Malfermi la ĉefan menuon

Esperanto-movado en Usono


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Usono (populara formo de landnomo Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko). Usono kaj Kanado kune prezentas grandan areon kun pli ol 130 milionoj da loĝantoj, kie la angla lingvo estas preskaŭ la sola parolata. Oni do ne sentas la bezonon de helpa lingvo tiel forte, kiel en aliaj landoj, kies lingvoj ne havas egale grandan disvastiĝon, kaj pro tio E ne estas tiel multe akceptata, kiel en multaj aliaj landoj. Ankaŭ la E-istoj de U. ne povas ofte renkonti kaj viziti alilandajn kaj alilingvajn E-istojn, kaj ne povas ricevi praktikajn helpojn per la uzado de E tiom, kiom ekz. la E-istoj de eŭropaj landoj.

Tamen E-istoj troviĝis en U. de la unuaj tagoj de la movado. En 1887 Amerika Filozofia Societo (v.) en Philadelphia, post studado de Volapük, kiun ili ne povis aprobi, proponis al aliaj intelektaj societoj de la mondo kongreson por krei int. lingvon, laŭ principoj tute similaj al tiuj, sur kiuj estas bazita E., pri kiu ili tiam sciis nenion, sed pro manko de respondoj, la proponita kongreso ne efektiviĝis. Tamen Henry Phillips, sekr. de la Societo, tradukis la unuan lernolibron de Z. sub la titolo „An Attempt Towards An International Language, by Dr. Esperanto“, kaj eldonis ĝin en 1889. Li ankaŭ proponis verki vortaron, sed lia longa malsano kaj morto (en 1895) malebligis tion kaj estis granda perdo rilate al la progresigo de E en U. Nelonge post la apero de E R. H. Geoghegan, unu el la unuaj angleparolantaj E-istoj, venis el Anglujo al U. kaj laboris diligente por E. Li tradukis en anglan lingvon la unuajn lernolibrojn de Z kaj lia profunda scio de orientaj kaj aliaj lingvoj estis utilaj en la propagando de E ĉe la neeŭropaj popoloj. En tiuj fruaj tagoj F. G. Morin en Chicago kaj A. G. Beaman en Milwaukee, inter aliaj, estis pioniroj de la afero.

Dum multaj jaroj, tamen, la afero, kiel aliloke, kreskis tre malrapide. Nur izolaj fervoruloj laboris en la kampo. Nur en 1905 ĝi komencis antaŭeniri sur la vojo de sukceso. La 16-an de februaro 1905 kelkaj interesatoj en Bostono fondis la unuan grupon en Usono, kies prezidanto estis John Fogg Twombly, sekretario Edward K. Harvey. La 23-an de marto 1905 la Bostonaj esperantistoj fondis nacian asocion, Amerika Esperantista Asocio, kies prezidanto fariĝis Charles A. Matchett, sekretarioj Harvey kaj Twombly. En tiu jaro aperis ankaŭ grupoj en New York, Philadelphia kaj aliloke; en 1906 en Chicago, Seattle kaj multaj aliaj lokoj. Tre konata usona ĵurnalisto, George B. M. Harvey, subtenis la movadon fervore, presante en grava gazeto „North American Review“, kiun li redaktis, propagandajn artikolojn kaj lecionojn kaj varbis al la afero multajn gravajn personojn. Laŭ raporto de la sekretario de la nacia asocio, en januaro 1907 ekzistis en Usono kaj Kanado 82 konataj grupoj kaj rondoj. En januaro 1907 la asocio komencis eldoni gazeton Amerika Esperantista Revuo. (Jam en oktobro 1906 Arthur Baker en Oklahoma City estis fondinta gazeton Amerika Esperantisto.) En 1908 ĉe la unua landa kongreso en Chautauqua (ŝtato New York) oni renomis la asocion Esperantista Asocio de Norda Ameriko (EANA) kaj Edwin C. Reed fariĝis sekretario kun sidejo en Chicago. Amerika Esperantista Revuo ĉesis ekzisti kaj Amerika Esperantisto fariĝis oficiala organo de la asocio. En 1910 la 6-a UK okazis en Washington. 357 esperantistoj ĉeestis, el 20 landoj, interalie Zamenhof. 16 regnestroj estis oficiale reprezentataj. Prezidis John Barret direktoro ĝenerala de Panamerika Unuiĝo kaj prezidanto de EANA. Oni prezentis en parko dramon de Shakespeare Kiel plaĉas al vi, tradukitan de d-ino Ivy Kellerman Reed.

Poste en Usono kiel en aliaj landoj, venis malfacilaj tagoj por la afero kaj la nombro de interesatoj malgrandiĝis. Pro la premo de personaj aferoj, Reed ne povis plu teni la direktadon de la asocio, kaj en 1913 kelkaj fervoraj E-istoj en ŝtato Massachusetts, i. a. Edward S. Payson, George W. Lee, Ernest F. Dow, d-ro C. H. Fessenden kaj f-ino E. J. Meriam, entreprenis la malfacilan taskon. Spite de ĉiuj malhelpoj la gazeto aperis regule kaj landa kongreso okazis ĉiujare. En 1915 okazis en San Francisco dum la Ekspozicio Panama-Pacifika la 11-a UK, organizita de D. E. Parrish, prezidis R. Colquhoun. Pro la milito tiam furiozanta nur 163 E-istoj ĉeestis, el 16 landoj; 17 regnestroj estis oficiale reprezentataj.

Post la unua mondmilito la afero komencis antaŭeniri malrapide. En 1929 J. J. SÜSSMUTH fariĝis sekretario de EANA kaj danke, ĉefe al liaj nelacigeblaj penoj, la intereso pri Esperanto reviviĝis. Oni fondis novajn grupojn kaj ĝenerala intereso ree montriĝis pri la afero. En 1932 20 grupoj estas oficiale filiiĝintaj al la nacia asocio, kiu posedas 644 rekte aliĝintajn membrojn, krom multaj aliaj anoj de la filiaj kluboj. Neniu statistiko ekzistas por montri la nombron de la membroj de filiaj kluboj. Ekzistas ankaŭ ĉirkaŭ 40 aliaj grupoj ne oficiale filiiĝintaj al EANA, kvankam en harmoniaj rilatoj kun ĝi, krom diversaj neorganizitaj klasoj kaj rondoj. La asocio eldonas gazeton kaj jarlibron, vendas kaj eldonas librojn, kaj kondukas viglan propagandon. Sub ĝiaj aŭspicioj kunvenis landaj kongresoj seninterrompe de 1908. Prezidanto estas Henry William Hetzel de Philadelphia (de 1926); sekretario J. J. Süssmuth de Fort Lee (New Jersey). La asocio reprezentis la Esperantistojn de Usono kaj Kanado kune.

Oficialaj aproboj de E de naciaj kaj ŝtataj registaroj preskaŭ neniam estis farataj. La parlamento de ŝtato Maryland en 1908 faris leĝon permesantan la enkondukon de E en la lernejojn de tiu ŝtato; tamen ĝis nun oni ne uzis tiun permeson. En la pli multaj ceteraj ŝtatoj oni povas instrui E-n sen speciala leĝa permeso. E estas instruata en la ŝtataj universitatoj de Minnesota (koresponde) kaj California, plue en Univ. de Honolulu (Hawaii) kaj en superaj lernejoj de Honolulu kaj Los Angeles kaj Pasadena (Cal.). Krom tio la instruado estas tute farata de grupoj kaj privataj klasoj. Diversaj ŝtatoj sendis oficialajn reprezentantojn al E kongresoj. Komerca Ĉambro de Los Angeles sendis D. E Parrish en 1911 kaj Joseph R. Scherer en 1930 sur mondvojaĝon por reklami per paroladoj tiun urbon.

Laŭ 1932-a jarlibro UEA posedas 119 delegitojn kaj 15 vicdelegitojn en Usono. D. E. Parrish en Buffalo (ŝtato New York) estas nacia sekr. por Usono; B. Schmitz en urbo New York kaj A. S. Vinzent en San Francisco estas ĉefdelegitoj. Usonaj anoj de L. K. estas d-ino Ivy Kellerman Reed, Edwin C. Reed, d-ro James Underhill kaj Herbert M Scott. Antaŭaj anoj estis R H. Geoghegan, d-ro Max Talmey, d-ro D. O. S. Lowell, J. J. Süssmuth kaj W. G. Adams. Henry W. Hetzel estis reprezentanto de Norda Ameriko en K.R.

Usono ne donacis multon al la literaturo de E. D-ino Reed tradukis „Kiel Plaĉas al Vi“ de Shakespeare kaj „La Reĝo de la Ora Rivero“ de Ruskin. La ĉefa E-ista literaturisto en Usono estis Edward S. Payson, kiu verkis originalan romanon „Juneco kaj Amo“ kaj tradukis multajn romanojn. D-ino Reed, d-ro Benson, A. Baker, Max Talmey, A. Kenngott kaj aliaj verkis lernolibrojn. El la ĉefverkoj de la usona literaturo aperis en E nur kelkaj kolektoj de romanetoj de Poe kaj Irving, romano de Jack London, romano de Upton Sinclair kaj krom tio: malmultaj tradukaĵoj el la verkoj de malpli gravaj usonaj verkistoj. Kelkaj prop. gazetoj aperis, el kiuj ekzistas nuntempe nur „Amerika E-isto“, oficiala organo de EANA. Amerika E Instituto en Madison (Wisconsin) eldonas „Sciencan Gazeton“ (red. Karl Fröding).

Rimarko. La artikoton tralegis D. E. Parrish, E. C. Reed kaj J. J. Süssmuth, donis plenan helpon kaj konsilon f-ino E. J. Meriam. W. G. ADAMS.

Laborista movado. LEA-NA (Laborista E-Asocio de Norda Ameriko) estas ankoraŭ en organizata stato. Ĉefa malhelpo: granda parto de LEA-anaro estas nova elemento nun spertiĝanta en la lingvo mem kaj en organizaj problemoj. Membrostato en 1934 ĉ. 160. Grupetoj funkcias en New York, Cleveland, Chicago, Winnipeg, Toronto, Newark; la granda parto de la anaro estas izolitaj E-istoj en diversaj lokoj de Kanado, Usono, Kubo kaj Meksiko. Tre aktivaj anoj: R. Bonesper, Monus, Harwey, Germanton, Fridmann, Kardos, Gábor, Mario Vilta, Schenker en New York City; Faltus en Cleveland; Vajner, Guderna en Chicago; Lazurka en Montreal. Gumbinger en Toronto; Franyo kaj Grausdin en Winnipeg; Carlson en Vancouver, Marble en Seattle, ktp.

Biografio, alveninta post la presigo de la unua volumo:

Ralph Bonesper



Aldono
  • En 1914 Richard Bartholdt, membro de la Domo de Reprezentantoj, proponis al la parlamento rezulocion favore al studo de Esperanto kiel helplingvo.[1]

NotoRedakti