Blanka motacilo

(Alidirektita el Nigradorsa motacilo)

La Blanka motaciloGriza motacilo (Motacilla alba) estas mezgranda paseroforma birdo el la familio Motaciledoj, kiu enhavas motacilojn, pipiojn kaj longungulojn. La specio vivas en granda parto de Eŭropo kaj Azio kaj en lokoj de norda Afriko, kaj malofte videblas en Alasko kaj eĉ reproduktiĝas en norda Nordameriko. Ili estas loĝantaj birdoj en la plej klimatmildaj partoj de sia teritorio, sed en aliaj lokoj migras al Afriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blanka motacilo
Blanka motacilo, M. alba alba
Blanka motacilo, M. alba alba
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Motaciledoj Motacillidae
Genro: Motacilla
Specio: 'M. alba'
Motacilla alba
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Tutmonda distribuado de la Blanka motacilo. Flave somera teritorio, verde tutjara teritorio, blue vintra teritorio
Tutmonda distribuado de la Blanka motacilo. Flave somera teritorio, verde tutjara teritorio, blue vintra teritorio
Tutmonda distribuado de la Blanka motacilo. Flave somera teritorio, verde tutjara teritorio, blue vintra teritorio
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Motacilla alba

Tiu estas insektovora birdo de malferma kamparo, ofte ĉe homa setlejo kaj ĉe akvo. Ili preferas nudajn areojn por manĝado, kie ili povas facile vidi kaj kaŝi sian predon. En urbaj areoj ili adaptiĝis al manĝo ne nur en ĝardenoj sed ankaŭ eĉ en pavimitaj areoj kiel stratoj kaj aŭtohaltejoj kie iam ili klopodas eniri en eksteraj respegulaj aŭtospeguloj kvazaŭ ili estus flakoj.

Ili nestumas en fendoj en ŝtonaj muroj kaj similaj naturaj aŭ artefaritaj strukturoj.

Taksonomio kaj sistematiko redakti

 
Blanka motacilo, subspecio: nigradorsa motacilo, latine: Motacilla alba lugens, ĝi havas nigran okulstrion kaj blankajn vostoplumojn (Japanio / Hokkaido, Honŝuo, Orienta Rusio / Primorska regiono, Ĥabarovska regiono, Kamĉatko, Kuriloj, Saĥalino)

La Blanka motacilo estas unu el la multaj specioj origine priskribataj de Linnaeus en sia verko de la 18a jarcento, Systema Naturae, kaj ĝi ankoraŭ portas sian originan nomon de Motacilla alba.[1] La latina genro nomo origine signifas "etan movanton", sed iuj verkistoj de la mezepoko pensis ke ĝi signifas "vostomovanto", kaŭzante novan latinan vorton cilla por "vosto".[2] La specifa epiteto alba estas latina vorto por "blanka".

Ene de la motacila genro Motacilla, la plej proksimaj parencoj de la Blanka motacilo ŝajne estas aliaj blankanigraj motaciloj kiaj la Japana motacilo, Motacilla grandis, kaj la Blankabrova motacilo, Motacilla madaraspatensis, (kaj eble la Mekonga motacilo, Motacilla samveasnae, kies filogenetika situo ene de tiu grupo estas mistera) kiuj ŝajne formas superspecion. Tamen ĵusaj analizoj per DNA sugestas, ke la Blanka motacilo estas polifiletikaparafiletika (Tio estas, la specio ne estas per si mem sola kohera grupigo).[3] Aliaj filogenetikaj studoj uzante DNA tamen ankaŭ sugestas, ke estas konsiderindan genofluon inter rasoj kaj la rezulta fermeco faras Motacilla alba ununuran specion.[4] Kelkaj studoj sugestis la ekziston de nur du grupoj : la grupo alboides, kun M. a. alboides, M. a. leucopsis kaj M. a. personata; kaj la grupo alba, kun M. a. alba, M. a. yarrellii, M. a. baicalensis, M. a. ocularis, M. a. lugens, kaj M. a. subpersonata.[5]

Aspekto redakti

Tiu estas svelta birdo, 16.5 al 19 cm longa (orientaziaj subspecioj estas pli longaj, ĝis 21 cm, kun la karaktera longa, konstante movata vosto de tiu genro. La nomiga subspecio Motacilla alba alba estas ĝenerale griza supre kaj blanka sube, kun blanka vizaĝo kaj nigraj krono kaj gorĝareo.

Estas multaj aliaj subspecioj, kelkaj el kiuj povus estiĝi pro parta geografia izolado, kiel la brita formo, la Nigradorsa motacilo M. a. yarrellii, kiu nuntempe reproduktiĝas ankaŭ en apudaj areoj de la najbara eŭropa kontinento. La Nigradorsa motacilo M. a. yarrellii, nomata tiele pro la naturalisto William Yarrell, ŝanĝas la grizan koloron de la nomiga formo per la nigra (aŭ tre malhelgriza ĉe inoj), sed ĝi estas ĉiukaze identa pro kutimaro. Aliaj subspecioj, kies valideco estas dubinda, diferencas laŭ koloro de flugiloj, dorso, kapo aŭ aliaj karakteroj. Kelkaj rasoj montras trajtojn de seksa dimorfismo dum la reprodukta sezono. Ĝis ses subspecioj povus ekzisti en la vintraj teritorioj en suda kaj sudorienta Azio kaj tie ili povas esti malfacile distingeblaj.[6][7][8][9] Filogenetikaj studioj per DNA sugestas, ke kelkaj morfologiaj karakteroj evoluis pli da unufoje kiel la koloroj de dorso kaj mentono. Reprodukta M. a. yarrellii aspektas multe kiel la nomiga raso escepte pro la nigra dorso, kaj M. a. alboides de Himalajo diferenciĝas el la centrazia M. a. personata nur pro la nigra dorso. M. a. personata reproduktis en la Valo Siddar de Kaŝmiro de Okcidenta Himalajo.[10] Oni notis ankaŭ ke kaj dorso kaj mentono ŝanĝas koloron dum la antaŭbaza plumoŝanĝo; ĉiuj nigragorĝaj subspecioj disvolvigas blankajn mentonojn kaj gorĝojn vintre kaj kelkaj nigradorsaj birdoj estas grizdorsaj vintre.[4][6]

La alvoko de la Blanka motacilo estas akra ĉisik, iom pli milda ol la versio de la Nigradorsa motacilo. La kanto estas agrabla trilado, pli regula ĉe la Blanka ol ĉe la Nigradorsa motacilo, sed kun malmulta teritoria signifo, ĉar masklo uzas serion de kontaktalvokojn por allogi inon.[11]

Subspecioj redakti

Oni agnoskas kutime 11 subspeciojn. Oni montras informon pri plumardiferencoj kaj distribuado de la subspecioj de la Blanko motacilo sube.[12]

Subspecioj Teritorio Notoj Bildo
M. a. alba Eŭropo el la Iberia Duoninsulo al Uraloj, Turkio, Mezoriento, Islando, la Ferooj kaj orienta marbordo de Gronlando. Kelkaj migras suden de Eŭropo kaj al Afriko tiom suden kiom ĝis Kenjo kaj Malavio Nomiga subspecio  
M. a. yarrellii Britio kaj Irlando, birdoj de la norda parto de la teritorio vintras en Hispanio kaj Nordafriko, la sudaj estas loĝantaj birdoj.[13] Nigradorsa motacilo. Havas multe pli nigran dorson ol la nomiga raso, nigro de la gorĝo sekvas kolflanke  
M. a. dukhunensis Okcident-Siberia Malaltebenaĵo - oriente de Kaspia Maro (parto de Rusio, Kazaĥio, Uzbekio, Turkmenio), vintras en Mezoriento kaj Barato.[13] Hindia nigradorsa motacilo. Supraj partoj de tiu subspecio estas pli palaj kaj pli blugrizaj ol ĉe la nomiga, kaj havas sekvan nerompitan blankan zonon en flugilkovriloj.  
M. a. persica Norda centra kaj okcidenta Irano. Intermeza inter M. a. dukhunensis kaj M. a. personata.[13]  
M. a. subpersonata Nemigranta loĝanto de Maroko Maroka motacilo. Ĝi havas pli nigran kapon ol la nomiga, kaj aspektas grizdorsa, blankagorĝa Afrika nigradorsa motacilo[13]  
M. a. personata Hindukuŝo, Tjanŝano, ŜinĝangoAltajo (norda Irano, Afganio, Taĝikio, Kirgizio, Kazaĥio, Ŝinĝango) Maskita motacilo. Tutnigra kapo kun blanka vizaĝomasko  
M. a. alboides Himalajo kaj ĉirkaŭa areo Tiu subspecio havas nigran dorson kaj multan nigron ĉirkaŭkape, blankan flugilzonon kaj blankaj bordoj ĉe duarangaj kaj triarangaj.  
M. a. baicalensis Rusio ĉe areo de Lago Bajkal, Mongolio, Interna Mongolio Similas al M. a. leucopsis sed griza dorso kaj malpli da blanko en kapo kaj flugiloj.  
M. a. ocularis Norda duono de Siberio, Orientsiberia Distrikto (Rusio, orienten el Centrasiberia Malaltebenaĵo) etende al okcidenta Alasko  
M. a. lugens Malproksima Orienta Rusio (Primorska regiono, Ĥabarovska regiono), Kamĉatko, Kuriloj, Saĥalino, Japanio (Hokkaido, Honŝuo) Nigradorsa motacilo aŭ Kamĉatka/Japana nigradorsa motacilo, simila al M. a. yarrellii, sed havas nigran okulstrion kaj blankajn vostoplumojn; povas igi studon por konstitui distingan specion.  
M. a. leucopsis Ĉinio, Koreio, Tajvano, Japanio (Rjukjuoj, Kiuŝuo) etende al Japanio (Honŝuo), Sudorienta Azio, Barato kaj Oceanio Amura motacilo[14]  


Distribuado kaj habitato redakti

 
Reproduktaj teritorioj de la ĉefaj rasoj

Tiu specio reproduktiĝas tra Eŭrazio ĝis latitudoj 75°N, kaj forestas nur el Arkto el areoj kie la julia izotermo estas malpli da 4  . Ĝi reproduktiĝas ankaŭ en montoj de Maroko kaj okcidenta Alasko. Ĝi okupas ampleksan varion de habitatoj, sed ĝi foestas el dezertoj.[11]

La Blanka motacilo estas specio de loĝantaj birdoj en pli mildaj partoj de sia teritorio kiel Okcidenta Eŭropo kaj ĉe la Mediteraneo, sed migrantas en multe de la resto de sia teritorio. Nordeŭropaj reproduktantoj vintras ĉe la Mediterrneo kaj en tropika kaj subtropika Afriko,[15] kaj aziaj birdoj moviĝas al Mezoriento, Barato,[13] kaj Sudorienta Azio.[16] Ankaŭ birdoj el la nordamerika populacio vintras en tropika Azio.[17]

Statuso redakti

Tiu specio havas grandan teritorion ĉirkaŭkalkulitan je pli da 10 milionoj da km². Oni ne konas la populacigrandon, sed oni supozas, ke ankaŭ ĝi estas granda, kiel "komuna" specio en almenaŭ partoj de sia teritorio. Ankaŭ la populacitendenco ne estis kalkulita, sed oni supozas, ke tiu specio ne alproksimiĝas al la kriterioj de malpliiĝoj fare de la IUCN Ruĝa Listo kaj pro tio la specio estis pritaksata kiel Malplej Zorgiga.[18] La populacio en Eŭropo ŝajne estas sufiĉe stabila.[15] Tiu specio bone adaptiĝis al homaj ŝanĝoj sur la medio kaj fakte profitis tiujn ŝanĝojn kiel artefaritajn strukturojn kiuj estas uzataj por nestolokoj kaj pliiĝantaj malfermaj areoj kiuj estas uzataj kiel manĝejoj.[13]

Kutimaro redakti

La plej rimarkinda kutimo de tiu specio estas la preskaŭkonstanta vostomovado, trajto kiu nomigis kaj la specion kaj la genron en diversaj lingvoj. Spite la universaleco de tiu kutimo, ties kialoj estas nekonataj. Oni sugestis, ke eble tio fuĝigas predon, aŭ estus signaloj de memsubmeto al aliaj motaciloj. Ĵusa studo sugestis anstataŭe ke ĝi estus signalo de priatentado por eventualaj predantoj.[19]

Dieto kaj manĝado redakti

La preciza kompono de la dieto de la Blnaka motacilo varias laŭloke, sed teraj kaj akvaj insektoj kaj aliaj malgrandaj senvertebruloj formas plejan parton de la dieto. Tio gamas el skaraboj, libeloj, malgrandaj helikoj, araneoj, vermoj, krustuloj ktp al larvoj troviĝintaj en kadavraĵoj kaj ĉefe muŝoj de la ordo Diptera.[13] Ankaŭ oni konstatis malgrandajn fiŝojn en la dieto. La Blanka motacilo estas iom nekutima en la partoj de la teritorio kie ĝi estas nemigranta ĉar ĝi estas insektovora birdo kiu plumanĝas insektojn dumvintre (plej parto de aliaj insektovoraj birdoj de moderklimatoj migras aŭ ŝanĝas al pli vegetala manĝeraro).[20]

Reproduktado redakti

 
ovoj de Cuculus canorus canorus en nesto de Motacilla alba - Muzeo de Tuluzo
 
ovoj de Motacilla alba alba - Muzeo de Tuluzo

La Blanka motacilo estas monogama kaj defendas reproduktajn teritoriojn.[13] La reprodukta sezono estas ĉefe el aprilo al aŭgusto, kaj la sezono komencas pli malfrue norde. Ambaŭ seksoj respondecas por la konstruo de la nesto, kiu estas kruda taso el bastonetoj, herbo, folioj kaj alia planta materialo. La neston oni situas en fendo aŭ truo; tradicie ĉe riverbordo, sed la specio adaptiĝis ankaŭ al nestumado en muroj, pontoj kaj konstruaĵoj. La ino demetas 3-8 ovojn, kun pli ofta nombro de 4-6. Ambaŭ gepatroj kovas la ovojn, kvankam la ino ĝenerale faras ion pli longe kaj kovas dumnokte. Eloviĝo komencas post 12 tagoj (foje tiom malfrue kiom post 16 tagoj). Ambaŭ gepatroj manĝigas la idojn ĝis elnestiĝo je ĉirkaŭ 14 tagoj, kaj la idoj estos manĝigataj dum alia plua semajno post elnestiĝo.

La Blanka motacilo faras tasforman neston el sekaj herberoj, kiuj kovras per milda materialo, kiel animala haro. La ovoj estas kremokoloraj, ofte kun malforta bluecverda nuanco kaj tre punktecaj per ruĝecbruna koloro; ili estas averaĝe 21 x 15 mm.[21] Kvankam oni scias ke ĝi estas gastiganta specio de la Komuna kukolo, la Blanka motacilo ofte abandonas sian neston, se ĝi estis parazitita. Sciencistoj teoriumas, ke tio okazas ĉar la motacilo estas tro malgranda por forigi la entrudan ovon for de la nesto, kaj tro mallongbeka por detrui la ovon per bekofrapado.[22]

Diversaj bildoj kaj plumaroj redakti

Referencoj redakti

  1. Linnaeus, C. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata.. Holmiae. (Laurentii Salvii)., p. 185. “M. pectore nigro, recticibus duabus lateralibus dimidiato oblique albis.”.
  2. Jobling, James. (1991) A Dictionary of Scientific Bird Names. Oxford University Press. ISBN 0198546343.
  3. (2002) “Systematics and historical biogeography of wagtails: Dispersal versus vicariance revisited.”, Condor (HTML resumo104 (4). doi:[[doi:10.1650%2F0010-5422%282002%29104%5B0725%3ASAHBOW%5D2.0.CO%3B2|10.1650/0010-5422(2002)104[0725:SAHBOW]2.0.CO;2]]. 
  4. 4,0 4,1 Pavlova, A., Zink, R. M., Rohwer, S., Koblik, E. A., Red’kin, Y. A., Fadeev, I. V. and Nesterov, E. V. (2005). “Mitochondrial DNA and plumage evolution in the white wagtail Motacilla alba”, J. Avian Biol. 36, p. 322–336.. doi:10.1111/j.0908-8857.2005.03373.x. 
  5. Odeen, A. and Alstrom, P. 2001. Evolution of secondary traits in wagtails (genus Motacilla ). In: Odeen A. Effects of post-glacial range expansion and population bottlenecks on species richness. PhD. thesis, Uppsala University.
  6. 6,0 6,1 Alstrom, P. & Mild, K.. (2003) Pipits and wagtails. Princeton Univ. Press..
  7. Akhtar,Syed Asad; Prakash,Vibhu (1989). “Streakeyed Pied Wagtail, Motacilla alba ocularis Swinhoe from Harike Lake, Punjab”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 86 (2), p. 246. 
  8. Ticehurst,CB (1922). “Notes on Indian wagtails”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 28 (4), p. 1082–1090. 
  9. Pittie,Aasheesh; Kulkarni,MS; Mathew,Rajeev (1998). “Range extension of White Wagtail Motacilla alba leucopsis at Pocharam Lake, Medak District, Andhra Pradesh”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 95 (2), p. 347–348. 
  10. Fenton,LL (1910). “Breeding of the Masked Wagtail (Motacilla personata) in Kashmir”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 19 (4), p. 992. 
  11. 11,0 11,1 Simms, Eric (Author); Arlott, Norman (Illustrator). (1992) Larks, Pipits and Wagtails (Collins New Naturalist). Harper Collins, p. 233–252. ISBN 000219871.
  12. Nakamura, Kazue (1985). “Historical change of the geographical distribution of two closely related species of the genus Motacilla in the Japanese Archipelago: a preliminary note”, Bulletin of the Kanagawa prefecture Museum of Natural Science No.16.. 
  13. 13,0 13,1 13,2 13,3 13,4 13,5 13,6 13,7 Tyler, S. (2004) "Family Motacillidae (Pipits and Wagtails)" pp.777-778 in del Hoyo, J.; Elliot, A. & Christie D. (editors). (2004). Handbook of the Birds of the World. Volume 9: Cotingas to Pipits and Wagtails. Lynx Edicions. ISBN 84-87334-69-5
  14. British Ornithologists’ Union Records Committee; British Birds Rarities Committee. Changes to Category A of the British List. BOU News. British Ornithologists’ Union (22-a de julio 2009). Alirita 22a Julio 2009.
  15. 15,0 15,1 Snow, David; Perrins, Christopher M (editors). (1998) The Birds of the Western Palearctic concise edition (2 volumes). Oksfordo: Oxford University Press, p. 1103–1106. ISBN 0-19-854099-X.
  16. Arlott, Norman). (2007) Birds of the Palearctic: Passerines (Collins Field Guide). Harper Collins, p. 30–31. ISBN 0007147058.
  17. Sibley, David. (2000) The North American Bird Guide. Pica Press. ISBN 1-873403-78-4.
  18. "IUCN"
  19. Randler, C (2006). "Is tail wagging in white wagtails, Motacilla alba, an honest signal of vigilance?" Animal Behaviour 71 (5): 1089-1093 Resumo[rompita ligilo]
  20. (1976) “Food, Flocking and Territorial Behaviour of the Pied Wagtail (Motacilla alba yarrellii Gould) in Winter”, The Journal of Animal Ecology 45 (1), p. 235–253. doi:10.2307/3777. 
  21. (May 1963) “Nesting and occurrence of White Wagtail in Alaska”, Condor (PDF) 65, p. 232–235. doi:10.2307/1365667.  Arkivigite je 2011-06-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-06. Alirita 2010-03-05.
  22. (April 1991) “Rejection Behavior by Common Cuckoo Hosts Towards Artificial Brood Parasite Eggs”, Auk (PDF) 108, p. 248–254.  Arkivigite je 2010-06-09 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-06-09. Alirita 2010-03-05.

Eksteraj ligiloj redakti