Tivadar Bilicsi [biliĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bilicsi Tivadar estis hungara aktoro. Lia plej konata filino estis Mária Bilicsi.

Tivadar Bilicsi
Tivadar Bilicsi en 1935
Tivadar Bilicsi en 1935
Persona informo
Naskonomo Grawátsch Tivadar Károly
Naskiĝo 6-an de septembro 1901 (1901-09-06)
en Budapeŝto
Morto 11-an de julio 1981 (1981-07-11) (79-jaraĝa)
en Siófok
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Ferenc Csik Primary School and Gymnasium
Familio
Edz(in)o Liza Timár
Infanoj Mária Bilicsi • Erzsébet Bilicsi
Parencoj József Bolgár
Okupo
Okupo aktoro • filmaktoro
vdr

Tivadar Bilicsi naskiĝis, kiel Grawátsch Tivadar la 6-an de septembro 1901, Budapeŝto - mortis la 11-an de julio 1981, Siófok.

Memortabulo pri Tivadar Bilicsi

Biografio redakti

Tivadar Bilicsi frekventis gimnazion en Budapeŝto. Li komencis sian aktoran karieron en 1919, dume li frekventis aktoran lernejon. En 1925 li aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Szeged), poste al Nacia Teatro (Miskolc). Baldaŭe li aktoradis en diversaj ĉefurbaj teatroj. Li ŝatis kantadi kaj dancadi, tial plej ofte li roladis en operetoj, sed ankaŭ lia voĉo ofte estis aŭdebla en Hungara Radio kaj Hungara Televizio. Foje li ludis en Usono, Kanado, Ĉeĥoslovakio, Jugoslavio kaj en Svedio. En 1968 li emeritiĝis. Li ricevis premiojn en 1962 kaj en 1975. Lia edzino naskis 4 filinojn.

Roloj (elekto) redakti

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Budapeŝto
  • premio Bilicsi de 2001

Fontoj redakti