Teŝina princlando

Teŝina princlando aŭ ankaŭ Teŝina duklando (latine Ducatus Tessinensis, germane Herzogtum Teschen, pole Księstwo Cieszyńskie) estis silezia princlando, kiu estiĝis en la jaro 1281/90 per disdivido de la Opola-Ratibora princlando en la partojn Ratiboro, Bitomo, Teŝino, Aŭŝvico kaj Opolo. Teŝinaj princoj el familio de Piastoj submetis la landon kiel feŭdo al la reĝlando Bohemio kaj la teŝina princo fariĝis feŭdulo de la bohemia reĝo.

Teŝina princlando
 Opola-Ratibora princlando 12811918 Ĉeĥoslovakio 
Dua Pola Respubliko 

historia lando • Sileziaj princlandojŝtato
Geografio
Teŝina princlando komence de la 20-a jarcento
Teŝina princlando komence de la 20-a jarcento
Ĉefurbo:
La plej alta punkto:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
434 000 (1910)
Nacia konsisto:
poloj, ĉeĥoj, germanoj
katolikoj, protestantoj, judoj
Ŝtat-strukturo
Patrina lando:
Estiĝo:
Pereo:
Antaŭaj ŝtatoj:
Opola-Ratibora princlando Opola-Ratibora princlando
Postsekvaj ŝtatoj:
Ĉeĥoslovakio Ĉeĥoslovakio
Dua Pola Respubliko Dua Pola Respubliko
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Sekve de ŝuldiĝo kelkaj partoj de la princlando estis pase de la 16-a jarcento venditaj, do fariĝis el ili memstaraj princlandoj (status minor). Post formorto de la teŝinaj Piastoj la Teŝina princlando falis kiel formorto al la bohemia reĝo el dinastio de Habsburgoj. Habsburgoj poste estis la teŝinaj princoj ĝis la jaro 1918, kiam Aŭstrio-Hungario disfalis.

Sed tiu ĉi historia teritorio tuj fariĝis objekto de disputo inter Ĉeĥoslovakio kaj Pollando, kiu estis fine solvita en la jaro 1920 per internacia arbitracio en Spa, kiu decidis pri divido de Teŝinio inter Ĉeĥoslovakio kaj Pollando.

Historio redakti

Teŝinaj Piastoj (1290–1653) redakti

 
Sigelo de Mjeŝko la 1-a de Teŝino, fondinto de Teŝina princlando

La frua princlando (1290–1528) redakti

Teŝina princlando estiĝis en la jaro 1281, kiam mortis opola-ratibora princo Vladislao la 1-a kaj liaj filoj dividis inter si la teritorion, kiun li priregis. Teŝinion, Aŭŝvicon kaj Ratiboron akiris en komunan regadon Mjeŝko la 1-a de Teŝino kaj Premislao de Ratiboro, sed jam en la jaro 1290 ili dividis la teritorion kaj Mjeŝko tiel fariĝis la unua teŝina princo, dum Premislao ricevis Ratiboron. Mjeŝko kiel sian sidejon elektis burgon en Teŝino kaj li komencis alkliniĝis al reĝlando Bohemio, kio montriĝis ankaŭ per nupto de lia filino Viola de Teŝino kun bohemia reĝo Venceslao la 3-a[1]. Sed eĉ spite al inklino al reĝlando Bohemio Teŝinio enfalis ĝis la dua duono de la 20-a jarcento en vroclavan diocezon.[2]

Post morto de Mjeŝko ekprenis la regadon super Teŝinio Kazimiro la 1-a (1314/17-1358), Aŭŝvicon akiris lia frato Vladislao la 1-a de Aŭŝvico. En la jaro 1327 Kazimiro fariĝis feŭdulo de la bohemia reĝo Johano de Luksemburgo. Dum la regado de Mjeŝko kaj Kazimiro mezepoka koloniigo de Teŝinio atingis kulminon. Estis fonditaj urboj Bielsko kaj Frýdek, vico de vilaĝoj transiris (aŭ estis fonditaj) sur emfiteŭta rajto[3] Tempo de la regado de Kazimiro kaj lia filo Přemysl la 1-a Noŝako (1358-1410) estis trankvila periodo, en kiu la teŝinaj princoj sukcesis multobligi la familian posedaĵon je sevierza princlando, parto de Glogovio kaj je Místekio. Flanke de konfliktoj restis Teŝinio precipe dank' al sia geografia situo ankaŭ dum husanaj militoj, dum kiuj Boleslao la 1-a de Teŝino (1410-1431) subtenis reĝon Sigismondon la 1-an.[4]

Post morto de Boleslao Teŝinio dum regado de princino vidvino Eufemia de Mazovio (1431-1442) dumtempe dividiĝis, kio kondukis al malgrandigo de la familiaj posedaĵoj. Reĝon Georgo de Podebrado akceptis princo Přemysl la 2-a de Teŝino (1442-1477) nur tre inerte kaj en la jaro 1469 li transiris al flanko de Matiaso Korvino, al kiu li estis obeema ankaŭ Kazimiro la 2-a de Teŝino.[5]

Religia streĉo kaj militoj (1528–1653) redakti

 
Landa establo de Princlando Teŝina, eldono el la jaro 1574
 
Teŝino en la jaro 1640

Venceslao la 3-a Adamo (1528-1579), la nepo de Kazimiro, konstruis por Teŝinion ĉeĥe skribitan landan leĝaron, sed kiu estis realigita pro rezisto de tiea nobelaro nur post lia morto. La princo ankaŭ enkondukis en la lando protestantismon kaj forpelis el sia teritorio dominikanojn, franciskanojn kaj benediktanojn. Sed altaj elspezoj de la princa kortego kondukis al ŝuldigado kaj vendado de parto de la princaj kameraj bienoj kiel status minor, pro kio estiĝis frýdeka, fryštáta kaj bielska senjorujoj. Dum la regado de Venceslao komencis enpenetri en sudajn montarajn partojn de Teŝinio el Hungara reĝlando valaĥoj vivtenantaj sin per paŝtistado kaj tiu ĉi migra ondo ankoraŭ pli fortiĝis post osmanida ekspansiemo en Hungara reĝlando.[6]

Post morto de Venceslao regis en la jaroj 1579-1595 anstataŭ lia neplenkreska filo princino Katerino Sidonie, dum kies regado Teŝinio estis stigmigita pro trairoj de soldataroj celantaj en militojn en Hungara reĝlando, en kiuj pli poste partoprenis ankaŭ la jam plenkreska princo Adamo la 1-a Venceslao (1595-1617). Sed en la demando de religio Adamo Venceslao ne sekvis sian patron kaj konvertis al katolikismo, li komencis kontraŭreformon, en kiu daŭrigis ankaŭ princo Henriko Vilhelmo de Teŝino (1617-1625). Malgraŭ tio Teŝinio estis loko, kie agadis ekzemple la luterana teologo Tranoscius.[7]

Maltrankvila estis ankaŭ periodo de Tridekjara Milito, dum kiu Teŝinio spertis atakojn kaj trairojn de soldataroj. En 1625 mortis Henriko Vilhelmo, eĉ ne postlasinte viran idon. Teŝinan princlandon pretendis kiel la formortintan feŭdon de bohemia reĝo Ferdinando la 2-a, sed kiu permesis al Elizabeto Lukrecia de Teŝino, la fratino de Henriko Vilhelmo, administri Teŝinion dum tempo de sia vivo.[8]

 
Piasta turo en Teŝino, restoj de la princa burgo

Regado de Habsburgoj (1653–1918) redakti

Ŝanĝoj de pozicio de Teŝinio redakti

Post morto de Elizabeto Lukrecia de Teŝino la princlando transiris sub regadon de Habsburgoj, kiu estis farata de reĝa kamero en Vroclavo. Teŝino ĉesis esti sidejurbo de la teŝinaj princoj kaj enkadre de la Habsburga monarkio la princlando fariĝis periferio. Plie daŭris limigoj rilate al protestantoj kaj militiroj de soldataroj, kiuj partoprenis en militoj inter Pollando kaj Svedio, kaj pli poste endanĝerigis Teŝinion hungaraj ribeluloj.[9]

La loĝantaro de Teŝinio estis plu pezigata de impostoj, kiuj kreskis ankaŭ pro militoj de hispana heredo, kio komence de la 18-a jarcento kondukis al ondo de ribeloj kaj rabado. Sed en la sama tempo pliboniĝis kondiĉoj almenaŭ por lokaj protestantoj, por kiuj dank' al eksterlanda interveno estis redonita pli ol cento preĝejoj kaj eĉ estis permesite al ili konstrui ses novajn t.n. pardonemajn preĝejojn.[10]

Rilate al Prusio Teŝinio pozis en militoj je aŭstria heredaĵo al rezisto, precipe pro nesentema konduto de la soldataro rilate al la loka loĝantaro.[11] Teŝinio fine restis diference de plimulto de Silezio parto de Aŭstria Silezio, kiu estis administrata de nove establita Reĝa ofico en Opava.[12] Ŝanĝon de pozicio de Teŝinio alportis ankaŭ alligo de Galicio en la jaro 1772, pro kio denove kreskis komunika signifo de tiu ĉi regiono, kio montriĝis eĉ de konstruado de imperiestra ŝoseo el Olomouc ĝis Lvovo, kiu kondukis tra Frýdek, Teŝino kaj Bielsko.[13]

 
Teŝina regiono en la jaro 1844

Regado de Jozefo la 2-a alportis en la jaro 1781 ne nur nuligon de servuteco, sed ankaŭ religian toleremon por la teŝinaj protestantoj, kiuj povis aranĝi proprajn publikajn diservojn kaj kiuj eĉ sur la teritorio de Teŝina princlando fondis dek evangeliajn municipojn. La sekvantan jaron estis farita administra reformo, dum kiu Aŭstria Silezio estis kunigita kun Moravio en Landon Moraviasilezian, kiu estis dividita en regionojn. La teritorio de Teŝina princlando kaj la orienta parto de Opava duklando enfalis sub administradon de hetmanujo de Teŝina regiono.[14] Sed ĝis la jaro 1918 Teŝina princlando lasis por si statuson de krona lando.[15]

Ŝanĝo de la 18-a jarcento kaj la 19-a jarcento estis en signo de subulaj maltrankviloj, kaŭzitaj precipe pro transiro al la t.n. racionala arbara mastrumado kaj limigado de la valaĥia paŝtistado, kaj trairoj de soldataroj partoprenantaj en napoleonaj militoj. La franca invado eĉ postulis en la jaro 1805 dumtempan alilokigon de viena kortego en Teŝinon.[16]

 
Teksfabriko de Landsberger en Frýdek

Evoluo de industrio kaj naciismo redakti

Post fino de la napoleonaj militoj okazis en Teŝinio abrupta ekonomia evoluo. La riĉeco de montaraj arbaroj kaj malprofunde metita erco ebligis kreskon de metalurgio, evoluis ankaŭ teksaferoj kaj distilfarado. Sed kritika nerikolto de terpomoj en la 40-aj jaroj kaŭzis malsategon, disvastigadon de epidemio, sed ankaŭ disvastigadon de revoluciaj ideoj inter la loĝantaro, kaj do pro eksplodo de revolucio en 1848 aperis ankaŭ ŝtormoj en teŝinaj grandbienoj.[17]

Sed eĉ spite al sia malvenko la revolucio alportis ŝanĝojn. En 1849 estis establita Lando Silezia, pri kies aŭtonomio zorgis Silezia landa asembleo, kiu anstataŭis krom alia nobelaran asembleon en Teŝino. Teŝinio mem estis dividita en kvar politikajn distriktojn (Bielskan, teŝinan, bohumínan kaj fryštátan).[18]

La industrio denove komencis ekflori. Disvastiĝis en ĝi precipe minado de nigra karbo, metalurgio kaj metalprilaboranta industrio. Estis ankaŭ trafikigitaj kelke da fervojoj, el kiuj la plej signifa estis Norda fervojo de imperiestro Ferdinando, kiu kunigis Vienon, Bohumínon, Krakovon kaj Lvovon. En rapide evoluantajn regionojn transloĝiĝis loĝantoj ne nur de montarriĉa parto de Teŝinio, sed ankaŭ el Galicio, do en la jaro 1869 Teŝinio enviciĝis inter la plej dense loĝigitaj regionoj en la ĉeĥaj landoj.[19]

Kun la ekonomio evoluis ankaŭ nacia movado. Ĉeĥoj kaj poloj estis ofte devigitaj kunlabori komune kontraŭ la germanigaj klopodoj de ŝtataj oficoj, sed la pola nacia movado estis pli aktiva kaj ĝi akiradis pli da samideanoj. De komence de la 20-a jarcento poste la streĉo inter la ĉeĥaj kaj la polaj naciistoj akriĝis. Kreskantaj estis ankaŭ sindikataj movadoj, kiuj aranĝis en la jaro 1890 en la tuta regiono grandan strikon.[20]

La situacio akutiĝis kun la Unua Mondmilito, kiam fine en reago al subpremo de la politika kaj sindikata agadoj kaj malboniĝantaj vivkondiĉoj eksplodis en la jaro 1917 strikoj kaj malsatŝtormoj. Kun la disfalo de Aŭstrio-Hungario en la jaro 1918 pereis ankaŭ la Teŝina princlando. Disputo pri tio, ĉu Teŝinio alliĝos al Pollando aŭ al Ĉeĥoslovakio fine kulminis en la jaro 1919 per septaga milito, kies sekvo estis divido de la historia tutaĵo de Teŝinio inter du ŝtatojn.[21]

Ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Těšínsko. 1. díl: Přírodní prostředí, dějiny, obyvatelstvo, nářečí, zaměstnání. 1. vyd. Šenov u Ostravy : Tilia, 1997. Dále jen Těšínsko 1. ISBN 80-86101-00-2. p. 43-45.
  2. Biskupství ostravsko-opavské. Historie diecéze [online]. 2007-11-06, [cit. 2008-09-25]. Dostupné online.
  3. Nástin dějin Těšínska. Ostrava : Advertis, 1992. 263 s. s. 25-26
  4. Těšínsko 1. p. 45-46.
  5. Těšínsko 1. p. 46-48.
  6. Těšínsko 1. p. 48-49.
  7. Těšínsko 1. p. 49-51.
  8. Těšínsko 1. p. 51.
  9. Těšínsko 1. p. 51-52.
  10. Těšínsko 1. p. 52-53.
  11. BĚLINA, Pavel; KAŠE, Jiří; KUČERA, Jan P. Velké dějiny zemí Koruny české X. 1740–1792. 1. vyd. Praha : Paseka, 2003. Dále jen Velké dějiny X. ISBN 80-7185-384-4. p. 17-19.
  12. Velké dějiny X. Str. 47.
  13. Těšínsko 1. p. 53.
  14. Těšínsko 1. p. 54.
  15. Muzeum Těšínska. Těšínsko z pohledu historické geografie [online]. [Cit. 2008-09-26]. Dostupné online
  16. Těšínsko 1. p. 54-55.
  17. Těšínsko 1. p. 55-58.
  18. Těšínsko 1. p. 58.
  19. Těšínsko 1. p. 58-59.
  20. Těšínsko 1. p. 59-62.
  21. Těšínsko 1.' p. 62-64.

Literaturo redakti

  • Těšínsko. 1. díl: Přírodní prostředí, dějiny, obyvatelstvo, nářečí, zaměstnání. 1. vyd. Šenov u Ostravy : Tilia, 1997. ISBN 80-86101-00-2.
  • Nástin dějin Těšínska. Ostrava : Výbor pro územní správu a národnosti České národní rady, 1992.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti