Teĥelet

kemia kombinaĵo
Parto de serio

stelo de Davido  
Judismo

Portalo | Kategorio
Judoj · Judismo · Kiu estas judo
Ortodoksaj · Konservema judismo
Progresiva (Reforma - Liberala) · Ultraortodoksaj
Samarianoj · Falaŝoj · Karaimoj
Etnaj grupoj kaj lingvoj
Aŝkenazoj · Sefardoj · Mizraĥoj
Hebrea · Jida · Judhispana · Geeza
Religio
Dio · Principoj de kredo en judismo · Diaj nomoj
613 micvot · Halaĥa · Leĝaro de Noe
Mesio · Eskatologio
Juda pensado, filozofio kaj etiko
Juda religia filozofio
Cedaka · Musar · Elekteco
Ĥasidismo · Kabalo · Haskala
Religiaj tekstoj
Torao · Tanaĥo · Miŝno · Talmudo · Midraŝo
Tosefta · Miŝne Tora · Ŝulĥan Aruĥ
Siduro · Maĥzoro · Pijuto · Zoharo
La vivciklo, tradicioj kaj kutimoj
Brit mila · Brit ŝalom · Pidjon ha-ben · Simĥat Bat · Bar-micvo
Ŝiduĥ · Nupto · Divorco (Get) · Sepulto
Kaŝrut · Juda kalendaro · Judaj festotagoj
Talito · Tfilino · Cicito · Kipao
Mezuzo · Menorao · Ŝofaro · Sefer Tora
Signifaj figuroj de judismo
Abraham · Isaak · Jakobo · Moseo
Salomono · Davido · Elija · Aaron
Majmonido · Naĥmanides · Raŝi
Baal Ŝem Tov · Gaon de Vilno · Maharal
Religiaj konstruaĵoj kaj institutoj
Templo · Sinagogo · Jeŝivo · Bejt midraŝ
Rabeno · Ĥazan · Dajan · Gaon
Kohen (pastro) · Maŝgiaĥ · Gabaj · Ŝoĥet
Mohel · Bejt din · Roŝ jeŝiva
Juda liturgio
Ŝema · Amida · Kadiŝ
Minhag · Minjan · Nosaĥ
Ŝaĥarit · Minĥa · Ma’ariv · Ne’ila
Historio de judoj
Antikva historio de Izraelo
Historio de judoj en mezepoko
Historio de judoj en novepoko
Proksimaj temoj
Antisemitismo · Holokaŭsto · Israelo
Filosemitismo · Cionismo
Abrahama religio

Teĥelet (hebree תכלת‎, "turkiso" aŭ "bluo") estas blua tinkturo menciita 49 fojojn en la hebrea Biblio.[1] Ĝi estis uzita en la vestaĵo de la Alta Pastro, la tapiŝoj en la Tabernaklo, kaj la kvastoj (hebree: ציצית, [cicit], pl. ciciot) fiksitaj al la anguloj de onia kvar-randa vesto, kiel la talito (vesto portita dum preĝado).

Laŭ la Talmudo, la tinkturo de Teĥelet estis produktita de mara besto kiu nomiĝis la Ĥilazon.[1] Laŭ la Tosefta (Menaĥot 9:6), la Ĥilazon estas la eksklusiva fonto de la tinkturo.

Post la detruo de la Templo de Jerusalemo de la Romianoj, la sola uzo de la Teĥelet tinkturo estis en Cicit. Aro de Cicit konsistas de kvar kvastoj, kelkaj de iliaj fadenoj estantaj Teĥelet, kies koloron Raŝi priskribas kiel “poireau,” la franca vorto por poreo. Estas tri opinioj en Rabena literaturo rilate al kiom da ŝnuroj devas esti bluaj: unu, du, aŭ duono.[2][3][4] Oni tiam fadenigas la ŝnurojn tra truoj en la kvar anguloj de vesto, tial ili ŝajnas esti ok.

Teĥelet estas menciita en la tria alineo de la ĉiutaga preĝo Ŝema Jisrael (hebree: שְׁמַע יִשְׂרָאֵל; "Aŭdu, ho Israelo"), citanta Nombroj 15:37–41.

Bibliaj referencoj redakti

El la 49 aŭ 48 uzoj en la Masora Teksto, unu rilatas al la tuta nacio de Izraelo (Nombroj 15:37–41) kaj 44 rilatas al la pastreco aŭ templo.[5][6][7] La restantaj 6 en Ester, Jeremia kaj Jeĥezkel estas senreligiaj uzoj; kiel kiam Mordeĥaj vestiĝas per "bluaj kaj blankaj" "reĝaj vestaĵoj" en Ester. La koloro povus esti uzita kombinate kun aliaj koloroj kiel en 2 Kronikoj 3:14 kie la vualo de la Templo de Salomono estas farita de blua-violkolora (Teĥelet), purpura (hebree: אַרְגָּמָן Argaman) kaj skarlata (hebree: כַּרְמִיל karmil). Jeĥezkel 27:7 povas indiki ke la fonto de la konkuloj estis la Egean regiono.[8]

Unu el la Ortodoksaj vidpunktoj tenas ke iam post la Romia detruo de la Dua Templo, la vera identeco de la fonto de la tinkturo estis perdita. Dum la sekvanta periodo de pli ol 1,300 jaroj, plejparto da Judoj nur portis blankajn kvastojn.[9]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 "Techelet (Blue Thread)".
  2. Rashi, Tosafos, Rosh
  3. Raavad
  4. Rambam
  5. Tekeleth – Strong's Hebrew# 8504
  6. Zohar, Gil. 50561 "Fringe Benefits – Kfar Adumim factory revives the lost commandment of tekhelet" Check |url= value (help). www.ou.org.
  7. Amir, Nina.
  8. Gesenius Hebrew lexicon entry for "Isles of Elisha" – more modern source needed
  9. On History, Mesorah and Nignaz http://www.divreinavon.com/pdf/HistoryMesorahNignaz.pdf