozumareo de Muelejvalparko okazas ĉiujare ĉ. 20 foiroj sub la ŝirmo de MoldExp.

Partneraj urboj redakti

Inter la partneraj urboj estas

Personoj rilataj al la urbo redakti

Vidindaĵoj redakti

Servoj redakti

Referencoj redakti

  1. http://pop-stat.mashke.org/moldova-ethnic-comm2014.htm
  2. http://pop-stat.mashke.org/moldova-ethnic-comm2014.htm