Konservema judismo
Konservema judismo aŭ konservativa judaismo estas branĉo de la juda religio kiu devenas de intelektaj fluoj kiuj naskiĝis en Breslaŭo en la deknaŭa jarcento, kaj ĉefe de la pozitiva-historia skolo kiu evoluis en la mezo de la deknaŭa jarcento. La ĉefa ideologo de ĉi tiu korento de juda penso estis la aŝkenaza ortodoksa rabeno Zacharias Frankel. Ĉi tiu skolo estis reago al la alveno de klerismo kaj al la fakto ke en tiu epoko oni forigis la plej multo da diskriminaciaj leĝoj kontraŭ judoj en Okcidenta Eŭropo.
Konservema judismo | |
---|---|
juda religia movado | |
rabena Judismo | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Religio | |
judismo | |
Laŭ la pozitiva-historia skolo, judaj religiaj leĝoj ĉiam ŝanĝiĝis, laŭ maniero nearbitrara kaj fondita sur la halaĥo, dum la historio por adaptiĝi al la tempoj. Judoj do ĉiam devus sekvi la judajn leĝojn sed ankaŭ esti malfermitaj al laŭhalaĥaj ŝanĝoj kun historia precedenco kaj forigo, laŭ historia esploro, de leĝoj vidataj de tiu skolo kiel nehalaĥaj dogmoj. Zacharias Frankel ne konsentis kun la Reformistoj, kiuj ankaŭ volis ŝanĝi judismon por igi ĝin pli moderna kaj taŭga por la moderna mondo, ĉar li opiniis ke la ŝanĝoj kiujn ili volis alporti estis arbitraraj kaj ne estis bazitaj sur la halaĥo. Tamen, li ankaŭ ne konsentis kun la ortodoksuloj, kiuj rifuzis akcepti iun ajn ŝanĝon al la judaj tradicioj.
Ĉirkaŭ la fino de la deknaŭa jarcento la debatoj inter eŭropaj aŝkenazaj judoj ripetiĝis en Usono, kaj adeptoj de Frankel oficiale fondis tie la konserveman branĉon de judismo, kiu okupis meza posicio inter la reformistoj kaj la ortodoksuloj. La movado kreskis tre multe dum la unua parto de la dudeka jarcento, ĉar ĝi plaĉis al enmigrintoj el Orient-Eŭropo kiuj trovis la ortodoksulojn tro rigidaj, sed pensis, ke la Reformistoj estis ekster sia tradicio. Krome ĝi allogis multajn hungarajn judojn el la neologa skolo, ankaŭ kiu devenis de la instruoj de Frankel.
Por la plej multo de la jarcento, la konservema branĉo estis la plej populara inter Usonaj judoj, se laŭ la lastaj statistikoj, ĝi nun estas la dua plej granda korento de Judismo post la reformisma, kaj 33% de religiaj Usonaj Judoj apartenas al Konservema sinagogo. Skismo okazis, kiam ĝiaj pli radikalaj anoj formis rekonstruisman judismon. En la okdekaj jaroj, la Konservema movado plu dividiĝis pro la fakto ke oni decidis permesi al virinoj fariĝi konservemaj rabenoj.
Nuntempe, la Konservema fluo estas konata kun la nomo "Masorti" (Hebree: Tradicia) ekster Nordameriko, pro la fakto ke la usona nomo povus kaŭzi konfuzon, kaj pensigi ke temas pri politike konservisma movado.