Pind-montaraj miksaj arbaroj

La pind-montaraj miksaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la mediteranea ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi estas parto de la tutmondaj 200-unuo kiu ampleksas plimulton de la mediteranea regiono. La ekoregiono kongruas kun samnoma ekoregiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Biome ĝi apartenas al mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj de Balkana duoninsulo.

Pind-montaraj miksaj arbaroj
ekoregiono
ekoregiono • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

Pind-montaraj miksaj arbaroj (Tero)
Pind-montaraj miksaj arbaroj (Tero)
Situo de la ekoregiono.
Vikimedia Komunejo:  Pindus Mountains mixed forests [+]
vdr
Pindo en Trikalo, Grekujo.

Priskribo redakti

La pind-montaraj miksaj arbaroj situas en la montaraj partoj de suda Balkano en la larĝa areo altitude super 300–500 m. Sude ili kovras Tajgeton en Peloponezo, troviĝas en la montaroj de centra Grekujo (inkludante Pindon), oriente Albanujon kaj la sudokcidentan parton de Nord-Makedonujo, kaj etendiĝas al drin-riveran valon en la nordo. Tiu arbara ekoregiono okupas 39 500 kvadratajn kilometrojn en la tri landoj.

La ekoregiono ne limtuŝas maron kaj estas ĉirkaŭata de la egeaj kaj okcident-turkaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj (en Grekujo), la iliraj deciduaj arbaroj (en Grekujo kaj Albanujo), la dinaraj miksaj arbaroj (en Albanujo norde de la Drin-Rivero) kaj la balkanaj miksaj arbaroj (en Kosovo, Nord-Makedonujo kaj Grekujo).

La klimato de la ekoregiono estas plejofte de mediteranea tipo kun varmegaj someroj (Csa laŭ la Klimata klasifiko de Köppen).

Flaŭro redakti

 
Mont-olimpa arbaro.

Kaŭze de la larĝa altituda gamo de tiu ekoregiono la plej altaj altaĵoj ( super 1 000-1 400 m ) estas kovritaj de koniferaroj, kun miksa foliarbara zono kiu situas pli malalte. La koniferaj arbaroj estas superregataj de nigra pino (Pinus nigra subsp. nigra var. pallasiana), greka abio (Abies cephalonica) kaj bulgara abio (Abies borisii-regis), kun decidua eŭropa fago (Fagus sylvatica) en la nordo.

Fetora junipero (Juniperus foetidissima) vaste troviĝas apud la arbarlimo. La dominantaj specioj je la pli malaltaj altidudoj estas rimarkinde variigeblaj, inkludante hipokastanon (Aesculus hippocastanum) (en pli humidaj lokoj) kaj diversajn deciduajn kverkojn ( hungaran kverkon (Quercus frainetto), lanugan kverkon (Quercus pubescens), muskan kverkon (Quercus cerris), makedonan kverkon (Quercus trojana), tigfolian kverkon (Quercus petraea)). Ĉiamverdaj kverkoj, ĉefe palestina kverko (Quercus calliprinos), kaj aliaj mediteraneaj sklerofilaj arbustaraj specioj estas abundaj sur sekaj kaj rokaj sud-flankaj deklivoj.

Fitogeografie, la ekoregiono estas parto kaj de la orient-mediteranea provinco de la Mediteranea Regiono kaj de la Adriatika provinco ene de la Holarkta Regno (laŭ la tipologio de Armen Takhtajan).

Faŭno redakti

La ekoregiono gastigas 68 [1] mamulajn kaj 229 [1] birdajn speciojn.

Naciaj parkoj redakti

 
Arbaro sur la okcidenta flanko de Monto Olimpo.
  • Monto Olimpo (Grekujo)
  • Monto Parnaso (Grekujo)
  • Oeta-Monto (Grekujo)
  • Nacia Parko Vikos–Aoös (Grekujo)
  • Pinda Nacia Parko (Grekujo)
  • Prespa-Lago (Grekujo)
  • Dajt-Monto (Albanujo)
  • Nacia Parko Lura (Albanujo)
  • Nacia Parko Tomorr (Albanujo)
  • Galičica (Nord-Makedonujo)
  • Pelister (Nord-Makedonujo)

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Hoekstra, J. M.. (2010) The Atlas of Global Conservation: Changes, Challenges, and Opportunities to Make a Difference. University of California Press. ISBN 978-0520262560. Arkivigite je 2012-12-05 per Archive.today Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-12-05. Alirita 2011-11-19.

Vidu ankaŭ redakti


Palearktisaj mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj
PA1201 Egeaj kaj okcident-turkaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj   Bulgario,   Grekio,   Nord-Makedonio,   Turkio
PA1202 Anatoliaj koniferaj kaj deciduaj miksarbaroj   Turkio
PA1203 Kanariaj sekaj duonarbaroj kaj arbaroj   Hispanio
PA1204 Korsikaj foliaj kaj miksaj montarbaroj   Francio
PA1205 Kretaj mediteraneaj arbaroj   Grekio
PA1206 Kipraj mediteraneaj arbaroj   Kipro
PA1207 Orient-mediteraneaj koniferaj-sklerofilaj-foliarbaj arbaroj   Israelo,   Jordanio,   Libano,   Sirio,   Turkio
PA1209 Iberaj sklerofilaj kaj kvazaŭdeciduaj arbaroj   Hispanio,   Portugalio
PA1210 Iliraj deciduaj arbaroj   Albanio,   Bosnio kaj Hercegovino,   Kroatio,   Grekio,   Italio,   Slovenio
PA1211 Italaj sklerofilaj kaj duondeciduaj arbaroj   Francio,   Italio
PA1212 Mediteraneaj sekaj duonarbaroj de akacio kaj arganio   Alĝerio, Kanarioj (  Hispanio),   Maroko
PA1213 Mediteraneaj sekaj duonarbaroj kaj stepo   Alĝerio,   Egiptio,   Libio,   Maroko,   Tunizio
PA1214 Mediteraneaj nordafrikaj arbaroj kaj duonarbaroj   Alĝerio,   Libio,   Maroko,   Tunizio,   Hispanio
PA1215 Nordorient-hispanaj kaj sud-francaj mediteraneaj arbaroj   Francio,   Hispanio
PA1217 Pind-montaraj miksaj arbaroj   Albanio,   Grekio,   Nord-Makedonio,   Serbio
PA1220 Sud-anatoliaj koniferaj kaj deciduaj montarbaroj   Israelo,   Libano,   Sirio,   Turkio
PA1222 Tirenaj-adriatikaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj   Francio,   Italio,   Kroatio

Eksteraj ligiloj redakti