novembro
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3
4 5 6 7 8 9 10
11 12 13 14 15 16 17
18 19 20 21 22 23 24
25 26 27 28 29 30
aranĝo de 2024
tagoj

Jen listo de okazaĵoj en novembro 2016:

1-a de novembro
2-a de novembro
3-a de novembro
  • Libio Laŭ la pritakso de UN almenaŭ 239 migrintoj dronis pro ŝipopereo apud la marbordo de Libio.
4-a de novembro
  • Jordanio Tri usonaj armeanoj pereis okaze de pafinterŝanĝo kun jordaniaj armeanoj apud la flughaveno de Reĝo Faisal, proksime al Al-Jafr, Jordanio. Unu jordania armeano estas vundita.
5-a de novembro
  • Sud-Koreio Pli ol dek mil homoj protestas en Seulo. Ili postulas la rezignon de prezidentino Park Geun-hye, pro ŝiaj ligoj al Choi-soon Sil, arestita la 3an de novembro kaj akuzita pri fraŭdo kaj misuzo de la potenco.
6-a de novembro
7-a de novembro
8-a de novembro
  • Barato En Barato dumnokte malvalidiĝis ĉiuj monbiletoj valoraj pli ol 100 rupioj (1,35 , respektive 1,47 US$), presitaj antaŭ 2005. La sekvan tagon multaj bankoj restis fermitaj: la registaro volas instigi la landan ekonomion al kontroleblaj bankaj ĝiroj.
9-a de novembro
10-a de novembro
  • Usono Multaj protestoj kontraŭ-Trump daŭras en Usono kaj aliaj landoj tra la mondo.
11-a de novembro
  • Barato Almenaŭ 13 homoj pereis pro incendio en vestaĵo-manufakturo en Nov-Delhio, Barato.
12-a de novembro
13-a de novembro
14-a de novembro
15-a de novembro
  • La mondaj vendoj de obligacioj daŭras meze de necerteco pri Donald Trump, dum la akcimerkato plu kreskas.
17-a de novembro
  • Mozambiko Almenaŭ 73 mortoj en Caphiridzange, Mozambiko, pro la eksplodo de naftuja kamiono.
20-a de novembro
22-a de novembro
24-a de novembro
  • Popola Respubliko Ĉinio Pli ol 70 mortoj pro katastrofo en konstruata elektrocentralo en Fengĉengo, provinco Ĝjangŝio, Ĉinio.
25-a de novembro
29-a de novembro
  • Brazilo Kolombio Aviadilo de la kompanio LaMia, flugo 2933 falis en Kolombio. Mortis 71 personoj ĉefe el la brazila futbalteamo "Associação Chapecoense de Futebol".