La kalifornia kverko (Quercus kelloggii), estas kverko el la sekcio de ruĝaj kverkoj (aŭ Lobatae) de okcidenta Nordameriko. Ĝi estas parenca al nigra kverko (Quercus velutina) kiu vegetas en orienta kaj centra Nordameriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kalifornia kverko
Maljuna kalifornia kverko
Maljuna kalifornia kverko
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Fagaloj Fagales
Familio: Fagacoj Fagaceae
Genro: Kverko Quercus
Sekcio: Lobatae
Quercus kelloggii
Newb.
Sinonimoj

Quercus californica

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Tiu nearktisa decidua arbospecio troviĝas en miksaj ĉiamverdaj arbaroj, kverkaj duonarbaroj, kaj koniferaroj. La kalifornia kverko estas disvastigata laŭlonge de montpiedaj montetoj kaj malaltaj montaroj de Kalifornio kaj suda Oregono.

Priskribo redakti

 
Folio kaj arboŝelo de kalifornia kverko.

Quercus kelloggii tipe altas 9-25 m kaj diametras 0,3-1,4 m. Grandaj arboj povas superi altecon de 36 m kaj diametron de 1,6 m. La specio ankaŭ adoptas arbedan formon sur sekaj malriĉaj grundoj [1]. En malfermaj areoj la arbokrono estas larĝa kaj rondigita, kun la plej malaltaj branĉoj tuŝante la grundon aŭ prezentante paŝtadan randon.

En densaj arbareroj, la krono estas mallarĝa kaj svelta ĉe junaj arboj kaj neregula ĉe maljunaj arboj. Trunkoj kutime estas senbranĉaj je la plej malaltaj 6-12 m en densaj arbareroj[1]. Ofte trunkoj estas forkigitaj, kaj kutime putrigitaj kaj kavaj ĉe pli maljunaj arboj. La arboŝelo estas maldika kaj glata ĉe junaj arboj, estiĝante dika, kresta, kaj plateca kiam pli aĝa [1]. Tiu kverko kreskas ekde unu aŭ pluraj vertikalaj radikoj kiuj penetras la patrinan rokon, kun grandaj, flanke disvastiĝantaj radikoj kiuj etendiĝas ekde la vertikalaj. Ĝi ankaŭ havas iom da supraĵaj radikoj.

Glanoj estas relative grandaj ĉe tiu specio, ekde 2,5-3 cm longaj kaj 1,5-1,8 cm larĝaj. La profunde lobaj folioj estas tipe 10-20 cm longaj. Dum individuaj arboj ĝenerale povas aĝi inter 100 kaj 200 jaroj, Kalifornia kverko kapablas atingi aĝon de 500 jaroj [1]. La arbo reproduktiĝas kiam la glanoj ĝermas por formi semplantojn. Ĝi ankaŭ vegetative reproduktiĝas kun novaj ŝosoj ekde la radika krono post mortigado de la supergrundaj partoj de la arbo per incendio, hakado, frosto, aŭ aliaj okazintaĵoj [1].

Ekologio redakti

La kalifornia kverko, estas esenca specio por la bestiaro. Kverkoj estas la sola ĉefa genro uzata de la bestioj por ilia nutraĵo kaj ŝirmo en la kaliforniaj arbaroj kaj sovaĝejoj, kaj la kalifornia kverko okupas pli da totala areo en Kalifornio ol iu ajn alia ligna angiospermo. Ankaŭ la brutaro uzas tiun specion por nutriĝi kaj ŝirmiĝi.

Kavaĵoj en la arboj provizas nestookazon por strigoformaj birdoj, diversaj pegedoj, arbaj sciuredoj, kaj amerikaj nigraj ursoj. Ĝi estas preferata furaĝadan substraton por multaj birdoj. Ĉiu el la 68 birdospecioj observitaj en kverkaj duonarbaroj de Tehaĉapi-Montaro uzas la kalifornian kverkon por parto de siaj furaĝadaj agadoj.

Glanpego, buloka iktero, kaj ruĝeckrona vermivoro montras fortan preferon por la kalifornia kverko. La parazita planto Phoradendron villosum (santalacoj), kiu komune vegetas sur tiu kverko, produktas berojn kiuj ankaŭ altiras birdojn[1].

Uzado redakti

Kaliforniaj indianoj preferis glanojn de kalifornia kverko pli ol tiujn de aliaj kverkoj por prepari glanan farunon . Tiu glano estis baza manĝaĵo por multaj indianaj grupoj [2][3]. La amerikanaj indianoj agnoskis la gravecon de fajro por tiu kverko, kaj intence ekflamigis incendiojn en kverkaj duonarbaroj por plibonigi sian sanon kaj konservi sian nutraĵan resurson[1].

Ligno redakti

La ligno estas uzata por fari meblaron, paledojn kaj konstrulignon [1].

La kalifornia kverko prezentas 29% de la angiosperm-lignaj resursoj, kaj estas la ĉefa angiospermo uzata por konstruligno en Kalifornio. La taksita totala areo sumiĝas je 361 800 ha de arbaro kaj 122 600 ha de duonarbaro. El tiuj terenoj 60% estas privataj, 31% apartenas al Usona Arbara Agentejo, kaj 9% al aliaj publikaj posedantoj. La arealo estas tre malpligrandigita kompare kun la historia abundeco.

Kultivado redakti

Quercus kelloggii estas kultivita en la specialigita hortikulturo por kaliforniaj indiĝenaj plantoj kiel ornama planto . Ĝi estas uzata en sekaj naturaj ĝardenoj kaj en variadon de municipaj, komercaj kaj ekologiaj projektoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • angle Hall, G. 1998 : The management, manufacture, marketing of California black oak, Pacific madrone and tanoak: A practical handbook on successful hardwood utilization in California and southern Oregon'. Western Hardwood Association.

Eksteraj ligiloj redakti