Ĝingis-Ĥano

fondinto de la Mongola Imperio (1155–1227)
(Alidirektita el Genghis Khan)

Ĝingis-Ĥano[1] [2]Ĉingisĥano[3][4] (mongole , ĉine 成吉思汗, ruse Чингис Хаан [t͡ʃʰiŋgis xaːn], Ĉingis Ĥaan)(naskiĝis ĉirkaŭ 1162, mortis la 18-an de aŭgusto 1227) estis fondinto de la Mongola Imperio (kiu iĝis la plej granda laŭ teritorio seninterrompa imperio en la historio de post lia morto[5]) kaj ricevis la kromnomon Temuĝin (en la meza mongola ᠲᠡᠮᠦᠵᠢᠨ [6], ĉine 鐵木真, cirila alfabeto Тэмүүжин [tʰemut͡ʃin]). Li estas konsiderata esti eminenta strategiisto kaj politikisto.

Ĝingis-Ĥano
Ĥano de la Mongola Imperio
Regado de 1206 – aŭgusto 1227
Sekvanto Ogodei-Ĥano
Kronado Printempo 1206 apud la Rivero Onon, Mongolio
Persona informo
ᠴᠢᠩᠭᠢᠰ ᠬᠠᠭᠠᠨ
ᠴᠢᠩᠭᠢᠰ ᠬᠠᠭᠠᠨ
Чингис хаан
Naskonomo Чингис хаан
Naskiĝo ĉirkaŭ 1162
en Montaro Ĥentii, Mongolio
Morto 18-a de aŭgusto 1227 (aĝis ĉirkaŭ 65)
en Jinĉŭano, Okcidenta Xia
Mortis per ĉevalfalo vd
Tombo nekonata valoro vd
Religio tengrismo vd
Ŝtataneco Mongola Imperio vd
Subskribo Ĝingis-Ĥano
Familio
Dinastio Borĝigin vd
Patro Jesugei
Patrino Oulen
Gefratoj Qasar • Behter • Belgutei • Hachiun • Temüge • Temulin vd
Edz(in)o Börte • Khulan • Gürbesu • Yesui • Yesugen • Chahe • Princess Qiguo • Hedaan • Ibaqa beki vd
Infanoj Jochi • Ĉagataj-ĤanoOgedei Ĥano • Tolui • Wuluchi • Alahaibieji • Tümelün • Checheyikhen • Yeli'andun • Il-Altun • Huochenbieji • Kölgen • Chawuer • Shuerche vd
Parencoj Tekina Khatun vd
Profesio
Okupo militestro • gentestromonarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li enpovigis per unuigo de multaj el la nomadaj triboj de Nordorienta Azio. Post fondo de la Mongola Imperio kaj esti proklamita "Ĝingis-Ĥano," li startis la mongolajn invadojn kiuj rezultis en la konkero de la plej granda parto de Eŭrazio. En malpli ol dek jaroj (ekde 1215 kun la konkero de Pekino) la mongoloj konkeris du triononojn de Ĉinio. En ĝia pinta periodo la mongola regno vastiĝis de Koreio en la oriento, al Vjetnamio en la sudo kaj Pollando en la okcidento[7]. Tiuj inkludis kampanjojn aŭ invadojn al la Kara-Ĥitana Ĥanato, Kaŭkazo, Ĥorezma Imperio, Okcidenta Xia kaj de Dinastio Jin (1115–1234). Tiuj kampanjoj estis ofte akompanataj de grandskalaj masakroj de civila loĝantaro – ĉefe ĉe la teritorioj kontrolitaj de Ĥorezma Imperio kaj de Xia. Je la fino de lia vivo, la Mongola Imperio okupis gravan parton de Centra Azio kaj de Ĉinio.

Antaŭ Ĝingis-Ĥano mortiĝis, li nomumis Ögedei Ĥan kiel sukcedanto kaj disigis sian imperion en Ĥanlandoj inter siaj filoj kaj nepoj.[8] Li mortiĝis en 1227 post venki super Okcidenta Xia. Li estis entombigita en nemarkita tombo ie en Mongolio je nekonata loko.[9] Liaj descendantoj etendis la Mongolan Imperion tra plej de Eŭrazio per konkerado aŭ kreado de vasalaj ŝtatoj en ĉio el la moderna Ĉinio, Koreio, la Kaŭkazo, Centra Azio, kaj gravaj partoj de moderna Orienta Eŭropo, Rusio, kaj Sudokcidenta Azio. Multaj el tiuj invadoj ripetis la komencajn grand-skalajn masakrojn de lokaj loĝantaroj. Kiel rezulto Ĝingis-Ĥano kaj lia imperio havas timigan reputacion en lokaj historioj.[10]

Krom liaj militaj atingoj, Ĝingis-Ĥano ankaŭ progresigis la Mongolan Imperion alimaniere. Li dekretis la adoptadon de la malnova ujgura alfabeto kiel skribmaniero de la Mongola Imperio. Li ankaŭ praktikis meritokration kaj kuraĝigis religian toleremon en la Mongola Imperio dum li unuigis la nomadajn tribojn de Nordorienta Azio.

Nuntempaj Mongoloj rigardas lin kiel la fondopatro de Mongolio.[11]

Kondamnita tra plej el la historio pro la malhumaneco de siaj kampanjoj, Ĝingis-Ĥano estas konsiderita ankaŭ pro eltenado de la Silka Vojo sub unu kohera politika medio. Tio pliigis komunikadon kaj komercon el Nordorienta Azio kaj por islamanoj el Sudokcidenta Azio kaj por kristanoj el Eŭropo, tiele etendante la horizontojn de la tri kulturaj areoj.

Biografio redakti

 
la libro Temuĝin, la filo de la stepo, 1993

Deveno redakti

Li devenis de aristokrata familio de klano Borĝigin (lia patrineca klano estis Ĥori Tumed) kaj en sia infanaĝo jam montris saĝecon kaj kuraĝon. Temuĝin rilatis je la patra flanko al Ĥabul Ĥano, Ambaghai, kaj Hotula Ĥano, kiu estis estrinta la Ĥamag-Mongolan Konfederacion kaj estis descendantoj de Bodonĉar Munĥag (ĉ. 900). Kiam la Jurĉena Ĝin Dinastio (1115–1234) ŝanĝis eltenon el la Mongoloj al la Tataroj en 1161, ili venkis sur Ĥabul Ĥano.[12]

La patro de Temuĝin, Jesugei (estro de la klano Borĝigin kaj nevo de Ambaghai kaj de Hotula Ĥano), aperis kiel estro de la reganta klano de la Mongoloj. Tiu sinteno estis malakceptita de la rivala klano Tajiĉiud, kiu descendis rekte el Ambaghai. Kiam la Tataroj iĝis tro povegaj post 1161, la Ĝin ŝanĝis sian eltenon el la Tataroj al la Kerajtoj.

Nasko kaj infanaĝo redakti

 
La rivero Onon, Mongolio, aŭtune, en regiono kie Temuĝin naskiĝis kaj kreskiĝis.

Pro manko de tiutempa verkita registraro, ekzistas nur disa fakta informaro pri la komenca vivo de Temuĝin. La malmultaj fontoj kiuj aludas al tiu periodo ofte malinterkonsentas.

Temuĝin probable naskiĝis en 1162[13] en Dulun-Boldaq, ĉe la montaro Burĥan Ĥaldun kaj la riveroj Onon kaj Ĥerlen en nuntempa norda Mongolio, ne for el la nuna ĉefurbo Ulaanbaataro. La sekreta historio de la Mongoloj informas, ke Temuĝin naskiĝis kun sanga koagulaĵo ene de sia pugno, tradicia signo ke li estis destinita iĝi granda estro. Li estis la dua plej aĝa filo de sia patro Jesugei, nome ĉefa estro de la konfederacio Ĥamag Mongol de la klano de Kijadoj kaj aliancano de Tooril Ĥano de la tribo de Kerajtoj,[14] kaj la plej aĝa filo de sia patrino Oulen.

La klano de Jesugei nomiĝis Borjigin (Боржигин), kaj Hoelun estis el Olĥonud, la sub-stirpo de la tribo Ĥongirad.[15][16] Kiel aliaj triboj, ankaŭ ili estis nomadoj. Ĉar lia patro estis ĉefo, kiel liaj antaŭuloj, Temuĝin estis de nobela fono. Tiu pli alta socia tavolo plifaciligis peti helpon kaj eventuale konsolidigi la aliajn tribojn de Mongoloj.

Temüjin naskiĝis en la klano de Borjigidoj nome mongola tribo al Jesugei, ĉefo descendinta el la legenda militsenjoro Bodonĉar Munĥag, kaj al lia ĉefa edzino Hoelun, kiun Jesugei estis rabita el ŝia Merkita fianĉo Ĉiledu.[17] La origino de lia nasko-nomo estas pridubita: la plej fruaj tradicioj asertis, ke lia patro ĵus revenis el sukcesa kampanjo kontraŭ la Tataroj kun kaptito nomita Temüĉin-uge, laŭ kiu li nomis la ĵusnaskiton en celebro de sia venko, kvankam postaj tradicioj centriĝas en la radiko temür (kun la signifo 'fero') kaj konektis kun teorioj ke "Temüjin" signifas 'forĝiston'.[18] Kelkaj legendoj ĉirkaŭas la naskon de Temüjin. La plej elstara estas tiu de sangokoagulaĵo kiun li premis en sia mano kiam li naskiĝis, motivo en Azia folkloro kiu indikis, ke la infano estos militisto.[19] Aliaj postulis, ke Hö'elün estis mirakle fekundita per lumradio kio anoncis la estontecon de la infano, legendo kiu eĥis tiun de mita Borjigida praulo Alan Gua.[20] Yesügei kaj Hö'elün havis tri junajn filojn post Temüjin: Qasar, Hachiun kaj Temüge, same kiel unu filinon, Temülen. Temüjin havis ankaŭ du duonfratojn, nome Behter kaj Belgutei, el la dua edzino de Jesugei nome Soĉigel, kies identeco estas necerta. La gefratoj kreskiĝis en la ĉefa kampadejo de Jesugei sur la bordo de la rivero Onon, kie ili lernis ĉevalrajdi kaj pafarki.[21]

Kiam Temujin estis ok-jaraĝa, Jesugei decidis engaĝigi lin al taŭga junulino. Li portis sian heredanton al la paŝtejoj de la prestiĝa tribo Ĥongirad de Hoelun, kiu jam antaŭe estis intergeedziĝante kun Mongoloj en multaj aliaj okazoj. Tie, li aranĝis la geedzecon inter Temüjin kaj Börte, la filino de Ĥongiradestro nomita Dei Seĉen. Ĉar la engaĝiĝo supozigis, ke Jesugei akiros povegan aliancanon, kaj Börte ekhavos riĉan edzinprezon, Dei Seĉen tenis la plej fortan negocsintenon, kaj postulis, ke Temujin restu en lia familio por perlabori sian estontan ŝuldon.[22] Akceptante tiun kondiĉon, Jesugei petis manĝon al bando de Tataroj kiun li trafis survoje hejmen sola, fidante en la stepa tradicio de gastigemo al fremduloj. Tamen, la Tataroj rekonis sian malnovan malamikon, kaj metis venenon en lia manĝaĵo. Jesugei laŭgrade malfortiĝis sed sukcesis reveni hejmem; mortonte, li petis al fidinda servisto nomita Münglig por reporti Temujin el Ĥongirad. Li mortis tuj poste.[23]

Adolesko redakti

La morto de Jesugei detruis la unueco de lia popolo, kiu inkludis membrojn de Borjigidoj, de Tajiĉjud, kaj de aliaj klanoj. Ĉar Temujin estis tiam nur ĉirkaŭ dek-jaraĝa, kaj Behter ĉirkaŭ du jarojn pli aĝa, neniu el ili estis konsiderata sufiĉe aĝa por regi. La frakcio Tajiĉjud ekskludis Hoelun el la ceremonioj de adorado al praulo kiuj sekvis post la morto de reganto kaj tuj abandonis ŝain tendaron. La Sekreta Historio rakontas, ke la tuta klano de Borjigidoj sekvis, spite al la klopodoj de Hoelun por hontigi ilin kaj ke ili restu alvokante al ilia honoro.[24] Raŝid al-Din kaj la Ŝengvu tamen sugestas, ke la fratoj de Jesugei restis ĉe la vidvino. Eble Hoelun malakceptis kuniĝi kun unu el ili en levirata geedzeco, aŭ la aŭtoro de Sekreta Historio dramatigis la situacion.[25] Ĉiuj fontoj interkonsentas, ke plimulto el la popolo de Jesugei rezignis pri lia familio favore al la Tajiĉjudoj kaj ke la familio de Hoelun estis malaltigita al mukte pli akra vivo.[26] Sekvate tradician vivostilon de ĉasistoj-kolektistoj, ili kolektis radikojn kaj nuksojn, ĉasis malgrandajn animalojn, kaj fiŝkaptis.[27]

Malŝtreĉiĝoj disvolviĝis laŭ la filoj kreskiĝis. Kaj Temujin kaj Behter postulis esti la heredanto de ilia patro: kvankam Temujin estis filo de la ĉefa edzino de Jesugei, Behter estis almenaŭ du jarojn pli aĝa. Estas eĉ eblo ke, kiel permesis la leviratan kutimon, Behter povus edziĝi al Hoelun iĝante matura kaj tiel iĝante duonpatro de Temujin.[28] Ĉar la malamikeco, akrigita per oftaj disputoj pri la dividado de ĉasakiroj, intensiĝis, Temujin kaj lia pli juna frato Qasar embuskis kaj mortigis Behter. Tiu tabua fiago estis neglektita el la oficialaj kronikoj, sed ne el la Sekreta Historio, kiu rakontas, ke Hoelun kolere admonis siajn filojn. La pli juna tutfrato de Behter nome Belgutei ne klopodis por venĝo, kaj iĝis unu el plej altrangaj sekvantoj de Temujin kune kun Qasar.[29] En tiu epoko, Temujin disvolvis fortan amikecon kun Jamuĥa, alia knabo de aristokrata deveno; la Sekreta Historio notas, ke ili interŝanĝis metatarsojn kaj sagojn kiel donacoj kaj ĵuris la pakton anda — nome tradicia ĵuro de la mongolaj sangofratoj – estante dekunu-jaraĝaj.[30]

Ĉar mankis al la familio aliancanoj, Temujin estis kaptita prizonulo plurajn fojojn.[31] La Sekreta Historio rakontas unu el tiaj okazoj kiam li estis kaptita fare de Tajiĉiudoj. Eskapinte dum festo, li kaŝiĝis unue en la rivero Onon kaj poste en la tendo de Sorkan-Ŝira, kiu vidis lin en la rivero kaj ne volis denonci lin; Sorkan-Ŝira ŝirmis Temujin dum tri tagoj je granda persona risko antaŭ ebligi lian fuĝon.[32] Temujin estis helpita en alia okazo de adoleskulo nomita Boorĉu kiu helpis lin rekuperi ŝtelitajn ĉevalojn. Tuj poste, Boorĉu aliĝis al la tendaro de Temujin kiel lia unua nökor ('persona kompano').[33] Tiuj okazaĵoj informas pri la emfazo kiun la aŭtoro de la Sekreta Historio metis al la persona karismo.[34]

Enpovigo redakti

Fruaj kampanjoj redakti

 
Burĥan Ĥaldun en la montaro Ĥentij, kie Temujin kaŝiĝis dum la atako fare de la Merkitoj, kaj kien li poste venis honori ĝin kiel sankta monto.

Akompanita de Belgutei, Temujin revenis al Dei Seŝen por edzinigi Börte kiam li atingis plenaĝecon estante 15-jaraĝa. Kontentiĝinta revidi sian bofilon kiun li timis perdita, la Hongiradestro konsentis la geedziĝon kaj akompanis la ĵusgeedzojn reen la la kampadejo de Temujin; lia edzino Čotan donacis al Hoelun multekostan mantelon el zibelo.[35] Serĉante patronon, Temujin tiam elektis alproksimiĝis al Toghrul, ĥano (reganto) de la tribo de Kerajtoj, kiu estis luktanta kun Jesugei kaj ĵuranta la pakton anda kun li. Toghrul regis centojn da kvadrataj mejloj kaj komandis ĝis 20 000 militistojn, sed li malfidis je la fideleco de siaj ĉefaj sekvantoj kaj, ricevinte la zibelan mantelon kiel donaco, li bonvenigis Temujin en sia protektado. Ambaŭ bone amikiĝis, kaj Temujin ekkonstruis sekvanton, kiam nökod kiel Jelme eniris en sia servo.[36] Temujin kaj Börte havis sian unuan filon, nome filino Qojin, en tiu epoko.[37]

Tuj poste, serĉante venĝon pro la rabado fare de Jesugei de Hoelun, ĉirkaŭ 300 Merkitoj rabadis la kampadejon de Temujin. Kvankam Temujin kaj liaj fratoj kapablis kaŝiĝi en Burĥan Ĥaldun en la montaro Ĥentij, Börte kaj Soĉigel estis rabitaj. Laŭ la kutimo de la levirato, Börte estis donita en geedzeco al la pli juna frato de la tiam jam mortinta Ĉiledu.[38] Temujin petis helpon al Toghrul kaj lia infanaĝa anda Jamuĥa, kiu estis plialtigita kiel ĉefo de la tribo Jadaran. Ambaŭ ĉefoj deziris formi armeojn de 20 000 militistoj, kaj kun Jamuĥa kiel komandanto, la kampanjo tuj sukcesis. Tiam graveda Börte estis rekuperita sukcese kaj tuj naskis filon, Zuĉi; kvankam Temujin edukigis lin kiel sian propran filonn, leviĝis priduboj pri la vera patreco de Zuĉi laŭlonge de lia tuta vivo.[39] Tion oni rakontas en la Sekreta Historio kaj kontrastas kun la rakonto de Raŝid al-Din, kiu protektas la familian reputacion malaperigante ĉiun indicon de eksterlegitimeco.[40] Laŭlonge de la sekva jardeko kaj sekva duono, Temujin kaj Börte havis tri pliajn filojn (nome Ĉagataj, Ogedei, kaj Tolui) kaj kvar pliajn filinojn (nome Ĉeĉeiĥen, Alaĥai Beĥi, Tümelün kaj Alaltun).[41]

Temujin kaj Jamuĥa kampanjis kune dum unu jaro kaj duono, dum kiu, laŭ la Sekreta Historio, ili reforĝis sian pakton anda, eĉ dormante kune sub la sama litkovrilo. Tradicie vidita kiel ligilo nur de amikeco, kiel prezentita en la fonto, Ratchnevsky pridubis ĉu Temujin estis fakte servante kiel nökor de Jamuĥa, repage por la helpo kontraŭ la Merkitoj.[42] Malŝtreĉiĝoj stariĝis kaj ambaŭ estroj dispartiĝis, evidente je konto de kripta rimarko fare de Jamuĥa pri la celo de la kampanjo; analizo de fakuloj fokusis al la aktiva rolo de Börte en tiu dispartigo, kaj ĉu ŝiaj ambicioj estis eĉ supera al tiuj de la propra Temujin. Ĉiuokaze, la ĉefaj tribaj regantoj restis kun Jamuĥa, sed 41 estroj aliĝis al Temujin kun multaj komunumanoj: tiuj estis Subutai kaj aliaj de la Urianĥoj, la Baruloj, la Olĥonudoj, kaj multaj pliaj.[43]

 
Temujin kaj Toghrul, ilustracio en 15-a-jarcenta manuskripto Jami' al-taŭariĥ.

Temujin estis tuj laŭdita de siaj sekvantoj kiel "ĥano" de Mongoloj.[44] Toghrul kontentiĝis pro la plialtigo de lia vasalo, sed Jamuĥa estis amlkontenta. Malŝtreĉiĝoj plialtiĝis al malferma malamikeco, kaj en 1187 ambaŭ estroj frontis en batalo ĉe Dalan Baljut: ambaŭ armeoj batalis, sed Temujin suferis klaran malvenkon. Postaj kronikistoj kiel Raŝid al-Din anstataŭe asertis, ke li estis venkinta, sed iliaj rakontoj kontraŭdiris ilin kaj unu la aliajn.[45]

Modernaj historiistoj kiel Ratchnevsky kaj Timothy May konsideras tre verŝajne ke Temujin pasigis grandan parton de la jardeko sekvante la trupon en Dalan Baljut kiel servisto de Jurĉena dinastio Jin en Norda Ĉinio.[46] Zhao Hong registris, ke la estonta Ĝingis-Ĥano pasigis kelkajn jarojn kiel sklavo de Jin. Tradicie vidita kiel esprimo de Song fiero, tiu aserto estas nune konsiderata kiel bazita sur faktoj, speciale ĉar neniu alia fidinda fonto klarigas la aktivecojn de Temujin inter Dalan Baljut kaj ĉirkaŭ 1195.[47] Rifuĝi translimen estis ofta praktiko kaj por neobeemaj stepestroj kaj por elpostenigitaj ĉinaj funkciuloj. La reapero de Temujin estinte reteninta gravan povon indikas, ke li probable profitis en la servo de Jin. Ĉar li poste entreprenos la renverson de tiu ŝtato, tia epizodo, malprofita al la prestiĝo de Mongoloj, estis nuligita el ĉiuj iliaj fontoj. Zhao Hong ne estis ligita al tiaj tabuoj.[48]

Venkante rivalojn redakti

 
La surskribaĵo de Serven Ĥalga, kiu rememoras la kampanjon de 1196 kontraŭ la Tataroj.

La fontoj ne interkonsentas pri la okazaĵoj rilate al la reveno de Temujin al la stepo. Komence de la somero 1196, li partoprenis en kuna kampanjo kun Jin kontraŭ la Tataroj, kiuj estis ekagadinte kontraŭ la interesoj de Jin. Kiel premio, Jin donis al li la honoran titolon ĉa-ut kuri, kies signifo probable alproksimiĝis al "komandanto de centoj" en ĝurĉena lingvo. Ĉirkaŭ la sama tempo, li helpis Toghrul je lia postulo de senjoro de Kereitoj, kiu estis uzurpita de unu el la parencoj de Toghrul kun la helpo de la povega tribo de Naimanoj.[49] La agoj de 1196 fundamente ŝanĝis la sitenon de Temujin en la stepo — kvankam teorie ankoraŭ vasalo de Toghrul, li estis de facto egalula aliancano.[50]

Jamuĥa kondutis kruele post sia venko en Dalan Baljut — li ŝajne bolmurdis dek sep prizonulojn kaj humiligis la korpojn de la estroj kiuj estis opoziciantaj kontraŭ li. Nombraj nekontentigitaj sekvantoj, kiel sekvanto de Jesugei nome Münglig kaj liaj filoj, dizertis al Temüjin kiel konsekvenco; ili estis probable altiritaj ankaŭ de la nove trovita riĉo de Temujin.[51] Temujin kapablis submeti la malobean tribon de Ĝurĉenoj kiu antaŭe estis ofendinta lin en festo kaj malakceptis partopreni en la kampanjo kontraŭ Tataroj. Ekzekutinte iliajn estrojn, li ordonis Belgutei simbole rompi la dorson de Ĝurĉenestro en spektaklo de luktado kiel reago. Tiu lasta okazaĵo, kiu kontraŭvenis la justicajn kutimojn de Mongoloj, estis nur registrita de la aŭtoro de Sekreta Historio, miu malferme malaprobis. Tiuj okazaĵoj okazis ĉirkaŭ 1197.[52]

 
La tribaj ŝtatetoj unuigitaj de Temujin por fondi la Mongolan Imperion.

Dum la sekvaj jaroj, Temujin kaj Toghrul kampanjis kontraŭ la Merkitoj, la Naimanoj, kaj la Tataroj; foje aparte kaj foje kune. Ĉirkaŭ 1201, kolekto de malkontentigitaj triboj kiel la Hongiradoj, la Tajiĉiudoj, kaj la Tataroj, ĵuris rompi la dominadon de la alianco Borjigin-Kerejtoj, elektante Jamuĥa kiel estro kaj gurĥan (laŭvorter "ĥano de triboj"). Post kelkaj dekomencaj sukcesoj, Temujin kaj Toghrul venkegis tiun izolan konfederacion ĉe Jedi Kunan, kaj Jamuĥa devis peti al Toghrul bonan traktadon.[53] Dezirante kompletan hegemonion en orienta Mongolio, Temujin venkis unue super la Tajiĉjudoj kaj poste, en 1202, super la Tataroj; post ambaŭ kampanjoj, li ekzekutis la klanestrojn kaj ekprenis la ceterajn militistojn en sia servo. Tiuj estis Sorkan-Ŝira, kiu iam helpis lin, kaj juna militisto nome Jebe, kiu mortiginte la ĉevalon de Temujin kaj malakceptinte kaŝi tiun agon, li estis montrinta militan kapablon kaj personan kuraĝon.[54]

La absorbado de Tataroj lasis tri militajn povojn en la stepo: la Naimanoj okcidente, Mongoloj oriente kaj Kereitoj meze.[55] Klopode al cementigo de lia situacio, Temujin proponis, ke lia filo Zuĉi edziĝu al unu el la filinoj de Toghrul. Estrite de la filo de Toghrul nome Senggum, la Kereita elito kredis, ke la propono celis akiri kontrolon super ilia tribo, kvankam la duboj pri la parenceco de Zuĉi iam ofendis ilin. Aldone, Jamuĥa atentis pri la minaco kiun Temujin estis rilate al la tradicia stepa aristokrataro pro sia kutimo promocii nenobelojn al altaj postenoj, kio subvertis la ekzistantajn sociajn normojn. Akceptante finfine tiujn postulojn, Toghrul klopodis por altiri sian vasalon en embuskon, sed liaj planoj estis subaŭskultitaj de du paŝtistoj. Temüjin kapablis arigi kelkajn el liaj fortoj, sed estis grande venkita en la Batalo de la sablejo Kalakaljid.[56]

Retiriĝante sudorienten al Baljuna, nome neidentigita lago aŭ rivero, Temujin esperis la regrupigon de siaj disaj fortoj: Boorĉu estis perdinta sian ĉevalon kaj devis fuĝi perpiede, dum la filo de Temujin nome Ogedei, grave vundita, estis transportita kaj konvertita en Boroĥula, nome militestro. Temüjin alvokis ĉiujn eblajn aliancanojn kaj faris faman ĵuron de fideleco, poste konata kiel la Baljuna Engaĝiĝo, al siaj fidelaj sekvantoj, kiu poste havigos al ili ekskluzivecon kaj prestiĝon.[57] La ĵurprenantoj de Baljuna estis tre heterogena grupo — homoj el naŭ diferencaj triboj kiuj inkludis kristanojn, islamanojn kaj budhistoj, unuigitaj nur pere de la fideleco al Temujin kaj de unu al la alia. Tiu grupo iĝis modelo por la posta imperio, kaj estis nomita "praregistaro de pranacio" fare de historiisto John Man.[58] La Baljuna Engaĝiĝo ne aperis en la Sekreta Historio— ĉar la grupo estis ĉefe ne-Mongola, kaj la aŭtoro supozeble deziris malgravigi larolon de aliaj triboj.[59]

Militruzaĵo ĉe Kasar ebligis, ke la Mongoloj tenu la Kereitojn nesciantaj ĉe la Altaĵoj Jejer, sed kvankam la sekva batalo ankoraŭ daŭris tri tagojn, ĝi finiĝis per decida venko de Temujin. Toghrul kaj Senggum estis devigitaj fuĝi, kaj kvankam tiu lasta eskapis al Tibeto, Toghrul estis mortigita de Naimano kiu ne rekonis lin. Temujin fermis sian venkon absorbante la Kereitaj eliton en sia propra tribo: li prenis la princinon Ibaqa Beki kiel edzino, kaj edzinigis ŝiajn fratinon Sorghaghtani Beki kaj nevinon Doquz Ĥatun al sia plej juna filo Tolui.[60] La fortoj de Naimanoj pliiĝis pro la alveno de Jamuĥa kaj aliaj venkitoj de la Mongoloj, kaj ili prepariĝis por milito. Temujin informiĝis pri tiuj okazaĵoj fare de Alakuŝ, amikema reganto de la Onguda tribo. En Majo 1204, en la [Batalo de Ĉakirmaut en Altajoj, la Naimanoj estis finfine venkitaj: ilia estro Tajang Ĥan estis mortigita, kaj lia filo Kuĉlug estis devigita fuĝi okcidenten.[61] La Merkitoj estis malpliigitaj poste en tiu sama jaro, dum Jamuĥa, kiu estis abandoninta la Naimanojn ĉe Ĉakirmaut, estis perfidita al Temujin fare de kompanoj kiuj siavice estis ekzekutitaj pro sia manko de fideleco. Laŭ la Sekreta Historio, Jamuĥa konvinkis sian infanaĝan anda ekzekuti lin honore; aliaj rakontoj asertas, ke li estis mortigita per dispecigo.[62]

Frua regado: reformoj kaj ĉinaj kampanjoj (1206–1215) redakti

Temuĝin en 1202 estis venkint super la mongolaj triboj plej multe okupantaj teron kaj konkeris la altebenaĵon Hulun-Boir. En 1204 li fariĝis la plej granda reganto sur la Mongola Altebenaĵo. En 1206 li estis elektita Granda Ĥano de Mongolio. Tiel li fondis la Mongolan Ĥanlandon kaj titolis sin jam Ĝingis-Ĥano. Post fondiĝo de la ĥanlando la limoj inter la triboj estis forigitaj kaj la membroj de la triboj regrupigitaj. De tiam la mongolaj triboj unuiĝis en unu landon.

Post sia surtroniĝo Ĝingis-Ĥano faris grandskalan militadon por ekspansiigi la teritorion. En la 13-a jarcento la ĉefaj feŭdismaj landoj frontis seriozan socian krizon, kaj tio pretigis kondiĉojn favorajn al li por grandskala milita ekspansio.

En 1219 Ĝingis-Ĥano kaj lia armeo el 200 mil soldatoj ekspediciis okcidenten, atingis ĝis Hungarion kaj konkeris teritorion de la nuntempa rusia suda Siberio.

Por firmigi sian regadon super la unuigita lando, Ĝingis-Ĥano ellaboris sistemojn de milito, politiko kaj juro, publikigis kodon celantan normalan ordon de la socio kaj kreis la mongolan skriblingvon aplikeblan tra la tuta lando. Ĉiuj liaj faroj ludis progresan rolon en la disvolviĝo de la mongola socio.

La mongoloj estis pragmataj kaj malmulte interesiĝis pri la vivstilo de la konkeritaj popoloj. Male ili montris sin malfermemaj al aliaj kulturoj kaj religioj kaj eĉ asimilis kulturojn[63].

Ĝingis-Ĥano mortis en la ekspedicio por konkeri la Okcidentan Xia-regnon en julio de 1227, en la aĝo de 65 jaroj.

Sekvo redakti

Lia nepo Kublaj-Ĥano fondis la Yuan-dinastion (1206-1368).

Ĝingis-Ĥano mortis, sed neniu aŭdacis atenci Mongolion. Ĥubilai senĉese ekspansiis al la sudo de Ĉinio kaj fine unuigis Ĉinion. Li prenis Pekinon kaj titolis sian landon Juan en 1271.

En Esperanto aperis redakti

Temuĝin, la filo de la stepo (Tibor Sekelj, tradukis Tereza Kapista, Beograd,1993, 68 p.

Pri Ĝingis-Ĥano en El Popola Ĉinio, la 3-an de septembro 2013.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Genghis Khan en la angla Vikipedio.

  1. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (SAT, 2012)
  2. Noto: Ĥan (Khan) signifas gvidanto, reganto, dum Ĝingis signifas verŝajne signifas 'lago' aŭ 'maro'. Plej ofte la titolo estas tradukita kiel 'la plej granda reganto'
  3. Reta Vortaro
  4. Vojaĝante kun Marko Polo Wolfram ROHLOFF Flandra Esperanto-Ligo
  5. Noto: Ĉirkaŭ 1206 la Mongolia Imperio etendiĝis de la Pacifiko en la oriento ĝis la Kaspio (Kaspia Maro) en la okcidento, antaŭ liaj posteuloj konkeris Orientan Eŭropon duonjarcenton poste
  6. [1]
  7. (nl) Erika Fatland, De Grens (La landlimo), p. 195, 198, De Geus, 2019, ISBN 978 90 445 4087 1, origina titolo 'Grensen - Eine Reise Rundt Russland'. (Landlimoj - vojaĝo ĉirkaŭ Ruslando).
  8. Saunders, John Joseph. (1972, repr. 2001) History of the Mongol Conquests. Philadelphia: University of Pennsylvania Press. ISBN 0-8122-1766-7.
  9. John Man. (2004) Genghis Khan: Life, Death, and Resurrection, ‑a eldono, Bantam, p. 254–55. ISBN 0-312-36624-8.
  10. Ian Jeffries (2007). Mongolia: a guide to economic and political developments. Taylor & Francis. pp. 5–7. ISBN 0-415-42545-X
  11. Genghis Khan. North Georgia College and State University. Arkivita el la originalo je 2010-03-06. Alirita 26a de Januaro, 2010.
  12. Ratchnevsky, Paul. (1991) Genghis Khan: His Life and Legacy. Blackwell Publishing, p. 9–10. ISBN 0-631-16785-4.
  13. Raŝid al-Din asertis, ke Ĝingis-Ĥano naskiĝis en 1155, dum la verko de Juanŝi (nome 元史, Historio de la Juan dinastio) registras lian naskojaron kiel 1162. Laŭ Raĉnevski, akcepti naskon en 1155 farus Ĝingis-Ĥanon patro je aĝo de 30 kaj supozigus, ke li mem persone komandis la ekspedicion kontraŭ la Tangutoj je aĝo de 72. Ankaŭ, laŭ la Altan Tobĉi, la fratino de Ĝingis-Ĥano, Temulin, estis naŭ jarojn pli juna ol li; sed la Sekreta Historio rakontas ke Temulin estis infano dum la atako de la Merkitoj, dum kiu Ĝingis-Ĥano estus 18jaraĝa, se estus naskiĝinta en 1155. Ĉao Hong informis en sia veturlibro ke la Mongoloj kiujn li pridemandis ne konis kaj neniam konis siajn aĝojn.
  14. Morgan, David. (1990) The Mongols (Peoples of Europe), p. 58.
  15. Guida Myrl Jackson-Laufer, Guida M. Jackson, Encyclopedia of traditional epics, p. 527
  16. Kahn, Paul (adaptor). (1998) Secret History of the Mongols: The Origin of Chingis Khan (expanded edition): An Adaptation of the Yüan chʾao pi shih, Based Primarily on the English Translation by Francis Woodman Cleaves, Asian Culture Series. Boston: Cheng & Tsui Co., p. 192. ISBN 0-88727-299-1.
  17. Ratchnevsky, 1991, pp. 14–15; May, 2018, pp. 20–21
  18. Pelliot, 1959, pp. 289–291; Man, 2004, pp. 67–68; Ratchnevsky, 1991, p. 17.
  19. Brose, 2014, § "The Young Temüjin"; Pelliot, 1959, p. 288.
  20. Ratchnevsky 1991, p. 17.
  21. Ratchnevsky 1991, pp. 15–19.
  22. Ratchnevsky, 1991, pp. 20–21; Fitzhugh, Rossabi, Honeychurch, 2009, p. 100.
  23. Ratchnevsky, 1991, pp. 21–22; Broadbridge, 2018, pp. 50–51.
  24. Ratchnevsky, 1991, p. 22; May, 2018, p. 25; de Rachewiltz, 2015, § 71–73.
  25. Ratchnevsky, 1991, pp. 22–3; Atwood, 2004, pp. 97–98.
  26. Brose, 2014, "The Young Temüjin"; Atwood, 2004, p. 98.
  27. May 2018, p. 25.
  28. May 2018, pp. 25–26.
  29. Ratchnevsky, 1991, pp. 23–4; de Rachewiltz, 2015, §76–78
  30. Man, 2004, p. 74; de Rachewiltz, 2015, §116; Fitzhugh, Rossabi, Honeychurch, 2009, p. 101.
  31. Ratchnevsky, 1991, pp. 25–26; Fitzhugh, Rossabi, Honeychurch, 2009, pp. 100–101.
  32. Ratchnevsky, 1991, pp. 26–7; May, 2018, pp. 26–27.
  33. May 2018, p. 28.
  34. Ratchnevsky 1991, p. 27.
  35. May, 2018, p. 28; Ratchnevsky, 1991, p. 31.
  36. de Hartog, 1999, pp. 14–15; Ratchnevsky, 1991, pp. 32–33; May, 2018, pp. 28–29.
  37. Broadbridge 2018, p. 58.
  38. Ratchnevsky, 1991, pp. 34–35; Brose, 2014, § "Emergence of Chinggis Khan".
  39. May, 2018, p. 30; Bawden, 2022, § "Early struggles".
  40. Ratchnevsky, 1991, pp. 34–35; May, 2018, pp. 30–31.
  41. Broadbridge 2018, pp. 66–68.
  42. Ratchnevsky 1991, pp. 37–38.
  43. May, 2018, p. 31; Ratchnevsky, 1991, pp. 38–41.
  44. Atwood, 2004, p. 98; Brose, 2014, § "Building the Mongol Confederation".
  45. Ratchnevsky 1991, pp. 44–47.
  46. Ratchnevsky, 1991, pp. 49–50; May, 2018, p. 32.
  47. Ratchnevsky 1991, pp. 49–50.
  48. Ratchnevsky, 1991, pp. 49–50; May, 2018, p. 32; Fitzhugh, Rossabi, Honeychurch, 2009, p. 101.
  49. Ratchnevsky, 1991, pp. 52–53; Pelliot, 1959, pp. 291–295.
  50. Ratchnevsky, 1991, pp. 52–53; Sverdrup, 2017, p. 56.
  51. Ratchnevsky, 1991, pp. 46–47; May, 2018, p. 32.
  52. Ratchnevsky 1991, pp. 54–56.
  53. Ratchnevsky, 1991, pp. 61–62; May, 2018, pp. 34–35.
  54. Ratchnevsky, 1991, pp. 63–67; de Hartog, 1999, pp. 21–22; Fitzhugh, Rossabi, Honeychurch, 2009, p. 102.
  55. May 2018, p. 36.
  56. Atwood, 2004, p. 98; Ratchnevsky, 1991, pp. 67–70; May, 2018, pp. 36–37.
  57. Brose, 2014, § "Building the Mongol Confederation"; Ratchnevsky, 1991, pp. 70–73; Man, 2004, pp. 96–98.
  58. Man, 2014, p. 40; Weatherford, 2004, p. 58; Biran, 2012, p. 38.
  59. Man 2014, p. 40.
  60. Ratchnevsky, 1991, pp. 78–80; Atwood, 2004, p. 98; Lane, 2004, pp. 26–27.
  61. Sverdrup, 2017, pp. 81–83; Ratchnevsky, 1991, pp. 83–86.
  62. Brose, 2014, § "Building the Mongol Confederation"; Fitzhugh, Rossabi, Honeychurch, 2009, p. 103; Ratchnevsky, 1991, pp. 86–88; McLynn, 2015, pp. 90–91.
  63. (nl) Erika Fatland, De Grens (La landlimo), p. 199, 198, De Geus, 2019,

Bibliografio redakti