Latinlingva literaturo mezepoka

La latinlingva literaturo de Mezepoko enhavas la tuton de internacia literaturaro farita en Eŭropo dum Mezepoko. Ĉiuokaze temas pri interesega branĉo de la latina literaturo.

Gregorio de Tours, Vivo de Sankta Marteno

Historio redakti

 
Beda Venerabilis

La kolapson de la Romia Imperio postvivis la regado de la latina lingvo je ĉ. unu jarmilo. Tiulingve surpaperigitis la ankaŭ fare de la barbaroj agnoskitaj leĝaroj kaj kvazaŭ ĉiuj dokumentoj kiuj ekmultis post enkonduko de kristanismo. Devis kompreni kaj uzi ĝin kaj ĝian kulturon originanta el Antikveco ĉiu homo kiu intencis tendencojn universalajn kaj memkompreneble ankaŭ ĉiuj internaciaj institucioj kiel la Katolika Eklezio. Je la komenco ĉiu literatura eldiro kaj regiona literaturo ene de la iam imperio kaj la universaleco latinlingva kvazaŭ aŭtomate vekis la volon je misiado; tial nur tre malrapide la latina lingvo repuŝiĝas fare de estiĝantaj naciaj literaturoj. Fine ĝi limiĝas je la uzoj eklezia kaj scienca.

Diferencoj lingvaj, uzmanieraj, estetikaj redakti

Diferencoj kelkaj ja ekzistas inter la mezepoka kaj la klasika latina lingvo, nature nur ĝis la 9-a jarcento kiam la malvivo enpopola de la latina lingvo ĉie estis komenciĝinta. Ĝis tiam malcertecoj en lokaj uzoj malcertigis onin ankaŭ pri korekta uzo de la latina. Malklereco de sudeŭropanoj, rimreguloj naciaj kaj latinigo de fremdvortoj ankaŭ kulpis prie. Sen iu natura evoluo konsideratas la modo en sudokcidenta Britio en la 6-a kaj 7-a jarcentoj uzi abunde memkreitajn grekajn kaj hebreajn vortojn en la verkado latinlingva. Tamen eĉ poste ankoraŭ la uzo de (pseŭdaj) arĥaismoj el vortaroj dubindaaj senteblas. Ĝenerale la strebo estis ke oni imitu la enklostre kaj enlerneje kopiitajn kaj legitajn romiajn klasikajn verkistojn. Ĉar oni ankoraŭ oni ne konis la rigidajn limojn de tro strikta orientiĝo je klasikismo la esprimpovo kaj stila varieco pli kaj pli grandiĝis kaj en la kuro de la tempo estis suverena regado de larĝa vorttrezoro. Tio finiĝis kiam humanismo priskribis nuran limiĝon je klasikaj modeloj: tiam la estetiko eble alitiĝis sed aŭtomate malaltiĝis la lerta manipulo de la latina kiel internacia kaj praktika komunikilo.

Ekstrangis la prozo kelkfoje post enkoduko de la rimo kaj de metrika/ritma kadenco por sekciigi la frazojn. Tiumaniere, ekz. dum predikado enpreĝeja aŭ presento de leĝaroj, estu pli eleganta la esprimo sed vere ofte temis pri bagatela nurornamaĵo. La poezio konservis la versojn tradiciajn romiajn sed krom la laŭkvanta metriko pli kaj pli aprobatis la (tute malklasika) ritma metriko. Akĉento-versajoj, kiuj nombriĝas inter la plej belaj kaj karakteraj aĵoj de Mezepoko, plej oftas en la ekleziaj kantoj kaj en la rakonto de popularaj temoj. Ekde la 9-a jarcento la rimosistemon oni ankaŭ transprenis en la kvantecan poeziadon

Enhavaj kongruoj en multaj landoj redakti

 
Eŭropo en 814, kiam mortis Karolo la Granda

La multo da latinlingvaj skribitaĵoj mezepokaj havas karakteron unuecan kiu ja justigas komunan literaturan juĝon. Ili ĉefe skribitis fare de klerikoj por samprofesiuloj kaj plejofte tute akceptas la kristanan mondvision serĉante ĉiam klasikajn idolojn stile kaj teĥnike. Ĝis la 11-a jarcento la literatura trafiko kaj interŝanĝo eĉ ene de ununura lando malmultis kaj la diferencoj ĉiam ekzistintaj laŭ la nacieco de al verkintoj eĉ pli klaris. La hodiaŭa observanto do staras antaŭ granda varieco de diversaj skoloj kaj inter si tute maldependaj literaturaj flegejoj - sed certe ne antaŭ komuna ero de monda literaturo kiel oni povus supozi.

Dume en la 6-a kaj 7-a jarcentoj la romiaj literaturoj konis siajn lastajn grandajn reprezentantojn sur la eŭropa kontinento nova vivo regis post la ekaktivulado de irlandaj misiistoj kaj tiu ĉi elano ankaŭ etendiĝis en la de ili fonditaj monaĥejoj (ekz. de Bobbio, Luxeuil, Sankt-Galo). En Irlando mem floris la tiam jam longe flegita kaj ne per ŝtormetoj atakita kulturo en la 7-a kaj 8-a jarcentoj kaj transplantatas de tie ĉi al la anglosaksoj (poetoj Aldhelm, Bede la Honorinda ktp.). Elirantaj irlandanoj kaj anglosaksoj iĝis la plej valoraj antaŭenigantoj de nova literatura movado en la Karolida Imperio. De tiu ĉi renesanco la klostroj de la benediktanoj en Franclando (i.a. Tours, Corbie, Saint-Riquier, Fleury) kaj Germanujo (Sankt-Galo, Fulda, Reichenau, Corvey) kiel ankaŭ la kun katedraloj kaj konventpreĝejoj unuiĝintaj lernejoj respektive diversaj kortegaj princaj ekcentris por la latinlingva literaturo.

Malmulte partonprenis Italujo al tiu ĉi movado kiu nur intertempe bremsiĝis per politiko aŭ malkulturemuloj; la francoj pli koncentriĝis tiam je gramatiko kaj retoriko dume la germanoj pli bonis kiel historiografoj. Sed kiel Italujo jam pli frue estis fleginta la laikan klerigon pri temoj pli sekularaj, venis en la 11-a jarcento nova okupiĝo pri la romia juro kaj medicinscienco el arabaj fontoj.

Simile kreskas la graveco de Hispanio kiu, iam malfekunde rilate la produkton de latinlingvaĵoj, malfermigas al la eŭropanoj ekde la 12-a jarcento la tezorojn arabajn de greka scio en matematiko, astronomo, filozofio kaj medicino. Ankaŭ orientaj fabeloj tuj malfermiĝis al la eŭropanoj danke al latinlingvaj tradukaĵoj. En Anglujo rimarkinda latinlingva literaturo reestiĝas post kontaktoj malantaŭ la konkero de Normandio. La ĉie en la 12-jarcento plialrangiĝo de lernejoj je universitatoj kun iliaj malfermitaj profesoroj kaj migrademoj studentoj, la ĉieprezentiĝo de migraj predikantaj monaĥoj, la krucmilitoj kun ilia horizontplivastigo ja plifaciligis la interŝanĝon literaturan kaj spronos je novaj temoj literaturaj. Sed intertempe la naciaj literaturoj plifortiĝis kaj baldaŭ ili venkis la modelan latinlingvan literaturon.

Religia literaturo redakti

La religia literaturo grande kaj enhave plej gravis. Unue estas la ekzegezaĵoj kaj homiliaĵoj (la unua predikokolekto de Egio al la 8-a jarcento) simplaj eltiraĵoj el verkoj de la latinlingvaj patroj de la Eklezio. Sed koncerne al demandoj dogmatikaj (ekz. pri komunio, antaŭdestinismo), kanonika juro, eklezipolitiko (ekz. celibato, simonio, investituro) kaj sub la influo de skolastiko (Petro Lombarda, Tomaso de Akvino) kaj mistiko (Hugo de Sankta Viktoro) naskiĝis vere interesaj kaj sistemaj verkoj; simile ekfloris predikaĵoj (Bernardo de Clairvaux), disputadoj kaj memstaraj kaj gravaj problempritaktadoj. Por edifi verkitis ĉiam multego da prisanktulaj biografioj (vitae, passiones, miracula, translationes sanctorum; una kolekto de Jakobo de Voraĝino en »Legenda aurea«, en la 2-a duono de la 13-a jarcento), dume en vizio-rakontoj (visio, revelationes), antaŭuloj kvazaŭ de »La Divina Commedia« transportatis ne malofte ankaŭ politikaj interesoj kaj ideoj.

Profana literaturo redakti

La gamo da profana distradliteraturo malgrandas: oni kontentiĝis pri la disvastigo de antikvaj intrigoj (pri Aleksandro la Granda, »Historia Apollonii regis Tyri«) kaj en la 12-a jarcento menciindas ĉi-kunekse la anekdotoj de Walter Map kaj de Gervasio el Tilbury. Aliaj similaj kolektoj de la 13-a jarcento (Caesarius Heisterbachensis »Dialogus miraculorum«; »Gesta Romanorum«) ŝuldiĝas al la moroj de la cistercianoj kaj dominikanoj pliinteresigi la predikojn per ekzemploj kaj paraboloj; »Disciplina clericalis« Petrus Alfonsi alparolis ekskluzive la klerikaron. Kiel lernolibroj servis antologioj de bestofabeloj, aforismaĵoj kaj demandokolektoj en kiuj malnovaj temoj ĉiam denove ripetatis. Kaj sekve al la lerneja legotaro kaj al la homiliado estiĝis natursciencaj miraklolibroj (Lapidarius, Physiologus, Bestiarius) kun alegoriaj kaj mistikaj interpetoj de unuopaj karakteroj de bestoj, kreskaĵoj kaj ŝtonoj.

Historiografio redakti

L historiografio eliras el mallongaj similaĵoj analaj. Kronikstile priskribatas ĉiuj eventoj koncernaj la verkinton, lian monaĥejon kaj la regionon en la ĉirkaŭaĵo. Por pli ampleksaj prezentadoj (batalobildoj, paroladoj enĵetitaj en la tekston) estis modelaj Salustio, Tito Livio, latinaj versioj de Jozefo Flavio; modelis poste Paŭlo Orosio kaj Aŭgusteno de Hipono por la filozofia mondhistorio (ekz. ĉe Otto von Freising, Frutolf el Michelsberg). Malofte la sekulara biografiarto pritaktatis, kvankam jam en la 9-a jarcento Eginhardo kun la suetonia »Vita Karoli Magni« prezentis al la samtempuloj kaj al la postaj generacioj imitindan verkon.

Leteroj redakti

Gravegan rolon havias la leterinterŝanĝado. La el la Mezepokaj konserviĝintaj kolektoj, malpli de la klasikuloj ol de la patroj de la Eklezio, inspiris ne nur la antologifaron de postaj leterumadoj sed ankaŭ pensigis la aŭtoroj jam dum leterskribado pri eventuala posta publikigo pro kio ili kreis kaj aplikis apartan skribmanieron (ekz. leteroj de Paulus Alvarus Cordubiensis aŭ de Lupus Servatus el la 9-a jarcento; de Gerberto de Aurillac el la 10-a jarcento). Ekde la 11-a jarcento, ĉefe en Italujo, la doktrino pri bela stilo (ars dictaminis) en multaj manlibroj teorie kaj praktike lernigatis. En la scienca kaj faka literaturoj la mezepokanoj malflekseme imitis malfruajn kaj facile alireblajn romiajn verkojn suferante multajn damaĝojn tie, kie mankis tradicie partoj gravaj. Filozofio, medicino, matematiko kaj astronomio nur tiam prenis rolon pli altkvalitan kiam la grekaj verkoj eklegeblis pere de tradukoj.

Leksikonoj redakti

Kompaktaj prezentoj de la tuta sciencaro (aŭ simplaj imitantaĵoj «Etymologiae» de Isidoro de Sevilo aŭ memstaraĵoj kompilaj ekz. «Specula» de la dominikano Vincento de Bovajso) ne mankis: oni ne prisilentu la ekziston de certa speco de enciklopedio en Hispanujo en la 8-a jarcento kun alfabeta ordigo de la artikoloj kiuj parte prenitis prunte el pli malnovaj verkoj kaj verketoj.

Poezio redakti

Plej klaras ĉe la poeziaĵoj la intimaj rilatoj inter la tuta latinlingva literaturo kaj la konkreta lerneja situacio. El nenombreblaj versoj parolas aŭ la klariganta instruisto aŭ la ekzercanta lernanto. Ĉio ajn estas faktaŭga, eĉ la plej maltaŭgaj aferoj traktatis metrike eŭ ritme, ofte sen poezia plibeligo de la seka, proza enhavo. Ne malofte kolektoj ŝajne nur kreitis por havi ekzemplon por aliaj verkoj. La memkreito estis malmulta; multaj versoj komplete kopiitas de romiaj verkistoj, eĉ aktualaĵverkoj estis la simpla rezulto de anstataŭigo de antivaj nomoj en malnovaj poeziaĵoj per novaj nomoj! Literatura gloro de la poetoj mem en la komenco ofte ne gravas kaj la tradicioj ofte restas senverkistonomaj.

Riĉa estis la tempo karolida, kondiĉe ke estis iu komisio fare de la kortega lernejo, je ĉeokazaj kreitaĵoj de kvazaŭ socia karaktero. La moro pliklarigi la verkojn de arto per titoloj en versoj (tiumaniere ili ankaŭ iĝis fakte plu konataj kaj plu gravaj) restis ĝis la 11-a jarcento. Sekve faritis amasproduktado de epigramoj. Pli grandaj provoj epikaj, krom la sanktullegendoj estantaj sub la influo de »Vita Martini« de Venantius Fortunatus kaj de »Vita Chuthberhti« de Bede la Honorinda, liveris aŭtoro nomita Angilbert en la fragmenta epopeo »Carmen de Karolo Magno«, ĉe Ermoldus Nigellus en ties laŭdoj je Ludoviko la Piulo, ĉe Guntero el Pairis en la verko »Ligurinus« pri la imponaj agadoj de imperiestro Frederiko la 1-a ĝis la jaro 1160.

Inter la heroaj prikantoj substrekatas la graveco de »Waltharius« de Ekkehard el Sankt-Galo kaj de »Alexandreis« de Walther de Châtillon; tamen »Waltharius« kiel ankaŭ la kavalirromano »Ruodlieb« estas ebble frukto de nekonata disĉiplo el Tegernsee el la unua duono de la 11-a jarcento (dictamen metricum). Multegaj verkoj prenas kiel ekzemplon la eklogopoeziadon romian kaj tre ŝajna estas al disdono de la versoj je diversaj interparolantoj, ofte kiel veraj kvereladopoemoj (certamen, conflictus, altercatio), kiuj ja efikis je similaj produktoj de naciaj eŭropaj literaturoj. De pli granda, poetika kreiveco sur alegoria, morala kaj satira kampoj venas el verko de Milon de Saint-Amand »Carmen de sobrietate«, de Sextus Amarcius »Sermones« (ĉ. 1046), de Johano de Hautville »Archithrenius« (finita en 1184). Pri la uzo de Juvenalo mezepoke ankaŭ intersaj aferoj eltroveblas. En ovidiaj distiĥoj de impona eleganteco strebas emancipiĝi la poeta skolo de Orléans kaj Tours en la 11-a kaj 12-a jarcentoj (kun la ĉefaj reprezentantoj Hildeberto de Lavardin kaj Matthaeus Vindocinensis) pri antikvaj, bibliaj kaj modernaj intrigoj.

Himnoj ekleziaj kaj studentaj redakti

Samtempe ekforas nova, ritma liriko flegita fare de migraj klerikoj kaj studentoj kiuj ofte parodis ekleziajn kantojn kaj farendajn kulto-agadojn. Por ili la rajto je personeco, vivoĝojo kaj praa freŝeco unuarangis (kp. la kolekto de »Carmina Burana«; inter ili estas la plej grava poeto Archipoeta). Tiukonekse ili konkuris kun al migraj reprezentantoj de popola poeziumado (mimi, ioculatores), kies ideoj kaj spektakloj (burleska pantomimo, baladoj) peris naciajn influojn kaj eĉ eniris seriozajn verkojn. En eklezia poezio lirika altkvalito ne maltroveblii. Ĝi ĉiam kaj ĉie prezentas, la himnoj kaj antifonoj, tezoro tradicie sen veraj novaĵoj. Krom la pli malnovaj metrikaĵoj aŭ rimataj rimataĵoj por himnoj venis ekde la 9-a jarcento la sekvencoj laŭ la instigo de Notkero el San-Galo, iam proze, poste verse: ili subas la koloraturaĵojn posthalelujajn.

Ofte pliaj generacioj labori devas antaŭ ol kanto ricevis la eĉ hodiaŭ admiritaj pregnantecoj esprima kaj forma. Por ekzemplo »O Roma nobilis« version sian finan havigis al si danke al veronano de la 10-a jarcento, »Dies irae dies illa« verŝajne far la franciskano Thomas von Celano, »Stabat mater dolorosa« eble far la franciskano Jacopone en la 13-a jarcento. Sed la radikoj de tiuj ĉiuj kantoj jam estis multe pli rfue. Frapas ofte la originaleco de kelkaj poetoj, ekz. la aĵoj de la stilomajstro Abelardo (»Hymnarius Paraclitensis«).

Dramoneglekto redakti

Krom la el la liturgia evoluinta eklezia realigo (kp. la misteriojn) la drama literaturo latinlingva ne vere ekzistas. La legendoj de Hrotsvit estas libraj dramoj kiuj nek imititis nek disvastigitis. La laŭnomaj komedioj skribitis en distiĥoj kaj taŭgis nur por recitado. Sed por vera surscenigo verkitis la politika teatraĵo pri la Antikristo, verko de monaĥo el Tegernsee de en la 2-a duono de la 12-a jarcento.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 12. Leipzig 1908, p. 215-218 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti