Striakcipitro

(Alidirektita el Senmarka akcipitro)

La Striakcipitro (Accipiter striatus) estas malgranda taga rabobirdo el familio de Akcipitredoj kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiel agloj, buteoj kaj cirkuoj. Tiuj akcipitredoj estas la plej malgrandaj kiuj loĝas en Usono kaj Kanado, kvankam kelkaj specioj de Neotropiko estas pli malgranda (ĉefe la Superokula akcipitro). La taksonomio tute ne estas solvita, kaj kelkaj fakuloj konsideras la sudajn taksonojn kiel tri separataj specioj: nome Blankabrusta akcipitro (A. chionogaster), Senmarka akcipitro (A. ventralis) kaj Brunfemura akcipitro (A. erythronemius). Vidu taksonomion sube por plia informo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Striakcipitro
Striakcipitro, plenkreskulo de la nomiga grupo en Gainesville, Teksaso
Striakcipitro, plenkreskulo de la nomiga grupo en Gainesville, Teksaso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Accipiter
Specio: A. striatus
Accipiter striatus
(Vieillot, 1807)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
{{{specioj de subdivizio}}}

Accipiter striatus chionogaster
Accipiter striatus erythronemius
Accipiter striatus fringilloides
Accipiter striatus madrensis
Accipiter striatus perobscurus
Accipiter striatus striatus
Accipiter striatus suttoni
Accipiter striatus velox
Accipiter striatus venator
Accipiter striatus ventralis

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Distribuado redakti

Tiu specio estas disvastigata en Nordameriko, Centrameriko, Sudameriko kaj Grandaj Antiloj. Sube la distribuado de la kvar grupoj (vidu taksonomion) estas priskribata pli malpli el nordo suden:

  • La nomiga grupo (A. s. striatus) estas disvastigata en Nordameriko, kaj loĝas en granda parto de Usono kaj Kanado, escepte en la glaciaj regionoj de malproksima nordo. Populacioj de la norda parto de la teritorioj migras suden kaj pasas la nereproduktan sezonon (vintre) en suda Usono, Meksiko kaj Centrameriko tiom suden kiom ĝis Panamo, kun pli malgrandaj nombroj vintrantaj en Grandaj Antiloj. Ekzistas populacioj de loĝantaj birdoj en moderklimataj partoj de Usono, Kanado (en kelkaj marbordaj regionoj), Meksikio (altaj teroj el Sonora al Oaxaca), Kubo, Hispaniolo kaj Puerto Rico.
  • A. (s.) chionogaster (Blankabrusta akcipitro) loĝas en altaj teroj el suda Meksikio (Chiapas kaj Oaxaca), tra Honduro, Gvatemalo kaj Salvadoro, al Nikaragvo. Ĝi estas subspecio aŭ specio de loĝantaj birdoj, sed povas okazi kelkaj lokaj movoj.
  • A. (s.) ventralis (Senmarka akcipitro (de senmarka brusto)) loĝas en marbordaj montoj de norda Venezuelo kaj Kolombio, suden tra Andoj el okcidenta Venezuelo, tra Kolombio, Ekvadoro kaj Peruo, al centra Bolivio. Estas disa populacio en Tepujo de suda Venezuelo (kaj eble en apudaj partoj de Roraima en pleja norda Brazilo, sed tio restas nekonfirmata). Ĝi estas grupo de loĝantaj birdoj, sed povas okazi kelkaj lokaj movoj.
  • A. (s.) erythronemius (Brunfemura akcipitro) estas disvastigata en orienta Sudameriko en orienta kaj suda Brazilo, Urugvajo, Paragvajo, nordorienta Argentino kaj sudorienta Bolivio. Ĝi estas nemigranta en kelkaj regionoj kaj migrantaj en aliaj. La movoj estas ĝenerale malmulte konataj, sed ili okazas laŭsezone nur en kelkaj lokoj de Argentino.

Taksonomio redakti

 
Kun ido (nomiga grupo)

Ĝi estas komune separata en kvar specioj. Se disigite, la norda grupo (vidu distribuadon) retenas kaj la sciencan kaj la komunan nomon: Striakcipitro (A. striatus). Aldone al la nomiga taksono (A. s. striatus), ĝi inkludus subspeciojn perobscurus, velox, suttoni, madrensis, fringilloides kaj venator.

La tri restantaj taksonoj, ĉiu konsiderata monotipa specio kaze de disigo, estas la Blankabrusta akcipitro (A. chionogaster; Kaup, 1852), Senmarka akcipitro (A. ventralis; Sclater, 1866) kaj Brunfemura akcipitro (A. erythronemius; Kaup, 1850). La reproduktaj teritorioj de tiuj grupoj estas tute alopatriaj, kvankam la vintra teritorio de la nomiga grupo parte koincidas kun la teritorio de chionogaster (kio estas ankaŭ la kazo de kelkaj taksonoj de la nomiga grupo). Tio kombine kun diferencoj laŭ plumaro (vidu aspekton) kaj, ŝajne, kelkaj mezuroj, estis la bazo por la disigo, sed ne konsentas ankoraŭ kelkaj fakuloj (AOU). Male al kampogvidiloj, plej materialo publikita en ĵusaj jaroj (ekz. AOU, Ferguson-Lees et al. p. 586, kaj Dickinson et al.) konsideris ilin ĉiujn membroj de ununura disvastigata specio – sed ne senerare: Ferguson-Lees et al., diras, ke se ili farus mondan liston, ili inkludus la tri taksonojn kiel separataj specioj (p. 75), kaj la komentoj de AOU inkludas la noton "disigo preskaŭ certa".

Storer (1952) sugestis, ke la plej sudaj populacioj ene de la nomiga grupo estas pli palaj sube, tiele alproksimigante al chionogaster. Tio aperis ankaŭ en ĵusaj gvidiloj, kie A. s. madrensis de suda Meksikio estis priskribata kiel relative pala sube (kompare kun la pli nordaj subspecioj), sed se tio estas signo de intergradado kun chionogaster aŭ norda-suda klino kiu inkludus kaj la membrojn de la nomiga grupo kaj chionogaster restas neklara. En Bolivio, ventralis kaj erythronemius alproksimiĝas unu la alian, sed ne estas pruvoj de intergradado – io malfacile provebla sen veraj specimenoj pro varieblo de la plumaro de ventralis.

Habitato redakti

 
A. (s.) ventralis en Ekvadoro

Ili loĝas en ampleksa gamo de arbaraj tipoj, hegemonie de koniferoj kaj de diversaj tipoj de foliarboj (ĉefe kverkoj). La plej grandaj populacioj de la nomiga grupo (vidu taksonomion) ŝajne loĝas en moderklimata tajgo, sed vintras en pli varmaj regionoj pli sude (vidu distribuadon). La taksonoj suttoni, madrensis (ambaŭ el la nomiga grupo), chionogaster (Blankabrusta akcipitro) kaj ventralis (Senmarka akcipitro), troviĝas en pli supra tropiko al moderklimataj altaj teroj; ĉefe ĉe altitudoj de 300–3000 m, sed foje sube ĝis preskaŭ marnivelo kaj supren al 4000 m. La taksono erythronemius (Brunfemura akcipitro) troviĝas en tropikaj kaj subtropikaj regionoj; kaj en altaj teroj kaj en malaltaj.

Aspekto redakti

Tiu specio estas malgranda akcipitro de la genro Accipiter. Maskloj estas 24 al 30 cm longaj, havas enverguron de 52 al 58 cm kaj pezas 87 al 114 g. Kiel komune ĉe akcipitroj de la genro Accipiter, inoj averaĝe distinge estas pli grandaj kun longo de 29 al 37 cm, enverguro de 58 al 68 cm kaj pezo de 150 al 218 g. Tiuj mezuroj rilatas al la norda grupo, sed ili estas kompareblaj por la resto. Plenkreskulo havas mallongajn larĝajn flugilojn kaj longan kvadratfinan voston kun nigrecaj kaj grizaj bendoj (ofte mallarĝe blankapinte). La flugilplumoj (tipe videblas nur dumfluge) estas blankecaj kun nigreca strieco. La kruroj estas flavecaj. La hokoforma beko estas nigra kaj la vaksaĵo estas flaveca. La resta plumaro varias depende de la grupo:

  • Nomiga grupo: Malhela krono kaj supraj partoj bluecgrizaj (unua pli malhela). Ofte blankaj punktoj en dorso. Subaj partoj blankaj kun ruĝecbruna aŭ ledbruna strieco. La subpugo estas blanka. La femuroj estas ruĝecbrunaj, sed ofte kun blanka strieco. La vangoj estas nuance je ruĝecbrunaj (foje svagaj, sed ĝenerale tre distingaj en la taksonoj el Grandaj Antiloj). La irisoj estas malheloranĝaj al ruĝaj, sed tiuj estas flavecaj al paloranĝaj ĉe junuloj. Junuloj havas malhelbrunecajn suprajn partojn kun ruĝecbruna bordo ĉe ĉiu plumo, kio havigas skvamecan aspekton. La bruna kapo estas strieca blanke, kaj la blankecaj subaj partoj estas etende striecaj brunaj.
 
Junulo de Striakcipitro en Parrish, Florido.
  • A. (s.) chionogaster (Blankabrusta akcipitro): Similas al membroj de la nomiga grupo, sed supraj partoj estas pli malhelaj (ofte aperas preskaŭ nigraj), femuroj sablokoloraj al blankecaj kaj subaj partoj kaj vangoj estas tute blankaj. Junuloj kun pli malhelaj supraj partoj kaj distinge pli fajna strieco sube ol junuloj de la nomiga grupo.
  • A. (s.) ventralis (Senmarka akcipitro): Polimorfa. La plej komuna morfo havas malhelgrizajn suprajn partojn (ofte aperas preskaŭ nigraj) kaj blankajn subajn partojn varie striecajn, nuancajn aŭ makuletecajn ruĝece aŭ sablokolore (etende markataj individuoj povas aperi preskaŭ tute ruĝecbrunaj aŭ sablokoloraj sube). Foje la strieco de la suba ventro kaj flankoj povas aperi pli nigreca. La blanka morfo havas bluecgrizajn suprajn partojn (simile al la nomiga grupo), sed ties subaj partoj estas tute blankaj escepte la ruĝecbrunajn femurojn. La rara malhela morfo, la ununura morfo kiu foje ne havas ruĝecbrunajn femurojn, estas tute nigreca (foje kun iom da blanka strieco en ventro kaj svagaj grizaj bendoj en vosto). La subaj partoj de inoj averaĝe estas pli palaj ol maskloj de la sama morfo. La iriso estas tipe flava (spite malaj ilustraĵoj en kelkaj libroj), sed foje videblas individuoj (ĉefe sub-plenkreskuloj?) kun pli malhela iriso. Junuloj havas malhelbrunecajn aŭ nigrecajn suprajn partojn kun ruĝecbrunaj bordoj en ĉiu plumo, kio havigas skvamecan aspekton. La subaj partoj estas blankaj kun bruna strieco, kaj la femuroj estas ruĝecbrunaj kun blanka strieco. Foje videblas junuloj kun subaj partoj etende ruĝecbrunaj striecaj nigrece.
  • A. (s.) erythronemius (Brunfemura akcipitro): Similas al la nomiga grupo, sed supraj partoj estas malhelaj, striecaj kaj subaj partoj estas ruĝecbrunaj aŭ nigrecaj, vangoj tipe kun klara ruĝecbruna makulo (foje sen tiu) kaj flava iriso (spite malaj ilustraĵoj en kelkaj libroj). Junuloj similas al junuloj de la nomiga grupo, sed strieco de subaj partoj estas tipe limigita al gorĝo kaj centraj subaj partoj, kun flankoj ĉu skvamecaj ĉu striecaj (ofte ankaŭ en ventro).

Identigo redakti

 
Komparo de Kupera akcipitro (live), Striakcipitro (dekstre)
  • La norda grupo estas facile misprenita por la iom pli granda kaj longeca Kupera akcipitro, kiu koincidas kun la Striakcipitro laŭ plumaro. Dumfluge, la Kupera akcipitro, kun siaj pli longaj flugiloj kaj pli granda kapo, estas foje komparata al "fluganta kruco"; dum la Striakcipitro kun pli larĝaj flugiloj kaj pli malgranda kapo estas priskribata kiel "fluganta martelo".
  • A. (s.) chionogaster (Blankabrusta akcipitro) estas ĝenerale facile rekonebla pro siaj blankaj subaj partoj. Junuloj de Dukolora akcipitro, de Strivosta mikrasturo kaj de Koluma mikrasturo ĝenerale loĝas sub la altitudo de chionogaster, kaj ili havas blankecajn aŭ sablokolorajn nukokolumojn. Junuloj de Dudenta milvo kaj kelkaj specioj de la genro Buteo (ekz. Mallongvosta buteo) povus montri iom similan bildon, sed estas tre diferencformaj.
  • A. (s.) ventralis (Senmarka akcipitro aŭ Tutbrusta akcipitro), per si mem tre varia laŭ plumaro, estas ĝenerale facile rekonebla pro la formo de Accipiter kaj la koloro de subaj partoj. La grizaj subaj partoj de la Dukolora akcipitro ne estas duobligitaj de ĉiu ajn plumaro de ventralis aŭ junuloj. Dukolora akcipitro (kiu povas esti blankeca sube) havas nukokolumon. La pli malgranda Superokula akcipitro loĝas ĉefe en malaltaj teroj, estas tre malgranda kaj ne havas la ruĝecbrunajn femurojn de ventralis. La rara malhela morfo ventralis estas eble la plumaro plej verŝajne konfuzebla kun alia specio (ekz. Blankapuga buteo, malhela morfo de Koluma mikrasturo kaj diversaj specioj de Buteo), sed la flavaj irisoj kaj la ĝenerala formo indikas ke ĝi estas ankaŭ relative distinga.
  • A. (s.) erythronemius (Brunfemura akcipitro) estas distinga en sia teritorio, sed komune konfuzata kun la Grandabeka buteo (kun tre diferenca formo). La Dukolora akcipitro estas la ununura alia Accipiter en la teritorio de erythronemius kiu povas montri flavajn irisojn kaj ruĝecbrunajn femurojn, sed ĝi havas diferencan bildon sube.

Manĝo kaj ĉasado redakti

Tiuj birdoj surprizas kaj kaptas ĉiujn siajn predojn el kovro aŭ dumfluge rapide tra densa vegetaĵaro. Ili emas rapidi densan arbustaron. Majoritato de predoj estas malgrandaj birdoj, ĉefe variaj kantobirdoj kiaj paseroj, paruliedoj kaj Migra turdo. Birdoj kaptataj gamas laŭ grando el 4.4-g Anna kolibro al la 577-g Kanada bonazio kaj ĉiu ajn birdo en tiu gamo estas eventuala predo. Tipe maskloj celas pli malgrandajn birdojn, kiaj paseroj, kaj ino persekutas pli grandajn predojn, kia la Migra turdo aŭ la pegedoj de la genro Colaptes. Ili ofte forplukas la plumojn el sia predo sur fosto aŭ alia ripozejo. Rare la Striakcipitro manĝas ankaŭ rodulojn, lacertojn, ranojn, serpentojn kaj grandajn insektojn.

Reproduktado redakti

Striakcipitroj konstruas neston el bastonetoj en granda konifero aŭ densa grupo de deciduaj arboj. La ino demetas 3 al 8 ovojn, sed plej ofte 4 aŭ 5. Tiuj estas 37.6 x 30 mm kaj pezas ĉirkaŭ 19 g. La ovoj estas aprezataj de ovokolektantoj, ĉar ili estas tre markataj de surprize koloraj kaj variaj markoj. Kovado daŭras averaĝe ĉirkaŭ 30 tagojn. Post eloviĝo la idoj estos kovataj dum pluaj 16 al 23 tagoj fare de la ino, dum la masklo defendas la teritorion kaj kaptas manĝon. Elnestiĝo okazas post unu monato sed idoj ankoraŭ dependas el la gepatroj por nutrado kaj protektado dum pluaj 4 semajnoj. La nestolokoj kaj reprodukta kutimaro de la Striakcipitro estas ĝenerale sekretema, por eviti predadon de pli grandaj rabobirdoj, kiaj la Akcipitro kaj la Kupera akcipitro.

Dum migrado plenkreskuloj estas foje predataj de multaj birdoĉasantaj pli grandaj rabobirdoj, ĉefe la Migra falko. La reprodukta kutimaro de la taksonoj chionogaster (Blankabrusta akcipitro), ventralis (Senmarka akcipitro) kaj erythronemius (Brunfemura akcipitro) estas kompareble malmulte konataj, sed baze sur disponebla kono ili ŝajne diferencas malmulte el tiu de la nomiga grupo.

Konservado redakti

 
Endanĝerita subspecio venator, endemia de Puerto Rico

En Nordameriko tiu birdo malpliixgis laŭnombre en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, probable kiel sekvo de la uzado de DDT kaj aliaj pesticidoj. La populacio de Usono kaj Kanado rekuperiĝis el tiam kaj povus eĉ superi historiajn nombrojn aktuale. Tio probable pro la kombino de malpermeso de DDT kaj pliigo de kortaj birdomanĝejoj en Nordameriko kiu kreas nenature fidindajn kaj facilajn predojn por ĉiuj membroj de Accipiter.

Migrantaj Striakcipitroj estas unu el plej nombraj rabobirdoj konstatitaj je "akcipitrorigardedoj" tra la lando. Escepto estas la subspecio el Puerto Rico, Accipiter striatus venator, kiu estas rara kaj listata kiel endanĝerita fare de la U.S. Fish & Wildlife Service. La resta loĝanta subspecio el Grandaj Antiloj, fringilliodes el Kubo kaj nomiga (A. s. striatus) el Hispaniolo, estas nekomunaj, lokaj, kaj, almenaŭ kaze de tiu lasta, malpliiĝanta. Kaj ventralis (Senmarka akcipitro) kaj erythronemius (Brunfemura akcipitro) estas komunaj (sed facile neatentataj pro ties sekretema kutimaro) kaj nune konsiderataj sekuraj. La situacio de chionogaster (Blankabrusta akcipitro) estas eventuale pli problema pro ties limigita teritorio, kvankam ĝi, almenaŭ surloke, restas komuna.

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Dickinson, E. (2003). The Howard and Moore Complete Checklist of the Birds of the World. Christopher Helm. ISBN 0713665362
  • Ferguson-Lees, J., D. Christie, P. Burton, K. Franklin & D. Mead (2001). Raptors of the World. Christopher Helm. ISBN 0-7136-8026-1
  • Hilty, S. (2002). Birds of Venezuela. Christopher Helm. ISBN 0-7136-6418-5
  • Howell, S., & S. Webb (1995). A Guide to the Birds of Mexico and Northern Central America. Oxford University Press. ISBN 0-19-854012-4
  • Sibley, D. (2000). North American Bird Guide. Pica Press. ISBN 1-873403-98-4
  • Raffaele, H., J. Wiley, O. Garrido, A. Keith & J. Raffaeile (1998). Birds of the West Indies. Christopher Helm. ISBN 0-7136-4905-4
  • Remsen, J. V., Jr., C. D. Cadena, A. Jaramillo, M. Nores, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, T. S. Schulenberg, F. G. Stiles, D. F. Stotz, and K. J. Zimmer. Version 9 October 2007. A classification of the bird species of South America. Arkivigite je 2009-03-02 per la retarkivo Wayback Machine American Ornithologists' Union.
  • Restall, R., Clemencia Rodner & Miguel Lentino (2006). Birds of Northern South America vol. 1 & 2. Christopher Helm. ISBN 0-7136-7242-0 (vol. 1) and ISBN 0-7136-7243-9 (vol. 2).
  • Sick, H. (1993). Birds in Brazil: A Natural History. Princeton University Press. ISBN 0-691-08569-2
  • Storer, R. W. (1952). Variation in the resident Sharp-shinned Hawks of Mexico. Condor 54: 283-9.

Eksteraj ligiloj redakti